Kristo iam haltigis levitajn sxtonojn kontraux la malcxastulino--sed

ankaux li ne prenis sxin, sed foriris pluen ... Kaj cxu li purigis

sxin?

Nevena, sxajne, komprenis liajn pensojn.

--Sinjoro Mirski, al vi eble ne estas agrabla cxio cxi tio, kio

okazis hodiaux? Vi ne dezirus min akompani gxis la domo.

--Kiel vi vidas--mi faras la kontrauxon, li eldiris rapide

kaj eksilentis.

Ili atingis la domon de Nevena.

La servistino malfermis al ili la pordon kaj, kiam ili eniris

en la salonon, sxi turnis la elektran butonon sur la muro.

Forta, akra lumo lumigis altan, grandan cxambron, en kiu meze

staris Mirski kaj apud li Nevena.

Sxi nevole fiksrigardis lin, kvazaux ne kredante, ke li estas tie

cxi en sxia domo.

Kaj Mirski denove rimarkis, ke sxi nun estas ankoraux pli bela ol

antauxe.

"Dio mia! ... cxu tian sorton sxi meritis?"

Sed cxirkauxrigardante sxian ornamitan salonon--lia koro denove

kuntirigxis.

La salono estis trosxargxita de multekostaj remburitaj mebloj:

segxoj, kanapoj, tabloj kaj tabletoj, vazoj kaj vazetoj, sur la

muroj bildoj, portretoj ... kaj sennombraj multekostaj nebezonaj

bagatelajxoj. Cxio estis droninta en floroj kaj parfumo ...

"De kie sxi povas havi cxion cxi tion ... sxi, filino de malricxaj

gepatroj?"

Jxetante rigardon cxirkaux si--sxajnis al li, ke tiuj cxi objektoj

ne estas mebloj ... ne estas ordinaraj hejmaj objektoj, sed

ili estas pecetoj de Nevena, pecetoj de sxia korpo ... ke cxio

tie cxi, ecx la plej senkulpa tintilo--estas mona signo--valoro

de sxiaj karesoj.

--Sidigxu! ... kial vi ne sidigxas, sinjoro Mirski, diris delikate

Nevena. Vi ne povas prezenti al vi kiel felicxa mi estas hodiaux! ...

Neniam ... neniam mi revenis tiel hejmen.

Mirski sidigxis.

--Mi pensas, sinjorino, ke vi faros plej bone nun, se vi

kusxigxos. Vi estas tiel pala! ...

--Ho, mi neniel estas dormema ... ne estas al mi malbone ... male,

tiel bone estas al mi ... mi ne povas ecx dormeti nun.

Kaj sxi demetis sian cxapelon, metis gxin sur la marmoran tableton

apud la spegulo, jxetis kelkajn rigardojn al li, per rapida movo de

l'mano regxustigis siajn harojn kaj sidigxis kontraux Mirski.

--Sinjoro Mirski, mi ne deziras, ke vi estu malgaja ... Cxu vi

auxdas? Mia koro turnigxas vidante vin tia, cxar sxajnas al mi,

ke vi hontas pri mi, ke ne estas al vi agrable sidi cxe mi.

--Kiu diris al vi tion? ekparolis Mirski, tute ne ... kaj sentis,

ke li mensogas.

--Ne sxajnigu vin ... via vizagxo vin perfidas. Vi ne povas mensogi

al mi nun. Mi ne plu estas tiu deksepjara infaneto, kiu nenion

komprenis en la mondo. Mi scias cxion ... cxion mi scias. Mi scias,

ke en tiu cxi minuto vi rapidas foriri, morgaux al neniu vi diros, ke

vi estis tie cxi, kaj alifoje vi ne envenos en tiun cxi domon ... cxu

ne? Diru al mi la veron ...

Mirski ne volis tiel kruele sxin ofendi.

--Vi rigardas hodiaux tra specialaj okulvitroj cxion, diris li, cxi

tio tute ne estas en mia kapo. Mi pensas jxus, ke la mondo estas

abomeninde arangxita kaj ke ni, la homoj--cxiuj estas senfortaj

infanoj en gxi.

--Kial vi parolas tiel? Cxu vere estas, ke la felicxo en la vivo ne

ripetigxas? Cxu tio cxi estas ebla? Kaj cxu gxi dauxras nur momenton

kaj nur tiam, kiam oni ne komprenas gxin, kiam oni estas malsagxa

infano?

--Jes! ... tiu felicxo ne ripetigxas! ...

--Dio mia! ... sed tio cxi estas terura! ... Kial en tia okazo kune kun

gxi ne malaperas ankaux la revo pri cxi tio? Ne ... ne ... vi

trograndigas. Kaj kia estas gxi, la felicxo, ke gxi ne ripetigxas?

Cxu gxi ne dependas de ni? Kio mankas poste al homo, ke li ne povas

gxin renovigi?

--La felicxo ... devas esti ... pura ... cxu vi auxdas? Pura kiel la

songxo de infano, kaj ni ambaux estas malpurigitaj de l'vivo.

--Sed cxu do oni povas cxesi ami? Cxu vere, cxio mortas en ni? Ne ...

ne ... tio cxi estas neebla ... tio cxi estas mensogo. Cxu vi scias,

ke hodiaux, kiam mi vidis vin, en mia animo frostotremis io nova, ne

... ecx ne nova, sed io malnova--malnova, kion mi travivadis iam. Cxu

vi scias, ke hodiaux mi kapablas plori, plori kiel infano, kaj mi ne

ploris de longe ... Nur pri unu afero mi vin petas, sinjoro Mirski,

ne foriru ... ne, ne malestimu min ... nur vi ne malestimu min. La

tuta mondo rezignu je mi, gxi jxetu koton en mian vizagxon, mi ne

timas cxi tiun malhonoron ... Mi ne hontas ilin ... neniun. Mi hontas

nur vian malestimon ... gxin mi ne povas toleri. Kaj mi nenion ...

nenion volas de vi ... Nur permesu al mi kiel iun tempon, tiam,

sidigxi apud viaj piedoj kaj meti la kapon sur viajn genuojn. Mirski!

Nikcxjo! ... Karulo ... sxi tramurmuris ... kaj sxi falis antaux li

genuflekse. Rememoru, ke ankaux ci amis min iam, ke mi estis al ci

kara, karega ... ke ci intencis farigi min cia edzino ... cia gxis la

tombo por cxiam.

Mirski frostotremis.

--Pardonu min! pardonu min, karulo, mi scias, ke al ci ne estas

agrable rememorigi tion nun ... ke ci rugxigxas nun pro tio. Pardonu

min, mi silentos ... mi mem cxesis kredi, ke ankaux mi estis pura

iam. Kelkafoje sxajnas al mi, ke mi naskigxis en iu bierujo. Ofte la

teruro min kaptas ... mi nauxzas de mi mem, rememorante, ke ankaux mi

estis senkulpa kiel la aliaj. Sed cxu mi estas kulpa, Nikcxjo, ke en

tiu cxi mondo oni ... la virino dufoje ne povas esti honesta. Sed cxu

vere cxio estas finita por mi en tiu cxi mondo? Cxu tiu cxi, kiu ne

povas esti cia edzino ... cxu sxi ne povas farigxi cia amatino? ...

amatino, sed cia ... nur cia, tage, hore, momente ... Ne forlasu min,

Nikcxjo, permesu ankaux al mi almenaux unufoje en la vivo, ke mi mem

min donu. Min tedis vendigxadi. Nikcxjo ... karulo, kial ci silentas?

Al ci estas abomene min rigardi? Ci malestimas min, sed prenu min,

Nikcxjo, kiel min prenas aliaj ... Pagu al mi fine ...

Mirski tuta estis en fajro.

Liaj okuloj brilis--la lipoj nerve tremis, kaj la cerbo dauxrigis

ripetadi la samon.

Li sentis nun, ke antaux li staras fantomo de lia iama Nevena,

tiu Nevena, pentanta pri sia malsagxajxo en la salono ...

Nevena kiu ekkomprenis la vivon, sed ho ve, tre malfrue! ...

kaj tre multekoste.

Li auxdis en sxia vocxo sonojn de la antauxa Nevena, sed la pasia

kaj bela vizagxo ... sxia mirinda talio de formigxinta virino ...

formigxinta ne de amo, sed nur de gxuoj, malheligadis la puran

figuron de l'amata Nevena.

Kaj li nevole pensis, ke sur la sama loko jam hieraux, poveble,

staris surgenue anstataux li iu alia, kaj sxi senzorge sin fordonadis

al liaj karesoj.

Kaj en cxi tiu minuto li komprenis nur unu aferon, ke se sxi

senhonte, cinike sin proponus al li, li, eble, kracxus sur sian

junulecan revon kaj prenus sxin, kiel li estis preninta aliajn

virinojn. Sed en sxia vocxo li rimarkis sincerajn tonojn, melodion

de pura amo, de terura pento, kaj tio cxi lin timigis.

Li vidis, ke sxi kapablas ekploregi en liaj brakoj kaj finfine

ekdezirus ankaux lian amon ... sxi ekpetus gxin.

Kaj li estus devigita sxin savi kaj pri tio cxi li ne havis fortojn.

Sxin preni nur por momento kaj foriri, al li sxajnis malhoneste. Lian

momentan pasion--sxi opinius kiel revenon de l'malnova sento, sxi

esperus liberigon--kaj li ne povus sxin liberigi--kaj amuztrompi sxin

li opiniis malnobla.

--Nikcxjo! Nikcxjo, kial ci silentas?

--Nevena! ... ekparolis li serioze, mi ne povas esti cia amanto.

Nevena klinis la kapon sur la kanapon.

--Dio mia ... Dio mia ... Kial? Kial? Kial cxiu povas min havi ...

cxiu ... nur ne ci, kiam mi nur cin deziras? Diru al mi, kial?

Diru al mi, kial tiam, kiam mi estis nesperta--malsagxa infano, vi

postulis de mi pasiojn, kaj nun ... nun, kiam en mi krom pasioj

estas nenio alia, ci min rifuzas ... kial?

--Tial, ke mi treege amis cin tiam. Mi ne volas malpurigi mian unuan

amon. Se mi ne amus cin tiam, mi senhezite cin prenus, sed nun mi ne

povas. Cxu vi komprenis, mi ne povas ...

Sxi levis siajn okulojn al li, kaj Mirski tralegis en ili tian

sinceran peton, tian penton pri cxio, tian soifon pri pura amo,

ke li nevole ektimis.

Li vidis, ke sxi povas esti savita, ke li per unu kiso povus elvisxi

la tutan malhonoron el sxia frunto kaj sxin levi alten--alten super

la popolamaso ... sed ankaux li estis el la sama amaso ... kaj li

havis eternajn prenojn-donojn kun gxi, kaj tion, kion cxi tiu amaso

piedfrapis kaj forlasis sur la strato--li ne kuragxis levi. Sxi volis

oferdonon de li--li ne povis akcepti tion.

Kaj en tiu cxi minuto en li aperis sola deziro--ke li tuj foriru de

cxi tie, por ne fari iun abomenajxon aux malsagxajxon.

--Auxskultu, Nevena, li diris serioze, hodiaux ci estas tre

ekscitita, mi ankaux--mi petas vin plej sincere kusxigxu,

trankviligxu, kaj morgaux ... morgaux mi venos kaj ni babilos pri

cxio pli serioze kaj pli trankvile. Li starigxis de l'kanapo kaj

prenis sian cxapon de l'segxo.

--Kaj vi venos morgaux? sxi demandis lin, fiksante la rigardon

en liajn okulojn.

--Jes, mi venos, diris li decide.

Sxi tralegis liajn pensojn.

Mirski premis sxian manon forte, dolcxe ... malfermis la pordon

kaj eliris en la koridoron.

Kiam la servistino lin forkondukis al la ekstera pordo, Mirski

haltis momenton.

Li auxdis el la salono bruon--kvazaux falon de peza objekto--lia koro

frostotremis, li tuta paligxis kaj timeme diris al la servistino:

"Kuru en la salonon! ... Al la sinjorino okazis malbonajxo" ...

Kaj tre rapide, kvazaux el la loko de iu krimo, li ekpasxis

al la strato.

Pri unu anguleto de l'animo.

Nevena estas kolera al sia edzo--ecx ne kolera, sed pli vere

disrevita pri li. Li komencis sxajni al sxi ne tia, kia sxi kutimis

lin prezenti al si.

Kiel neniam sxi sentis sin ofendita kaj ne povis pacigxi kun la

penso, ke li kasxas ion de sxi.

"Ah, tiu tirkesto, tiu tirkesto! Kion mi ne donus, se mi nur povus

foje gxin malfermi kaj vidi, kio estas interne ... Tio estas kruela,

malnobla, malhonesta de lia flanko: li kasxas de mi kiel de fremda

homo, dum mi rakontas al li cxion, cxion ..." Momente sxi kaptis sin

mem en mensogo--se li estus tusxinta per trancxilo sxian koron, sxi

neniam konfesus al li sian mallongan romanon kun iu sinjoro, kiu

antaux ne longe mortis kaj forportis sxian sekreton en la tombon kun

si mem: "Jes, sed tio estas tute alia afero!"--tramurmuris sxi, tamen

ne klarigante al si, kial tio estas tute alia afero. Sed vane sxi

trasercxadis en la estinteco kaj la estanteco de sia edzo por diveni,

kion ekzemple li povas kasxi de sxi--nenion sxi trovis. Amanta,

delikata, bona, atenta--jen kia sxi lin konas. Tia li estis ja

hodiaux, kaj hieraux, tia certe li restosankaux dum la tuta vivo.

"Ne nur mi lin amas,--cxiuj lin estimas, lauxdas, metas lin kiel

ekzemplon ... Kiajn sekretojn povas havi tia homo? Kaj malgraux

tio li havas sekreton, havas ... Kial cxiam, kiam mi lin trovas

sercxantan en tiu 'mistera tirkesto', li tuj gxin fermas, lia vizagxo

sxangxigxas, farigxas serioza kvazaux estas por li malagrable

lin trovi apud tiu tirkesto ... jes, sekreto estas ... nur kia gxi

povas esti? ... Kaj cxu mi neniam gxin ekscios? ... Cxu en la plej

delikataj minutoj mi devos cxiam senti, ke io nin disigas, ke inter

ni estas 'io alia' ... 'iu alia ino' ... Ne, nur tio cxi estas

neebla! Je tia malnoblajxo li ne estas kapabla ... kaj kiu do povas

esti tiu ino? ... Mi konas cxiujn niajn konatulinojn ... Ne, ne ...

kaj malgraux tio estas, estas io! ..."

Tiu cxi penso gxis tia grado sxin persekutis, ke sxi aspektis kiel

malsana.

Nevena komencis vidi en songxo tiun tirkeston; kaj en sia songxo sxi

legas iajn leterojn trovitajn en gxi.

Malgraux sia profunda kredo en la amo kaj fideleco de sia edzo,

Nevena ne povis trankviligxi, antaux sxiaj okuloj videtigxis sencxese

iu malklara, virina figuro, kiu sxin incitadis kaj maltrankviligadis.

Sxi gxin persekutadis, ridadis je sia timo, kaj gxi, kiel iu malbona

spirito, marsxis cxiam post sxi kaj kelkafoje sxajnis al sxi, ke sxi

auxdas gxis siaj oreloj arogantan virinan ridon.

"Sed tio estas kontrauxdia, ke li min turmentu tiel!"

Kaj sxi cxiam atendis, atendis, esperante, ke li mem venos al sxi,

cxirkauxprenos sxin kaj diretos: "Jen la sxlosilo, iru vidi, kio

estas interne kaj trankviligxu!" Nevena opiniis, ke li devas fari

tion. Iun tagon sxi ecx pensis, ke "se gxis la vespero li ne faros

gxin, tio signifos, ke tie cxi estas io, cxu li ekamis iun alian,

cxu ... cxu ... en cxiu okazo cxesis min ami."

Nenio simila okazis. Sxia edzo post la vespermangxo kiel cxiam

levigxis kaj foriris en sian kabineton.

Nevena decidis, kio ajn okazos, peti klarigon de li.

Enirinte en la kabineton, sxi sidigxis en la apogsegxon, li

flanken jxetis la paperajxojn kaj delikate sxin ekrigardis.

--Kio estas?

--Kio estas?! Estas tio, ke mi suferas, cxu vi komprenas? Mi suferas

tiel, kiel neniam dum mia vivo ... Vi min turmentas kaj returmentas

senkompate ...

--Cxu denove pri la tirkesto? li demandis sxin ridetante--kaj

mi pensis, ke vi gxin forgesis jam.

--Jes, jes, denove pri la tirkesto, pri tiu malbenita tirkesto, kiu

donas al mi trankvilon ecx ne unu minuton, nek tage, nek nokte.

--Cxu vi serioze parolas aux sxercas?

--Mi ne sxercas, Mitjo, kaj parolas al vi plej serioze, cxu vi scias,

ke al mi kelkafoje sxajnas, ke vi estas iu krimulo, ke vi kasxas ion

teruran en tiu cxi tirkesto ... mi komencis timi--kion, mi mem ne

scias ... sed cxiam sxajnas al mi, ke cxe ni okazos io ...

--Cxu vi scias, Nevena, vi eble estas malsana; mi ne povas vin

kompreni, kial tiu cxi tirkesto estas enirinta en vian kapon.

--Mi ne estas malsana, Mitjo, sed diru al mi, kio estas en tiu cxi

tirkesto? Malfermu gxin antaux mi kaj mi trankviligxos ...

--Cxu ne milfoje mi diris al vi, kaprica infano, ke nenio estas ...

Estas kelkaj kajeroj kun miaj skribajxoj kaj nenio alia. Tiu cxi

tirkesto farigxis cxe vi ideo ... fiksa ...

--Lasu, lasu min vidi tiun kajeron ...

--Denove malnova kanto! kaj de kie disvolvigxis cxe vi tiuj

policaj emoj?

--Moku, moku ..., ne povis toleri Nevena; videble--estas io, kiam vi

komencis timi policajn emojn ... tio ne faras al vi honoron! ...

--Denove samaj historioj! Fine ankaux se estas io, cxu mi devas gxin

komuniki al vi?

--Vi ne sxercas?

--Tute ne, diris serioze Mitjo.

--Mi almenaux opinias, ke inter edzo kaj edzino devas esti neniaj

sekretoj ...

--Kaj kial vi tiel opinias?

--Cxar alimaniere mi ne komprenas kunvivon.

--Kaj cxu vi ne konfesas, ke estas pli bone, se oni ne scias

cxion unu pri la alia ... kaj tio ja ne povas esti alie, cxar cxiu

homo havas en la animo anguleton, kien li neniun enlasas ...

Kaj cxu vi ne havas tian anguleton? Cxu?

--Mi ne havas sekretojn antaux vi! ...

--Eble ... poveble ... vi virinoj, cxiuj estas escepto ...

--Ne ironiu ... mi povas jxuri, ke mi ne havas sekretojn antaux

vi ... kaj vi! ...

--Vidu! mi ne povas jxuri pri tiu afero! ...

--Dio mia! Gxis kiam vi turmentos min tiel!--diris Nevena kaj sin

lasis fali sur la apogsegxon.

--Auxskultu, Nevena, ne farigxu infano plej poste,--diris li

delikate al sxi. Sxi levis siajn okulojn al li.

--Diru al mi, Mitjo, vi montros al mi tiun kajeron, cxu ne?

traparolis sxi mallauxte, jxetinte al li pasian rigardon promesantan

plej furiozajn karesojn. Li renkontis sxian rigardon kaj ekridetis.

Sxi komprenis, ke li divenis sxian ludon kaj sxi rugxigxis. Sxi

klinis sian kapon sur la brakon de l'apogsegxo kaj ekpensis: "Kia

homo li estas? Kvazaux unuan fojon mi estas en soleco kun li? Kial

mi per nenio povas lin obeigi?"

Nevena kolerigxis. Al sxi farigxas ofende. "Nenio, nenio influas sur

lin kiam temas pri tiu tirkesto." Sxia bela vizagxeto sulkigxis.

--Diru al mi, kie restis tiu amo, pri kiu vi parolis al mi cxiam? Kio

okazis kun tiu "plena sindono" unu al la alia, pri kiu mi kaj vi iam

jxuris?

--Plena sindono, Nevena, en tiu cxi mondo ekzistas nur fizika;

sian animon oni al neniu donas kaj dirante, ke oni gxin donas,

oni mensogas ...

Post nelonge Mitjo rimarkis en la okuloj de Nevena blankajn

kiel disversxita diamanto brilantajn gutetojn. Io lin pikis.

Li saltis el sia segxo kaj sin jxetis al sxi.

--Nevena, Nevena, kial vi faras tion? kial de infana scivolemo

vi kreas al vi suferojn?

--Eble ... sed tiu tirkesto ...

--Nevena! ... cxu serioze vi suspektas min? Diru al mi!

--Kaj tiu kajero?

--Diru al mi, Nevena, samokaze cxu vi konsentus malkovri

konfiditajxon?

--Sekve, tiu kajero ne estas via?

--Kompreneble ... Kaj li delikate sxin cxirkauxprenis kaj altiris al si.

Pasia kiso silentigis en sxi cxian timon, dubojn kaj suspektojn.

Sxi trankviligxis. Sed vespere, antaux ol ekdormi, iel subite sxi

diris al si mem: "Kiu do tiel facile konfidas siajn sekretojn?"

II.

Post kelkaj tagoj Mitjo forveturis pro oficaj aferoj en la

provincon.

Nevena restis sola kaj la penso, ke apenaux iu konfidos sian sekreton

al alia, sxin ne forlasis. "Cxu ne li mem diris, ke cxiu homo havas

unu anguleton en la animo, kien li neniun enlasas? Kiamaniere tiu iu

donis al li siajn kajerojn? Tio cxi estas neebla! Mitjo elpensis

cxion, nur por ne montri ilin al mi." Kaj iu nevenkebla forto sxin

tiris en lian kabineton, kie momente cxiuj sxiaj supozoj

finigxos--sxi ekscios la veron.

Kelkafoje sxi eniris en lian cxambron, sed malferminte la pordon kaj

alproksimigxinte al la tablo, io sxin haltigas. Al sxi sxajnas, ke en

la kabineto estas iu, kiu sxin observas. Sxi sentas tian timon, ke

sxi volas elvoki la servistinon. Precipe la lastan fojon, kiam sxi

decidigxis sidigxi sur la segxon, al sxi eksxajnis, ke Mitjo estas en

la cxambro, li divenas sxiajn pensojn kaj kolere minacas sxin. Sxi ne

kuragxas sin moveti de sia loko, iutempe ecx sxajnas al sxi, ke la

cxirkauxaj mebloj havas postsignojn de vivo kaj ili komprenas, kial

sxi venis tien cxi.

Nevena tiel ektimis, ke sxi lauxte elvokis la servistinon. La

servistino venis, Nevena petis de sxi glason da akvo.

"Kiel malsagxa mi estas! Kion mi timas?" Vidinte la servistinon, sxi

rememoris, ke sxi devas iri al iu el siaj konatulinoj: sxi volis eliri,

sed denove restis en la kabineto. "Kie li lasis la sxlosilon?" Nevena

komencis trasercxadi en liaj paperajxoj, en la sxranko, sub la kanapo,

cxie. "Li estos gxin preninta kun si ... nenio ... en la domo estas tiom

da sxlosiloj ... iu tauxgos" ... Sxi kolektis cxiujn sxlosilojn.

Provante malfermi per ili, sxi rimarkis, ke la ordinaraj sxlosiloj ne

eniras en la sxlostruon. "Sekve, li estas mendinta specialan sxlosilon!"

Tiu cxi eltrovo sxin surprizis. "Certe estas interne io grava ... tre

sekreta" ... Tio cxi ankoraux plifortigis sxian deziron malfermi "la

malbenitan tirkeston", kvazaux en gxi kasxigxis io, kion sxi nepre

devas scii, sen kio sxia vivo perdos sian signifon. Kaj ju pli sxi

konvinkigxadis, ke estas neeble gxin malfermi, des pli sxi kredis, ke

sxi devas gxin malfermi. Certan tempon sxi ecx pensis, ke sxia devo

estas fari tion. "Sed kiel? Kiel mi gxin malfermu? Gxin rompi sola--mi

ne povas ... mi devas elvoki seruriston?" kaj sxi forsendis la

servistinon por venigi seruriston. Gxis kiam alvenis la seruristo, sxi

uzis sian tutan sagxon konvinkigi sin mem, ke estas necese vidi tiun

kajeron. "Nur post tio mi trankviligxos. Kio ajn estu tie, mi devas gxin

scii ... alie, fine mi cxesos lin ami ... mi cxesos kredi al li, kaj nia

vivo aliformigxos en inferon ... Mi ne volas vivi tiel, kiel vivas la

aliaj ... Cxu ne estas pli bone ekscii la veron ol lin suspekti pri plej

teruraj aferoj, eble de li neniam pensitaj."

Kaj alia vocxo murmuretas al sxi: "ne devas ... ne devas ... vi ne havas

la rajton ..." Kaj tiu cxi vocxo estis tiel konvinkiga, ke sxi fine

decidis revenigi la seruriston.

Sed kiam li eniris en la kabineton, la penso, ke post nelonge sxi

ekscios cxion, tiel sxin kaptis, ke ne konsciante kion faras, sxi

montris per la mano la sxlostruon.

Malfrue estis por rezoni. Post momento antaux sxi videtigxis

la malfermita tirkesto. La seruristo kaj la servistino eliris.

Nevena restis sola. Sento de timo, miksita kun nekomprenebla

gxuo, cxirkauxprenis sxian tutan estajxon. Sxi tuj prenis la paperojn

el la tirkesto kaj iris sur la kanapon apud la fenestro, kvazaux

timis, ke la suno ne brilos suficxe, gxis kiam sxi ilin legos.

Nevena malfermis la kovrilojn de unu el la kajeroj:

En la antauxvespero de la edzeco sxi ne sentis tiajn akrajn

frostotremojn--post nelonge sxi eniros en lian animon, sxi

trasercxos tie ...

Al sxi sxajnis, ke sxi malkovras novan mondon, novan vivon, alian teron,

iun nekonatan al sxi planedon. Sxia koro tiel dolcxe ektremis, ke sxi

apenaux spiris.

Neniam dum sia vivo sxi travivis tiajn akrajn, kiel la pinto de kudrilo,

sentojn. Ecx ne unu fojon sxia interna mondo plenigis tiel sxian animon,

kiel tiu cxi ankoraux nur malfermita kajero, kasxanta en si la sekretojn

de alia homo, vere proksima, sed samtempe fremda, tre fremda--cxar alie

tiu cxi kajero havas nenian signifon por sxi.

Kaj jen sxi jxetas siajn strecxitajn okulojn sur la kajeron kaj

legas supre deflanke:

"Cxiu homo en tiu cxi mondo havas en sia animo unu anguleton,

kien li neniun enlasas".

Tiuj cxi mallongaj vortoj, kiujn sxi auxdis ofte de sia edzo, sxin

igis frostotremi. Al sxi eksxajnis, ke sxi auxdis lian vocxon, ke

li staras apud sxi kaj la tuta teruro de la faritajxo trapasis sxian

cerbon.

Sed samtempe, nun sxi kontraux nenio kaj al neniu donus la kajeron,

antaux ol gxin tralegi ...

"Mi treege amas studi min mem kaj egale mi analizas miajn bonfarojn kaj

pensojn, kiel ankaux la plej abomenindajn kaj ecx krimajn ... kaj tiajn

mi havas multajn, tre multajn ... al mi estas tiel agrable, kiam mi

kaptas min mem en iun akran malnoblajxon, kiun mi penas kasxi per

diversaj belsonaj nomoj ... kaj antaux la homoj, kompreneble, mi

preskaux cxiam sukcesas en cxi tio. Homo estas tiel kredema, li tiel

kredas la bruon de belaj vortoj! Sed en soleco kun mi mem, de tiu plej

interesa en la mondo _tete a tete_ mi elfosas el la fundo de mia

animo la plej kasxitan abomenajxon kaj gxin metas tien cxi en la

registrolibron de mia kalkulo.

"Mi havas pasian deziron observi min kaj trasercxi en mia pasinteco, kia

ajn gxi estu kaj precipe tial, cxar mi rimarkas, ke oni min opinias ne

tia, kia mi estas ... Min cxiuj opinias, ecx miaj malamikoj, kiel

senriprocxe honesta ... kaj mi uzas mian tutan sagxon, por subteni tiun

cxi opinion. Mi pacigxus kun multaj kulpigoj, sed mi neniam pardonus al

mia amiko, se li aludas ecx ion suspektan pri mia honesteco ... kaj

dume ...

"... Jes, mi denove ripetas, ke cxiu homo havas unu anguleton en la

animo, kien li neniun enlasas, kien ecx li mem enrigardas nekontenta,

cxar nur en tiu cxi anguleto li sin sentas tia, kia li estas ... Aliloke

li ne estas 'li'. Kaj se ni opinias la homon pli bona, aux pensas ke li

povas esti pli bona--gxi estas nur pro tio, ke ni ne konas cxi tiujn

anguletojn de l'animo ... kaj pli bone estas ilin ne koni! ... Mi skribas

cxion cxi tion kun la sola celo--studi min mem ... Okupitaj per la

studado de la vivo kaj de la homoj, ni malmulte konas nin mem ... Mi

volas traesplori mian vivon de l'komenco gxis la fino kaj tiam mia

heredonto aux la posteularo komparu mian personan ekzistadon kaj mian

oficialan biografion kaj vidu, cxu estos io komuna?

"Kelkaj homoj nomas la jxaluzecon nobla sento, aliaj gxin miksas ecx kun

la amo mem.

"Li min jxaluzas, sekve amas!" pensas iu malsagxa virino. "Mi vin

jxaluzas, cxar mi vin amas", trankviligas despoto-edzo sian malfelicxan

duonon, fermante sxin en kagxon.

--Laux mi, la jxaluzeco estas la plej granda malnobleco, kiun povas

manifesti homo. La jxaluzeco de iu viro estas mem-opinio de homo,

kiu imagas al si, ke ekster li la virino nenion bezonas "kiel cxu mi

mem ne suficxas al sxi? kaj sxi ree ne estas kontenta? Kion plu sxi

volas?"--pensas tiaj sinjoroj. Tio estas imago de malsagxulo, kiu

pensas, ke li estas suficxa por plenigi cxiujn malplenajxojn en la vivo

de l'alia. Mia Nevena min jxaluzas, ecx je la libroj. Sxi ne povas

kompreni, kiel iu libro, kia ajn gxi estu, povas esti pli interesa

ol sxi.

Nuntempaj Rakontoj · 第 2 / 5 段