Tio estis tre malfacila, char la antauaj hundoj devis grimpi al la

pinto, surrampi ghin, veturi sur la deklivo malsupren kaj tiri post

si la restantajn hundojn kaj sledon.

Kaj malgrau tio Kasson pli volonte elektis chi tiun vojon, char li

ne volis senbezone perdi ech unu minuton.

Kiam vesperighis, la ventego chesis.

Kasson nutris la hundojn kaj post mallonga ripozo li daurigis la

veturon.

Pasis trankvila nokto, en kiu nur de tempo al tempo bruis la maro per

la krakado de la glacio.

La sekvantan tagon la hundoj metis la krurojn antauen nur kun la

plej granda fortostrecho. Kiel la jungajho de Seppala--ankau ili

sangis el multaj vundoj.

Kasson supozis, ke li atingos Nome matene la 2-an de februaro. Sed

kiam jam proksimighis tagmezo kaj la firma tero ankorau ne estis

videbla, li maltrankvilighis. Chu li eble tro deviis de la difinita

direkto? Chu li ne erariris kaj nun veturas al la vasta Pacifika

Oceano?

Je tiu chi penso li ektremis, char tio signifus, ke liaj hundoj

farighus sovaghaj pro malsato kaj ke li mortus; sed tio signifus

ankau katastrofon por Nome kaj kia ironio de la sorto kushus en tio,

ke la stafeto trompis chiujn esperojn nur en la lasta stadio!

Li akre chirkaurigardis. Chu ne videblas antaue au dekstre strio

de firma tero? Sed chie, kien lia rigardo povis trapenetri, kushis

nur la frostinta maro, sur kelkaj lokoj ondigita per glacirokoj au

neghmontoj.

Subite li ekvidis malproksime antau si, iomete dekstre, kelkajn

malhelajn punktojn, kiuj frape reliefighis kontrau la blanka kovrilo

de la maro.

Lupoj!

Kasson ne eksentis timon. Kontraue, li estis preskau ghoja, char

kie estas lupoj, tie la firma tero ne povas esti tre malproksima!

Kun novaj fortoj li instigis la hundojn.

Nur ke la lupoj ne ekvidu ilin! Kasson ja estas preparita por

chio, li havas bonegan ripet-pafilon kaj sufichan provizon da

kartochoj--sed nun, kiam li estas jam tiel proksima de la celo, estus

domaghe, se li estus retenita!

Li veturis kun la jungitajho malantau unu altan glaciblokon kaj tie

kashis sin.

Poste li singarde ekrigardis sur la glacian ebenajhon. Li ekghojis.

La lupoj kuris lau la malproksima horizonto kaj ili celis

tiudirekten, de kie Kasson alveturis. Ili kuregis kiel la vento. Post

kelkaj momentoj ili malaperis.

Li libere respiris kaj kun novaj fortoj, kiujn al li donis la penso,

ke la celo ne povas esti jam tro malproksima, li instigis la hundojn

al pli rapida veturo.

Ne longe ili veturis trankvile.

Subite la hundoj maltrankvilighis. Sen tio, ke Kasson instigis ilin,

ili plirapidigis la kuron tiel ke la sledo preskau flugis.

Kion tio povas signifi? Chu la hundoj sentas novan aron da lupoj? Au

chu ekestas jam nova danghero en la formo de glaci-urso?

Kasson maltrankvile chirkaurigardis. Kiam li rigardis malantauen,

li tuj komprenis la ekscitighon de la hundoj.

La jungajho estis persekutata de aro da lupoj. Ili estis la samaj,

kiujn li ekvidis pli frue. Survoje ili ekvidis la freshajn

postsignojn de la sledo de Kasson kaj nun sekvas ilin.

Li svingis la vipon, ekkriis al la hundoj--kaj tiuj ekkuregis sur la

ebenajho kiel rapida ventego. La timo antau la malsataj lupoj donis

al ili nekredeblajn fortojn.

Gunnard Kasson renkontis lupojn jam kelkfoje dum sia vivo. Li konis

ilin bone jam en Finnlando. Ankau chi tie, en Alasko, li partoprenis

kelkajn ekspediciojn kontrau tiuj chi rabaj bestoj, kiam ili vintre

farighis pli atakemaj kaj minacis la sendangherecon de la vilagho.

Sed li neniam renkontis ilin en tiaj cirkonstancoj kiaj nun, kiam sur

li kushas la respondeco por la savado de tiom da vivoj! Kaj ghuste

tio estis la kauzo, pro kiu lia mano ektremis, kiam li celdirektis

la pafilon al unu granda lupo, kiu antaukuris la tutan aron je

kelkaj metroj. Sed li tuj regis sin.

Eksonis mallonga pafo. La lupo saltegis alten kaj restis kushanta sur

la loko. La ceteraj jhetis sin al la vundita kunulo.

Tiu chi momento sufichis al Kasson por gajni grandan distancon. Sed

jam proksimighis la aro denove! Kaj ankorau pli rapide kaj pli rabe,

char la odoro de la fresha sango pligrandigis ilian furiozon.

Ankorau kelkfoje pafis Kasson. Chiufoje restis unu lupo sur la

glacio kaj la aro englutis la neatenditan pecon. Malgrau tio la

distanco inter la jungajho kaj lupoj senchese malpligrandighis.

Nur la rapideco de la hundoj ne shanghighis. Ili sentis la dangheron

tuj che la malantauo, tial Kasson ne bezonis ilin instigi.

Subite la sledo surveturis malgrandan glaciblokon. Ghi saltetis pli

alten, kaj antau ol Kasson povis tion malebligi, falis el ghi la

skatolo kun la kartochoj!

Kasson ektremis.

Nun li estas preskau senarma. En la pafilo li havas ja ankorau tri

au kvar kartochojn, sed kio estas tio kontrau la malsata aro, en

kiu trovighas ankorau nun pli ol dudek lupoj!

La unusola savo kushas nun en la rapideco de la hundoj. Sed kiel

longe povos dauri tiu chi freneza kurego?

En la lasta momento Kasson ekhavis felichan ideon. Li kaptis sakon

kun la viando, kiun li havis kiel nutrajhon por la hundoj. Li

komencis jheti pecon post peco al la lupoj. Komence ili haltis che

chiu peco, ili batalis pri ghi--kaj Kasson gajnis kelkajn valoregajn

sekundojn. Sed kiam la afero plurfoje ripetighis, la lupoj eksciis,

ke la malgranda peceto ne sufichos por ili chiuj. Pro tio ili lasis

la viandon al la unua, kiu ekmordis ghin, kaj kuregis pluen.

Poste Kasson malfermis la tutan sakon kaj dismetis ghian enhavon sur

la teron. Tiun chi fojon chiuj lupoj haltis kaj dum kelkaj momentoj

ili estis denove tenitaj.

Kasson turnis sian tutan atenton al la jungajho kaj al la vojo

antaue.

Kiel priskribi lian ektimon, kiam anstatau la firma tero, kies

proksimecon li jam antauvidis, li rimarkis antau si altan

glacimonton, etendighantan longan distancon dekstren kaj maldekstren!

Per unu rigardo li konvinkighis, ke surgrimpi ghin ne estas eble. Kaj

chirkauveturi ghin--por tio estis jam tro malfrue...

Li ekkomprenis, ke tio signifas la finon...

Li haltis che la glacimonto. Rapide li tratranchis la rimenojn, per

kiuj la hundoj estis jungitaj. Unua li liberigis la gvidantan hundon

Fulmon.

"Fulmo, ek al ili!" li ekkriis.

La hundo obeis. Kuraghe ghi ekkuris kontrau la aro, kiu rapide

proksimighis.

La ceteraj hundoj ekhezitis, kvazau ili volus diskuri. Sed finfine

ili tamen altirighis per la kuragho de la gvidanto.

Komencighis malespera batalo.

Kasson pafis per la restantaj kartochoj. Poste li alsaltis al la

hundoj kaj helpis ilin per fortaj bategoj de sia pafilo.

La lupoj momenton shancelighis. Sed nur momenton. Ilia superforto

estis tro granda. Malgrau tio, ke la hundoj batalis kun admirinda

kuragho, tamen ilia nombro malpligrandighis.

Subite la plej granda lupo jhetis sin sur Fulmon. Kasson ekvidis

tion. Li alsaltis al la atakanto kaj volis doni al ghi mortigan

baton.

La lupo liberlasis Fulmon; ghi rapide flankighis kaj ekmordegis la

pafilon, kiu trafis la malmolan glacion. Per forta tirego ghi

elmanigis al Kasson la pafilon kaj forkuris kun ghi kelkajn pashojn,

kie ghi komencis bategi per ghi.

Kasson forsaltis al la sledo. Li serchis objekton, per kiu li povos

defendi sin. Sed krom la paketo kun sero kaj kelkaj kovriloj la sledo

estis malplena...

Li rapide demetis la kovrilojn kaj levis la pezan sledon alten. Li

svingos per ghi kaj defendos sin ghis la lasta spiro.

La hundoj jam komencis retirighi. Ili kuris al sia sinjoro, kvazau

ili serchus che li defendon.

Chapitro 9

En la lasta momento

Tiun tagon vivis Nome kvazau en febro.

Chiumomente elkuradis homoj el siaj domoj por rigardi, chu la savo

jam alproksimighas. La poshtoficejo estis supershutata per telegrafaj

demandoj el chiuj partoj de la mondo: "Chu Gunnard Kasson jam

alvenis?" Kaj chiam la sama frostiga respondo:

"Li ankorau ne alvenis."

Dum la tago pasis, kreskis la ekscito, char la epidemio ne

malfortighis. Doktoro Welch ne havis sufiche da tempo por desinfekti

la injektilon kaj plenigi ghin per la sero, kiu montrighis tiel

neefika....

Li povis eniri kiun ajn domon; chie li audis la saman parolon, la

saman nomon:

Gunnard Kasson!

Ankau malsanuloj elparoladis ghin, kvankam multaj en alta febro ech

ne sciis, pri kio temas. Sed la lignaj dometoj estis tiel

plenplenigitaj per tiu chi nomo, ke la vochoj de la malsanuloj estis

la nura ehho.

"Chu li ankorau ne alvenis, sinjoro doktoro?" bonvenigis lin.

"Ankorau ne."

"Kaj kion vi pensas...chu li alvenos?"

"Ni devas esperi, amikoj! Nur tio restas al ni."

Antau tagmezo la sherifo vizitis la poshtoficejon.

"Sinjoro Smith, kontaktigu min kun Unalakliko!"

"Volonte...tuj!--Preta!"

La sherifo enmanigis la audilon.

"Halo, chi tie sherifo de Nome. Chu vi scias nenion pri Kasson?--Ne?

Kaj vi diras, ke li devus esti chi tie jam matene?--Ne, ni scias

tute nenion. Jes, mi aranghos tion. Mi ankau havis similan ideon,

pro tio mi vokis vin. Mi dankas--jes, dankon!" La sherifo demetis la

audilon kaj eliris sur la placon, kie staris kelkaj viroj en vigla

debato. Kiam ili ekvidis lin, ili rapidis al li.

"Sherifo, jhus ni parolis pri tio, ke ni devus ion entrepreni..."

"Rilate Kasson?"

"Jes."

"Bonege, amikoj! Mi almenau ne estas devigata longe rakonti al vi,

se vi mem venas kun tiu propono. Mi jhus interkonsentis kun

Unalakliko, ke ni serchos lin. Ni kaj ankau ili."

"Tio estos la plej bona," kapjesis Davison. "Nia devo estas

malebligi, ke la stafeto fiasku en la lasta momento."

"Amikoj," diris la sherifo, "disiru hejmen, preparu viajn sledojn kaj

hundojn kaj post kvaronhoro ni forveturos."

La viroj volonte diskuris hejmen. Post dek minutoj staris antau la

hotelo dek kvin veturantoj kun siaj jungajhoj.

"Kien vi veturos?" demandis ilin tiuj, kiuj hazarde preterpasis sur

la strato.

"Serchi Kasson."

La sciigo flugis de busho al busho kaj post nelonge la tuta urbo

sciis, ke oni aranghas ekspedicion, kiu veturos serchi Kasson. Chiu

volis akompani la savontojn. Chiu volis shanghi la horojn de doloriga

atendo en energian faron.

Estis ja malgranda espero, ke ili renkontos lin--la maro estas vasta

kaj glaciblokoj malebligas chirkaurigardon!--sed tio estis tamen

miloble pli bona ol senfara irado sur la bordo kun la unusola penso:

Chu li alvenos? Chu li ne alvenos?

Kaj tiamaniere la ekspedicio duoblighis.

Tiuj, kiuj eksciis pri la afero poste, rapidege sekvis la

forveturantojn.

Sur la bordo de Norton-golfo chiuj haltis.

"Ni faros tri grupojn," diris la sherifo. "Unu, sub la gvido de

Davison, veturos lau la bordo. La duan gvidos Friman. Tiu veturos

per granda arko dekstren. Kun la tria grupo veturos mi; ni veturos en

la mezo."

"Estos bone, se la grupoj etendos sin je unuopuloj, por ke ni chion

vidu," proponis Friman.

Chiuj konsentis.

"Kaj ankorau ion," rememorigis Davison. "Se iu grupo trovos Kasson,

ghi tuj donu signon al la ceteraj per trifoje ripetata pafo."

"Ghuste," konsentis la sherifo.

"Multan sukceson!" kriis viroj kaj la tri grupoj ekveturis antauen.

Jhurnalisto Hilton alighis al la grupo de la sherifo.

Ili veturis chirkau duonhoron, kiam la sherifo donis signon por

halto.

"Chu vi audis?" vokis li.

"Jes."

"Oni pafas tie!"

"Kaj tio estas rekte antau ni!"

"Antauen!" ordonis mallonge la sherifo.

Ho, kia veturo ghi estis!

Kaj denove--audu!

Krak! Krak!

Nenia dubo. Gunnard Kasson--kiu alia ghi povus esti?--estis en

danghero!

Kaj subite la pafoj chesis...

La viroj embarasite rigardis unu la alian. Kaj poste, kvazau per

komuna penso, instigis la hundojn. La sledoj ekveturis pli rapide.

Post nelonge ili atingis la glaciblokon, kiu malebligis al ili la

rigardon antauen. La hundoj ekkuregis al la sovagha atako sur la

pinton de la glacia malhelpajho.

La plej multaj glitis sensukcese returne. Sed kelkaj veturantoj

sukcesis atingi la pinton je la unua fojo. Inter chi tiuj estis

ankau la sherifo.

Tio, kion ili ekvidis de la pinto de la glacibloko, plenigis ilin per

teruro.

Malsupre, ghuste sub ili, staris kun larghe dismetitaj kruroj Kasson.

En la manoj li tenis la sledon kaj plenforte svingis per ghi. Apud

liaj kruroj kushis kelkaj kadavroj, sed pluaj bestoj atakis chiam pli

sovaghe.

"Pafu!" ekkriis la sherifo. "Sed atentu la hundojn!"

Super la glacia ebenajho krakis pafoj. Kelkaj lupoj restis kushantaj.

Kaj nova pafaro duonigis la nombron de la atakantoj.

La ceteraj lupoj unue bataleme chirkaurigardis por konstati de kie

venas la neatendita katastrofo kaj kiam ili ekvidis la homojn, ili

forkuris.

La surprizitaj hundoj komencis ilin persekuti, sed kiam vokis ilin

Kasson, ili tuj obeeme revenis. El dek du hundoj restis vivantaj nur

kvin. Kaj chiuj estis malbele morditaj, plej multe Fulmo.

Gunnard Kasson rigardis siajn liberigintojn kaj ridetis. Poste li

demetis la vilan chapon kaj vishis sian shvitplenan frunton. Nur nun

li sentis, ke liaj fortoj estas che la fino.

"Kasson--" alparolis lin la sherifo, sed pluaj vortoj restis en la

gorgho.

Li estis kortushita, kiel neniam antaue en sia tuta vivo.

Ankau la ceteraj viroj silentis. Ili sentis la grandecon de tiu chi

momento kaj ne volis ghin rompi per vanaj vortoj. Ili dankeme

rigardis la heroan viron, kiu riskis sian vivon por savi ilian urbon.

"Mi scias," ekridis Kasson kaj sincere premis iliajn manojn. La

sherifo elposhigis botelon, en kiu estis refreshiga trinkajho. Kasson

longe trinkis.

"Kaj--por la hundoj...vi havas ion?" li demandis.

Kelkaj viroj kompleze malfermis valizojn kun viando. La vunditaj

hundoj avide ekmanghis.

Nur nun Kasson rimarkis, kiel malbone ili aspektas. La viroj helpis

al li flegi ilin kaj poste metis ilin sur siajn sledojn.

Poste chiuj rigardis en senvorta admiro la malgrandan paketon. Tiu

chi rigardo rememorigis ilin, kiel malpacience ili estas hejme

atendataj.

Al la sledo de Kasson ili jungis kelkajn el siaj hundoj--kaj trifoje

ripetita pafo sciigis la ceterajn grupojn, ke la savita sero estas

survoje al la urbo.

Chapitro 10

Atingita celo

Tutan semajnon gepatroj retenis siajn infanojn hejme por shirmi ilin

kontrau la malsano. Sed hodiau chiuj estis tiom ekscititaj, ke ili

forgesis chiun singardon. Knaboj tuj eluzis la ekscitighon de la

maturaj homoj kaj elkuris eksteren. Plej volonte ili partoprenus la

ekspedicion serchantan Kasson, sed ili bone sciis, ke la maturaghuloj

ne permesus tion. Pro tio ili sekvis la forveturantajn virojn

almenau per siaj rigardoj kaj post ilia forveturo ili pacience

atendis sur la bordo de la maro.

"Brr! Tio estas malvarmego! Ludu ni ion!" proponis Georgo Welch.

"Kion?"

"Ni aranghu stafeton!"

"Hura! Bonega ideo!"

La knaboj faris rondon kaj jam ili kuris.

"Sed tio estas nenio--kuradi tiel en la rondo," malplachis la afero

al malgranda Eskimo.

"Kiel vi tion volus?"

"Ni faru tion kiel maturaj homoj, unu post la alia!"

"Sed kien ni kuros?"

"Eble en la urbon kaj poste denove reen."

La nova propono plachis al chiuj. Ili tuj ekokupis siajn lokojn. La

unua starighis Georgo kaj tiuj sekvantaj chiam post tricent metroj.

La lasta estis la malgranda Eskimo. Li staris kelkajn metrojn antau

la unua domo de Nome.

Kiam chiuj estis sur siaj lokoj, la Eskimo levis poshtukon kiel

signon, ke li estas preta. Apenau tion ekvidis la knabo, kiu staris

antau li, kiam li levis la sian. Tiamaniere progresis la signo ghis

Georgo.

En la momento, kiam Georgo volis ekkuri, li ekaudis strangan

tumulton.

Li rigardis al la maro kaj ne kredis al siaj okuloj. Chiuj grupoj

reveturis.

Kaj ili ne estis solaj! Inter ili estis Gunnard Kasson!

Georgo pro ekscitigho forgesis svingi per sia poshtuko kaj ekkuris al

la urbo.

"Gunnard Kasson!" li kriis el la tuta gorgho al la plej proksima

knabo.

"Kio estas?"

"Gunnard Kasson!"

La knabo ekkomprenis.

Li saltetis sur sia loko, kvazau apud li iu pafegis. Kaj jam li

kuregis pluen.

Kaj tiel okazis, ke la sciigo pri la alveturanta Kasson atingis la

urbon dum kelkaj minutoj.

La lasta knabo kuris tra la stratetoj de la urbo kaj kriis la

konatan, milfoje elparolitan nomon.

Homoj forlasis siajn hejmojn kaj konfuzite chirkaurigardis. Ankau

la telegrafisto elkuris el sia oficejo. Kiam li ekaudis la krion de

la knabo, li ekhavis ideon, chu tio eble estas nur sherco. Ghi estus

ja iom barbara kaj kruela sherco, sed! Sed malgrau tio li estis

venkita per la ghenerala ekscitigho kaj kun multaj aliaj kuris al la

maro.

Li apenau forlasis la urbon, kiam li ekvidis alveturi longan vicon

de viroj. El iliaj brilantaj vizaghoj li facile legis la ghojegan kaj

tiom longe atenditan sciigon.

Kvankam scivolemo pelis lin renkonten al la veturantoj, li tamen

venkis ghin kaj rapidis al sia oficejo. Kaj post kelkaj momentoj li

sidis che sia aparato kaj per tremanta mano li elfrapis la finan

raporton:

"Nome, la 2-an de februaro 1925. _La stafeto alvenis_!"

Apenau li faris tion, li denove kuris eksteren...

Doktoro Welch estis tiam che la tagmangho. Sed ech hejme li ne estis

trankvila. Li pensis pri la malsanuloj kaj precipe pri Kasson. Chu li

alvenos? Chiumomente li iris de la tablo al la fenestro. Li devus jam

esti chi tie...

Kaj tamen kiam li ekaudis la liberigan ekkrion, li restis kiel

frostigita. Li palighis, liaj kruroj shtonighas kaj li ne povis

movighi de la loko.

"Silvio, chu vi audis?" li flustris kaj lia vocho tremis pro

ekscito.

"Dank' al Dio! Do--tamen...!"

Kaj ankau shia emocio, kiun shi kashis en si tiom da tagoj kaj

noktoj, esprimighis per varmegaj larmoj.

Doktoro Welch rapide venkis la fortan impreson, jhetis sur sin

surtuton kaj rapidis eksteren.

Li alkuris inter ghojkriantan aron da homoj en ghusta tempo, por ke

li povu bonvenigi la lastan anon de la stafeto.

Li chirkaubrakis la malbonege aspektantan Kasson kaj forte manpremis

lin. En tiu momento chiuj okuloj malsekighis.

Kaj en tiu chi solena momento ekparolis la sherifo. Per simplaj, sed

koraj vortoj li dankis al Kasson pro la senekzempla sinoferemo. Kaj

kiam Kasson rifuzis la dankon, menciante la aliajn partoprenantojn de

la stafeto, la sherifo daurigis:

"Jes, vi chiuj havas egalajn meritojn, mi scias. Kaj per tio chi mi

dankas al chiuj herooj, kiuj batalis por savi nian urbon. Via heroeco

eterne vivos en la koroj de ni chiuj kaj en la memoro de tiuj, kiuj

venos post ni. Mi dankas vin."

La homoj arighis chirkau Kasson.

Pasis longa tempo antau ol ili komencis disiri. Ili ne povis kredi

al la miraklo, kiu farighis fakto.

Ili estas savitaj!

Dume doktoro Welch rapidis kun paketo da sero en sian kabineton. Post

kelkaj momentoj li komencos chirkauviziti siajn malsanulojn. Hodiau

li veturos longe, longe tra la nokto...

Kaj chien, kien li enpashos, li kunportos la helecon de la suno.

Li kunportos la vivon.

Chapitro 11

Fino

Pasis unu jaro.

Kaj denove fajfis malvarma norda vento de la poluso.

Loghantoj de la urbo Nome sidis en la varmigita salono de la hotelo

kaj atendis komencon de la infana teatrajho.

"Do, la infanoj tamen ghisatendis la aferon!" diris Davison.

"Espereble ghi ne estos denove tiel malfeliche prokrastata, kiel

pasintjare!" diris kun ekghemo sinjorino Hastings. "Kredu al mi, mi

ne volas ech rememori tion."

"Ni chiuj suferis sufiche," kapjesis Davison. "Sed via situacio estis

tamen la plej malbona, sinjoro doktoro!" li turnis sin al doktoro

Welch.

"Nu, tio estas jam for..."

"Sed kiam venis la sero, la morto versimile tre ekkoleris kontrau

ni," shercis la sherifo. "Ja jam de tiu momento kiel en fabelo: fino

de la mortado, fino de plua disvastighado de la difterio."

"La tuta malfelicho alportis tamen ankau ion bonan," diris maljuna

sinjoro.

"Ion bonan? Kiel do?" Ili ne komprenis kaj demande rigardis la homon,

kiu diris tiom strangajn vortojn.

"Chu vi ne rimarkis, kiel la malfelicho kunigis nin chiujn? Kiel ni

estas de tiu tempo iel aliformigitaj?"

"Nu, tio estas vero. Dum la tuta jaro chi tie ne estis ech unu

konflikto. La advokato chi tie baldau mortos pro malsato."

"Mi opinias, ke krom la malsano, kunigis nin ankorau io alia," diris

enpense Davison.

"Kio?"

"La stafeto."

"Ho, la stafeto...! Ech hodiau homo preskau chesas spiri

pripensante la heroecon de tiuj kuraghuloj!"

"Mi bedauras nur tion ke krom Kasson ni vidis neniun el ili.

Rigardu, la afero estas vere stranga: kelkaj viroj batalegas, ili

riskas sian vivon--kaj ni neniam ech ekscios, kiel ili aspektas."

"Ni povus inviti ilin al Nome, sed, imagu, tia malproksimeco!"

En tiu momento oni sonorigis la trian fojon kaj la prezento

komencighis.

Infanoj prezentis la teatrajhon, kiun ili konis jam antau unu jaro.

Kiam la epidemio estis forpelita, apenau restis sufiche da tempo nur

por la ekzamenoj, tial ili prokrastis chion ghis la vintro. Chiu akto

estis rekompencita per meritita aplaudo.

Kiam la teatrajho estis finita, la sherifo starighis antau la

publiko kaj diris:

"Karaj amikoj, restu ankorau momenton sur viaj lokoj. Mi havas por

vi malgrandan surprizon."

Chiuj denove sidighis kaj scivoleme rigardis al la scenejo. La

sherifo mansignis al la knaboj, por ke ili montru ekranan tolon.

Projekciisto foriris en sian kabaneton.

La scivolemo de la vizitantoj kreskis duoble.

La aparato ekzumis, lampoj estingighis. Kaj sur la blanka tolo aperis

la surskribo: _La Alaska stafeto_.

En la salono ekmughis, sed denove trankvilighis.

Aperis stacidomo en Nenana. Tuj poste Will Shannon kun siaj hundoj.

En tiu momento kvazau iu donis signon, la vizitantoj starighis sur

siaj lokoj, aplaudis, ghojkriis, premis reciproke la manojn, larmis.

Kaj jam defilis la ceteraj herooj: Wurd Kalland, Emil Erikson,

Leonard Seppala, Gunnard Kasson. Chiu kun sia kunjungajho. Gunnard

Kasson kun kvin hundoj.

La salono subite plenighis per brilo de blindiga lumo.

Kaj kun tiu chi lumo en la animoj disiris la Nomanoj en siajn

hejmojn...

Fino

Kaptitoj de la Glacirokoj

Chapitro 1

La Patrujo bilancas

_"Izvestija! Moskevska Pravda! Times! Evening Standard! Popolo

d'Italia! Paris Soir!"_

La vocho de gazetvendisto ech superis la bruon de la Roma strato.

Automobiloj trumpetis, tramoj tintis, sharghautomobiloj peze

rulighis, hufoferoj de chevaloj sonoris sur la malmola pavimo,

surstrataj vendistoj de vinoj, legomoj, kaj cigaredoj kriis ne alie,

ol se ili persekutus forkurantan shteliston--sed la vigla knabo

malatentis chion. Li haltigis sian veturileton, prenis en la manojn

jhurnalojn kaj lia penetra vocho denove venkis la surdigan inundon de

la vochoj:

_"Izvestija! Moskevska Pravda! Times! Evening Standard! Popolo

d'Italia! Paris Soir!"_

Preterirantoj haltadis. Kiel plimalgrandighis la nombro de la

jhurnaloj en la manoj de la agema gazetvendisto tiel kreskis la aro

da moneroj sur lia pladeto.

"Chu vi havas ankau _Petit Parisien?_" demandis viro proksimume

tridekjara. Li diris tion en itala lingvo, sed la sagha vendisto

divenis lau la akcento, ke antau li staras Franco.

"Ne, sinjoro," li respondis france. "_Petit Parisien_ mi intertempe

ne havas. Sed mi certigas vin, ke en _Paris Soir_ vi trovos chion.

Ankau tion, kion vi sensukcese serchus en _Petit Parisien_."

La viro ridetis. Li prenis _Paris Soir_ kaj donis al la vendisto

bankbileton, kies valoro duoble superis la prezon de la achetita

jhurnalo. La knabo volis redoni al li monerojn, sed la achetanto

svingis per la mano kaj malrapide forpashis.

"Mi dankas vin, sinjoro!" vokis post li la vendisto. "Mi deziras al

vi agrablan legadon--vi ekvidos, ke la _Paris Soir_ vin ne trompos."

Kaj char dume la loko chirkau lia veturilo denove iomete malplenighis,

li komencis ankorau pli atakeme: "_Izvestija! Moskevska Pravda!

Times....!_"

La viro, kiu achetis francan jhurnalon, iris al la parko. Li ridetis.

Chio estis tiom bela.... Blindige blua firmamento de la itala chielo.

Kapturna trafiko kaj vigla vivo de la Eterna Urbo: Automobiloj,

tramoj, veturiloj, vendistoj. Ankau tiu gazetisto kaj _Paris Soir_.

_Paris Soir_.... Estas vero, li ofte havis okazon legi francan

jhurnalon. Sed tiuj jhurnaloj havis chiam malnovan daton de antau

semajno, dek kvar tagoj, monato kaj ankorau pli. Tiu chi _Paris

Soir_ estas tute fresha, ankorau hierau ghi estis en Parizo.

En la parko estis trankvile. La tumulto de la strato alflugis chi

tien kiel el granda malproksimo. Sur la benketoj sidis kelkaj

maljunaj homoj. Kelkaj legis libron au gazeton, aliaj rigardis

arbojn kaj arbetajhojn kaj silentis.

La Alaska stafeto kaj Kaptitoj de la glacirokoj · 第 3 / 7 段