legeblaj, estis direktitaj la esperoj de la mondo egalgrade. Char
chiu estis la kolono, la pilastro, kiu devas ne krevi. Chiu estis la
chenero, kiu devas ne esti trashirita. Sur chiu el ili kushis la sama
kvanto de la respondeco. Se unu malsukcesos, la stafeto ne sukcesos.
La tuta mondo tremetis pri la sukceso de la plej kuragha veturo, kiun
la historio konis.
Nur tiuj, kiuj estis la chefaj personoj en tiu chi grandioza lukto
estis trankvilaj. Ili ne pensis pri tio, ke ili faras ion
eksterordinaran. En la senkompata lukto pri la taga pano ili lernis
simplecon. Pro tio la taskon, kiun ili surprenis, ili taksis kvazau
ion memkompreneblan. Ie en la dezerto mortas homoj kaj estas en ilia
povo savi ilin. Chu ili mem pereos plenumante ilian taskon? Eble. Sed
okazu kio ajn, ili faros chion, kio estos en iliaj fortoj. Ja, kiel
ili povus ankorau unufoje en la vivo rigardi en la okulojn de homo,
se ili dum tiaj cirkonstancoj restus hejme, en la komforto, en la
varmo, apud la varmigita forno? Chu estas io pli simpla kaj pli
komprenebla ol tio, ke ili veturas?
Kaj se iu montrus al ili la sensaciajn artikolojn en la jhurnaloj, se
iu dirus al ili, ke ili estas taksataj kiel la plej grandaj herooj de
la nunaj tagoj, ili svingus per la manoj, kvazau ili volus diri:
"Eh, lasu nin trankvilaj. Tiaj bagateloj!"
Chiu ja ankau erarus, kiu supozus, ke la stafeto ekveturis kun iaj
ceremonioj.
Will Shannon alvenis kun sia sledo kaj kunjungajho de dek du hundoj
al la stacidomo en Nenana; li anoncis sin che la staciestro kaj
atendis la alveturon de la lokomotivo.
Akompanis lin kelkaj amikoj, kiuj helpis al li kontroli la
kunjungajhon kaj premligi la rimenojn.
Kaj jam audighis la fajfo. La lokomotivo rulighis al la stacidomo.
La lokomotivestro rapide desaltis kaj transdonis al la staciestro
malgrandan paketon.
"Jen la sero," li diris.
"Kaj chu tio estas chio?" miris la chirkaustarantoj pri la malgranda
dimensio de la paketo, kiu pezis ne pli ol duonkilogramon. Ili ne
povis kompreni, ke la vivo de multaj homoj povas dependi de io tiom
malgranda.
"Jes," ridetis la lokomotivestro. "Kaj kiamaniere vi forsendos ghin
pluen?"
Ne estis necese klarigi tion al li. Char intertempe la staciestro
transdonis la paketon al Shannon. Tiu metis ghin en dikan felon,
chirkauligis ghin per fortikaj rimenoj kaj fiksis ghin al la sledo.
Poste li adiauis per manpremo la lokomotivestron, la staciestron kaj
amikojn, saltis sur la glitveturilon, eksvingis la vipon kaj--la
stafeto ekveturis.
"Sukceson!" kriis chiuj.
Sed la unua viro de la stafeto tion jam ne audis. Ne estis tempo por
longa prokrasto. La konscio, ke chiu horo, eble chiu minuto povas
signifi la savon de homa vivo, devigis rapidon.
Chio estis tiom simpla kaj tamen en tiu simpleco kushis tiom da
vireco kaj hardeco, sed ankau tiom da delikateco kaj amo!
La vojo al Tolovana kondukis tra la vasta arbaro sur la maldekstra
bordo de Tanana, kiu enfluas en la plej grandan riveron Yukon. Sed
ghi estis tiom neghblovita, ke Will Shannon estis devigata veturi tra
la vojo-nevojo.
Kiam la stafeto forlasis Nenana, la barometro montris -35 C. Sed
blovis tiom forta vento, ke la frosto estis duoble sentata. Will
Shannon surhavis pezan peltmantelon, peltan chapon, altajn botojn kaj
varmajn mufogantojn. Kaj li tamen veturinte kelkajn horojn
frostotremis. De tempo al tempo li kuris apud la kunjungajho por
iomete plirapidigi la cirkuladon de la sango.
Antau la vespero la vento chesis. Will Shannon eluzis la trankvilajn
momentojn por nutri la hundojn. Kaj poste daurigis la veturon.
En la mallumo li progresis multe malpli rapide ol tage. La
kunjungajho kelkfoje renkontis altan neghamason, la glitveturilo
multfoje preskau renversighis koliziinte kontrau falintan arbon. La
hundoj elcherpighis, kaj ankau Will Shannon sentis lacon en la tuta
korpo. Sed ech ne unufoje li sentis tenton ripozi. Li bone konsciis,
ke la savo de multaj homoj kushas en liaj manoj kaj lau tio li agis.
En Tolovana oni atendis lin jam en la vesperaj horoj. La satnutrita
kunjungajho de Wurd Kalland dormetis en la stacidomo. Wurd Kalland
kun siaj amikoj malpacience rigardis la horlogh-montrileton. Chu Will
Shannon alvenos?
Li alvenis nur iom antau noktomezo. Malgrau tio, ke li estis tre
lacigita, li ridetis.
"Felichan vojaghon!" li deziris al Kalland, transdonante al li la
paketon da sero.
Wurd Kalland metis la seron sur la sledon, svingis manon je saluto
kaj ekveturis. Tuj poste flugis al Nenana, al Hot Springs kaj al Nome
la telegrafa depesho, ke Will Shannon feliche alvenis kaj Wurd
Kalland daurigas la veturon.
Wurd Kalland havis antau si chirkau okdek kilometrojn da veturo. La
plej danghera estis la transveturo trans riveron Tanana. Ghi estis
frostighinta unu metron kaj ankorau pli profunden, sed en la lokoj,
kie estis rapidfluo, trovighis nur maldika glacia tegajho. Sufichus
surveturi tian lokon kaj....
En la mateno la temperaturo okulfrape malaltighis. Sur la firmamento
aperis nuboj, kiuj anoncis proksimighantan neghventegon.
Wurd Kalland instigis la hundojn al pli granda kaj chiam pli granda
rapideco. Kaj kiam li fine, duonfrostighinta, ekvidis la domojn de Hot
Springs, aperis sur lia frostorigida vizagho kontenta rideto.
Kaj denove la sama bildo kiel en Tolovana: nova kunjungajho, nova
viro kaj nova ghojplena telegramo pri la venko de Kalland.
Emil Erikson veturis el Hot Springs al Ruby. La distanco, inter tiuj
chi du lokoj, estis pligrandigita per tio, ke li devis dufoje
traveturi la riveregon Yukon.
Kiam li forlasis Hot Springs, la chielo estis malserena per pezaj
nuboj kaj la vento ech ne blovetis. Emil Erikson konis tian
trankvilon. Li sciis, ke post ghi kutime venas ventego, en kiun ech
la plej kuragha nordulo ne kuraghas iri. Kaj li tamen ekveturis. La
malesperanta Nome atendis.
La ventego ekfuriozis tuj post tagmezo. Samtempe kun ghi falegis el
la plumba chielo tuta torento da negho. La ventego pelis ghin antau
sin, ghi mughis, fajfegis, rompis la arbojn, blindigis la veturanton
kaj hundojn. De tempo al tempo tiel mallumis, ke oni ne povis vidi
ech unu pashon antaue.
La hundoj jam nur sin trenis. Emil Erikson nur per strecho de chiuj
fortoj ne falis. Sed la stafeto veturis. La posttagmezon, la tutan
nokton kaj ankorau unu tutan tagon. Tridek tri horojn da
seninterrompa veturo. Tridek tri horojn da superhoma sufero. La 29-an
de januaro je la naua vespere Emil Erikson atingis duonmorta sian
celon--Ruby.
Tie jam atendis lin viro, kiu estis traveturonta la plej longan kaj
plej dangheran parton de la tuta stafeta veturo--Leonard Seppala.
Chapitro 6
Leonard Seppala
Neniu alia povis entrepreni tiom dangheran vojaghon, kiom estis el
Ruby al Unalaklik ol Leonard Seppala. Kiel Gunnard Kasson ankau li
devenis de Finnlando. Jam de sia infanagho li vivis en malvarma
klimato kaj tial alkutimighis al la malmilda Alasko multe pli frue ol
miloj da aliaj enmigrintoj. Lia staturo estis alta, li estis maldika.
Li havis blondajn, ondajn harojn kaj bluajn okulojn, el kiuj elradiis
infana ludemo kaj fera volo.
Lia kunjungajho estis la plej bela en la tuta Ruby. La terkulturistoj
en aliaj landoj fieras pri la belaj chevaloj. En Alasko la viroj
fieras pri siaj hundoj. Precipe la gvidanta hundo Balto, kiu ricevis
la nomon lau la Balta maro, char Seppala volis havi dauran kaj
vivan rememorigon je sia malproksima patrujo, distingighis per belega
kresko, forto, kuragho kaj inteligento. Ghi ja ne saltis lau ordono
super bastonon, nek prezentis diversajn figuretojn, nek "petis". Sed
sufichis, ke ghia sinjoro diris al ghi kelkajn vortojn kaj la hundo
tuj komprenis, kion li postulas de ghi.
De tempo al tempo okazis, ke aro da hundoj komencis interbatali. Unu
signo de Seppala--kaj Balto trovighis inter ili. Se la hundoj
konkorde jhetus sin kontrau ghi, ili certe disshirus ghin. Sed estis
preskau mirinde, kiom la cheesto de la fortstatura luphundo efikis
al chiuj. Sufichis, ke ghi al unu au du ribelantoj mordetu la
orelon, ke ghi mallonge boju, ke ghi montru siajn dentojn kaj
chirkaurigardu kiel regho--kaj jam estis trankvilo. La hundoj
ekmurmuris kaj konfuzite retirighis en siajn budojn, au ili komencis
flati al Balto.
Komence Seppala veturis lau la fluo de Yukon. La vojo kondukis tra
la arbaro, kiu iomete mildigis la akrecon de la ventego. Malgrau tio
la kunjunghajho iris nur tre malrapide antauen, char ofte trovighis
sur la vojo elradikighinta arbo, kiun li devis chirkauveturi.
Matene li transveturis Yukon-on kaj baldau atingis la ebenajhon. Chi
tie la danghero kulminis. La ventego, nekatenita per la baro de la
arbaro, ekfuriozis kvazau freneza. La frosto plifortighis tiom, ke
Seppala povis mezuri 60C sub nulo. Kaj krom tio li veturis sur
tia surfaco de la tero, ke chiu pasho povus rezultigi teruran falon
en la profundon.
Seppala konis tiajn marchajn regionojn, kie nur la maldika surfaca
tavolo estis frostighinta. Tia loko facile rompighus sub la pezo de
unu hundo, tiom pli de la tuta kunjungajho! Pro tio li veturis tre
singarde, grandparte fidante la naturan instinkton de Balto.
Horo post horo pasis kaj la monotona regiono dauris. La hundoj estis
elcherpitaj de laco kaj de malsato, char sur la vasta ebenajho ne
estis unu loketo shirmita kontrau la ventego, kie Seppala povis
nutri la kunjungajhon. Kiam li vidis, ke li vane atendas tian
monteton, li decidighis pri mallonga ripozo en la malferma regiono.
Li haltigis la kunjungajhon kaj disdonis al la hundoj la
frostighintajn fishojn. La hundoj avide jhetis sin al ili. Pli frue,
ol Seppala venis al Balto, la duopo che la glitveturilo jam pretis
por pli kaj postulis per mallonga murmuro aldonon. Seppala jhetis al
ili ankorau kelkajn fishojn kaj karesis ilin per la mano. Samtempe
li rigardis al la negho, kie videblis kelkaj rughaj makuloj. Li
konsternighis. De kio ili devenis? En tiu momento unu hundo levis la
piedon kaj Seppala ekvidis sange shirvunditan plandon. Kompato premis
lian gorghon. Sed li tuj venkis ghin. En Nome mortas infanoj. Ili
atendas savon. Ne konvenas ghemi kaj perdi tempon pro kelkaj
shirvundoj.
Ankorau unufoje li mankaresis la hundojn kaj li klinighis por preni
la konduk-rimenojn.
La hundoj je la antauo rigardis al li. Kiam li klinighis, ili shajne
supozis, ke li volas doni al ili novan porcion da fisho. Ili rapide
arighis chirkau li. Chiu volis esti la unua.
Kaj en tiu momento okazis io neatendita.
Eksonis mallonga, seka krako. Seppala tuj divenis, kio okazis. Sed
antau ol li povis forsalti, la glacio sub li rompighis kaj Seppala
kun la glitveturilo trovighis en la marchajho.
La timigitaj hundoj saltis sur la firman glacion kaj volis forkuri.
Sed Balto revenis per arka flankvojo por sia sinjoro.
"Antauen, Balto! Tiru!" kriis Seppala kaj klopodis suriri sur la
firman glacion, sed tiu sub lia pezo chiam rompighis.
La sagha hundo komprenis. Ghi kuregis denove al sia gvida loko kaj
strechis chiujn fortojn. Tiamaniere la ceteraj hundoj estis devigataj
kuntiri.
Feliche estis ke la kondukrimenoj estis faritaj el tre solida felo.
Ili alie certe trashirighus, char la sledo kojnumighis kaj ne povis
elgliti.
Fine Seppala sukcesis kushighi sur la glacion. Li klinighis super la
perfida marchajho, levetis iom la glitotrabojn kaj--la sledo ekflugis
sur la firma glacio.
"Balto, haltu!" kriis Seppala kaj li pene levis sin. Li ja havis
peltan veston, kiu estis taugigita por tiaj akcidentoj, sed tamen
kelkaj gutoj penetris sub ghin ghis la nuda korpo kaj nun senkompate
malvarmigis.
La kunjungajho obee haltis. Seppala atingis la sledon kaj lia unua
penso estis al la paketo da sero. La pelto, en kiu ghi estis
envolvita, estis surface malsekigita, sed la interno estis absolute
seka. Trankviligita li sursaltis la sledon kaj la kunjungajho denove
ekveturis.
La ventego furiozis senchese. Seppala sentis, ke liaj kruroj komencas
rigidighi. Tuj kiam li konsciighis pri tio, li saltis de sur la sledo
kaj kuris apude. Tio iomete helpis. La sango en la vejnoj komencis
cirkuli pli rapide kaj lia dorso eksentis agrablan varmon. Sed
samtempe kun ghi aperis tia lacigho, ke li devis vole nevole sursalti
la sledon.
Intertempe la regiono ekshanghighis. Anstatau la vastaj ebenajhoj
aperis montetoj. Unue malaltaj, sed chiam pli kaj pli altaj, ghis ili
shanghighis al kontinuaj montarchenoj.
Se la vojo tra la tundro estis danghera, chi tie ghi ne estis pli
sekura, char malantau chiu monteto povis neatendite trovighi perfida
abismo.
Estis jam malfrua posttagmezo, kiam li traveturis longan valon.
Ambauflanke etendighis alten grandegaj montegoj, sur kiuj estis
videbla neniu arbetaro. La ventego okulfrape malplifortighis, kaj
tial la kunjungajho veturis pli rapide.
Subite eksonis obtuza bruego, kvazau en la malproksimo ektondrus.
Seppala maltrankvile chirkaurigardis. Kiam lia rigardo trafis sur la
deklivon, kiu etendighis je la dekstra flanko altegen, li ekkomprenis
kaj palighis.
Lavango!
La grandegaj amasoj da negho, kiuj liberighis per la propra pezo,
rulighis en la mallarghan valon, kiun li traveturas!
Kien forkuri? Per unu rigardo li konvinkighis, ke la lavango rulighas
je tia largheco, ke ne estas eble savighi antau ghi.
Li rapide direktis sin al la kontraua deklivo. Li svingis la vipon
kaj per lauta ekkrio instigis la hundojn al pli rapida kuro. Sed ne
estis necese fari tion. La bestoj antausentis la dangheron kaj
strechis chiujn fortojn por forkuri antau la pereiga elemento.
Sed la lavango estis pli rapida.
Balto apenau atingis la piedon de la kontraua deklivo, kiam tremis
la tuta valo per barelsona bruego. La neghamasoj rulighis en la valon
kaj neatendite silentigis la ekkrion de Seppala kaj angorplenan
bojadon de liaj hundoj.
La stafeto estis entombigita!
La valo trankvilighis. Finsonis la bruego de la lavango, chesis la
obstina lukto de la homo kun la naturo. Nur en la alto ekhurlis nova
atako de la ventego.
La senmovo dauris unu sekundon, du sekundojn, poste jam kelkajn
minutojn.
Kaj subite la negho movighis. Poste denove kaj denove. Kaj jen aperis
super la negho la kapo de Balto.
La hundo rigardis antauen; poste ghi turnis sin. Ghiaj okuloj estis
plenaj de mirego. Kelkaj momentoj pasis antau ol ghi komprenis. Sed
poste ghi pushis la piedojn en la neghon kaj rastis kaj rastis.
Post nelonge aperis la kapoj de la unua entombigita duopo. Tiumomente
Balto ghoje ekbojis kaj komencis rasti ankorau pli obstine. La du
liberigitaj hundoj skuis sin kaj tuj komencis helpi Balton. Negho
forflugis dekstren kaj maldekstren kaj novaj kaj novaj duopoj de la
hundoj estis liberigataj!
Finfine aperis la sledo kaj apud ghi Seppala. Li estis trafita per la
lavango tiom malfeliche, ke li pushegis per la kapo la sledon kaj
senkonsciighis.
La hundoj arighis chirkau li ghoje bojante, sed ili tuj silentis.
Ilia sinjoro ne movighis.
La bestoj staris konfuzite. Neniu ech movighis. Kaj eble la tuta
kunjungajho frostighus en tiu pozicio, se ne cheestus Balto.
Kiu scias, kial ghi tion faris. Eble ghi volis esprimi la amon al sia
sinjoro, eble vekighis en ghi la sama sento, kiun ghi havis por siaj
suferantaj idoj, eble bedauro kaj kompato devigis ghin al tio, ke
ghi alproksimighis ghis sia sinjoro kaj....komencis chirkauleki
lian vizaghon.
Kaj tio helpis. La vundito palpebrumis kaj post momento li malfermis
la okulojn. Balto ankorau kelkfoje lekis lin kaj poste ghoje
ekbojis.
Seppala chirkaurigardis. La tuta kunjungajho kushis en la negho
kvazau en tombo. Dum Balto por atingi la surfacon devis tralukti nur
kelkajn decimetrojn, chirkau Seppala etendighis la neghamasoj pli
alten ol du metrojn. Ech se li ne estus vundita, el tiu chi tombo li
neniam liberigus sin per propraj fortoj.
Li dankeme rigardis Balton kaj ankau la ceterajn hundojn. Li dankis
la bestojn pro si, siaj edzino kaj infanoj, kiuj streche atendas lian
revenon, kaj pro tiuj en Nome, kiuj sopire atendas la savan seron.
La seron!
Ghi ja devis esti kiel eble plej baldau en Nome! Kaj li kushas chi
tie en la negho, kvazau li havus sufiche da tempo--
Li provis levighi, sed ne sukcesis. Lia kapo zumis, liaj okuloj
nubighis. La tuta korpo estis kvazau bruligata.
Li ekkonsciis, kiel terura estas lia situacio. Li kushas tie chi sola
en la dezerto, super li bruegas la ventego, kiu senchese shutas
novajn kaj novajn neghtavolojn--kaj malproksime li estas atendata kun
firma fido. Li trompos iliajn atendon kaj esperojn. La paketo, kiu
jam veturis milojn da kilometroj, kiun tenis tiom da manoj de
oferemaj homoj, haltos che li. Seppala ne alvenos.
La turmentaj pensoj kauzis al li pli grandajn dolorojn ol la vundita
kaj frostigita korpo. Kaj nur la dolorigaj pikoj de tiuj pensoj
devigis lin denove levighi. Li shancelighis kaj falis denove en la
neghon. Tion li ripetis kelkfoje, ghis li fine sukcesis rampi sur la
sledon.
"Veturu, Balto!" li diris senenergie kaj senkonsciighis.
Balto tiris la sledon el la trancheo, kiun ghi kun la hundoj elfosis,
kaj veturis sur la deklivo tiom longe, ghis ili preterveturis la
falegintan lavangon. Poste ghi malsuprenveturis en la liberan valon
kaj sur la ebena surfaco ili ekveturis pli rapide. De tempo al tempo
li rigardis malantauen por konvinkighi, chu Seppala kushas ankorau
sur la sledo.
La kuranta stafeto prezentis neesprimeble malgajan bildon. Seppala
kushis sur la sledo sen movigho. La hundoj, kvazau ili scius, ke chi
tie okazas io eksterordinara, veturis serioze kaj trankvile.
Subite la sledo pushighis je ia malmola elstarajho. Ghi
suprensaltetis, shancelighis kaj tuj sekve Seppala kushis sur la
malmola negho. Falante li pushighis per la kapo al la tero tiom
forte, ke la doloro vekis lin el la senkonscio.
Li sidighis sur la tero kaj konfuzite chirkaurigardis. La sledo
estis jam kelkajn metrojn antau li kaj veturegis pluen.
"Balto! Balto!" li vokis ekscitite.
La hundo rigardis malantauen kaj revenis al sia sinjoro. Ghi
kelkfoje ekbojis kaj komencis froti sin che la kruroj de Seppala.
"Vi estas bonkora, Balto," karesis ghin Seppala. Kaj rigardinte la
kompason li aldonis: "Vi kondukas nin bone."
Dua nokto vualkovris la neghblovitan regionon. Kaj la ventego ne
chesis.
Seppala nutris la hundojn kaj daurigis la veturon la tutan nokton.
De tempo al tempo li veturis kun plena konscio, sed jen kaj jen li
senpove dormetis. Kaj tiam la sekureco de la veturo restis nur che
Balto.
La duan tagon la stafeto jam nur trenighis. Chiuj hundoj havis la
piedojn tiom shirvunditaj, ke post la kunjungajho restis strio de
rugha sango. La korpojn de la bestoj kaj de la elcherpita homo skuis
febro.
En kompatinda stato la stafeto atingis Unalaklik-on. Ghi veturis pli
ol 250 kilometrojn, estis survoje kvardek kvin horojn kaj travivis
neesprimeblan suferadon.
La Unalaklikanoj, kiuj vivis jam kelkajn horojn en atmosfero de timo
kaj espero, veturis renkonten al Seppala. Ili volis premi lian manon,
danki lin, doni al li refreshigajhon.
Seppala chirkauis ilin per malforta rigardo, senvorte montris al la
paketo da sero kaj preskau neaudeble flustris:
"Flegu la hundojn!"
Poste li renversighis kaj senkonsciighis.
En tiu momento jam Gunnard Kasson alfiksis la paketon al sia sledo.
Kaj dum oni forkondukis la hundojn kaj forportis la senmovan korpon
de Seppala, por redoni al li la vivon, la lasta, la decida ero de la
stafeto direktis sin al la maro.
Chapitro 7
Inter vivo kaj morto
Jam de tiu momento, kiam venis al Nome la sciigo, ke la stafeto
ekveturis, la loghantoj de la urbo respiris. Ili sciis, ke oni
ankorau ne venkis. Ili sciis, ke la chefa lukto kun la mortinsida
malsano nur ekestas. Sed tamen la malespero cedis al la espero.
Doktoro Welch maljunighis en tiuj kelkaj tagoj almenau je dek jaroj.
Ja ne estis facila tasko vizitadi la pacientojn, kiuj rigardis al li
kun senfina fido, kaj ne povi doni al ili la efikan medikamenton.
La poshtejo estis chiutage sieghata. La depeshojn pri la
proksimighanta savo jam atendis kun malpacienco ne nur doktoro Welch
kaj la jhurnalisto Hilton. La gepatroj de la malsanaj infanoj, ankau
tiuj, en kies domo la malsano ankorau ne aperis, rapidis kelkfoje
dum la tago al la poshtejo por demandi, kio estas nova.
Chiu parto de la stafeto estis sekvata kun senspira strecho. La
nomojn de la veturantoj oni elparolis kun admiro kaj respekto. Kaj
post chiu depesho sciiganta, ke ankorau unu viro ekveturis, granda
shtonego falis de sur la koro.
Tiun tagon, kiam el Ruby ekveturis Seppala, la vivo en Nome estis
neordinare vigla. Neniel gravis la malpermeso pri amas-kunvenado. La
homoj estis tiom impresitaj per tiu granda sciigo kaj ili devis
komuniki al iu siajn sentojn.
"Chu vi jam audis?" demandis unu la alian renkontighinte.
"Pri kio?"
"Nu, pri Seppala!"
"Ho, Seppala! Bonega homo...!"
"Kaj kion vi opinias--chu li sukcesos?"
"Li sukcesos. Seppala alvenos. Certe!"
"Sed la vojo estas tiom longa kaj--"
"--kaj danghera, mi scias. Sed iu diris, ke li konas Seppala-n.
Laudire li estas viro kvazau el shtalo. Kaj mi--mi mem ne scias,
kial mi tiom fidas lin. Sed io senchese diras al mi, ke Seppala
alvenos."
"Nur ke...!"
Ju pli longe la telegraf-oficejo en Unalaklik silentis, des pli multe
kreskis la fido al Seppala. Neniu volis malesperi. Neniu havis
sufiche da forto por allasi la penson, ke Seppala povus perei en la
dezerto. Ili vidis la teruran polusan ventegon, kiu ech en ilia lando
estis supernormale akra. Ili sciis, ke la regiono, kiun traveturas
Seppala, estas plena de dangheroj. Ke tie trovighas perfidaj
marchajhoj kaj montoj kun abismoj. Ke tie vivas malsata kaj danghera
bestaro.
Kaj tamen ili kredis. Ili kredis kun tiu stranga kredo, kiun la homo
kapablas havi nur tiam, kiam al li jam nenio alia restas. Ili krome
ja bezonis ghin, char nur tiamaniere ili povis forpeli la ombrojn de
la malespero kaj dubo, kiuj en iu kashita anguleto de iliaj animoj
neforpeleble nigris.
Sed kiam venis la depesho pri la alveno de Seppala en Unalaklik, kiam
la tutan vesperon kaj longe tra la nokto estis audebla neniu alia
frazo ol "Seppala alvenis!", kiun ili elparolis kun malsekighintaj
okuloj kaj tremantaj lipoj--nur tiam ili senvorte konfesis, kiom
bazita sur espero estis ilia kredo...
La ekscito kulminis, kiam Unalaklik komunikis, ke Gunnard Kasson
estas survoje.
Gunnard Kasson!
Pri li pensis doktoro Welch tage kaj nokte. Kaj ne nur doktoro Welch.
Ankau aliaj viroj en Nome kaj, sekve de la komunikoj de Hilton, en
la tuta mondo. Kaj kompreneble precipe la patrinojn, kiuj kun rideto
sur la vizagho, sed kun la koro sanganta, klinighis super malsanaj
infanoj kaj ilin konsolis, ghojigis kaj kuraghigis la nuraj du
vortoj: Gunnard Kasson...
Jam la sono de la fiera nomo povis plifortigi. Ne estis necese
koni Gunnard Kasson. Sufichis elparoli lian nomon, malmolan kaj
koncizan, kaj jam oni vidis antau si la viron, kiu povis kuraghe
vizagh-al-vizaghe starigi sin kontrau ech la plej granda danghero.
Gunnard Kasson estas survoje.
Chu li venkos?
Chapitro 8
Gunnard Kasson
Gunnard Kasson povis elekti: li povis veturi au sur la firma tero,
au sur la maro. La vojo sur la bordo estis ja pli sekura, sed tre
longa.
La rekta vojo tra la frostita golfo Norton estis tre malcerta, sed
multe malpli longa.
Chiu horo havis grandan valoron. En Unalaklik venis telegramo el Nome
pri la unuaj viktimoj de la difterio. Pro tio Kasson decidis, ke li
veturos sur la maro.
Li sciis, ke la plej malfacila tasko sur la maro estos orientado. Se
lumus steloj, li facile povus trovi la direkton de la veturo. Sed la
ventego dauris per neniel malpligrandigita forto. Ghi malebligis
antauenrigardon kaj blindigis. Nenie estis videblaj firmaj punktoj,
kiuj plifaciligus la orientadon. Tial li kunprenis perfektan
fosforeskan kompason, lau kiu li povis tre precize konstati la
direkton de la veturo. Nokte li estis devigata rigardi ghin preskau
seninterrompe.
Kiam ekkrepuskis la norda tago, la veturo estis jam pli bona. Sed ju
pli li malproksimighis de la firma tero, des pli multaj dangheroj
atendis lin survoje. Ne temis nur pri oftaj fendoj en la glacio, kiuj
faris la veturon tiom danghera. Tre ofte malhelpis la veturon
glaciblokoj, kiuj tre alte elstaris. Iuj estis tiom altaj, ke li
devis chirkauveturi ilin. Sed se la glacimonto estis tre alta kaj
krom tio etendighis tre malproksimen, tiel ke la chirkauveturo
daurus tro longe, tiam Kasson pli volonte transveturis ghin.