ne faris iun abomenajxon--cxu malgrandan aux grandan, cxu primonan aux
alian? Apenaux ekzistas homo sur la terglobo kun sagxo kaj ventro,
kiu akiris ricxajxon aux altan situacion, nefarinte iun malnoblajxon?
Efektive, cxe la unua rigardo sxajnas, ke la plimulto el tiuj sinjoroj
estas puraj, senriprocxaj, aux almenaux nesuspektaj. Sed enirinte en
ilian animon, trasercxinte iom en iliaj biografioj, vi nepre trovos
iun etan malnoblajxon, etan kiel mikrobo, el kiu volvigxas poste tiu
ricxajxo aux situacio ... Poste, la monero naskas napoleonojn[2] aux la
rangoj iras kiel minutoj ... sed la komenco de l'sukceso estas en tiu
cxi eta malnoblajxo, kiun oni ecx forgesas pli poste.
"Kiel hodiaux, mi memoras tion ... Mi estis oficistigita kiel
ekspertizisto ... cxio dependis de mi ... Mi konis tre bone la
interesigxantan personon ... iu ricxulo ... liberigita kontraux
garantiajxo ... Kelkajn tagojn antaux la ekspertizo mi trovis sur mia
tablo en la monujo 10 bankbiletojn po 500 fr. cxiu kaj mallongan
noteton: 'Al tiu, kiu ecx sen tio povas esti senpartia, sed oni ne volas
esti maldanka.' Kia kolero bruegis en mia animo en cxi tiuj minutoj! Tuj
mi prenis la monon kaj la noteton kaj iris cxe la ministro. Tiu cxi
noteto indignigis cxiun mian nervon ... Sekve, li pensis, ke li trovis
la ciferon, post kiu mi cxesas plu esti honesta. Monstro! Mi pruvos al
li, ke ekzistas ankoraux _homoj_ en tiu cxi mondo. Mi iris en la
ministrejon. La ministro forestis. Mi iris en lian domon--same. La
morgauxan matenon mi devis enporti en la bankon 500 fr. Mi jam kelkajn
tagojn sercxis tiun sumon--mia amiko promesis gxin pruntedoni al mi
tiujn cxi tagojn. 'Kio okazos, ekpensis mi, se mi pagos al la banko de
tiu mono kaj, prenante de l'amiko 500 fr., mi ilin metos sur la loko de
l'prunteprenita mono ...' Cxu estas io pli simpla ol tio cxi? Mi ne
povis rigardi tiun monon, kiu estis en mia posxo, kiel neekzistantan. Mi
alportis la monon al la banko kaj tuj iris sercxi mian amikon. Mi lin
vidis. Li nur post du tagoj povus doni al mi 500 fr. Viziti la ministron
estis sensence jam.
"La morgauxan tagon la komisio kunsidadis. Mia subacxetinto aperis, li
sin tenis kvazaux li ne konas min. Mi kelkafoje volis salti sur lin,
jxeti la bankbiletojn en lian vizagxon, precipe min pliincitadis lia
indiferenteco, kvazaux li estis certa, ke mi deklaros min je lia
profito. Kaj mi deklaris min je lia profito, cxar mi timis, ke en alia
okazo li lauxte deklaros antaux cxiuj pri tiu mono. Mi pensis tiam
pri nenio, mi ne pensis, cxu mia deklaro estas prava aux ne el la
vidpunkto de mia specialeco, mi atentis nur ne diri ion malagrablan
pri tiu sinjoro, kiu povis per unu vorto: 'mi subacxetis lin' aux
'mi volis subacxeti lin' min neniigi. 'Se li estus honesta, kial li ne
deklaris?'--demandos li kaj cxiu alia. Kaj de tiam mi penas konvinkigi
min, ke mia decido estis justa, ke ne cxar mi timis lin, aux cxar li
sendis al mi monon, mi deklaris min tiel, sed cxar tiel devis esti.
Alivorte li estis senkulpa kaj ne bezonis min subacxeti. Mi neniam
forgesos lian rideton, kiam li adiauxis kun la komisio--li kvazaux
dankis al mi per gxi. Kaj mi estas certa, ke se la legxo ne punus ambaux
pro subacxeto--li plezure ekridus en mian vizagxon kaj rakontus pri la
mono al miaj konatuloj; tian kompatindan mienon aldonadis al la vizagxo
mia unua nesperta malnoblajxo.
"Kiel nun, mi rememoras, ke, plej unue mi pensis tiam, venonte
hejmen--dissxiri je pecetoj tiujn malbenitajn bankbiletojn kaj
prunteprenonte de l'amiko 500 fr. ankaux ilin fari sammaniere. Sed
veninte hejmen la vesperon, al mi montrigxis, ke estos tre malsagxe
nuligi tiun monon. Kia ajn gxi estis, gxi cxiam restis mono. Fine mi
povas gxin uzi ne por mi ... mi povas gxin disdoni al malricxuloj ...
"Kaj tiel la mono restis cxe mi ...
"Mirinda kreitajxo estas homo! Estas minutoj, kiam mi simple abomenas
kontraux Nevena ... Kiajn akrajn timtremojn mi sentas, kiam sxi farigxas
pasia je mi, kiam sxi forjxetas flanken cxian honton--mi ebriigxas tiam
de sxia volupto, mi kisas sxiajn piedojn ... kaj minuton post tio, sxi
falas en miaj okuloj, kvazaux sxi faris ion malhonoran ... kvazaux la
pasio, ecx dum la plej forta amo, estas iu malpurega sento ...
"... Mi travivas tri vivojn--iafoje en la sama tago, en la sama horo.
Alia mi estas antaux la societo, kiu dividas la homojn je fortaj kaj
malfortaj, je honestaj kaj malhonestaj. Tute alia mi estas antaux mia
edzino, kie la vorto amo iafoje rememorigas al la homo la vortojn: 'dum
la plenumado de l'oficaj taskoj.' Kaj nenion komunan mi havas nek kun la
unua, nek kun la dua homo nun; tie cxi en soleco mi estas tia, kia estis
Adamo, kiam Dio lin kreis el simpla koto. Tie cxi mi logxas kaj mi ne
timas pensi tion, kion pensas mia kapo, kaj ne tion, kion oni devas
pensi, por subteni interparolon kun iu politika aganto, aux delikatan
interklarigon kun sia edzino, en minutoj kiam sxi ecx ektedas al vi ...
kia gxuo, povi sur pura blanka papero paroli kun si mem ... cxu povas
tion anstatauxigi la interparolo kun la plej sincera amiko? Cxu do estas
sinceraj amikoj? Kiu estas freneza fordoni sian animon en la manojn de
alia? Oni konfesas multajn aferojn al la homoj, sed estas aferoj, kiujn
ecx antaux Dio oni rifuzos. Kiel iu avarulo oni kalkulas vespere, antaux
ol kusxigxi, cxiujn siajn sekretajn pensojn, enrigardas en la anguleton
de sia animo, cxu io ne mankas tie ... Nevena koleras, ke mi ne komunikas
al sxi cxion, ke mi kasxas tiun cxi kajeron al sxi. Sed cxu estas eble
rakonti al sxi cxion, kion mi scias pri mi mem?
"Amo! Edzeco! Kunvivo! kaj cxu tio cxi estas suficxa por ke ni havu la
rajton grati unu al la alia en la animoj.
"... Mi denove rememoras pri mia unua malnoblajxo kaj denove sxajnas al
mi, ke la plimulto el la homoj kondutus same kiel mi ... kaj eble pli
malbone ol mi ... Antaux cxio, mi faris al neniu malbonon, sed mi savis
homon, kvankam krimulon. Mi komprenas, se mi estus la kauxzo esti
kondamnita senkulpulo ... kaj interese estas, cxu mi estis kapabla fari
ankaux cxi tion? Mirinda estas homo! Kiomaj estas la homoj, kiuj povus
diri certe cxu ili estas kapablaj je granda heroajxo aux je granda
krimo? Ni mem ne konas nin mem ... kaj iom post iom ni malkovras niajn
indecojn kaj malvirtojn, ecx ne sentante ilin pli frue.
"Unu afero okupas min nun, kial tiel ofte mi haltas sur tiu cxi afero.
Cxu tio cxi ne estas riprocxo de l'konscienco? Pento? Mi ne emas kredi:
mi sentas nenion similan en mi mem kaj estas certa, ke tio cxi ne povas
farigxi cxe mi iun tagon ideo fiksa kaj min konduki gxis frenezigxo,
gxis memmortigo aux min devigi iri sola kaj min transdoni al la estraro.
Iafoje mi ecx pensas, ke dubinde estas cxu mi lasos cxi tiujn pagxojn,
ke oni ilin legu post mia morto.
"Al mi sxajnas, ke ankaux mi, kiel cxiuj, aliaj ekdeziros forlasi la
teron pura antaux la societo.
"Mi imagas la ekmiron de miaj amikoj, se tiuj cxi pagxoj falus en
iliajn manojn. Kion ili diros pri la ideala homo?
"Kaj malgraux cxio mi donus nun multon, se ne estus tiu abomenajxo en
mia vivo--kvankam, gxis hodiaux gxi ecx ne unu fojon malbonigis mian
apetiton kaj mi travivis pro tio ecx ne unu nokton en maldormo.
"... Mi ankoraux ne povas doni al mi kalkulon, kial mi edzigxis entute,
kaj kial nome mi edzigxis je Nevena?
"Kaj eble ne nur mi donas al mi tiun cxi demandon kaj gxi okazas kiam
plu ne estas tiel facile por detrui tiun 'bonvolan kontrakton'. Nevena
ankaux, mi estas certa, ne povus respondi al mi, kial sxi preferis min
pli ol la aliajn. Sxi, certe, diros al mi: la destino de la sorto estis
tia. Kaj mi pensas, ke ni vane enmiksas Dion kaj la sorton en niajn
aferojn, kie estas bezone kaj kie ne. Cxio estas okazo: okaze niaj
patroj renkontigxis kun niaj patrinoj kaj ni aperis en tiu cxi mondo ...
okaze ni ankaux mortos de iu malvarmumo ... okaze ni farigxas jugxistoj,
aux krimuloj ... okaze edzigxas unu je Maria, alia je Stefania, tria je
Nevena; kaj poste ni konsolas nin, ke ni estis speciale naskitaj unu por
la alia. Edzigxinte, al mi ecx en la kapo ne venis dauxrigi la homan
genton, mi ecx ne havis la deziron transdoni al mia posteularo mian 'mi'.
"La penso felicxigi Nevena'n ankaux malmulte min okupis.
"Eble mi esperis trovi almenaux mian personan felicxon en cxi tio?
Apenaux. Ekposedi amantan, virgan junulinon, al mi estis konate ankaux
pli frue. Kaj Nevena ne estis el tiuj, kiuj donas ion novan,
neordinaran, 'extra fin', en tiuj gxuadoj, cxu fizikaj, cxu aliaj. Sed
kial en tia okazo mi edzigxis je sxi, kaj ne je iu alia? Kial? Kial ni
acxetas de tiu cxi magazeno, kaj ne de la alia? He tial! Ni ecx ne donas
al ni cxi tiun demandon. Eble la parenceco de l'animoj? Interkompreno
reciproka? Iuj komunaj gxojoj, malgxojoj, ideoj?--Tute ne, kaj certe
sekve de tiu momenta ekflamigxo de l'organismo, kiu ne povas indiferente
toleri la proksimecon de bela korpo. Gxin havi senpune mi povis nur per
la edzeco. Nevena ne povis esti acxetita per mono, kaj sxi ne estis el
tiuj kreitajxoj, kiuj sin donas, cxar ili amas. Kison sen permeso sxi
konsideris kiel krimon ... Parenceco de animoj? Kia ironio! Se morgaux
mi rakontus detale al sxi mian tutan biografion, elmontrus al sxi miajn
vidpunktojn pri vivo, pri virino, pri edzeco ... kaj malkovrus al sxi
tiun anguleton de mia animo, kiun sxi ne konas kaj kien mi ne enlasas
sxin--inter ni malfermigxus abismo kaj ni terure aux konsterne demandos
nin: 'Kaj kiel ja en tiu okazo ni vivas kune?' ... Jen kial estas pli
bone, ke ni fermu la sekretojn de l'animo kaj iliajn sxlosilojn jxetu en
la maron. Mangxi kune, dormi, interparoli pri tio cxi kaj tio, esti
trankvilaj kaj nin konsoli, ke ni estas kreitaj unu por la alia ...
"... Tiom da tempo mi vivas kun sxi, sed cxu ni scias, kion malamas aux
amas la alia? kaj cxu ni klopodas ekscii tion?
"Ni klopodas, gxis kiom tio estas ebla, ke la alia plenumadu niajn
dezirojn kaj nur tiom ...
"Jes, sxi scias ekzemple, ke mi amas teon kun iom da sukero, ke mi ne
amas petroselon kun viandbuletoj, sed cxu sxi komprenis, ke al mi estas
malagrabla sxia plej delikata kareso, kiam mi laboras? Kaj des pli
terure estas, ke sxi konscias tion kaj penas fari, ke pro unu sxia
rigardo, pro unu sxia kiso mi forlasu cxion. Kaj kiu virino ne dezirus
tion?
"... Kial iafoje ni konscie mensogas unu la alian? Kial en minutoj de
amekstazo ni mensogas plej malmodeste, ke ni ne povas vivi unu sen la
alia, kaj poste ni tenkaptas nin je tiuj konfesoj, kiel iu procentegisto
je la kambio subskribita dum malsobreco? Kaj mi ofte estas dirinta al
Nevena, ke se sxi mortos, mia vivo perdos cxian sencon, farigxos
sencela. Cxu povas esti pli malmodesta mensogo ol tiu cxi! Kiaj
malsagxaj infanoj ni estas, parolante tion kaj kredante, ke gxi estas
sincera. Mi sentas per mia tuta cerbo kaj koro, ne mensogante nun min
mem, ke se morgaux Nevena mortos, ecx ne unu blanka haro estos aldonita
al miaj haroj. Sendube, mi estos frapita, la cxeesto de mortinto en la
domo min konsternos kaj mi aspektos kiel homo treege suferanta ... Min
ekpremos dum kelkaj tagoj la morto kun sia nedivenita majesto. Mi
frostotremos, vidinte ke la esencajxo, kiun mi tenis en miaj brakoj,
farigxis senviva kadavro, pli malhela ol la kadavro de bucxita besto.
Min terurigos la penso, ke sxia bela talio, de kies aromo mi
ebriigxadis, malbonodoros ...
"La tomba veturilo, la funebra oficiala publiko, la tombejo, cxio cxi
tio efikos sur miaj nervoj ... Plimalpli ni sentas tion ankaux dum
fremdaj enterigoj. Sed diri nun sola al mi mem, ke post sxia morto cxio
estas finita por mi--neniam! Mi ecx, eble, ploros, ne edzigxos, sed ecx
ne unu peceton sxi forprenos de mia koro per sia malapero ... sed kial
en tia okazo ni kiel infanoj amuzigxas? Kial iuj kredas tion? Kiel
ekterurigxus mia Nevena, se sxi tralegus tiujn cxi liniojn, sxi, kiu
imagas al si, ke post sxia morto--mi tuj pafmortigos min sur sxia
kadavro.
"Sxi postulis sincerecon! Cxu sxi ekdezirus, ke mi estu iom malkasxa je
tiu temo?
"Nu diru al mi sincere, kiom da viroj kaj virinoj ni ekkonus, ke ili
kompatas la mortintojn, se ne estus funebro?
"Kaj al mi sxajnas, ke mi ne estas iu escepto, mi ne estas tre malvarma,
mi ne estas sensenta egoisto, kaj mi volas kredi, ke ni cxiuj estas
tiaj.
"Ni treege amas nin mem, por ami forte ankaux iun alian, tuj kiam li
cxesos liveri al ni tion, kion ni bezonis ..."
Nevena cxesis legi kaj, tiel sidante per grandaj, malfermitaj
okuloj sxi dauxris rigardi antaux si.
Al sxi sxajnis, ke iu renversis la tutan mondon antaux sxi.
"Dio mia! Dio mia! ekmurmuris sxi. Cxu vere li estas skribinata cxion
cxi tion? Kaj kiamaniere? Kiel mi ne povis rimarki, ke tiu cxi homo ne
nur ne amas min, sed min malamas, malestimas ... Kaj kial li ne diris
tion al mi? Kial li kasxis tion en sia animo? Cxu mi perforte restos cxe
li?" Sxi simple ne volis kredi, ke li gxin skribis serioze, ke la sama
mano per la sama skribmaniero skribis iam al sxi pasiajn, delikatajn
leterojn.
"Kiu ekkredus, ke tiu cxi homo povas esti tiel hipokrita, tiel sensenta,
tia egoisto. Sed cxu mi vere estis blinda por ne povi ecx unufoje
kapti en liaj okuloj la malestimon? Ne, mi ne estis blinda, mi memoras
cxiujn liajn vortojn, gestojn ... Dio mia! Kian komedion li ludadis dum
sia tuta vivo! Sed kial? Kial? Cxu vere li ne povis veni cxe min kaj
diri al mi: 'Nevena, mi ne plu amas vin, ni devas disigxi!' ... Sed
kien, kien foriris tiu amo, pri kiu li rakontadis al mi antaux la
edzigxo kaj poste ... post la edzeco ... Li certe ankaux tiam ne amis
min ... Li edzigxis je mi kvazaux li acxetus ludilon en iu magazeno ...
Sed en kiu ni kredu tiam? Kiun ni amu? De kiu ni atendu reciprokecon, se
la plej belaj homoj lauxvide estas tiel senanimaj kaj kruelaj? ... Kaj mi
kredis min felicxa, mi imagis al mi, ke oni envias al mi." Gxis tia
grado sxi estis konsternita de tiu frapo, ke sxi ne volis kaj ne povis
pli profunden enrigardi en sian animon kaj vidi, ke eble ankaux sxi,
kiel li, povus skribi samajn pagxojn ... Sxi sentis nur unu aferon,
ke la homo, kiun sxi opiniis kapabla morti por sxi, ecx larmon li ne
versxus se sxi malaperos ... Ecx sxajnis al sxi, ke li nome tion atendas
malpacience. Sxia Mitjo, sxia idealo, tiu perfekta homo, montrigxis plej
ordinara mortemulo. Kaj, cxu ecx la simplaj mortemuloj tiel amas siajn
edzinojn?
Dum momento, sxi levis sian kapon kaj jxetis rigardon cxirkauxen.
"Sed cxu vere cxio gxis nun estis songxo? Ke jam la antauxpasintan tagon
tie cxi, sur la sama kanapo, li ne sciis per kiaj plej delikataj vortoj
min nomi ... Sekve li ankaux tiam mensogadis ... Sed cxu mi povas de nun
vivi kun li? ... Kiel post tio cxi mi permesos al li min karesi, sciante,
ke samtempe li pensas pri tute alia afero ... Dio mia! Cxio estas finita
inter ni!" Kaj sxi ekploris kiel infano ... "Kial, kial mi malfermis tiun
cxi tirkeston? Kial mi tralegis tiun cxi kajeron? Cxu ne estus pli bone,
se mi nenion scius kaj se mi vivus kun iluzioj, ol kun tia efektiveco?
Li estas malbona! Egoisto! Sensenta! Sed malgraux tio mi ne povas vivi
sen li!" Kaj nur la sola penso, ke sxi povas apartigxi de li, sxin
jxetadis tutan en malvarman sxviton. "Ne, mi silentos! Mi silentos! ...
Mi kasxos la kajeron, fermos la tirkeston kaj per nenio, per nenio mi
malkovrigxos, ke mi scias cxion. Mi ankaux havos unu anguleton en la
animo, kien neniam kaj neniun mi enlasos ... al li mi diros, ke se li
ne scias, kial li edzigxis je mi--mi scias kial ... kaj mi lin faros
felicxa, se ecx mi devus morti por tio!"
Post tio sxi kolektis la kajerojn kaj volis starigxi de la kanapo. Sed
jen--la pordo de l'kabineto malfermigxis ... Nevena elkriis kaj paligxis
kiel tolo. En la cxambron eniris sxia edzo. Mitjo alpasxis al Nevena kaj
paligxis ne malpli ol sxi vidinte siajn kajerojn dismetitaj sur la
kanapo.
--Kio estas cxi tio? Kio estas cxi tio? kriis li, ne kredante siajn
okulojn, ke sxi kuragxis malfermi lian tirkeston.--Kion vi faris? Vi
tralegis tion cxi?
Ne estis bezone, ke Nevena respondu al li: li komprenis de sxia vizagxo,
ke sxi tralegis cxion. Terura indigno kaptis lian tutan estajxon cxe la
penso, ke sxi estas permesinta al si trasercxadi lian animon ... En tiuj
cxi minutoj sxi montrigxis al li kiel iu agento de la sekreta polico.
Kun premitaj, pro kolero, dentoj li starigxis kontraux sxi kaj ekkriis:
"Kiel vi kuragxis, kiel vi kuragxis fari cxi tion? Kiu donis la vi tiun
rajton? Aux vi pensas ke estante mia edzino, vi povas eniradi en mian
animon kiel dum vizito cxe viaj najbarinoj? ... Cxu vi ne scias, ke tio
cxi estas spionado ... la plej terura spionado ... kaj cxu vere
trovigxus iu frenezulo edzigxi, se li scius, ke vi pretendas tiajn
rajtojn al li? ... Diru al mi, diru al mi kiel vi kuragxis fari tion?"
Nevena nenion respondis al li, sxi timis lin kaj ne kuragxis lin
ekrigardi.
--Diru al mi cxu mi permesis al mi iam grati en via animo? Cxu homo mi
estis, kiun vi amas aux malfelicxulo logxanta sub polica observo? ... He
... Kion vi faris nun? Cxu vi scias, ke post tio cxi mi ne povas vivi
kun vi? ... Ecx se mi volus, mi ne povas ... Mi ne povas vivi kun homo,
kiu eniras en mian animon kiel iun drinkejon. Kaj tio cxi estas nomata
cxe vi pruvo de senfina amo! ...
Pro kolero li ne povis paroli. Li sidigxis sur unu segxon kaj
enpensigxis: "Kiaj kreitajxoj estas tio--la virinoj! Kaj kiaj komprenoj
pri amo! Kaj kion sxi faris nun? ... Sxi eksciis ... pri la kvin miloj da
frankoj ... Cxu do mi povos post tio cxi vivi kun sxi? ... Nesatigxeblaj
kreitajxoj! ... Ne suficxas al ili tio, kion oni donas al ili de sia
ekzisto ... ne, ili nin bezonas tutan, kun cxiuj nervoj kaj cerbo ...
Jes ... jes, mi sxin forlasos ..."
Li starigxis.
--Cxu vi scias, Nevena? Se estus trovinta tiujn cxi kajerojn iu mia
malamiko, mi pli volonte pacigxus, ol nun. Mi komencus batalon kontraux
li, mi batus lin per liaj mankoj, mi lin malamus, eble mi lin mortigus
... Kaj kun vi kia batalo? Aux mi devos komenci min pravigi, peti
pardonon ... Ne, ne, de nun pluen niaj plej ordinaraj delikatajxoj estos
falsaj ... nesinceraj ... Vi disbatis ankaux tiun felicxon, kiu estas
ebla en tiu cxi mondo ... Vi volis min ekkoni nepre tutan ... kaj vi
ekkonis min ... cxu vi konvinkigxis nun, ke nepre tuta homo ne povas
esti amata, cxar li valoras nenion. Cxu mi ne estis prava dirante al vi
ne grati tre multe en via felicxo, se vi ne volas gxin kripligi ... Kaj
kion vi gajnis nun? ... Mi ne povas vivi kun vi ... mi ne povas ... ecx
se mi volus ... Niaj rigardoj ne povas renkontigxi plu, ne mallevante
niajn okulojn unu antaux la alia ...
Kaj ne ekrigardante sxin, ne dirinte al sxi adiaux, li eliris el
la cxambro.
Nur nun Nevena komprenis, ke tiu cxi homo, kiu montrigxis al sxi tiel
terura post la tralego de la kajeroj, estis al sxi tiel kara, sxatata
pli ol cxiam. Sxi cxion, cxion pardonis al li nun ... nur ke li
restu cxe sxi. Sxi kontentigxos per tio, li vivu kiel li volas, li faru
kion li volas, nur li ne foriru.
Malfrue dum la nokto lin atendis Nevena, sed li ne venis. Matene sxi
ricevis de li leteron, ke li foriras en la provincon, en sian naskurbon,
gxis kiam sxi decidos kion sxi faros.
Tiu cxi letero donis al sxi esperon ... "Li certe volas minaci min, puni
min ... Ne, ne, tiu cxi homo meritas esti amata, kia ajn li estas ...
antaux li mi ne hontas humiligxi kaj lin peti". Kaj sxi skribis al li
tian leteron, kian ne skribus ecx kondamnito por amnestio. Sxia letero
trankviligis sxin, sxi pensis ke la ventego forpasos kaj denove ekestos
por sxi trankvilaj tagoj en la vivo.
Post kelkaj tagoj Mitjo ricevis rekomenditan leteron de sia edzino,
sed ne respondis ...
Du talentoj.
La fiakro haltis antaux la hotelo, pli vere gastejo. Irmov
malsupreniris de gxi kaj ordonis ke oni portu la pakajxon supren,
pagis la veturigiston, donis al li trinkmonon kaj eniris la kafejon,
la malsupran etagxon de la konstruajxo.
La domomastro estime lin renkontis.
--Preparu supre por lavi min kaj por la vespermangxo ion facilan: supon
de kokido kaj duonkuiritajn ovojn. Mia stomako estas iom delikata, gxi
ne povas cxion toleri,--li senkulpigadis sin.
La domomastro promesis cxion. Li sciis, ke tiaj stomakoj bone pagas, des
pli, ke la sinjoro sxajnis esti iu altrangulo. Tian formon de vintra
palto li vidis nur en Sofio. La publiko en la kafejo atente rigardis
la novalveninton kaj kun rideto auxdis la mendon por vespermangxo. Ili
kvazaux ne kredis, ke la stomako cxe la homoj estas diversa kaj ke
ekzistas bulgaro, kiu ne povus digesti ion en tiu cxi mondo.
La hotelmastro kun la nova vojagxanto iris supren. Cxiuj ekparolis.
--Kiu estas tiu cxi?
--Estas iu ingxeniero ... diris unu, multe da tiaj pasas nun.
--Devas esti iu revizoro ...
--Revizoro! ... ekridis alia. Kion li revizios cxi tie? En la tuta
cxirkauxajxo oni ne povas trovi 100 grosxojn entute.
--Eble nur tiel pasas la homo.
--Kien li pasos? Ni ja estas cxe la fino de la mondo.
Post unu horo Irmov malsupreniris lavita, kombita, kun aliaj vestoj. Li
sidigxis apud unu tablo, supersxutita de gazetoj, sed ne kuragxis ilin
tusxi, preskaux cxiuj cxefartikoloj estis makulitaj de diversaj
mangxajxoj.
--Cxu la mangxajxo estas preta? demandis li.
--Bonvolu, sinjoro, en la alian cxambron, tie mangxas la oficistoj.
Irmov pasis en la alian cxambron kaj trovis tie 5-6 personojn, lokajn
grandulojn. Unuj el ili legis gazetojn, aliaj parolis pri la kuirejo
kaj kritikis la pasintjaran kuiriston. Irmov sidigxis, lauxte tusis,
alkrocxis la visxtukon cxe la kolumo, tiris flanken malplenan
mangxilaron kaj atendis. Oni alportis al li buljonon de kokido. La
abonantoj delasis la gazetojn, cxesis paroli kaj nevole observadis la
novalveninton. Scivolemo, miksita kun envio, estis legebla en iliaj
okuloj. Ili instinkte malamis tiun cxi homon, venantan de alia mondo--de
tie, kie ili neniam estis, aux, se ili estis, apenaux reestos tie. Kaj
li ecx ne rimarkis, aux sxajnigis, ke li ne vidas ilin. Cxi tio ankoraux
pli malicigis ilin. Se ili estus certaj, ke li ne estas iu altrangulo,
kiu per unu kapto cxe la kolumo povas ilin forigi de la terglobo, ili
estus arangxintaj al li iun lokan sxercon. Sed cxiu lin konsideris kiel
grandulo de sia ministerio.
Vespermangxinte, Irmov diris, ke oni alportu al li supren la kafon,
lin veku frue kaj supreniris en la hotelon. Cxies busxo malfermigxis.
Ili saltis antaux la hotelmastro por demandi, kia homo estas tiu.
Plena disrevigxo kaj grimacoj. La novalveninto sin enskribis en la
libro de vojagxantoj: "verkisto".
--Vidu lin! ... kaj malmulte restis, ke mi lin konsideru kiel
cxefrevizoron.
--Diablo prenu ankaux la verkistojn! ... Cxu ili kun buljonoj sin nutras.
Cxiuj kvietigxis. Kaj kelkaj, kiuj antaux momento pensis ekrigardi
tiun cxi vesperon en la kasojn, vokis al la knabo alporti la triktrakon.
Neniu volis scii, ke supre super iliaj kapoj maldormas bulgara verkisto
kaj, eble, gale jam pusxas ilin sur sian plumon. Li ne povis rompi ilian
pacon, li ne estis timinda, li ne estis revizoro.
* * *
La alian tagon Irmov iris en la gimnazion renkontigxi kun instruisto,
kiun oni rekomendis al li, por lin helpi en la kolekto de materialo por
lia nova historia romano. La instruisto apenaux ne svenis, sciigxinte
kun kiu li parolas, kvankam post momento li estis devigata konfesi, ke
preskaux nenion li legis de liaj verkoj.
--Ah! vi ne scias, sinjoro Irmov, kiel la provinco mortigas la homon,
precipe nin, la instruistojn. Gxi elsucxas nian tutan sangon, kaj ni
fine farigxas konservajxoj. Kaj ne ke mankas tempo kaj legajxo ... ne,
sed por kio? Por vivi kaj morti cxi tie, ecx tio cxi, kion oni legis,
pli ol suficxas. Bulgario nin oferas kaj ni gxin akceptas por peco da
pano. Ni perdis cxi tie apetiton vivi, kaj sen tiu cxi apetito oni, se
ne kadavro, almenaux estas malsanulo. Ni dum nia tuta vivo gardas
dieton.
Irmov nenion reparolis al li. La instruisto dauxrigis.
--Vi, eble, diros al mi: la legado estas celo, ne rimedo ... Ne estas
tiel. La libro restas cxiam libro kaj ne povas anstatauxigi vivan homon.
Estas minutoj, kiam mi estus preferinta la societon de iu vivgxoja
stultulo antaux cxiuj volumoj de la euxropaj verkistoj. La libro sen
societo estas terura. Gxi naskas revojn kaj apetitojn, kaj la ministerio
delonge per cirkuleroj malpermesis revi kaj tromangxi. Cxu vi scias, ke
iam mi volas forkuri de cxi tie, kien miaj okuloj vidas. Iri en Sofion,
farigxi kelnero en iu bierejo--tie la vivo estas cxiam pli enhava ol
la nia. Se mi estus Napoleono, mi neniigus la malgrandajn urbojn
kaj vilagxojn. Ne estas tiom terura la malsato, la mizero,
terura la soleco tie cxi ... tiu cxi gxismorta izoleco de cxio. Ni, cxi
tie, ne pri vagonaro, sed pri fiakro gxojas kiel infanoj. Ni malkutimis
je poezio, muziko, kantoj. Ni forgesis virinajn karesojn. Vilagxanino
kelkafoje nin allogas pli, ol vin viaj dekoltitaj belulinoj en la baloj.
Ni atrofigxiis cxi tie kaj similas je mumioj, nur ke ni ankoraux spiras,
pensas kaj sentas, gxis kiom al ni permesas la budgxeto kaj la
ministerio.