Produced by Miroslav Malovec, Andrew Sly, and Charles Coulston
LA ALASKA STAFETO
kaj
KAPTITOJ DE LA GLACIROKOJ
Originale verkitaj en Esperanto
de
F. OMELKA
1952
THE ESPERANTO PUBLISHING COMPANY LTD.
RICKMANSWORTH, ANGLUJO
La manuskripton zorge korektis
S-ro Mason Stuttard, al kiu mi
esprimas mian plej koran dankon.
F.O.
Ambau rakontoj originale aperis en _Esperanto_, la revuo de
Universala Esperanto-Asocio.
Iom pri la autoro
Opiniante ke multaj legantoj volas iom scii pri la autoro de la
legata libro, ni petis biografajn informojn de S-ro Omelka. Plej bone
ni citu el lia responda letero.
Gottwaldov-Otrokovice, 27.X.1951.
Mi naskighis en la jaro 1904 en Stare Mesto-Uherske Hradiste,
Chehhoslovakujo. Post studoj en gimnazio mi farighis instruisto.
En tiu chi okupo mi trovis plenan felichon; kiam estis al mi
donitaj pli altrangaj postenoj, mi post mallonga tempo revenis
en la klason, char laboro kun la vivanta materialo estas por mi la
plej interesa.
Dum libertempo mi verkas librojn. Plej multaj estas dedichitaj al la
infanoj. Mi preferas aventurajn motivojn, sed mi chiam klopodas per
aventuraj verkoj samtempe eduki al solidareco, kamaradeco, audaco,
sinoferemo kaj aliaj similaj ecoj. Mi uzas nur tiajn temojn, kiujn
donas la vivo mem.
La plej granda aventuro de mia propra vivo estis la tago, kiam mi
eklernis Esperanton. Tio okazis en la jaro 1932. La bone konata
Cseh-instruisto, Dolfa Bartoshik, gvidis la kurson, kiun mi vizitis.
Tiam mi kompreneble ne povis scii, kiom plirichigos mian vivon la
internacia lingvo. Tuj en la unua jaro de mia Esperantigho mi
korespondis kun Lidia Zamenhof, petante shin pri rajto traduki
shiajn Esperantlingvajn rakontojn _Halinjo_ kaj _Araneo_ en Chehhan
lingvon. Baldau mi komencis verki en Esperanto. Kelkaj rakontoj
en antaumilita _Heroldo_, Esperanto-prelegoj en Chehhoslovakaj
radiostacioj, libreto por infanoj _Aventuro de Antonio_, k.t.p.
Gvidanto de multaj Esperanto-kursoj, prezidanto de du kluboj mi
farighis. Sekvis vico da eksterlandaj gesamideanoj, kiuj vizitis mian
patrujon (J. R. Scherer, geedzoj Seppik, Hadzi Mustafa Raden, s-ino
Alamo el Svedulo kaj aliaj)--iliaj prelegoj estis ne nur por mi,
sed ankau por vasta publiko la pruvo, ke Esperanto ne estas ia
nebula fantomo au ludilo, sed grava faktoro por interkomprenigho de
la popoloj.
Multajn bonajn amikojn donis al mi Esperanto. Kiel ne rememori chi
tie precipe du Kanadajn amikojn W. H. Fenton kaj Jack Scrivener, kiuj
donis al mi tre valorajn informojn antau ol mi komencis verki la
_Stafeton!_
Vi demandas ankau pri mia familio. Mia edzino lernis Esperanton
samtempe kun mi. Shi estas chiam la unua legantino de miaj
manuskriptoj. Shiaj trafaj kritikoj ege helpas min. Mia filino
studas--ankau shi estas Esperantistino.
Esperanton mi rigardas kiel tre taugan kaj valoran helpanton en
batalo por la tutmonda paco. Malgrau chiuj malfacilajhoj de la nuna
tempo mi firme kredas, ke la nobla ideo de L. L. Zamenhof fine
efektivighos.
Pardonu afable, kara amiko Goldsmith, ke mi tiom babilis pri mi mem.
Sed la kulpulo en tiu chi afero estas vi.
Sincere vin salutas via Chehhoslovaka amiko.
_F. Omelka_.
Al la memoro de siaj gepatroj
dedichas
la autoro
Enhavo
I. Epidemio
II. Ghemantaj dratoj
III. Propono
IV. La volontuloj
V. La stafeto
VI. Leonard Seppala
VII. Inter vivo kaj morto
VIII. Gunnard Kasson
IX. En la lasta momento
X. La atingita celo
XI. Fino
Antauparolo
_ALASKO--malproksima lando en amerika nordo. Malmilda lando de
kruelaj frostaj kaj neghblovadoj. La lando de longa vintro kaj
mallonga somero. La lando de senfinaj kaj dezertaj ebenajhoj, de
chielatingaj montoj kaj rabaj fluoj de riveroj. La lando, kiu en
la fino de la pasinta jarcento fortege spiregis pro la alfluo de
orministoj, kiujn tien allogis febraj fantomoj de oraj vejnoj kaj
flave brilantaj montriveretoj. La lando, kiu--kiel neniu alia--estis
la atestanto de kapturne rapida kresko de fieraj urboj kaj ilia
mnlgaja bankroto. La lando preskau senhoma, char por unu
homo--blankulo, Eskimo au Indiano--estas spaco da 25-kilometra
kvadrato...._
_Kaj al tiu chi malproksima angulo de nia terglobo estis direktataj
antau malmultaj jaroj la okuloj de la tuta mondo. Milionoj da koroj
batis pli rapide ol kutime. Tio ne estis sciigo pri iaj novaj
trovajhoj de multekosta metalo, kio vigligis la loghantojn de chiuj
regionoj, kien penetris la civilizo. Ne tio estis io alia. Delikataj
koroj estis premataj de doloriga kompato pro la tragedio, per kiu
estis trafita la urbo Nome. La tuta mondo klinighis en humila
respekto kaj senlima admiro antau la heroeco de viroj de la Nordo.
En tiuj momentoj, kiam oni perdis la spiron pro ekscitigho, multaj
homoj ekkonsciis kiel bele estas--esti homo. Kaj chiuj atendis en
angora strecho, chu atingos ghustatempe sian celon_--la alaska stafeto.
La Alaska Stafeto
Chapitro 1
Epidemio
Januara vespero 1925.
Malvarma norda vento blovis rekte de la poluso. Ghi kuregis tra la
stratoj de la urbeto Nome kiel furioza chevalo. Ghi fajfis, bruegis,
ghemis. Ghi kolere atakis dikajn fenestrotabulojn kaj penetris en
varmigitajn loghejojn.
Post la sesa horo la vento ankorau plifortighis. Ghi suprenlevis de
sur la tero freshan neghon, portis ghin alten kaj pelis ghin antau
sin. El malproksimo audighis malserena bruado de grandegaj
glaciblokoj, kiuj pushis unu la alian, kunighis kaj denove rompighis,
ghis la tero tremis.
Malgrau la malbona vetero, chirkau la sepa horo la pordoj de la
domoj malfermighis kaj en la neghblovadon eliris gepatroj kun siaj
infanoj. Ili apenau transpashis la sojlon de la domo, kiam la vento
atakis ilin, ghi ekpikis iliajn vizaghojn kaj penetris ghis la ostoj.
La irantoj ektremis pro la malvarmo, entirighis en siajn peltajn
mantelojn, patrinoj altiris al la infanoj shalojn kaj iliajn chapojn
malsuprentiris ghis la okuloj, sed nenio helpis. La vento haltigis
ilin, pikis, sufokis, pelis larmojn en la okulojn.
"Terure!" ghemis plenaghuloj kaj la infanoj singultis.
Sed neniu revenis hejmen. Chiuj rapidis al la hotelo, kies hele
lumigitaj fenestroj altiris ilin, kiel per magneta forto.
En la vasta salono de la hotelo estis tre vigle. Antaue apud la
scenejo svarmis infanoj. Malantaue sidis plenaghuloj, kiuj ridante
observis la svarmadon de siaj infanoj.
"Mi diras al vi, ke fraulino Elias devas havi nervojn kiel shnurojn,
por ebligi al shi vivi kun ili tutajn tagojn," diris maljuna Davison
al sia najbarino.
"Mi opinias, ke shi jam alkutimighis," respondis la sinjorino.
"Sed tamen.... Almenau por mi tio estus super la fortoj."
"En la lernejo ili certe ne estas tiom sovaghaj," defendis la
infanojn alia sinjorino. "Sed hodiau--kiu ja mirus? Infana
teatrajho! Nia Tommy jam tutan semajnon parolas pri nenio alia."
"Vi pravas, sinjorino," konsentis Davison. "Nia Karlo lernis sian
rolon en chiu libera momento. Mi mem konas ghin jam parkere."
"Kaj la teatrajho estas versimile tre interesa. El tio, kion mi
audis de nia Mary, mi komprenis, ke la teatrajho prezentas la vivon
en nia urbo de la unuaj tempoj de ghia ekfloro," daurigis la
konversacion plua sinjorino.
"Plej multe plachis al mi tiu okazintajho kun iu orministo," diris
Davison.
"Kiu? Pri tio mi ne audis," devigis atenton maljuna sinjoro, kiu
ghis tiu momento silentis.
"La afero okazis jene," ekparolis lia komunikema najbarino. "En la
fino de la pasinta jarcento venadis en Alaskon multaj aventuremaj
homoj kaj tiuj, kiuj sopiris je oro. Jhurnaloj skribis pri la riveroj
plenaj de oro, pri la fabelaj orshtonoj, kiuj estas troveblaj je chiu
pasho. Chu mirinde, ke la homoj alvenadis chi tien amase? Nomoj kiaj
Yukon, Klondike, Dawson City estis audeblaj de la mateno ghis la
nokto. Chiu sciis, ke tiuj nomoj signifas oron kaj richecon. Kaj post
nelonge oni povis audi nomon novan, kiun pli frue neniu audis.
_Nome, Nome_ audighis el chiuj flankoj."
"Kiamaniere estis tiu nomo kreita?" la maljuna sinjoro interrompis la
rakontantan virinon.
"Tion mi scias el la rolo de nia Karlo," klarigis kompleze sinjoro
Davison. "Kiam oni eksciis pri la nova regiono plena de oro, chiu
orministo sciis, ke tiu chi regiono trovighas en la ekstrema
okcidento de Alasko, proksime de Behring-markolo kaj do jam
malproksime de la polusa cirklo. Sed se iu demandis, kiel la loko
nomighas, neniu tion sciis. Oni diris, ke la regiono estas sen
nomo--_no name_.[1] La esprimon _no name_ mallongigis la orministoj
je _Nome_ kaj tiu chi nomo jam restas por nia urbo."
[Piednoto 1: anglalingvaj vortoj = _neniu nomo_.]
"Tio estas tre interesa," kapjesis maljuna sinjoro. "Kaj kio okazis
poste, sinjorino?" li turnis sin denove al sia najbarino.
"En la urbon Nome venadis la orministoj amase. Plej multaj el ili
serchis la valoran metalon individue, sed post sia laboro ili
kunvenadis kaj amuzighis kune. Nur unu neniam vizitis iliajn rondojn.
Li loghis sola en ligna barako, li sola laboris, li sola sin nutris.
Neniu sciis, kiel li fartas, kaj iom post iom oni perdis intereson
pri li. Atenton de la orministoj li vekis nur tiam, kiam li en kelkaj
sinsekvaj tagoj ne estis videbla en sia laborloko. Kio okazis al
Sam?--oni demandis unu la alian. Neniu sciis. Kiam li ne estis
videbla ankau en la sekvantaj tagoj, orministoj eniris lian barakon.
Kaj tie ili ekvidis malgajan spektaklon."
"Kion?"
"Sam kushis en la lito, mortinta. Ili tuj divenis, ke li mortis
elcherpita pro la malsato. La afero estis des pli tragika pro tio, ke
apud li kushis kelkaj saketoj kaj en ili la plej belaj orpecoj...."
"Do Sam estis richegulo?"
"Li povus esti, se li estus sukcesinta forveturigi la oron en
civilizitan mondon. Chi tie la tuta richajho havis por li neniun
valoron. Li mortis de malsato, kiel la plej malfelicha malrichulo."
"Ghi estis vera tragedio," diris enpense juna jhurnalisto Hilton, kiu
venis en Nome nur por scii, kiel aspektas arkta vintro. "Tiamaniere
morti sur la sojlo de sia felicho, tio estas iom kruela."
"Jes," konsentis Davison. "Kaj oni rakontas ke similaj aferoj okazis
chi tie pli ofte. Sed tio estas jam pasinta historio. Hodiau--"
"Hodiau ni auskultas tion, kiel fabelon," rimarkigis sinjorino
Hastings. "Kaj la infanoj, kiuj hodiau ludos au rigardos la
teatrajhon, certe opinios, ke ghi estas fabela de la komenco ghis
la fino."
"Fraulino Elias certe havis malfacilan laboron, kiam shi verkis la
teatrajhon."
"Ni havas lertan instruistinon. Estas ghojo rigardi shin, kiam shi
parolas kun la infanoj. Chiuj geknaboj estas en siajn rolojn
enamighintaj."
"Kaj kiom malfelichaj estis tiuj, kiuj ne ludos!"
"Mi volas vidi, kiel fieraj ili estos, se la hodiaua vespero
sukcesos."
"Kaj la publiko komencas jam esti malpacienca, rigardu!"
Vere! En la salono audighis aplaudo. Komence ghi estis nur malkuragha--ja
nur kelkaj plej kuraghaj knaboj aplaudis kvazau ili provus
kion diros pri tio maturaj homoj. Sed kiam ili ekvidis nur
indulgemajn ridetojn, en kiuj kushis la sincera kompreno por infana
malpacienco, la salono ektondris per plifortigita aplaudo kaj
lautaj krioj.
Subite eksonis sonorilo. En tiu momento la malpaciencaj infanoj
trankvilighis kaj streche rigardis al la scenejo.
Sed la kurteno restis mallevita. Nur pli vigla vivo malantau ghi
malkashis, ke tie oni finas la lastajn preparojn por la granda
debuto.
Jhus eniris la salonon kuracisto Welch kun sia dektrijara knabo
Georgo. Chiuj ghentile salutis la estimatan viron, kies kapableco kaj
lerteco estis bone konataj.
La kuracisto kun afabla rideto respondis la salutojn kaj sidighis kun
la civitanoj. Georgo iris inter la geknabojn.
"Ni jam timis, ke ni venos malfrue," diris la kuracisto. "Sed, kiel
mi vidas, la komenco estas prokrastita."
"La infanoj jam ribelas," sinjorino Hastings rigardis al la unuaj
benkoj.
"Kiu povus miri!" ridetis la kuracisto. "Chu ni kondutis alie, kiam
ni estis junaj?"
Post nova tondra aplaudo audighis la akra vocho de sonorilo. Kaj en
la trankvilighintan salonon penetris el la scenejo konfuzitaj ekkrioj:
"Kie estas Roberto? Kio okazis al li? Chu vi ne vidis lin?"
"Kaj kie restas Karlo?" koleris fraulino Elias. "Ili faris tion
belege! La publiko estas jam malpacienca kaj la aktoroj restas
hejme!"
"Sinjorino instruistino, mi venigos ilin!" proponis iu knabo.
"La ventego vin forportus--chu vi ne audas, kiel ghi tondras? Sed....
ne gravas, infanoj! Kelkajn momentojn min atendu, mi mem venigos
ilin."
Kaj la instruistino rapide foriris.
"Se tio estus iu alia....!" koleretis charme vestita knabineto. "Sed
ghuste Roberto, kiu ludas la chefan rolon!"
"Kaj sen Karlo ni ankau ne povas ludi," alighis knaba vocho.
Dume la malpacienco chiam kreskis. La infanoj sidantaj sur la unuaj
benkoj ekaudis, ke Roberto kaj Karlo ne alvenis, kaj la neatendita
sciigo rapide disvastighis tra la tuta salono.
"Chu vi ne scias, kial ili ne alvenis? Kio retenis ilin? Eble ili
forgesis, ke oni ludas hodiau!"
Panikaj demandoj flugis lau la salono. Neniu scipovis respondi ilin.
Chiuj akorde interkonsentis, ke ili estas malordemaj lernantoj kaj
oni devus puni ilin.
Kiam la kolerigho kontrau la malakurataj knaboj kulminis, antau la
kurteno aperis la instruistino. Momente chiuj silentighis kaj
rigardis shian ekscititan vizaghon.
"Estimataj cheestantoj! Kun granda bedauro mi devas komuniki al vi,
ke la teatroludon, pri kiu ni chiuj tiom ghojis, ni ne povas hodiau
efektivigi."
"Kial?" elspiris trompigite chiuj infanoj.
"Char Roberto kaj Karlo, kiuj ludas chefajn rolojn, subite
ekmalsanighis," diris rapide la instruistino kaj estis felicha, ke
shi jam plenumis sian malagrablan taskon. "La enirbiletojn bonvolu
teni. Ni ludos la teatrajhon, kiam ambau knaboj resanighos."
Tio estis dirita klare, sed tamen neniu levighis. Chiuj bedauris,
ke la afero tiel malfeliche malsukcesis. La infanoj preskau ploris.
Ili ja tiom ghojis je la hodiaua tago!
Fine ekparolis Davison:
"Nu, kion fari! Almenau restos al ni ghojo post kelkaj pluaj tagoj.
Kaj chu vi ne scias, sinjoro doktoro, kio okazis al ili?" Li turnis
sin al kuracisto Welch.
"Mi ne scias. Neniu vizitis min. Eble ia malvarmumigho. Infano
elkuras el la varma hejmo malbone vestita--"
Li ankorau ne finparolis, kiam aperis che la pordo la patrino de
Karlo.
"Mi petas vin, chu estas chi tie sinjoro doktoro Welch?" shi
ekscitite demandis kelkajn homojn, kiuj jam volis forlasi la salonon.
"Jes, tie--," ili montris en la mezon de la salono.
Doktoro Welch iris al shi renkonte.
"Kio okazis, sinjorino Brown?"
"Mi venas rekte de via domo, sinjoro doktoro. Via edzino diris al mi,
ke vi estas chi tie. Nia Karlo subite malsanighis," shi komunikis
rapide, ekscitite.
"Eble la malsano ne estas tre malbona. Kio okazis al li?"
"Mi ne scias. Hierau li kuradis kiel sovaghulo, kaj hodiau li nur
brulas. Mi opiniis, ke pro la ekscitigho pri la hodiaua teatrajho.
Li ja tiom ghojis je tio--sed vespere li komencis vomi, li ekhavis
febron kaj nun li plendas, ke li sentas dolorojn en la gorgho. Mi
tiom timas, sinjoro doktoro!"
"Mi tuj vizitos vin. Sed unue mi devas iri hejmen por la kofreto,"
diris la kuracisto kaj li rapidis al la elirejo.
En la pordo li renkontis la patrinon de Roberto.
"Sinjoro doktoro, mi petas vin, venu rigardi nian Roberton!"
Denove la sama afero. Hierau chio estis en ordo, kaj hodiau vomado,
febro, gorgho.
Homoj, kiuj chion audis, maltrankvilighis. Kion tio signifas? Kio
trafis la infanojn en Nome?
La salono rapide malplenighis. Neniu jam pensis pri la teatrajho.
Chiuj pensoj estis direktitaj al la malsano, kiu tiom neatendite
aperis.
Doktoro Welch vizitis ambau pacientojn, funde trarigardis ilin,
donis al ili injektojn kaj diris, ke morgau matene li venos denove.
Je la demandoj, pri kiu malsano temas, li respondis elturnigheme.
Kaj kiam li revenis hejmen, atendis lin tie ankorau du virinoj. Li
estu tiel afabla kaj iru al iliaj infanoj....
Post la dudekdua horo li revenis. Sinjorino Welch atendis lin
malpacience.
"Kio okazis tiom subite?" shi demandis.
"Difterio," diris la kuracisto malrapide kaj peze li sidighis en la
fotelon.
"Che chiuj kvar?"
"Jes. Kaj mi timas, ke ili ne restos solaj. Almenau oni diris al mi,
ke en ankorau kelkaj domoj estas malsanaj infanoj."
"Chu vi havas sufiche da kontrau-difteria sero?"
"Jes, mi havas, sed.... sed mi timas--"
"Kion?"
"Mi timas, ke ghi estas jam tro malnova kaj efikos nur malforte."
"Ho!"
"Mi ne kulpas pri tio. Novan mendon mi faris somere, kiel mi faras
chiujare. Eble ghi survoje perdighis, eble la shipo ne povis veturi
pluen--kaj nun--"
"Kion nun?" ripetis lian vorton la palighinta sinjorino.
"La seron mi devas havi je chiu prezo!"
"Sed kiamaniere vi povas ghin akiri? La plej proksima bakteriologia
instituto estas en Seattle, tio signifas distancon de kvin mil
kilometroj--kaj vi devas ghin havi tre baldau, tre rapide, chu ne?"
"Jes, tre rapide. Char se eksplodos epidemio chi tie en la nordo,
tiam ghi estas multe pli kruda ol en civilizitaj regionoj. Se estus
somero, oni alveturigus la seron per aviadilo. Sed nun--en tiu chi
terura vintro--"
En la chambro regis profunda silento.
La kuracisto subite levighis.
"Kien vi volas iri?" demandis lin sinjorino Welch.
"Al la poshtoficejo. Mi faros chion, kio estos en miaj fortoj."
Li surmetis pezan pelton kaj eliris en la bruantan ventegon.
Chapitro 2
Ghemantaj dratoj
Doktoro Welch rapidis tra la senhomaj stratoj al la poshtoficejo. La
senkompata frosto penetris ankau sub lian dikan peltmantelon, sed
la kuracisto malatentis tion. Li ja ech ne sentis ghin. Chiuj liaj
pensoj estis fiksitaj al la unusola: havigi la seron kaj transportigi
ghin kiel eble plej baldau al Nome.
Fine li atingis la poshtoficejon. Li frapegis la masivajn
fenestrokovrilojn kaj auskultis. Momenton nenio movighis. Sed poste
knaris la shtuparo, shlosilo grincis kaj la oficisto iom malfermis la
pordon.
"Hallo, kiu estas?" li ekvokis en la mallumon.
"Welch," sonis la konciza respondo.
"Ho, jen vi, sinjoro doktoro! Bonvolu eniri, char la vento estas
kapabla forporti la homon."
"Sinjoro Smith, mi devas forsendi ekspres-telegramon al Seattle,"
diris la kuracisto.
"Tre simpla afero, sinjoro doktoro!"
La kuracisto eniris la oficejon kaj sidighis sur la seghon. La
poshtoficisto preparis al si krajonon kaj paperon.
"Nu--ni povas komenci!"
Kaj doktoro Welch diktis:
"Al bakteriologia instituto en Seattle. Nome, la 25-an de januaro.
Difteri-epidemio, ni ne posedas freshan seron. Sendu tuj. Doktoro
Welch."
La oficisto apenau finskribis, kiam li demandis timigite:
"Chu en nia urbo estas difterio?"
"Bedaurinde."
"Kiom da pacientoj?"
"Ghis nun kvar. Sed mi timas, ke ili estos pli multaj."
"Tio estas malbona. Tre malbona. Char alportigi la seron el Seattle
en tiu chi sezono--tio ja estus vera miraklo."
"Mi scias. Sed se la infanoj devas vivi, tiu chi miraklo devas
okazi."
Sinjoro Smith sidighis al la telegraf-aparato kaj frapetis per
shlosilo shajne sensignifajn, sed vere tiom gravajn streketojn kaj
punktojn.
"Ghi progresos rapide. Chiuj linioj estas malokupitaj," li diris post
forsendo de la telegramo.
"Mi dankas vin. Se la respondo venos ankorau nun dum la nokto, sendu
ghin per iu, mi petas, al mia domo. Se venos nenio, matene mi vizitos
vin."
"Restu momenton por varmighi che mi, sinjoro doktoro!"
"Dankon! Mi estas maltrankvila. Kiu scias, chu ne atendas min hejme
denove iu malfelicha patrino."
Doktoro Welch revenis hejmen. Sinjorino Welch atendis lin.
"Chu vi sukcesis?" shi demandis tuj en la pordo.
"Jes. La telegramo estas jam forsendita. Nur ke en Seattle oni agu
rapide. Sed kredu al mi--," li volis ankorau ion aldoni, sed subite
li eksilentis kaj mediteme rigardis al la estingighanta fajreto en la
forno.
"Chu vi volis ion diri?" ekrigardis lin sinjorino Welch kaj shia
kunsenta rigardo atestis, ke shi travivas kun sia edzo chiujn dubojn,
luktojn kaj esperojn.
"Jes.... efektive.... ghi ja estas malfacila afero, Silvio! Kiel ajn
mi pripensas tion, mi tamen ne povas imagi al mi, ke ili estos
kapablaj alveturigi la seron alimaniere ol per aeroplano. Kaj mi
dubas, chu aeroplano kuraghus chi tien nun, en la frostoj, kiajn ni
jam longan tempon ne travivis."
Sinjorino Welch ne respondis. Ankau shi konkludis la samon, sed
tamen shi ne povis kaj ne volis kredi, ke la infanoj de Nome devos en
la venontaj tagoj morti sen helpo.
La geedzoj Welch ne povis pro turmentaj pensoj ech dormi. Ili ambau
meditis kaj che chiu brueto mildigis la spiradon, por ke ili audu
eventualan frapadon de iu patrino au de la sendito el la
poshtoficejo.
Fine antau la tagigho audighis energia frapado je la pordo. Doktoro
Welch saltis el la lito kaj rapidis malfermi.
"Jen la telegramo, sinjoro," donis al li folieton maljuna Jim.
"Mi dankas vin, Jim," diris la kuracisto kaj iris kun la telegramo en
la dormochambron.
"Chu nova paciento?" demandis sinjorino Welch.
"Ne. Telegramo el Seattle."
"Jam? Legu, mi petas vin!"
"Al doktoro welch nome punkto seattle la dudeksesan de januaro
punkto ni forsendis la seron per aeroplano al anchorage punkto pluen
la aeroplano ne povas riski pro la veteraj malhelpajhoj punkto la
pluan alporton aranghu mem punkto doktoro jenkins."
Anchorage-Nome!
Nur chi tiuj vortoj traflugis la pensojn de la kuracisto, kiam li
finlegis la telegramon. Du mallongaj vortoj, sed kio kushas efektive
inter ili! Kiom da glaciaj ebenajhoj, neghmontoj kaj perfidaj
abismoj! Kiom da ventegoj kaj frostoj! Kiom da senkonsola polusa
mallumo, kaj kiom da sporadaj, grizaj radioj de taglumo!
Sed la alvoko estis konciza kaj klara. La pluan alporton aranghu mem!
Neniu demandas, kiaj transport-ebloj ekzistas en tiu chi dezerta
lando. Kaj chu mirinde? Kiu ja devas chi tie koni chion pli bone ol
li, doktoro Welch, kiu vivas en Alasko pli ol dudek jarojn? Jes,
doktoro Jenkins pravas. Seattle-Anchorage, tio estis lia devo. Sed
Anchorage-Nome, tio estas afero de doktoro Welch.
La zorg-elcherpita kuracisto malrapide rektighis. Subite li sentis,
kvazau li liberigus sin de chiu lacigho, senpovo kaj timo antau la
fantomo de la epidemio. Li apartenis al tiuj homoj, kiuj ne evitas
respondecon. Kiuj ghojas, se antau ilin estas starigitaj tiaj
taskoj, kiaj shajnas al la plimulto de la homoj nevenkeblaj. Li estis
unu el tiuj, kiuj trovas la sencon de la vivo en la plenumo de siaj
devoj.
Rapide decidighinte, li foriris al la poshtoficejo.
"Bonan tagon, sinjoro Smith! Do--vi jam scias..."
"Jes, sinjoro doktoro. Sed kion ni faru nun?"
"Chu mi povas fari telefonan komunikon al Anchorage?"
"Espereble. Almenau post noktomezo mi estis sciigita, ke chiuj
linioj estas nedifektitaj."
"Bonege! Kontaktigu min kun la stacidoma oficejo!"
La alvoko al la stacidoma oficejo en Anchorage flugis per zumantaj
dratoj tra la dezertaj tundroj, frostighintaj riveroj kaj vastaj
praarbaroj pli rapide ol la plej sovagha uragano.
Post nelonge ili estis en kontakto.
Doktoro Welch prenis audilon.
"Tie chi Nome, doktoro Welch. Kiu estas che la aparato?"
"Staciestro de Anchorage."
"Sinjoro staciestro, hodiau estos al vi transdonata la sero--"
"El Seattle por Nome, jes, mi scias pri la afero," interrompis lin la
staciestro. "Ni atendas ghin antau la vespero."
"Chu funkcias fervoja servo al Nenana?"
"Ghis nun jes. Sur kelkaj lokoj estighis ja iom grandaj neghamasoj,
sed ghi denove sukcesis liberigi la fervojon."
"Bone! Post ricevo de la sero forsendu ghin per la plej proksima
vagonaro al Nenana!"
"Ili aranghos tion, sinjoro doktoro! Cetere--restu momenton che la
aparato, mi parolos kun nia lokomotivejo."
"Mi atendas."
Doktoro Welch tenis la audilon. Post nelonge audighis la staciestro
denove.
"Hallo--chu vi estas che la aparato?"
"Jes."
"Sinjoro doktoro, la seron ni forsendos al Nenana per ekstra
lokomotivo."
"Bonege, sinjoro! Ili dankas vin!"
"Kaj kiamaniere vi alveturigos ghin el Nenana?"
Doktoro Welch embarasite eksilentis. Se li scius tion!
Pli frue ol li povis respondi, enkuris en la poshtoficejon ploranta
virino.
Shi estis Eskimino.
"Sinjoro doktoro, mi petas vin venu tuj al ni! Nia Kudlago estas
malsana, li estas tiom varmega, li malfacile spiras--"
"Atendu patrino, tuj mi estos preta," li diris al shi. Kaj klinite al
la telefon-aparato, li vokis:
"Hallo!?"
"Jes!"
"Komuniku al Nenana, ke la pluan alveturigon de la sero aranghos mi
mem! Ili atendu miajn instrukciojn!"
"Jes, mi sciigos ilin. Persistu!"
"Dankon!"
Doktoro Welch pendigis la audilon, adiauis al Smith kaj iris kun la
Eskimino en shian loghejon. Ghi estis kompatinda kabanacho,
konstruita el miksajho de ligno, argilo, musko kaj shtonaro. En la
angulo sur la ligna kushbreto, kovrita per senharigitaj feloj, kushis
dekjara knabo. Li eruptis konfuzajn, nekompreneblajn kriojn. Sur lia
frunto shvito perlis.
La kuracisto eksciis tuj che la unua rigardo, ke li venas malfrue.
"Kiam li ekmalsanighis?" li demandis la malfelichan patrinon, kiu ne
chesis korshire plendi.
"Antau.... du.... tagoj," shi singultis.
"Jam antau tri," audighis murmura vocho el alia angulo de la
malforte prilumita chambro.
Doktoro Welch rigardis tien. Nur nun li ekrimarkis, ke tie kushas
amaseto da feloj, en ghi ia amaso da grasajho, ostoj kaj malpureco,
kiu kune reprezentis la malafablan kapon de la eskima familio.
"Kaj kial vi ne alvokis min pli frue?"--
"Kiu ja pensus, ke la malsano povas esti tiom malbona! Ho, sinjoro
doktoro, savu lin!" per ploranta vocho petegis la virino.
"Ghi aspektas tre serioza. Sed eble ni sukcesos savi lin," diris la
kuracisto.
Per siaj vortoj li volis nur konsoli kaj plifortigi. Li sciis, ke chi
tie chio estas jam senespera.
El la eskima kabano li iris rekte al la sherifo.
Post nelonge la tuta urbo sciis, kio okazis. Estis malpermesite amase
kunveni. Ankau hoteloj estis fermataj, char epidemio ne limighas nur
je la infanoj. Dum la tago montrighis, ke malsanighis ankau kelkaj
plenkreskaj personoj.
Doktoro Welch havis la manojn plenaj de laboro. Li mem jam ne sciis,
en kiom da domoj li vizitis la malsanulojn. Kaj chiu injekto, kiun li
donis, pikis lin pli multe ol la pacienton. Li ja konsciis, ke li
povas nur malproksimigi la katastrofon, sed ke li ne povos ghin
haltigi por chiam.
En la malfrua posttagmezo li ricevis la sciigon, ke Kudlago mortis.
Kiam li fine vespere reiris al sia hejmo, li estis ghismorte
lacigita. Dum la tuta tago li ne manghis ech unu manghopeceton. Kaj
la doloro de chiuj pacientoj koncentrighis en lia animo. Li suferis
kun chiuj, kaj pro chiuj.
Antau noktomezo iu ekfrapis je la pordo. Doktoro Welch iris
malfermi. Sur la strato staris sendito el la poshtoficejo. Li
alportis telegrafan sciigon el Nenana:
"Al doktoro Welch, Nome. La fervojstacio Anchorage sciigis nin, ke
ghi forsendas la seron per ekstra lokomotivo. Sur la fervojo estas
novaj neghblovajhoj, sed laboristoj jam forigas ilin. Tagmeze la sero
povas esti en Nenana. Komuniku, kion pri ghi!"
Chapitro 3
Propono
Doktoro Welch iris al la fenestro kaj fikse rigardis en la malluman
nokton. Liaj fingroj maltrankvile tamburetis sur la fenestrotabulon.
El lia pala vizagho oni povis scii, kiel febre li ion pripensas.
Komuniku, kion pri ghi.
Kiel kruela ghi estas kaj kompatinda samtempe! Je distanco
de kelkcent kilometroj kushas la paketo, kiu por ilia urbo
signifas vivon. Se oni ne alveturigos ghin ghustatempe, dekoj da
homoj--infanoj kaj plenkreskuloj--senpove pereos. Kaj li vizitados
unu pacienton post la alia, li rigardos en iliajn brilantajn
okulojn, li donados al ili injektojn, kies efiko rapide malaperos,
kaj je chiuj demandoj li devos nur levi la shultrojn kaj per rompita
vocho respondi:
"Sed jes.... estas sufiche da sero... kompreneble.... ghi estas en
Nenana. Kion pri ghi?"
Por kio estas chiuj eltrovajhoj de la moderna tekniko, se ili ne
povas helpi tie, kie temas pri savo de homaj vivoj? Por kio estas
automobiloj en tiu chi terura lando? Por kio estas la aeroplanoj
meze de polusa vintro?
Kaj en liajn pensojn komencis shtelighi io kiel amara riprocho. Kial
li loghighis en tiu chi lando forgesita de Dio kaj homoj, en tiu chi
mizera urbo, kiu estas la lasta civilizita loko sur la amerika
kontinento. Kiel facilan kaj komfortan vivon havas homoj vivantaj en
la sudo! Tie sufichus nur voki per la telefono kaj post kelkaj horoj
estus la sero en la manoj de la kuracisto. Kaj chi tie....?
Sed subite li rekonsciighis. Li ekhontis pri tiu chi momenta
malforteco. Ne, ne--la vera viro ne parolas tiamaniere. Plendi povas
nur malbravuloj. Riprochi la sorton pro ghiaj malfavoro kaj malico
povas nur homoj de etaj koroj. La vera viro ektimas neniun
malhelpajhon. Kaj ju pli da ili li--renkontos survoje, des pli
kuraghe li ekmarshas, li batalas kaj venkas!
Li forpashis de la fenestro kaj lia rigardo glitis al la biblioteko.
Li malfermis la tirkeston kun geografiaj libroj kaj momenton li
serchis ion en ghi, sed sensukcese.
"Silvio, chu vi prenis de chi tie landkartaron?"
"Mi havas ghin, patro," diris Georgo.
"Ho--vi ankorau maldormas? Iru jam dormi, kaj ankau vi, Silvio!"
"Kaj kion vi respondos al ili?" demandis sinjorino Welch, kiu
intertempe tralegis la telegramon kaj nun kune kun Georgo studis
landkarton de Alasko.
"Mi ankorau ne scias," respondis la kuracisto. "Sed mi devas solvi
la problemon, kaj tuj. Permesu, Georgo!"
Li ja konis detale la landkarton de Alasko, sed li tamen volis
plivigligi la memoron per rigardo en la landkartaron.
Momenton li atente rigardis la cirkletojn, kiuj indikis la urbojn kaj
vilaghojn situantajn inter Nome kaj Nenana. Poste li prenis la
cirkelon kaj liniilon kaj mezuris distancojn inter la unuopaj lokoj.
Sed li ne povis solvi la problemon kiel ajn; senchese li skuis la
kapon.
"Chu ne estus eble aranghi iun ekspedicion el Nome, kiu veturu tien?"
ekhavis ideon sinjorino Welch. "Eble ni trovus kelkajn virojn, kiuj
provus tion."
"Neeble! Ke ni trovus tiajn virojn, pri tio mi ne dubas. Sed kiel
longe daurus la veturo? Kaj dume.... kiom da homoj mortus!"
"Au... se oni forsendus el Nenana la motor-sledon!" ekbrilis la
okuloj de Georgo.
La kuracisto ekridis kaj karesis la filon per amplena rigardo.
"Vi ja ankorau ne scias, Georgo, kio estas Alasko. Jes, se ghi estus
bela ebenajho, sur kiu trovighus neniu malhelpajho--kial ne? La
motor-sledo certe estus chi tie plej baldau. Sed chu vi povas imagi
al vi, kio atendas la veturanton en tiuj chi dezertaj kaj perfidaj
regionoj? Se ne estas eble uzi la aeroplanon, tiam restas nur unu
komunikilo. Kaj tio estas--"
"La hunda kunjungajho!" interrompis lin Georgo.
"Jes. Kaj tiu, kiu gvidos ghin, devos havi nervojn kiel el shtalo,
okulojn viglajn kiel che falko, li devos esti elasta kiel ligno kaj
rapidmova kiel cervo. Kaj li devos tre bone koni la regionon, char
alie li certe vojeraros kaj pereos."
Chiuj eksilentis. En la chambro regis premanta silento. Nur la
pendolo de la horlogho en egalaj intervaloj forkalkulis la sekundojn,
kiuj rapide shanghighis en minutojn, el kiuj chiu rememorigis al ili
la krudan realon.
Georgo suprenlevis la kapon kaj rigardis al la patro. Li vidis lian
zorgoplenan vizaghon, lacajn okulojn--kaj subite li eksentis tiom da
kompato pri la patro, ke li ne povis resti sur unu loko. Li levighis
kaj iris tra la chambro tien kaj reen. Chu estas vere nenia helpo? La
malbenita paketo! Ghi restos en Nenana--kaj poste iu ankorau povos
riprochi la patron, ke li ne scipovis aranghi la transporton!
Pri la transporto entute ech ne temas. Ja ekspedicion, kiun proponis
la patrino, oni povus forsendi rekte el Nenana--oni ja shparus unu
vojon. Sed grava estas rapideco kaj tempo! Kio helpus al la patro, se
li ricevus la seron nur post unu monato! Nun estas necese agi rapide.
Kun la paketo oni devas veturi kiel en vetveturo, kaj--se
necese--transdonadi ghin unu al la alia, sen ia pauzo, sen ia
ripozo, tiel, kiel ili faris antau nelonge en gimnastika horo--kaj
tiumomente Georgo subite haltis.
Li saltis al la patro, pendigis sin chirkau lia kolo kaj ghoje
ekkriis:
"Pachjo, mi jam scias...!"
"Kion?"
"Mi scias, kion ni faros kun la paketo! Bonege! Bonege! Ghi certe
sukcesos!"
"Do--kion?" la patro ne komprenis.
Ankau la patrino scivole rigardis la knabon, kies vizagho radiis pro
ghojo.
"Ili aranghu stafeton!" ekkriis Georgo kaj triumfe rigardis la
surprizitajn gepatrojn.
"Stafeton? Kiel?"
"Nu, rigardu!" Georgo montris la landkarton kaj vigle klarigis sian
ideon: "Unu kunjungajho veturos el Nenana, chu ne. Ghi alveturos al
Tolovana kaj tie atendos alia viro kun nova kunjungajho. La tria
estos en Hot Springs, la kvara denove aliloke--mallonge dirite chie,
kie survoje el Nenana kun ni ekzistas telefona komunikigho. Ghi estas
stafet-veturo en granda mezuro--faru tion, pachjo!"
Doktoro Welch subite pliviglighis. Chiu lacigho estis for. Unue li
jhetis longan rigardon al sia edzino. Poste li rapide levighis,
chirkaubrakis la filon kaj kisis lin.
"Jen, Georgo... tion oni nomas--doni konsilon ghustatempe. Do,
stafeto.... Ke mi ne ekhavis tuj la saman ideon! Ghi ja estas vere la
sola ebleco...."
Li surmetis la peltmantelon.
"Kien vi iros?" demandis sinjorino Welch.
"Al la poshtoficejo. Mi devas sciigi ilin pri mia decido."
"Sed chu ne estus eble fari tion morgau matene? Denove vi ne
dormos."
"Nenio alia restas. Morgau matene chiuj lokoj devos esti sciigitaj,
pri kio temas."
"Chu ghi sukcesos, pachjo?" ghojkriis Georgo.
"Certe! Mi kredas, ke ni trovos la homojn, kiuj konas sian devon. Kaj
se ghi sukcesos, ni estos savitaj!"
La horlogho jam antau longe finbatis noktomezon, kiam la kuracisto
ekiris al la poshto. Sed li iris facile, kvazau li ne estus
travivinta tagon plenan de tumulto, laboro kaj zorgoj.
Smith maldormis.
"Mi supozis, ke vi venos ankorau dumnokte, sinjoro doktoro," li
bonvenigis la malfruan vizitanton.
"Nevolonte mi ghenas vin, sinjoro Smith, sed--"
"Nenia gheno! Mi faros kompleze chion por havi la seron chi tie kiel
eble plej baldau. Kompreneble, se tio estos nepre ebla."
"Ghi sukcesos, sinjoro Smith, ghi certe sukcesos," diris la kuracisto
ghojplene.
Kaj post duonhoro flugis en chiujn pli grandajn lokojn inter Nome kaj
Nenana la alarmanta alvoko:
"Aranghu stafeton, kiu alveturigos la seron en minacitan Nome. La
raporton pri la alighintaj viroj sendu tuj al Nome kaj al Nenana.
Doktoro Welch."
Kiam la kuracisto forlasis la poshtoficejon, chirkauis lin la
nepenetrebla mallumo. Ghi estis la mallumo, el kiu grimacas la morto.
Sed nun li jam ne timis ghin.
Chu venkos la vivo?
Vere, malfacile respondi, kiam la decida lukto ankorau ne
komencighis. Sed sufichas, ke estis donita ordono al la atako. Jam en
ghi estas la vivo kaj la forto.
Kaj sur la vizagho de doktoro Welch aperis esprimo de firma decidemo.
Chapitro 4
La volontuloj
La malgranda hotelo en Unalaklik estis plenplena. Kaj chiam ankorau
venadis novaj viroj. Iuj staris chirkau la ardigita forno, la aliaj
sidis che la tabloj. Ili atendis, ghis venos la sherifo, kaj vigle
interparolis.
"Mi estas vere scivola, kial li kunvokis nin," diris la chasisto
Finke.
"Eble aperis nova dekreto pri la plialtigho de la impostoj,"
audighis la tajloro Stilding, la eta vireto, kiu estis ghusta malo
de fortkorpulo Finke.
"Ne ghenu min pri la impostoj," grumblis la gastejestro. "Jam nun
ili estas tiom altaj, ke mi ne scias, kie staras mia kapo."
"Nu nu, nur malrapide, Sam," incitetis lin la tajloro. "Kiu fartas
vere malbone, tiu ordinare ne plendas."
"Nur staru por unu duonjaro sur mia loko!" faris zorgoplenan mienon
la gastejestro. "Poste vi parolus alimaniere."
"Eh, chiu el ni havas sufiche da propraj turmentaj zorgoj," svingis
per la mano Finke. "Kaj--ke mi ne forgesu--mia edzino alportis el
vendejo ian panikan sciigon el Nome. Chu vi audis pri la afero?"
"Laudire furiozas tie ia epidemio," informis kompleze la tajloro.
"Kompreneble--mi ne scias, kio estas vero. Tio povas esti nur nova
blufo. Vi ja scias....ni chiuj estas fermitaj inter kvar muroj,
solidan laboron oni ne havas--kaj pro tio homoj fikcias diversajn
sensaciajn informojn, por ke ni per ili amuzighu."
"Sed ne," neis per la kapo la gastejestro, "io estos vero. La
poshtestro ech diris, ke tie mankas medikamentoj--au io simila."
"Nu, tio estus malbona," diris pripenseme Finke.
La tajloro Stilding volis ekparoli pri chiuj malsanoj, kiujn li
travivis, kiam malfermighis la pordo kaj en la ejon venis la sherifo
de Unalaklik, brue salutata de la kunvenintaj viroj.
Li ekstaris antau la bufedo, kaj kiam chiuj silentis, li komencis:
"Viroj! Eble vi estas surprizitaj, ke mi kunvenigis vin tiom
neatendite. Sed la afero estas tiom grava kaj urgha, ke mi ne povas
prokrasti ghin."
La cheestantoj farighis pli atentemaj.
"Eble vi jam audis, ke en Nome aperis difterio. Doktoro Welch
bezonas kiel eble plej baldau freshan seron. Li mendis ghin en
Seattle. La aeroplano alportis ghin al Anchorage, sed pluen ghi ne
povis flugi. En tiu chi momento la paketo estas survoje al Nenana,
kien ghi vershajne estos alportata hodiau tagmeze. Sed temas pri
tio, kiamaniere transporti ghin el Nenana al Nome."
La sherifo rigardis la virojn, kvazau li atendus ilian proponon.
Chiuj silentis. Nur de la tablo, kiu estis che la forno, audighis
malkuragha vocho:
"Malfacila afero!"
"Doktoro Welch pripensis chiujn cirkonstancojn," daurigis la
sherifo.
"Kaj fine li konstatis, ke estos necese aranghi stafet-veturon.
Hodiau mi ricevis de li telegramon."
Kiam li finlegis ghin, la salono silentis. Sed nur momenton. Char tuj
poste audighis kelkaj ekkrioj:
"Tio estas neebla!"
"En tiu chi vetero, kiam ni ech hundon ne elpelus--en Nome-n?"
"Absoluta frenezeco!"
"Oni facile diras: aranghu stafeton! Sed kiu veturos?"
"Tio estus certa mortveturo!"
La salono bruis kiel vespa nesto.
La sherifo staris che la bufedo kaj li observis per rigida rigardo la
shtormon de indigno, kiun vekis lia komuniko. Post kelkaj momentoj li
tintigis la glasojn. La kunvenintoj denove trankvilighis.
"Vi pravas, amikoj," kaj li elparolis la vorton, "amikoj" kun tiom
malvarma akcento, ke chiuj tuj divenis, kion la sherifo sentas. "Ghi
aspektas vere kvazau absoluta frenezeco, kaj kiu partoprenos la
stafetveturon, tiu devos esti preparita por chio. Sed ghuste pro tio
neniu estas devigata. La alighoj estas memvolaj."
"Feliche!" respiris iu duonlaute.
La sherifo ne lasis sin gheni kaj daurigis:
"Kaj tial mi demandis vin: kiu memvole alighas por veturigi la
paketon da sero el Unalaklik al Nome?"
La silento, kiu ekregis post tiu chi demando, ne estis interrompita
ech per unu vorto. Kelkaj viroj klinis la kapon, char ili volis eviti
la esploran rigardon de la sherifo. La aliaj scivole chirkaurigardis
tra la superplenigita salono. Sur kelkaj vizaghoj aperis malrespektaj
ridetoj.
Kaj en tiu hontiga silento audighis de malantaue la klara, kvazau
metala vocho:
"Mi!"
Chiuj surprizite rigardis malantauen.
Kiel? Chu Gunnard Kasson? Tiu longstatura viro kun malgrasa vizagho
kaj severe kuntiritaj trajtoj, kiu alvenis chi tien kun edzino kaj du
infanoj antau kelkaj jaroj el Finnlando?
Jes, estis li. Dum la tuta agado li ne parolis ech unu vorton. Chiujn
rimarkojn li per unu orelo audis kaj per la dua ellasis. Li staris
en la angulo neparolema kaj profunde meditanta. Li audighis nur
tiam, kiam oni devis paroli koncize kaj reale.
Ili atakis lin kvazau vespoj.
"Vi...! Chu vi scias, kion tio signifas--veturi en tiu chi vetero al
Nome?"
"Mi scias."
"Kaj chu vi scias, ke vi devos atendi pli facile morton, ol revenon
hejmen?"
"Jes."
"Vi forgesas vian familion!"
"Ne."
"Kion faros chi tie viaj infanoj sen vi? Videble, kiom vi amas ilin!
La bona patro zorgas antau chio pri sia propra familio!"
"Jes, kaj li pensas pri siaj infanoj!" insistegis alia.
Sed tio estis jam ankau por la trankvileca Gunnard Kasson tro multe.
Li pashis antauen kaj starighis apud la sherifo. En liaj okuloj
ekbrulis stranga fajreto.
"Vi memorigis min pri miaj infanoj. Nu, ghuste je ili mi pensis la
tutan tempon kiam la sherifo rakontis al ni pri la tragedio en Nome.
Kaj se mi alighas al la veturo, mi faras tion nur pro tio, ke mi amas
miajn infanojn. Mi povas imagi al mi, kion ni chiuj sentus, se la
epidemio furiozus che ni, kaj se ni estus devigataj--same kiel nun la
Nomeanoj--atendi la helpon de aliaj homoj. Tiam mi shatus audi viajn
rimarkojn pri la bravaj viroj kiuj timante pri sia propra vivo pasive
alrigardis, kiel dekoj da infanoj balancighas inter la vivo kaj
morto! Sed nun mi volas audi jam nenion--kaj precipe ne pri mia
familio. Mi alighis kaj mi veturos."
La cheestantoj eksilentis. La viroj embarasite chifis siajn chapojn.
Ili klinis la kapojn kaj nekompreneble murmuris. Gunnard Kasson donis
al ili fortan baton.
Kaj denove ekparolis la sherifo:
"Kiu volas veturi kun Kasson?"
Preskau chiuj manoj levighis alten.
La sherifo ridetis. Kaj el lia vocho perdighis chia malvarmo, kiam li
daurigis:
"Ghi estis nur malgranda ruzo mia, amikoj, kaj vi certe pardonos min.
Efektive--Kasson veturos sola. Mi volis nur konvinkighi, chu antau
mi staras viroj au malbravuloj. Mi ja en la animo jam decidighis, ke
mi rezignos mian oficon kaj mem veturos. Char ne estus tre granda
honoro gvidi komunumon, kies viroj ne scias sian devon."
Kaj sin turninte al Kasson, li aldonis:
"Mi dankas vin, Kasson! Mi dankas vin nome de la infanoj el Nome. Kaj
nome de la infanoj de la tuta mondo."
Kiam li premis la manon de Kasson, en la salono eksonis aplaudo.
Fine ekestis preskau konflikto pri tio, kiu veturu.--Sed char Kasson
alighis la unua, estis interkonsentite, ke li veturos.
Chiuj arighis chirkau li kaj donis al li la manon. Ili ekhontis pro
tio, ke ili havis tiom malmulte da kompreno pri la suferado de siaj
proksimuloj. Ilin turmentis la riprochoj de la konscienco pro la
egoismo, kiu kaptis ilin dum kelkaj momentoj. Ili klopodis rebonigi
sian eraron almenau per tio, ke ili konsilis al Kasson, kiamaniere li
devos prepari sin por la danghera veturo.
Intertempe la sherifo rapidis al la poshtoficejo.
Kaj post kelkaj minutoj flugis al Nome la ghojiga raporto. Ghi estis
ja konciza, sed en ghi kushis la tuta beleco kaj fiereco de la homo:
"Unalaklik preparita. Veturos Gunnard Kasson."
La saman tagon akceptis Nome ankorau kvar telegrafajn depeshojn:
"Ruby--preta. Leonard Seppala."
"Hot Springs--preparita. Emil Erikson."
"Tolovana. Iras Wurd Kalland."
"Nenana. La kontakto kun Tolovana funkcias. Veturas Will Shannon. _Li
ekvojaghis hodiau tagmeze_."
Doktoro Welch iris antau vespero al la poshtoficejo. Denove li
travivis tagon de strecha laboro. La epidemio disvastighis per
nekredebla rapideco. En chiu horo estis anoncataj novaj kaj novaj
malsanuloj. Krom Kudlago jam mortis ankorau du pacientoj.
Li venis al la poshto en tiu momento kiam la oficisto Smith
transskribis la lastajn signojn de la Mors-alfabeto. Doktoro Welch
malpacience ekprenis la telegramon el Nenana kaj legis ghin. Post
finlego ekbrilis en liaj okuloj varmegaj larmoj. La larmoj de admiro
kaj dankemo.
Ili jam veturas!
Ili jam venigas la savon! Ili venigas la vivon por dekoj da minacataj
infanoj! Ke ili alvenu ghustatempe!
Li rigardis al la urbo.
Al li shajnis, kvazau la nigra ombro de la morto farighas pli hela
pli malforta, kvazau ghi levighas super la tegmentojn de la domoj.
Sed poste ghi restis staranta kaj kvazau fiksita ghi pendis super la
urbo.
Doktoro Welch ektremis. Li konsciighis, ke la danghero estis
plimalgrandigita, sed tute ne forigita. La sorto de la urbo Nome
kushas en la manoj de kelkaj kuraghaj viroj.
En la manoj de stafeto.
Chu ghi alvenos?
Chapitro 5
La stafeto
Doktoro Welch ne estis la sola homo, kiu kelkfoje dum la tago vizitis
la poshtoficejon en Nome. La dua viro, kiu senchese forsendis la
telegrafajn depeshojn en la civilizitan mondon, estis la jhurnalisto
Hilton.
Jam de la unua interparolo kun la kuracisto estis al li klare, ke
temas pri okazo tre grava, kaj li, kiel jhurnalisto, tuj decidighis,
ke li eluzos tion. Li apenau eksciis pri la epidemio, kiam li tuj
forsendis al sia jhurnalo detalan raporton, en kiu li priskribis la
malesperan situacion en la plej norda urbo de la amerika kontinento.
La jhurnalo represis ghin en okulfrapa arangho sur la fronta pagho.
Kaj char la sciigon prete disvastigis ankau la radio, post nelonge
sciis pri la afero la tuta kultura mondo.
Nome kaj ghiaj trafitaj loghantoj farighis la centro de la universala
atento. Ne estis homo, kiu ne interesighis pri la dramo en la dezerta
nordo.
Chiu nova depesho de Hilton estis sensacio. Jhurnaloj presis apartajn
eldonojn en centmilaj eldonkvantoj. La redakcioj estis supershutataj
per demandoj. Arighis sennombraj proponoj, kiamaniere oni povus
transporti la seron el Nenana al Nome. Sed chiuj estis destinitaj
al pereo nur pro tiu simpla kauzo, ke ili estis nerealigeblaj.
La aviadistoj, kiuj vidis en transporto de la sero unuavice aferon de
sia profesia honoro, supershutis per telefonaj demandoj la
meteorologiajn staciojn. Inter ili estis ankau tiuj, kiuj volonte
riskus ech sian vivon, nur ke ili povu helpi la malfelichan urbon.
Sed la informoj de la meteorologiaj stacioj estis tiom malfavoraj, ke
ne estis eble doni permeson pri ekiro.
Kaj kiel proksimighis la paketo al Nenana, tiel kreskis la sufoka
strecho. Kio sekvos?
En la laborejoj, en la vendejoj, sur la stratoj, en la vagonaroj, en
la oficejoj, en la kafejoj, ja ech en la lernejoj oni parolis pri
nenio alia ol pri Nome. Chu la paketo restos en Nenana? Au chu
okazos ia miraklo, kiu ebligos transporti la seron al la destinita
loko?
Tiuj estis momentoj, kiam la malfelicho vekis en la homoj la plej
noblajn sentojn: kompaton al la suferantoj kaj klopodon helpi ilin.
Chefan vorton en la diskutoj havis kompreneble tiuj, kiuj konis
Alaskon el propra sperto. Tiuj estis precipe la eks-orministoj, al
kiuj prezentighis la alloga okazo por plivigligi la rememorojn pri la
malkvietaj jaroj de sia vivo. Ili rakontis pri kruelaj frostoj kaj
teruraj ventegoj, pri la netraireblaj montpasejoj, el kiuj precipe la
_Chilcoota_ pereigis centojn da kuraghaj aventuruloj, pri la krutaj
glacirokoj kaj perfidaj abismoj, pri la bestaro, kiu en vintro
farighas tre danghera--kaj per chiuj rakontoj ili vekis grandan
intereson che siaj auskultantoj--sed ili ne scipovis per ili
konsoli.
Ju pli klare la homoj konstatis, ke en tiu chi lukto kun la
senkompata naturo la homo estas senpova, kaj al malsanaj infanoj
restas nenio alia ol la morto, des pli granda korpremigho kaptis
ilin.
Tiu chi nubo de la sufoka strecho estis subite distranchita per
blindiga fulmo:
_Veturos stafeto!_
Tiel, kiel en la naturo post ekflamo de la fulmo estas momento de
tomba trankvilo, kiun en la sekvanta momento anstatauas surdiga
tondrobruego--ankau la homoj legante la grandajn literojn pri la
alaska stafeto restis kvazau senkonsciigitaj. Sed poste ili ghojegis
kvazau infanoj, kaj renkontighante, homoj chirkaubrakis nekonatojn,
en la vagonaroj kaj chie, kie la homoj interrilatas, ekregis
admirinda komplezo, komunikemo, ghentileco kaj afableco--char chiuj
konsciighis, ke en tiuj chi emociaj momentoj la homaro donis sian
plej belan frukton. La stafeto farighis la devizo de la tago. La
infanoj aranghis stafetkurojn de la mateno ghis la vespero: en la
gimnastikejo, survoje al la lernejo kaj de la lernejo, sur la glitejo
kaj dum la glitkurado. La plenkreskuloj rigardis ilin--kaj
strange!--nun tute ne ghenis ilin, ke la infanoj malhelpas ilian
iron, ke ili krias kaj bruas. La plenkreskuloj rigardis ilin kun
aprobaj ridetoj, char ili ne vidis antau si la ludantajn infanojn,
sed kelkajn kuraghajn heroojn, kiuj jhus entreprenis neviditan
vetveturon kun la morto.
Will Shannon, Wurd Kalland, Emil Erikson, Leonard Seppala, Gunnard
Kasson!
La kvin nomoj, kiuj vigligis la mondon! La kvin nomoj, al kiuj estis
fiksitaj esperoj ne nur de tiu unu milo da loghantoj en Nome, sed
esperoj de la centmiloj kaj milionoj da homoj en la tuta mondo! La
kvin nomoj, kiuj vekis respekton kaj admiron, apenau ili estis
elparolitaj.
Io tamen bremsis la ghojegon kaj entuziasmon. Tio estis la penso;
kiel ili fartos dum la longa kaj danghera veturo.