--Kvazaux nun mi gxin memoras, tri tagojn mi estis mangxinta nenion--kaj

tiam unuafoje venis al mi la ideo, kvankam mi studis la juron, ke ne

estas justeco en tiu cxi mondo. Kien mi ne vagis en Euxropo por sercxi

panon kaj laboron, mi apenaux subtenis min. Kaj iun belan tagon, ecx sen

plej malgranda riprocxo de l'konscienco, mi fabrikis mian diplomon. Kaj,

prave diri al vi, mi pli meritis gxin ol multaj aliaj. Ankaux nun cxiujn

miajn procesojn mi mem gvidas, speson mi ne donas al advokatoj; kaj miaj

procesoj estas cxiuj cxarlatanaj de ambaux flankoj, mi ruinigis la plej

famajn friponojn tie cxi. Pasante tra la stratoj, ne estas homo, kiu ne

tremu pro mi. Al cxiuj mi enigxis en la cerbo, la animo kaj la posxo,

kaj mi dormas trankvile kiel novenaskita infano. Mi suferas nek

sendormon, ne perdas ecx apetiton. Kial vi rigardas min tiel, Irmov?

Vi miras, ne kredas? Vi pensas, ke mi sxercas, ke mi afektas, ke pro

ebrieco mi parolas tiel? Vere, la vino malligis mian langon, sed mi

ankaux en sobra stato cxiam tiel pensas. Mirinda homo vi estas! Kial vi

fiksis la okulojn sur min kaj min rigardas, kvazaux vi supreniris la

Eiffel-turon? Ne estas vi por tie ... ne estas: tre facile

senkonsciigxas via cerbo, vi falos. Kaj vane vi imagas, ke vi estas iaj

elektitoj en tiu cxi mondo, ke vi estas naskitaj speciale por gxin

ordigi. Vana babilo ... Ne estas tiel, Irmov! Kaj ne nur vi: nek Ibsen,

nek Tolstoj sxangxos la mondon--mi sxangxos Bulgarion kaj tiaj kiel mi,

cxar mi estas forto, auxtoritato ... kaj mi dispremos cxion, kio aperos

antaux mi. Mi estas nun inter porkoj--morgaux vi vidos min en la

parlamento. Legxojn mi kreos kaj vi obeos min, kaj ne mi vin. Vi ja

dauxrigu skribi viajn dramojn, se vi ne havas alian laboron.

Liaj okuloj brulis. Lia vizagxo malheligxadis. Malbonsigna fajro

erarvagis en liaj rigardoj, kvazaux li denove travivis cxiujn siajn

suferojn kaj iun minacis pro ili.

Al Irmov farigxis cxio tie cxi malplacxa: kaj Linovski, kaj tiu cxi

meblaro, kaj tiu cxi vespermangxo.

Al li komencis nauxzi, kvazaux li mangxis ion malbonan, nesanan. Kaj

li sentis senfinan deziron pli baldaux foriri de cxi tie.

--He, tempo estas jam, Linovski! li diris kontrauxvole ridetanta,

starigxinte de la segxo.

Linovski rekonsciigxis.

--Kion? Cxu vi foriros? Mi tedis al vi, ofendis ... vi ekhontas pro mi,

cxu ne? vi pentas, ke vi venis, sed ne koleru al mi. Plej poste ne estas

mi, kiu malkonvinkos vin, kaj kiam mi venos en Sofio, ne forkuru de mi:

eble mi estos bezona al vi iun tagon. Kaj ja, prave diri al vi, se mi

estus peninta farigxi kiel vi, certe gxis nun skribisto mi estus ie kaj

pensus, ke Bulgario estas kreita por cxiuj, sed ne ankaux por mi.

--He, adiaux ... diris Irmov.

--Adiaux ... kaj vidu, kiam vi iros en Sofio, skribacxu iun felietonon

pri la provincaj bestmontrejoj, kaj min insultu bone por edifo de la

juna generacio, sendu al mi ankaux la gazeton, mi ne koleros al vi. Mi

min konas tre bone kaj duan fojon se mi naskigxus, cxiam tiel mi vivos.

Kaj sen ofendo, Irmov, se mi ecx nur eksentus, ke miaj infanoj skribas

versojn, iliajn manojn mi fortrancxos. Adiaux.

La morgauxan tagon Irmov forlasis la urbon.

Sidigxinta en la fiakro, li penis pensi pri sia nova romano, vicigadis

en sia cerbo la ombrojn de la iamaj puraj bulgaroj, kaj antaux li nevole

videtigxis la ebria Linovski, kaj apud liaj oreloj ankoraux sonis lia

malagrabla vocxo.

Ili alvenis cxe la stacidomo.

Irmov supreniris la vagonaron.

Sed ankaux en la kupeo, lokita sur mola kanapo, li ne pensis pri Sofio,

kie lin atendis edzino, kamaradoj, literaturo--kaj antaux liaj okuloj

kiel viva staris la figuro de lia iama kunlernanto.

Ili alproksimigxis Sofion.

Ili eniris la stacidomon. Irmov eliris el la kupeo. Sur la platformo lin

atendis lia edzino.

Unuan fojon li rimarkis, ke sxi ne estas tiel bela, nek tiel aminda,

kiel li imagis al si pli frue.

Kaj kiel neniam li rimarkis, ke sxia jxaketeto estas iom eluzita.

Ili sidigxis en fiakro. Ili alvenis hejme.

Irmov eniris en sian kabineton--malgranda, malalta cxambreto kun

ordinara ligna tablo, apogita cxe la muro, kun arigitaj sur gxi en

malordo libroj kaj brosxuroj. Kaj, ne sciante kiel, li sidigxis apud

gxi kaj enpensigxis.

--Nicxjo, li auxdis la vocxon de sia edzino, venu, la vespermangxo

estas preta.

--Tuj, elkriis li iel nerve.

Kaj denove antaux li videtigxis la granda korto, en gxi ridetanta gxis

la oreloj, memkontenta Linovski ... apud li juna, bela, majesta,

ridetanta virino--kaj apud ili staranta, dentmontranta porko, kvazaux

kune kun ili gxi ridis al li pro io.

Piednotoj de l'tradukinto

[1] Pitoreska vilagxeto ok kilometrojn okcidente de Sofio, en kiun

oni ofte iras por pasigi la somerajn tagojn.

[2] 20 frankaj ormoneroj.

[3] la bulgara nacia poeto.

[4] Ordinare la bulgaroj alnomas per _baj_ cxiujn pli agxajn

virojn.

[5] Tiel la bulgaroj ordinare nomas la Okcidentan fremdlandon.

[6] Tiam Bulgario estis princlando.

[7] t. e. posxtmandatoj internaciaj, kiuj cxe ni estas bluaj.

ESPERANTO-LITERATURO

Bennemann, Paul: Internacia legolibro

TRA LA MONDO

1a parto: Por komencantoj. Kun multaj bildoj kaj muziknotoj.

1922. 2a eldono. 96 pagxoj. Kartonita.

2a parto: Por progresintoj. Kun aldono de 4 komponajxoj.

1922. 144 pagxoj. Kun 12 pagxa muzika aldono. Kartonita.

-- Internacia Kantaro. 3a eldono de la Esperantista

Kantaro. Kolekto de 64 popolaj kantoj el 26 nacioj.

Kun aldono de 3 famaj koncertarioj (Handel-Mozart-Wagner)

Tekstaro. 1922. 64 pagxoj. Brosxurita.

-- -- Muzika eldono. Arangxita de Josef Achtelik, iama

orkestrestro cxe la opero en Leipzig.

1922. 80 pagxoj. Brosxurita. Bindita.

Dietterle, Joh., Prof. D-ro.: La Vendreda Klubo. 11 diversaj

originalaj artikoloj, verkitaj de la Vendredoklubanoj en Leipzig.

Kun unu portreto kaj kelkaj desegnajxoj. 1921. 115 pagxoj. Brosxurita.

Hankel, M.: Sableroj. Poeziajxoj kaj skizoj. Kun portreto

de la altsxatata auxtorino. 1911. 91 pagxoj. Brosxurita.

Hebbel, Friedrich: Gyges kaj lia ringo. Tragedio kvinakta.

El la germana originalo trad. P. Bennemann. 1916. 151 pagxoj. Bindita.

Luyken, H. A., F. B. E. A.: Stranga Heredajxo. Romano originale

verkita. 1922. 320 pagxoj. Brosxurita kaj bindita.

Moliere: La malsanulo pro imago. Komedio en tri aktoj.

El la franca originalo trad. W. Velten. 1913. 98 pagxoj. Brosxurita.

Zahn, Ernst: Svisaj rakontoj. El la germana originalo trad.

Ch. Pulvers. 1913. 68 pagxoj. Brosxurita.

Internacia Mondliteraturo

La kolekto estas submetita al la gvidado de Prof. D-ro Joh.

Dietterle, direktoro de la Esperanto-Instituto por la Germana

Respubliko.

Gxi enhavas nur la plej famajn verkojn el cxiuj naciaj literaturoj.

Nur tiuj tradukoj estas publikigotaj, kiujn faris samnacianoj de

la koncernaj naciaj verkistoj. Gxis nun aperis la jenaj verkoj:

Volumo 1:

Goethe, J. W. von: Hermano kaj Doroteo. Eposo idilia. El la

germana originalo trad. B. Kuster. 2a, korektita eldono. Kun

antauxparolo de Prof. D-ro Joh. Dietterle. 1922. 77 pagxoj.

Kartonita.

Volumo 2/3:

Niemojewski, A.: 12 Legendoj. El la pola originalo trad. B.

Kuhl. Kun antauxparolo de Antoni Grabowski. 1911. 232 pagxoj. Bindita.

Volumo 4:

Raabe, Wilhelm: La nigra galero. Historia rakonto. El la

germana originalo trad. Prof. D-ro Fritz Wicke. 2a, korektita eldono.

1922. 64 pagxoj. Kartonita.

Volumo 5/6:

Meier, E. L.: Kvin germanaj noveloj de bone konataj auxtoroj

(Rumohr-Korner-Seidl-Grillparzer-Halm). 1914. 254 pagxoj. Bindita.

Volumo 7:

Chamisso, A. de: La mirinda historio de Petro Schlemihl. El la

germana originalo trad. Eug. Wuster. 1922. 84 pagxoj. Kartonita.

Volumo 8:

Stamatov, G. P.: Nuntempaj rakontoj. El la bulgara originalo

trad. Iv. H. Krestanoff. 1922. 80 pagxoj. Kartonita.

La kolekto estas dauxrigota.

Notoj de tekstpreparanto.

Mi forigis la frazon "Rim. de l'tradukinto", kiu estis cxe

la fino de cxiuj piednotoj.

Anstataux german-stilaj citiloj, mi uzis simplajn ascii-ajn citilojn.

Mi samigis la aspekton de la elipsoj.

Por signifi vortemfazojn kaj alilingvajxojn, la originala libro

uzis _gesperrt_-stilan aspekton (kun kromaj interliteraj spacoj).

Anstatauxe mi uzis kursivan tiparon en html-a dosiero, kaj _substrekojn_

en nur-tekstaj dosieroj.

Mi sxangxis cxi-subajn detalojn en la teksto:

Pagxo Originalteksto Korektajxo

21 ke al Marski ke al Mirski

47 la mabenitan tirkeston la malbenitan tirkeston

53 Mi imagas le ekmiron Mi imagas la ekmiron

54 e Stefania je Stefania

57 inter ni! inter ni!"

71 entreprenas gxin." entreprenas gxin.

Nuntempaj Rakontoj · 第 5 / 5 段