profundo de sia animo li estis kontenta, ke la sorto ne destinis al li
tian parton. Li neniam pacigxus kun tio. "Malfelicxuloj!" li pripensis
kaj ne trovis bezone ecx lin konsoli.
Marsxante tra la urbo, ili pasis preter alta, duetagxa domo kun vendejo
malsupre kaj vasta korto malantauxe.
Sur la supra etagxo estis balkono.
--Al kiu apartenas tiu cxi domo? demandis Irmov.
--Al ricxa maljunulo, sed nun cxio estas en la manoj de lia bofilo
Linovski. Versxajne vi ne konas lin, la tutan regionon li tenas en sia
posxo. Post nelonge li estos deputito, kaj delonge li devus esti
pendigita.
--Linovski! ... mi konis tian homon iam. En Francio li studis
legxosciencon, poste li havis disputon kun la jugxejoj pro falsigo de
diplomo.
--Tio cxi estas malnova historio. Nun li falsigas ankaux la patrinan
lakton de siaj infanoj, sed la legxo ne tusxas lin.
--Do, li estas la sama Linovski?
--Devas esti la sama, cxu povas ekzisti alia Linovski, li estas unu
en tuta Bulgario. Se vi nur vidus lin ... nenion li timas, nenion li
konfesas.
Post momento ili disigxis kaj Irmov iris en la restoracion.
Apud la tablo, cxe kiu li tagmangxis, sidis tuta kompanio de geviroj.
Lia mangxilaro estis sialoke, sed, por pasi, li devis maltrankviligi
iujn el ili.
--Pardon! ... gxentile diris li.
La kompanio komencis senkulpigxi, ke gxi estas okupinta lian tablon.
--Estas nenio ... estas nenio. Mi petas vin, al mi estas agrable ...
Post kvin minutoj li konatigxis kun cxiuj.
--D-ro Ivanov! ...
--Membro de la tribunalo Rankov ...
--Instruisto Markov ...
--Kapitano Sxevronov ...
--Sinjorino tia ... k. t. p.
Post iom, eksciinte, ke Irmov morgaux forveturos al iu vilagxo--ili
decidis iri tien gaste cxe la landlima kapitano.
--Ni prenos mangxajxon kaj trinkajxon ...
--Gxuste la noktoj estas lunaj ...
--Nur nokte kun fiakro ... kun glitveturilo,--insistis la sinjorinoj.
--La elspezoj po egale, lauxtigxis iu.
Cxe la penso pri la morgauxa festeno, la kompanio gajigxis kaj cxiuj
komencis rigardi cxu iu ne trompigxos regali.
Neniu decidigxis. Iutempe Irmov frapis per sia glaso la tablon. Venis la
restoraciestro.
--Alportu bieron!
--Kiom?
--Kiel kiom? kiom ni estas: 7-8-10 bierojn.
La kompanio ridacxis gxis la oreloj.
--Kaj tio ... dauxrigis Irmov, alportu ian almangxajxon por la biero ...
nur pli multe, kaj por la sinjorinoj ... kion ili amas?
--Ankaux ili trinkas bieron, diris iu.
La sinjorinoj modeste ekridis kaj, kiam oni elportis la bierojn, cxiuj
tostis kun Irmov. Li klopodis esti afabla kun ili, pridemandis ilin:
kiel ili vivas, kien ili iras, cxu ili havas distrojn.
--Pli bone ne demandu, diris la kapitano, ni estas tie cxi vivaj
enterigitaj. Post la Sofia militista klubo fali en tian stalon ...
--Ha vi, la militistoj, kial vi plendas, vi estas la dorlotitaj infanoj
de Bulgario, ekparolis la kuracisto. Kion ci faras tie cxi? tutan tagon
ci mallaboras, kaj la nokton ci sidas tie cxi kaj la unuan de cxiu
monato trak ... trak 400 franketojn kaj iom pli ...
--Ne estas tute tiel ... cxu ni ne gardas la landlimon! La serboj ...
ni ekauxdas ion, preparas sin kontraux Auxstrio ...
--Ili preparas porkajn kolbasojn por Auxstrio ... Ci demandu nin, la
mizerulojn. Tutan monaton ci cxirkauxiru la regionon, tage ci ne havas
tempon mangxi, nokte oni ne lasas cin en paco: pro febro oni cin vekas,
kaj kiam ci iras, oni ne pagas, cxiam amikoj estis ... konatuloj.
Kvazaux la medicino havas ion komunan kun la amikeco.
--Kaj kiel estas la regiono en sanstata rilato? demandis Irmov.
--Kiel gxi estas? Malsanoj estas por 10,000 frankoj jare, kaj 50
frankojn ci ne povas enspezi monate. La cxi tieaj homoj estas tiaj,
ke ili kapablas morti, nur ne pagi vizitojn.
--Do, la salajro ne suficxas?
--Por pano ne suficxas, kaj vi ja scias, la scienco marsxas, ne
atendas ... necesas novaj libroj, gazetoj, perfektigxoj.
--Silentu ci, nur de la drinkejestroj por atestoj tiun cxi jaron ci
prenis pli ol 500 frankoj. Kaj ni? kiel sxajnas al ci? Puran monon da
236 frankoj 36 centimoj, turnu gxin cxiel, restas cxiam tiel. La tuta
regiono estas en ciaj manoj, homan vivon ci disponas, ci pendigas la
homojn, kaj ci mem vivas kiel skribisto. Por edzigxofesto monon ci ne
havas, auxdigis sin la jugxisto.
--Kial ci ne farigxas advokato?
--Mi ja farigxos ... Ankoraux du jaroj restas al mi gxis pensiuligxo.
Unuvorte, estis ecx ne unu kontenta homo--cxiuj estis ofenditaj
de Bulgario. Irmov ne interrompis ilin.
--Mi komprenas, dauxrigis la kapitano, ni aux devas havi armeon kiel
decas, aux oni gxin maldungu. La armeo estas cxio por la regno. Oni
devas memori, ke la oficiro ne estas sxtata. Se vi volas pacon, preparu
vin por milito, diris Napoleono--ergo--pagu bone viajn oficirojn.
--Antaux cxio la popolo devas esti sana: malsana popolo, malsanaj
urbanoj--malsanaj soldatoj. _Mens sana in corpore sano._ Do, la
kuracistoj devas esti plej bone garantiitaj.
--La fina celo de cxio estas la justeco--al ni venas kaj sxtataj, kaj
militistaj, kaj malsanaj, kaj sanaj ... Anglio, diris mi ne memoras kiu
filozofo, tenas sian tutan sxiparon kaj armeon, por ke funkciu kelkaj
magistratoj. Jen kial la situacio de l'jugxisto devas esti plej multe
asekurita.
En la kompanio sidis iu popolinstruisto de la vilagxoj. Auxskultante
ilin, li ne kuragxis plendi: li hontis diri antaux tiom da homoj kian
salajron ricevas, kaj krom tio li ne konis iun scienculon dirinta ion
en favoro de l'bulgara popolinstruisto.
Post nelonge Irmov denove mendis po unu biero. Iom post iom la
interparolo perdis la sciencan karakteron, ili komencis rakonti
diversajn bulgarajn sxercojn kun loka koloro. Cxe kelkaj pli fortaj
pecoj la sinjorinoj prenis tiajn virgajn fizionomiojn, ke la tuta pipro
de la anekdotoj trafalis sencele. Poste ili pasis al la kantoj. Irmov
trian fojojn mendis bieron kaj pozitive cxarmis cxiujn. Kelkiuj ecx
demandis lin, kie ili povas trovi liajn verkojn.
--He, tio, la verkistoj estas malsxparuloj, tramurmuris iu al
sia najbaro.
--Kompreneble, sagxon ili havas senpage; li sidigxas, skribacxas ion
fusxe, iun mokajxon ... kaj hop, 100 fr. Oni diras ke Vazov[3] per siaj
romanoj konstruis domojn.
--Kaj ni nian tutan cerbon eluzas por 200 fr. monate.
Post la kantoj oni metis la tablojn flanken, trovis ie du ekdormintajn
ciganojn, vekis ilin kaj komencigxis dancoj. Iun tempon la kompanio tiel
entuziasmigxis, ke gxi elkriis ecx "hura", kiam Irmov deklaris al la
restoraciestro, ke hodiaux li pagas cxion.
--Tamen, honte estas, flustris iu al siaj kamaradoj. La homo estas cxi
tie pli gxuste nia gasto, kaj ni lin lasas pagi cxion.
--Kiu lin devigas, li mem volas ...
--Ne decas, ankaux ni devas pagi ion. Kion pensos la homo pri ni? Li nin
priskribos ie.
--Kaj ree li havos sian monon.
Gxis la 4a horo matene dauxris la vesperfesto. La restoraciestro ankaux
estis kontenta de la verkisto kaj, kiam cxiuj starigxis por foriri, li
saltis kaj mem donis al li la surtuton. Ili eliris sur la straton kaj
faris tian bruon, ke la ekdorminta patriarkeca urbeto tuta saltis el la
lito, kvazaux pro brulado. Sed la policestro estis kun ili, kaj la du
patrolaj policanoj respekte salutis la kompanion.
* * *
Du-tri fojojn post la interparolo kun la instruisto, Irmov
renkontadis Linovski en la stratoj, sed ankoraux de malproksime li
cxu revenis malantauxen, cxu deiris en alian straton. Li neniel
volis renkontigxi kun homo, al kiu li jam kiel studento ne donis la
manon--precipe, kiam li eksciis, ke li nun tro ricxigxis kaj fusxagas
en la tuta regiono. Do, ne vane oni antauxdiris, ke tiu cxi homo je
cxio estas kapabla ... ke por li elekto ne ekzistas en la vivo.
Sed iun fojon okaze ili renkontigxis vizagxo kontraux vizagxo.
Irmov ne sciis kion fari kaj nevole haltis.
--Irmov!? cxu estas vi? Mi vin sercxis, sciigxinte, ke vi estas tie cxi.
Oni diras al mi, ke vi estis en la vilagxoj ... kolektas materialon por
nova dramo ... aux romano. Mi de tiuj aferoj ne multe komprenas, sed
viajn laborajxojn mi legis. Cxiam vi flugas alten, homojn de Marso
priskribas ... cxiam honestaj ... cxiam herooj--ecx ne unu malbonulo.
Vi restos tie cxi ankoraux iun tagon, jes? Mi volas vin vidi,
iom interparoli. Kiom da jaroj ni ne vidis nin! Ni ja estis
kunlernantoj--kaj hodiaux ... tiun cxi vesperon vi vespermangxos
cxe ni? ... ne ... ne ... cxi tio estas decidita.
--Mi apenaux povos, diris sendecide Irmov, tiun cxi vesperon
mi volas iom labori.
--Nenia laboro ... En Sofio vi laboros. Kie vi laboros en la cxi tiea
atmosfero. Jam nun ni iros kune hejmen.
--Sed min oni atendos tie. Estas instruisto, al kiu mi promesis.
--Li atendos ... mi sendos la serviston diri al li, ke vi estas cxe mi.
Kaj kion vi mangxos tie? Tiu baj[4] Koljo ilin nutras tiel ... Miajn
porkojn mi pli bone nutras.
--Sed por mi tie oni kuiras speciale.
--Ankaux mi preparos cxion speciale por vi, kaj vinon--vi ne trinkis
tian. Mi al la tuta regiono liveras vinon, sed vinon ... trinkas
nur mi. Neniamaniere mi allasos, ke vi nutrigxu tie. Ne rigardu la
oficistojn--ili mangxas kion vi donas al ili. Ili ne rajtas havi guston.
Ilia stomako devas elteni dum 15 jaroj la venenojn de via baj Koljo ...
kaj tiom. Poste enterigo, pensio ... orfoj, estontaj oficistoj ktp. Sed
suficxe ni parolacxis, ni iru. Vi ne povas prezenti al vi kiom mi estas
kontenta.
--Prave diri al vi, mi ne povos veni, mi sentas min laca.
--Auxskultu, Irmov, mi komencas suspekti, ke vi simple ne volas veni
cxe mi. Kredeble, la cxi tieaj sinjoroj estas al vi parolintaj Dio
scias kion pri mi.
--Kial do? Kiu parolos al mi pri vi.
--Kiu! ... cxiuj. Ili gxis la lasta estus min dronigintaj en glaso da
akvo. Ili ankoraux ne povas pardoni al mi, ke mi, fremdulo, sidigxis sur
ilia kolo. Sed mi kulojn ne timas--ili ne pikas, nur zumas. Mi scias,
ke cxiuj ... ankaux vi en Euxropo[5] rigardis min malrekte ... sed la
pasinta estas pasinta. Mi scias, ke nun vi estas verkisto--eminentulo
... Kaj, eble, iun tagon tiu cxi strato portos vian nomon, cxar vi
pasadis tie cxi, sed nunmomente en tiu cxi strato mi havas propran
domon, kaj vi devas gasti cxe mi. Ni parolos pri Okcidento, literaturo,
pri vi. Nun por mallonge ni deiros en la gastejon, kaj de tie hejmen.
Irmov ne kuragxis rifuzi--la gxentileco venkis. "Plej poste scivoleme
estas vidi de proksime tiun cxi homon ... kio ja restis en li ankoraux
homa?" Ili ekiris kaj eniris en grandan drinkejon. Apud gxiaj eluzitaj
nudaj tabloj sidis grupoj da vilagxanoj. Forta odoro je brando sufokis
la delikatan nazon de la Sofia revanto. Li nevole faris grimacon.--"Jen,
ja ankaux la nacia odoro, diris ridetante Linovski. Gxi ne estas tiel
agrabla, kiel vi gxin priskribas en viaj rakontoj".--Cxe la dekstra
flanko de l'drinkejo pordo kondukis al la butiko, trosxargxita per
cxiuspecaj komercajxoj senorde disjxetitaj. Trans alia pordo estis
videbla la korto. Apud la sxtuparo mem trankvile kusxis kelkaj grandaj,
grasigitaj porkoj. Plue du personoj faligadis bovon; la tria tenis en
sia mano malgrandan akran trancxilon. Post nelonge la mano kun la
trancxilo malaperis en la gorgxon de l'bovo ... Teruraj konvulsioj
movigis gxian tutan korpon, la kruroj senespere frapis la teron kaj
strecxis la sxnurojn. Gxi mortadis malrapide, kun malfermitaj pro
terurookuloj, kun plena konscio pri la farita perforto, ne suspektante,
ke gxiaj fratoj en Okcidento ne sukcesas ecx antauxmortan agonion.
Irmov nevole deturnis siajn okulojn. Linovski trankvile rigardis la
bovon kaj iutempe sin turnis al Irmov.
--Ne similas al viaj temoj, tio cxi estas la vivo. La temo estas kruda
... ne artista, kaj la honorario estas pli granda, multe pli granda ol
la via. Cxu vi vidas, jen tie, tiun porkon, kusxigxintan en la koto,
kvazaux gxi estas en hotelo "Royal". Cxu vi scias, ke mi por gxi ricevis
pli grandan premion, ol vi por la lasta dramo cxe la konkurso. Pardonu
pro la komparo, sed tiel gxi estas. La cirkonstancaro ne estas poezia,
sed por mi gravas la rezultato. La mono estas unu kaj sama, cxu donita
por iu sentimentala romano aux por purigo de necesejoj. Jen cxi tiun
aferon oni ne volas kompreni, kaj tial ekzistas malfelicxuloj. Mi scias,
ke vi estas aliopinia: por vi ankaux la mono havas biografion, ankaux
gxi devas esti pura, nobla. Kaj la mondo estas tia, ke la malpura laboro
pli multe enspezigas, cxar ne cxiu entreprenas gxin.--Post iom da tempo
ili eliris el la gastejo kaj ekiris al la domo de Linovski.
Irmov ekzamenadis en profilo sian kuniranton kaj miris pri lia
trankvileco, senzorgeco kaj gaja humoro. "Cxu li ja nenion sentas? Cxu
li ja cxion forgesis? Cxu ja la societo de l'porkoj mortigis cxe li
cxion homan?" ... Ili atingis la domon, supreniris la duan etagxon,
trapasis grandan koridoron kaj eniris en vastan mangxocxambron. Gxi
estis ordigita laux Sofia maniero: granda kvarangula tablo, altaj lignaj
apogsegxoj, apud la muro granda bufedo. Sur la tablo mangxilaro,
en la mezo diversaj boteletoj da brandoj kaj konjako kaj cxiueblaj
almangxajxoj. De la mangxocxambro trans malfermita pordo estis videbla
la salono: en angulo videtigxis piano, super gxi la portreto de la
princo[6], kaj sur la aliaj muroj bildoj kun diversaj pejzajxoj--kaj
cxie remburita meblaro ecx nekovrita. Irmov estis surprizita.
Li estas vidinta ankaux pli belajn meblarojn ol tiuj cxi, ne
siajn--fremdajn; sed, nesciante kial, li sentis gxenecon en sia animo.
Linovski komprenis liajn pensojn.
--Vi miras, cxu ne? Cxu estas la sama tiu Linovski, al kiu vi en Euxropo
50 centimojn ne pruntedonis, cxar vi sciis, ke li ne redonos ilin al vi.
Sed kio estas cxio cxi kompare kun via sorto? ... gloro, senmorteco,
monumentoj ... Ne miru: cxiuokaze, ankaux ni estas io en la vivo,
kvankam maldekstraj.
--Maldekstraj, kiuj havas kelkajn parojn da dekstroj, diris ridetante
Irmov, mi ne povus amasigi cxion cxi dum 100 jaroj.
--Vi cxion turnas en pensojn kaj figurojn, kaj ni nian tutan cerbon
sxangxas en spesdekojn.
En tiu tempo en la koridoro estis auxdata tia krio, kvazaux tuta roto
da soldatoj atakis la cxambron. La pordo brue malfermigxis kaj unu
post alia spiregantaj eniris la infanoj de Linovski.
--Kiel vi vidas, ni bredas ne nur porkojn, li diris ridetante. La
infanoj cxirkauxiris sian patron kaj scivoleme trarigardadis la
gaston.--Diru "bonan tagon" al la onklo. La infanoj unu post alia
iris cxe Irmov kaj memkontente etendis al li siajn manetojn.
--Belaj, sanaj knabetoj, diris Irmov.
--Ili vivas en plena libereco, kaj la bato estas malpermesita. Ankaux mi
havas principojn. La infano ne devas esti timigita, por ke gxi timu
poste neniun en la vivo. Al instruado apartan emon ili ne havas, kaj mi
ne trolaborigas ilin, sed la gimnazion ili finos cxiuj, kaj poste ni
disigos la sxafojn de l'kaproj. Unujn mi sendos eksterlanden, la aliajn
mi lasos cxe mi, nur ne oficistoj--ili ne bezonas, mi de nun difinis la
pension de cxiu.
--He, Ivancxjo, venu cxi tien.
Unu el la infanoj proksimigxis al la patro.
--Ivancxjo, cxu ci volas esti oficiro?
--Mi ne volas, pacxjo.
--Kaj oficisto?
--Ne.
--Kaj instruisto?
--Ne, pacxjo. La instruistoj marsxas kun dissxiritaj pantalonoj.
--Kaj kia ci volas farigxi?
--Komercisto, pacxjo, kiel ci.
--Kial?
--Cxar cxiuj venos al mi peti monon, sed mi al neniu donos.
Linovski ekridetis, kaj Irmov malafabligxis.
--Nun, infanoj, for de cxi tie! ekparolis Linovski, hodiaux vi mangxos
en via cxambro, kaj posttagmeze Petro veturigos vin al la farmo.
Cxu vi volas?
--Ni volas, ni volas ... kaj post nelonge la infanoj malaperis
en la koridoron.
--Disciplino kaj humaneco ... sen perforto kaj sen sentimentaleco.
--Cxu vi scias, ke via edukado estas iom originaleta, vi mortigos en la
infanoj cxian homecon. Cxu de nun vi preparas ilin por procenteguloj?
--Dauxrigu, dauxrigu ... ni konas tiujn teoriojn, ni mem pro ili
baldaux estus restinta sur la strato, se ni ne estus forlasinta ilin
gxustatempe. Cxiuokaze, kia ajn mi estu, mi kredas, vi konsentos, ke
mi ne deziras malbonon al miaj propraj infanoj.
--Jes, sed via teorio estas falsa. La vivo malvarmigos la plej
sentimentalajn junulojn, kaj pro tio ne estas necesa speciala lernejo.
Kaj se vi jam nun komencas veki cxe ili tiujn instinktojn, ili farigxos
sovagxbestoj--kanibaloj.
--Mi ne preparas ilin por misiistoj. La vivo estas bestomontrejo kaj, se
vi min demandas, mi ne povas kompreni, por kiu vi skribas viajn dramojn.
Mi legis kelkajn el ili kaj unu mi vidis sur la scenejo. Kaj, vere diri
al vi, mi ne povis kompreni, kiel sagxaj homoj esperas, ke kiam ajn, kie
ajn, alvenos tiu regno, pri kiu vi revas.
--Ni revenu tiam en primitivan staton?
--Kial ni revenos, kvazaux ni ne estas en gxi nun! ... Auxskultu, Irmov,
ni ne interkomprenos nin unu la alian, ni estas kreitaj de malsama koto.
Vi ne estas de la "nuna mondo", kaj mi estas nur bulgaro de la kapo gxis
la kalkanoj kun granda ventro en la mezo. Per gxi mi spiras, sentas,
vivas kaj mi scias, ke iun tagon la infanoj min benos. Vi diros: mi
estas ricxa, ili estas garantiitaj ... Kial vi ilin edukas tiel? Ne
estas tiel, kara mia! Nenio estas certa en tiu cxi mondo. Jen, vi
timas nenion--vian cerbon neniu povas sekestri, kaj la plej solidaj
konstruajxoj malaperas "kiel fumo", kiam aperas la polickomisario. Vi ne
timas lin, sed demandu la tutan regionon, kio estas pli timiga: la
hxolero aux li? Morgaux mi fermu miajn okulojn, cxio povos renversigxi.
Aperos parencoj, zorgantoj ... advokatoj, jugxejoj ... kaj tiujn cxi
aferojn ni konas tre bone. Jen kial mi ilin instruas jam nun scipovi
montri la dentojn. Ne forgesu, ke ni vivas en Bulgario. Sed suficxas
tiom ... nun ni vespermangxu, kaj _en attendant_ ni glutu po
unu--cxu vi trinkos konjakon aux prunbrandon?
--Al mi estas egale ...
Linovski plenigis la glasojn.
--Je via sano ... kaj jen ankaux almangxajxo, ne gxenu vin, mi tre
gxojas, ke ni vidis nin. Mi scias, mi scias ... ne pravigu vin, al vi
estas iom malagrabla tiu cxi renkonto. Sed mi ne koleras al vi, la mondo
ja estas tia. Cxiu havas la sian. Vi miras pri mi--mi pri vi. Pli bone
estas neniu pri neniu miru. Nenio estas mirinda en tiu cxi mondo, kiam
gxi okazas. Kion vi rigardas tien en la salono? La pianon? ... Cxu vi
opinias, ke hejme, estante piano, estas ankaux pianisto ... ne ekzistas
tiajxo. Vi demandos, kial mi gxin acxetis? por la edzino, la
infanoj?--Vana babilo! ... He tiel, mi gxin acxetis ... pro plezuro:
la tuta regiono scias, ke nur cxe mi estas piano.
Tiumomente en la cxambron eniris alta, juna, bela virino. Linovski
sxin prezentis al Irmov. "Kia belulino" nevole ekpensis Irmov kaj,
ne volante, jxetis rigardon al Linovski.
Linovski sciis, ke lia edzino impresos kaj memkontente ridetis. Liaj
okuloj parolis al Irmov: "kiel vi vidas, ankaux cxi tion en la vivo ni
elektis, kiel decas."
La vespermangxo komencigxis. Ili mangxis, trinkis kaj al la fino de
l'vespermangxo Linovski estis jam duonebria. Li komencis ecx insulti,
ne atentante, ke lia edzino estas tie. En la najbara cxambro auxdigxis
vocxo de infano kaj la sinjorino eliris el la cxambro. Linovski
plenigadis la glasojn, invitadis Irmov'on kaj, ne rigardante, ke tiu cxi
nur tusxas sian glason, li levadis la sian, malplenigadis gxin gxisfunde
kaj dauxrigadis paroli. Iom post iom li ebriigxis. Lia vizagxo
flamigxis, la okuloj brulis kaj iu nebela malkasxemo ekludis en lia
rigardo.
--Mi scias ... mi scias cxion, mi ne estas verkisto, mi ne estas
psihxologo, sed nun mi legas en viaj okuloj, kion vi pensas! Al vi
oni parolis tie cxi pri mi ... oni diris al vi cxion.
--Neniu nenion parolis al mi, pravigadis sin Irmov.
--Al mi ne pasas tiaj, mi konas la homojn, nur ke mi ne trasercxas en
ilia animo. Kial estas al mi ilia animo? Kapra felo kostas pli ol gxi.
Ne sxajnigu vin ... vi almenaux konas la historion pri la diplomo kaj al
ci ne estas agrable sidi kun mi, kun homo, kiu falsigis dokumentojn, cxu
ne? Vi hontas de mi, kaj mi hontas de neniu ... cxu vi auxdas?--de
neniu. En Bulgario oni ne havas de kiu honti, cxiuj estas friponoj gxis
la lasta--cxiu en la sia. Nur vi estas tute apartaj homoj--kun aero
kaj gloro vi nutras vin kaj ne bezonas monon. He, kara mia, vi estas
verkistoj--psihxologoj ... vi konas la homon, kaj ne konas la bulgaron.
Vi skribas dramojn, vi konas la vivon, sed vi ne scias vivi. Tuta
Bulgario vin konas, en Sofio per fingro oni montras vin ... Vi donas
sagxon al la tuta mondo, kaj unu propran domon vi ne havas. Mi scias, ke
vi flugas alte, ke por vi mi estas bagatela, malpura insekto--pediko, ke
vi nauxzas nun auxskulti min kaj, se vi sidas cxi tie, gxi estas cxar
neniu vidas. En Sofio vi deiros en alian straton, se vi renkontos min,
kaj cxu vi haltigis iam vian sagxon sur mian vivon? ... Tuta Bulgario
esti grakanta kontraux mi, kiam okaze malkovrigxis, ke mia diplomo estas
falsa. Tuj telegramoj en Euxropon al diversaj universitatoj, korespondoj
kun la prokuroro, la esplorjugxisto--viva oni min estus enteriginta. Oni
komencis proceson--la proceso perdigxis, kompreneble, cxiuj suspektis
min. Kaj kial kasxi nun--mi gxin sxtelis. Kaj ne nur mi estus gxin
sxtelinta, kaj ne nur tion mi estus farinta--se mi ne povus gxin
forsxteli, mi estus ekbruliginta la tutan jugxejon ... Sofion mi estus
bruliginta. He, amiko, facile estas paroli tiel: honesteco, ideeco,
principoj, kiam vi estas naskita de honestaj gepatroj, en varma cxambro,
kaj jam en la popollernejon vi iradis kun gantetoj kaj galosxoj; en la
gimnazion kun horlogxo kaj monujo, kaj en Okcidenton via patro mem
forkondukis vin. Li mem metis vin en pensionon, por ke ne difektigxu la
stomaketo de la knabeto, dum mi, kvazaux kiam mi naskigxis, mi eliris
nuda sur la straton kaj gxis mia dekjara agxo mi vagis sur la vojo,
servis en gastejoj, drinkejoj, razejoj. Trovigxis poste iu pli prudenta
stultulo, akcepti min por nutri min kaj sendi min en la gimnazion.
Mirinde bela estis la vivo cxe li! neniam gxis tiam mi mangxis cxiutage.
Vere, la scienco marsxis malforte, sed mi pasigis kvin klasojn. Poste mi
malpacigxis kun mia bonfaranto, kaj cxu vi scias kial? Li kulpigis min,
la malbenito, ke mi forsxtelis la orajn ornammonerojn de lia edzino.
Mi ne estas de la speco de l'kasxemuloj ... La tutan regionon mi nun
senhauxtigis, la infanon de patrina brusto mi forsxiros, se mi havas
ekzekutpermesilon. Mi venenas la tutan distrikton per falsigita
vino, miajn servistojn mi nutras per putra sekviando. Mi estas
fripono, azeno, porko--pli granda ol tiu, kiun vi vidis en mia gastejo,
sed la ornammonerojn ne estis forsxtelinta mi. Kaj ne ke mi ne bezonis
monon, kaj ne ke mi ne sciis kie ili trovigxas ... ne, sed tiam mi estis
bruto kiel vi ... principojn mi ankoraux havis: ke la sxtelo estas
krimo, kaj sin fleksi pro malsato estas heroajxo. Mi lin forlasis,
komencis la oficistecon--farigxis skribisto. En nia tempo la skribistojn
oni rigardis kiel vin la verkistojn nun, nur ke oni pagis al ili. Post
du jaroj mi jam havis laksxuojn kaj bastoneton--kaj ecx monon mi estis
metinta flanken. Pli poste mi decidis laux la konsiloj de kelkaj
kamaradoj en la gimnazio forveturi por studi la juron. Tiam oni
akceptadis ankoraux cxiun ajn. Mi forveturis, enskribigxis, studis jaron
kaj duonon. Restis al mi ankoraux tiom--la monon mi elmangxis gxis
centimo. Vi, kiuj restis en Okcidento kvin gxis dek jaroj, kaj
cxiumonate la posxtoficisto alportadis al vi la bluetajn mandatojn[7],
cxu vi havas ideon, kio estas resti sen speso--al la tuta mondo skribi
kaj ne havi kiu sendu al vi centimon? Vi tiam malestimis min, ke mi ne
havas monon por tabakon acxeti al mi, nun oni mangxas mian kapon, ke mi
havas multe da mono--ke mi povas cxiujn acxeti. Samtempe ili mangxas
mian kapon--samtempe ili envias. Ankaux vi envias min--sed vi diros, kun
malnoblajxo mi gxin gajnis ... ankaux tiel gxi estu. Cxu vi scias, kio
estas malnoblajxo? Ne, vi ne scias--ankaux gxi estas talento, ennaskita
en la homo, kiel via talento. Unu naskigxas talenta verkisto--alia
talenta fripono. Cxu vi komprenis?
Momenton li haltis, versxis vinon en sian glason, eltrinkis gxin,
visxis siajn lipojn kaj ankoraux pli nerve dauxrigis.