Produced by David Starner, J. C. Goodin and the Online
Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net
INTERNACIA
MONDLITERATURO
Kolekto de la plej famaj verkoj
el cxiuj naciaj Literaturoj
FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922
ESPERANTO-FAKO
G. P. STAMATOV
NUNTEMPAJ
RAKONTOJ
El la bulgara originalo tradukis
kun permeso de l'auxtoro
Ivan H. Krestanoff
Rekomendita de E. L. A.
FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922
ESPERANTO-FAKO
CXIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ
COPYRIGHT 1922 BY FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG
PRESEJO GUNTHER, KIRSTEIN & WENDLER EN LEIPZIG
Enhavo.
Pagxo
1. Vilao apud la maro 7
2. En la tombejo 14
3. La estinteco 20
4. Pri unu anguleto de l'animo 42
5. Du talentoj 61
Noto pri l'auxtoro.
G. P. Stamatov okupas specialan lokon inter la nuntempaj bulgaraj
verkistoj-beletristoj. La rakonto estas lia amata formo. La plej
bonaj el liaj rakontoj, dissemitaj en diversaj gazetoj kaj revuoj,
estas eldonitaj en aparta libro titolita "Elektitaj skizoj kaj
rakontoj" (Sofia, 1905), sed lastatempe aperas el lia plumo ankoraux
pli multnombraj el kiuj mi tradukis la plej distingajn.
Stamatov estas beletristo-satiristo. Lia satira rilato al la vivo
konsistigas esencan trajton en la rakontoj. Li enprofundigxas en la
animojn de siaj herooj ne tiom por ilin malkovri al ni, sed por kapti
iun kriplan flankon en ili, iun abomenan malvirton, gxin aperigi,
moki kaj gxin frapi per sia senkompata sarkasmo, per sia mokmalica
rido. En sia estado la rakontoj de Stamatov estas plimulte provoj de
psikologiaj studoj, ol bildoj de l'vivo. Stamatov ne verkas sub
la premo de poeta instinkto. Li verkas pri antauxe trovitaj kaj
pripensitaj temoj. La celo de lia rakonto estas ilustri certan
penson, argumenti certan temon.
Liaj rakontoj estas kvazaux spegulo por multaj kaj mi esperas,
ke la kelkaj de mi tradukitaj trovos bonan akcepton ankaux cxe
la esperantistaro.
I. H. K.
Vilao apud la maro.
"L'amour est maitre des choses"
"Le veau d'or est toujours debout".
La suno subiradis, kiam ili eniris en la gxardenon.
--Karulo, diru al mi, cxu estas io pli forta, pli bela ol la amo?
Ne estas, cxu ne? Cxio alia estas bagatela, senvalora! ...
--Estas, karulineto mia ... estas ...
--Kaj kio gxi estas?
--Vi estas Linjo ... vi ... vi estas pli forta kaj pli bela
ol la amo mem ...
Felicxa, sxi kasxis sian kapeton sur lia brusto.
--Estas ankoraux io pli forta ol la amo--mallauxte paroletis li en
sxian orelon.
--Kio? ...
--La mono.
--Alecxjo! Kiel vi ne pektimas tiel paroli! Vi ...
Li per kiso surdigis sxian proteston.
--Tio koncernas la tutan mondon, sed ne vin, ne min.
--Kaj kiam, Alecxjo, ni forveturos en vian vilaon?
--Nian vilaon!
--Nian vilaon--ripetis sxi--Kiam?
--Se vi volas--morgaux.
--Bone--morgaux. Mi ne vidis gxis nun maron. Sxajnas, ke gxi estas
belega vidajxo. Io granda, tre granda?
--Ne estas gxi pli granda ol nia amo.--La suno malaperis el la
horizonto. Klinitaj unu al la alia ili cxesis paroli.
* * *
La maro. De la bordo malproksime supren etendigxas parko. Meze de
gxi alta vilao kun terasoj, tute droninta en arboj. Cxirkauxe bedoj
kun floroj, vastaj aleoj, kovritaj per etaj diverskoloraj sxtonetoj.
El la vilao eliras Lina kaj Alecxjo.
Je cxiu pasxo sxi haltas pro raveco kaj felicxo.
--Dio mia! Kiel bele estas cxi tie! ... Jen, rigardu tiun senfinan
bedon da floroj:--blankaj ... verdaj ... rugxaj ... kiel giganta
rubando. Alecxjo! Tio ja estas nia trikoloro! ... Sxi ekiras kaj iom
poste sxi denove haltas.
--Venu ... venu vidi la maron de cxi tie ... Kia bildo! Kaj cxio cxi
tio estas via? ... Nia? ... Jen tie ... tiu dometo eleganta kiel
bombonujo ... gxi ankaux estas nia? Kaj pluen ... la monteto ...
la arbareto ... ili estas ankaux niaj?
--Jes, cxio cxi tio estas nia.
--Cxu vi scias, karulo, mia kapo ebriigxas pro felicxo,--mallauxte
diris sxi kaj premigxis al lia brusto.
--Mi timas cxu tio ne estas songxo.
--La felicxo ja cxiam estas songxo--ecx se oni gxin travivas.
Sxi ameme lin prenis sub la brako kaj ekiris pluen.
Ili eniris en unu arbarkampeton kovritan de tapisxmola herbo,
cxirkauxitan de altaj, densaj arboj, kun brancxoj etenditaj kiel
arkajxo super la tero. En unu angulo de l'arbarkampeto estas arta
kaverno kun speguloj interne sur la muroj. Antaux la enirejo
terfiksitaj: granda ronda tablo, segxoj, super ili elektraj lampetoj.
Tra granda fauxko inter la arboj rigardetas la maro.
Gxi facile ondigxas, kvazaux gxi pretigxas vojagxi ien.
Alecxjo kaj Lina sidigxis cxe la tablo, kontraux gxi.
La ondoj unu post alia celis la bordon, revenis, plifortigxis kaj
denove frapigxis je la sxtonegoj.
Lina ne forlevis la okulojn de la maro. La plauxdo de la ondoj aludis
al sxi pri io nova, nekonata kaj neatingebla.
--Alecxjo, cxu la maro ankaux estas nia?
--Gxi apartenas al neniu.
Sxi eksilentis ofendita, ke ankaux la maro ne estas ilia.
Alecxjo apoginta sin je la tablo sidis senmova. Lia vizagxo estis
serioza.
Iom poste Lina lin ekrigardis.
--Karulo, kio estas al vi? Kial subite vi farigxis malgaja? Tie cxi,
en la mirinda parko, cxe tiu pejzagxo, apud la maro mem ... apud
mi--vi estas pensema. Kio estas al vi?
--Nenio.
--Kiel nenio!? Vi ecx ne volas min ekrigardi. Kion signifas tio cxi?
Aux eble, Alecxjo, la maro, tiu cxi loko rememorigas al vi iujn
malgajajn momentojn? ...
--Ne malgajajn, sed timigajn momentojn ...
Lina saltis de la segxo kaj proksimigxis al li.
--Ne tusxu min, severe diris li.
Sxi paligxis.
--Alecxjo, vi timigas min, kio okazis?
--Okazis io terura. Se mi gxin diros al vi, tiu cxi mirinda pejzagxo
ekodoros al vi je tombejo.
--Dio mia! Mi nenion komprenas. Diru al mi kio estas? Vi kasxas ion
antaux mi, sed mi volas ... mi devas scii ...
Sxi genufleksis antaux li kaj ekvolis preni lian manon.
--Ne tusxu la krimulon!
Sxi starigxis kvazaux pikita.
--Krimulon!?
--Jes! Mortiginton ...
--Kion vi parolas? Vi sxajnas esti malsana.
--Pli sana ol iam mi estas. Sidigxu kaj auxskultu. Mi scias, ke
hodiaux mi vin perdos--mi perdos cxion--sed mi ne povas silenti. En
la urbo mi povis gardi la sekreton, cxi tie--mi ne havas la fortojn.
Kiam mi venas en tiujn cxi lokojn, tuj la timiga fantomo min
persekutas. En cxiu floro mi vidas liajn pensemajn okulojn. Cxiu arbo
starigxas antaux mi, kiel lia melhela figuro. Inter la maraj ondoj
aperas lia kapo kun malafabla frunto ... Ne interrompu min ... Kiam mi
finos, vi povos foriri. Vi scias, ke mia patro estas mortinta kaj mi
heredis lian posedajxon. Cxio nun estas mia--kaj la vilao kun la
parko, kaj la domo en la urbo, kaj la fabriko. Cxio estas mia. Mi
neniam diris al vi, ke mi havas fraton pli grandan ol mi. Li estus
heredonto de mia patro, cxar mi jam dum lia vivo forelspezis mian
parton en mono. Sed okazis tiel, ke mia frato mortis antaux ol mia
patro ...
--Tia estis la Dia volo.
--La Dia volo! Kaj kial vi ne demandas pro kio li estas
mortinta?
--Pro kio?
--Vi demandas! Cxu vi ne povas diveni? ... Aux vi ne kredas? ... Mi lin
mortigis! ... Mi venenis lin ... jen tie cxi ... apud tiu cxi kaverno,
sur tiu cxi tablo. Jen ... tie ... sur via segxo sidis li, kiam ni
vespermangxis, li gaje parolis kaj subite li diris, ke estas al li
dolore. Li iris kusxigxi--kaj kusxigxis por ne plu levigxi. Cxu vi
komprenis nun, kiel cxio estas mia? Neniu malkovris tion cxi--kaj
hodiaux krom mi, scias nur vi. Mi finis. Mi scias, ke mortiginto ne
estas inda je via amo. Vi estas libera kaj, ecx se vi volas, vi povas
komuniki al la polico. Perdinte vin--la cetera estas por mi
senvalora.
Li eksilentis kaj metis la kapon sur siajn manojn.
Sxi kuragxe alpasxis al li.
--Vi diras al mi foriri ... Vi forpelas min ... sed mi ne foriros. Vi
estas krimulo ... mortiginto ... Eble ... mi ne scias ... Kaj se vi
estas tia--por la societo ... por la legxo ... por via frato ... --ne
por mi. Por mi tio cxi estas timiga fabelo, kiun oni ne devas kredi.
Kaj la fantomo de mortinto ne starigxos inter ni. Vin forlasi nun,
kiam vi vin deturnas de vi mem! Neniam! Neniam! ... Mi vin amas post
tiu konfeso ankoraux pli freneze,--cxar nun vi estas senfine
malfelicxa. Kiel ja vi suferas! Mi volas, ke ni suferu kune. Vi
konfidis al mi vian sekreton--mi farigxos via kunulino. Tiu cxi
sekreto nin kunligos por cxiam, kaj la amo sufokos cxion. Alecxjo,
rigardu min, por mi vi estas pura, kiel antauxe. Lasu la mortintojn
en paco. Ni starigos al li monumenton ... servigos memorpregxon ...
kaj la fantomo cxesos vin persekuti ... Rigardu min ... diru al mi,
per kiu mano vi versxis venenon? ... Per la dekstra? ... Jes? ... Donu
al mi gxin kisi ... Por la tuta mondo, gxi eble estas krimula--por mi,
gxi estas mano, kiu min kondukas al la felicxo en la vivo. Fine, se
vi ne povas esti trankvila tie cxi--ni vendu cxion kaj forveturu
eksterlanden. Sciu nur tion--en tiuj cxi minutoj mi sentas min
ankoraux pli via. Kaj vi nome nun havas bezonon de mia amo.
Karulo! ... --sxi levis lian kapon kaj pasie gluis siajn lipojn al
la liaj.
--Kaj nun--plena forgeso de la okazintajxo cxi tie. Kaj ni
foriru--ankaux al mi tedas cxi tiuj lokoj.
Alecxjo starigxis, sxi lin prenis sub la brako kaj ili ekiris la
vilaon.
--Auxskultu, mia kara knabino, cxu efektive vi estas kapabla
ami mortiginton?
--Silentu! ecx ne unu vorton pri tio. Cxio estas mortinta kun via
frato.
Post kelka tempo lia vizagxo klarigxis, facila rideto ekludis sur
liaj lipoj.
Lina konsternita ellasis lian manon. Subite forta rido surdigis la
parkon.
--Ha! ... Ha! ... Ha! ... Ha! ... Ha! ... Ha! ... Kion vi diros, karulino?
Sxi ekpensis, ke li frenezigxis.
--Kion vi diros? ... ha? ... cxu malbone mi finludis mian rolon? ...
Kaj vi kredis? ...
Lina okulfikse lin rigardis.
--Kion signifas cxi tio?
--Gxi signifas, ke mi ludis komedion ... kaj mi estas kontenta, cxar
mi certigxas, kiel forte vi amas min ...
--Komedion!! Kial? ...
--Jen tiel ... Fantazio ... Kaprico ...
--Kaj vi havis nenian fraton?
--Kiel ne havis--mi havas. Tamen li vivas en eksterlando. Sed mi
mensogis al vi pri alia afero. Mi mensogis al vi, ke, cxio cxi tio
estas mia ... Gxi apartenas al mia frato. Vi pardonos al mi tian
senkulpan mensogon? ... Kiu pardonis la mortiginton--pardonos ankaux
la mensoginton! ... Kaj vi ne cxesos min ami pro tio, ke la vilao ne
estas nia? ... Cxu ne, karulineto? ...
En tiu tempo de la kontrauxa flanko iris al ili la administranto de
la vilao--li haltis apud Alecxjo kaj diris al li ion en la orelon.
--Linjo, grava, tre grava afero. Por unu minuto. Iru en la vilaon--mi
ja ... tuj venos.
Kaj li ekiris post la administranto.
Post duonhoro Alecxjo estis en la vilao. Lina ne estis tie. Li
sercxis en cxiuj cxambroj--nenie sxi estis. Li eniris en la
gxardenon, kruciris la aleojn--sxi malestas. En la parko, en la
arbarkampeto--ankaux. Li komencis voki--nenia respondo. Nur la ehxo
malice ripetadis sxian nomon. Li atingis la maron. Neniu. La ondoj
senzorge karesis la dezertan bordon. Terura penso trapasis lian
cerbon. "Ne! ne! Tio cxi ne estas ebla! ... Sed kie sxi estas?"
Pusxita de malbona antauxsento--li rapide ekpasxis al la vilao,
sercxis la servistinojn--trovis neniun. Li ekiris pluen--vojire li
renkontis la gxardeniston.
--Auxskultu--li demandis lin per tremanta vocxo,--cxu vi ne estas
vidinta la frauxlinon?
--La frauxlinon? Sxi pasis de tie cxi al la sxoseo.
--Al la sxoseo? Kaj sxi ne revenis?
--Ne.
--Kaj nenion sxi diris?
--Sxi demandis min, kies estas tiu cxi vilao.
--Sxi demandis vin, kies estas tiu cxi vilao? Kion vi respondis
al sxi?
--Ke gxi nun apartenas al sinjoro via frato.
La gxardeno, la gxardenisto, la vilao, la parko--cxio malheligxis
antaux la okuloj de Alecxjo.
Nevole li eliris sur la sxoseon.
Longa, ebena, malkovrita vojo.
Lina ne estas,--anstataux sxi malproksime videtigxis malgranda
nigra punkteto.
Iom post iom gxi ankaux perdigxis de la horizonto.
"Finite!--mallauxte paroletis li--ankoraux unu viva mortinto!"
Kaj masxinsimile li ekiris returnen.
Li preterpasis la vilaon, la gxardenon, eniris en la arbarkampeton
apud la kaverno kaj sidigxis cxe la tablo.
La maro indiferente ludis antaux li, kvazaux gxi lin konis.
La rigardo trankvile postsekvis la ondojn, kaj la pensoj forkuradis
malproksimen sur la sxoseon, persekutante la malaperintan--karan
estajxon.
Li kredis, ke iun tagon li retrovos sxin ... Post tempo--jes. Sed
nun--li estis treege malsana--Lina forsxiris parteton de lia animo.
Cxio pasos iun tagon--sed en tiuj cxi minutoj, li sciis nur unu
aferon, ke, se li estus vere mortiginta sian fraton--li ne suferus
tiel multe, kiel nun.
En la tombejo.
--Nadja, cxu vi memoras vian promeson?
--Mi memoras, kaj vi ne devas timigi min per gxi. Vi scias bonege:
mi mem gxin proponis.
--Mi scias. Kaj mi volas, ke vi tie gxin plenumu.
--Bone. Kvankam, mi diru al vi la veron, via insisto estas
iom ofenda por mi.
--Ne estas ofendo tio, kio min trankviligos.
--Kaj cxu vi trankviligxos? Sed mi povas vin mensogi ankaux tie!
--Nekredeble. Estas minutoj, kiam la plej kuragxa animo
ekterurigxas ... Per kiu robo vi vestos vin?
--Sed cxu hodiaux ni iros?
--Jes, kio estas?
--Nenio, nur la vetero sxajnas al mi iom dubinda.
--La vetero estas bela ... sed vi farigxas dubinda.
--Mi!? Vi ne konas min ...
--Tie mi ekkonos vin ... Ne vestu vin per tiu cxi robo; gxi ne estas
konvena por la tombejo.
--Kontrauxe, gxi havas sian sencon.
--Gxi estas tre senkulpa ...
--Kia mi estas.
--Ni vidos ...
Anstataux respondon, sxi jxetis al li duonmalestiman rigardon.
Post ne longe ili eliris el la domo kaj luis fiakron.
Ili atingis la tombejon kaj iris internen. Ili trapasis la aristokratian
kvartalon de la malvivula urbo. Cxie lukso. La dankemaj heredintoj
estas eternigintaj la mortintojn per grandiozaj monumentoj kaj per
pezaj marmoraj tabuloj--por ke ili ne levigxu de tie. Fresxaj floroj,
ekbruligitaj sanktlampetoj, ombroricxaj arbetoj, sub ili feraj
segxoj. Komforto, kiel en la vivo. Plie--modestaj vojetoj, malebenaj
tomboj, sen krucoj, preskaux malaperintaj.
Ili haltis apud tomba cxirkauxbaro. Ligna kruco en gxi, ordinara
benko de lignotabuloj. Grandaj literoj, duonelvisxitaj de la pluvo,
parolis pri la mortinto. Apud la kruco juna arbeto kun brancxetoj
sekigxintaj kune kun la larmoj de tiuj, kiuj gxin plantis.
Ili eniris en la cxirkauxbaron.
Nadja pie starigxis apud la kruco. Sxia tuta infaneco trapasis sxian
memoron, kiel songxo, kiel io tralegita, rakontita de iu. Sxi ne
memoris la trajtojn de la kara mortinto, nek unu el liaj karesoj. Kaj
sxi eksentis sin tiel malfelicxa, forlasita, cxirkauxita de fremdaj
homoj! Ecx tiu, kiu sxin amas kaj staras apud sxi, ne estas al sxi
proksima en cxi tiuj minutoj. Kaj li ne mallevis siajn okulojn de
sxi. Sxi neniam aspektis al li tiel bela kaj la robo konvenis al sxia
humoro kaj al la loko. Io pura, infana estis en sxia kvieta, malgaja
vizagxeto kaj en la malsupren direktita rigardo.
Sxi genufleksis. Sur sxiaj palpebroj vibris du lumaj gutetoj kaj
falis teren.
Sed ankaux en la silenta tombejo lia penso nevole transportigxis
en la bruan urbon--kaj sxia senkulpa, suferanta vizagxo videtigxis
antaux li en alia aspekto, kun aliaj rigardoj.
Kaj eksxajnis al li, ke sxi nun trastudas novan rolon, por deklini la
teruran jxuron. Li decidis kontroli tiun animon, senzorgan, kaprican,
nekonstantan en la vivo. Kaj tiel koncentrigitan, malgxojantan tie
cxi.
Li volis dissxiri sxian maskon.
Tie, en la urbo, kie la aero estas venenigita de eternaj komedioj,
kie cxio estas falsa kaj la homo afektas antaux la tuta mondo,
ecx en soleco, en la plej senbruaj dormocxambroj, oni facile
mensogas. Sed tie cxi, antaux la okuloj de la morto, antaux la
Nekonateco, antaux la Eterneco, cxu ne frostigxos la mensogo sur
la lango?
Genufleksinta, Nadja senmove staris apud la tombo.
--Karulino!--senbrue diris li.
--Kion, karulo?
--Vi scias--tramurmuris li surde kaj sentis, ke lia vocxo
tremas.
--Kiel kruela vi estas!--ekparolis sxi.--Cxu vi ne trovas, ke via
deziro estas ofenda ... ateista? ...
--Ne! Se vi volas, ke ni estu felicxaj ... Mi volas scii cxion ... Kio
ajn gxi estas, sed cxion. Mi ne povas vivi kun sekretoj ... La plej
terura sekreto perdas sian teruron, kiam gxi cxesas esti sekreto. Mi
ne timas la veron, mi timas la mensogon.
Nevole sxi turnis sian vizagxon al li. Io malbonsigna brilis en liaj
okuloj. Nadja ektremis.
--Kion vi volas de mi? ...
--La veron, nenion alian.
--Vi parolas per tia tono, kvazaux vi atendus de mi teruran konfeson!
--Egale, suficxas se gxi estas vero. Memoru, Nadja, ankoraux neniu
certigis nin pozitive, ke ne okazas mirakloj sur la tero. Kiu scias!
Eble, kiam vi elparolos la unuan literon de la mensogo, la fantomo de
via patro aperos antaux vi.
--Karulo! Cxu vi efektive ne kredas al mi?
--Ne.
--Kaj, se mi jxuros, vi ekkredos, vi trankviligxos? Kaj neniam
plu vi suspektos min?
--Jes, cxion ... mi forgesos ... mi pardonos ...
--Estas nenio por pardoni ...
Momenton ili eksilentis.
--Kaj se mi ne jxuros?
--Vi jxuros ...
--Aux se mi diros al vi ion teruran? Cxu vi elportos gxin?
--Cxion mi elportos, suficxas, ke vi diru gxin.
--Fine, prezentu al vi, ke mi vin mensogos ankaux tie cxi.
--Mensogu; sed tie cxi nur ne forgesu, ke vi estas virino kaj timas
la morton kaj mortintojn, Dion kaj la diablon ...
--Karulo! Vi estas infano. Milionon da jxuroj se mi faros, ecx tiam
vi ne kredos al mi. Kiu viro kredas al la virino?
--Nadja! Vi ne volas jxuri?
--Mi ne diras tion.
--En tia okazo ripetadu miajn vortojn: "Mi jxuras! ..."--Lia vizagxo
estis severa, la vocxo ordonanta.
Nadja nur paligxis.
--Kial vi silentas?
Sxiaj lipoj ekmovigxis, sed nenion elparolis.
--Nadja! Se vi ne jxuros, mi foriros ... por cxiam ...
Dissxiritaj sonoj ektremis sur sxia lango.
--Mi ne povas! Tio estas kruela! ... Vi turmentas min ... Al mi estas
malbone ... Ni foriru de cxi tie ...
Li proksimigxis al sxi.
Ne vidante, sxi sentadis lian rigardon al si ... Gxi sxin brulis
kiel karbo.
--Cxu ni foriru!? Vi volas foriri! ... Kaj denove ... eterne ...
mi devos scii, ke vi portas sekreton en via animo ... Neniam! ...
suficxe! ... Vi devas diri al mi! ...
--Se vi estas certa, ke mi havas ian sekreton, vi gxin scias ...
Diru gxin ...
--Se mi gxin diros, ne estos pardono, ne estos kompato ...
--Pardono! ... Kompato! ... --ripetis sxi malestime kaj starigxis antaux
li. Fiere levinta la kapon, sxi lin ekrigardis rekte en la okulojn.
Kaj sxi forgesis, ke sxi estas en la tombejo, sxi forgesis cxion. En
tiu cxi momento sxi sentis sin nur virino, malforta, senhelpa, sola,
kaj nenion sxi vidadis antaux si, krom malgxentila vira forto, preta
sxin krucumi, sxin piedpremi en la koton kaj poste indiferente gxis
la tombo sxin turmenti per sia potenco ... aux per sia grandanimeco.
Sxi sciis, ke tio cxi estas batalo por vivo kaj morto.
--Sekretoj! ... --malice ekparolis Nadja.--Neniajn sekretojn havas mi
... Ili ekzistas nur en via malsana imago ... Pri kiu vi ne jxaluzis
min? En kio vi ne suspektis min? Cxu vi kredis al mi almenaux
unu minuton? ... Mi cxion pardonadis al vi ... sed la glaso
superplenigxis. Vi cxi tie, apud la tombo de mia patro, jxetas en
miajn okulojn abomenajn kalumniojn ... Vi petis jxurojn ... bone. Mi
jxuras en la memoro de tiu, kiu eble min auxskultas nun--kaj sxi
triumfe montris per sia fingro la teron,--ke mi estis fidela al vi
kiel hundo ... jes ... gxis hodiaux ... sed de nun ... sciu, mi pli
volonte min fordonos al la unua preterpasanto, ol permesi al vi tusxi
min ... cxu vi komprenis? ... Cxu vi estas kontenta nun? ...
Sxia tuta figuro, vocxo, rigardo estis fieraj kaj majestaj.
Pala staris li apud sxi kaj maldolcxa, malsaneca rideto, pli vere
grimaco, kurbigis liajn trajtojn.
--Nadja! kara Nadja! ... Kion faris vi? Vi mortigis cxion.
--Vi mem sercxis tion ...
--Kial vi jxuris, Nadja! Mi ne kredis, ke vi iros gxis tie ...
--Cxar vi neniam kredis al mi ...
--Ne! ... cxar mi scias cxion ... Li eltiris el sia palto leteron
kaj gxin etendis al sxi.
--Legu! ...
Konata, kara skribmaniero ekkuris antaux sxiaj okuloj.
Senfina teruro sxin ekregis.
Sxia kapo konfuzigxis kaj, por nefali, sxi apogis sin kontraux la
cxirkauxbaro.
--Cxio estas finita, Nadja,--tramurmuris li malespere.
Kaj ili staris unu apud la alia, kiel du obstinaj malamikoj,
ne kuragxante sin ekrigardi.
Vesperigxis. La mallumo vekis Nadja'n. Sxi jxetis rigardon cxirkauxe,
kaj en la krepusko antaux sxi videtigxis la kompatinda, malaltigita
figuro de tiu, kiu sxin amis.
Sur sxia korpo trarampis abomeno, sxiaj lipoj tremis kaj, kvazaux
vipklako, en liajn orelojn eksonis: "Malnoblulo" ...
--Nadja? ... ekkriis li.--Nadja! ... Pardonu min! ... Kaj ekvolis preni
sxian manon.
--For de mi ... malpura besto! ...
Senforte li falis sur la benkon, kaj sxi per rapidaj pasxoj
cxirkauxiris la tombon, por ne pasi preter li, kaj eliris el la
cxirkauxbaro.
De la malproksimaj montoj aperis la luno kaj lumigis la malvivulan
urbon, kie dormis tiom da gxojoj kaj suferoj. Kaj li dauxre sidis
apud la tombo. Kaj en tiu cxi eterna trankvilo, meze de hxaoso da
pensoj, li komprenis, ke li sxin perdis, kaj ne tiam, kiam sxi
perfidis al li, sed nun, tie cxi, li perdis sxin, por cxiam.
Lia animo sxirigxis de pensoj. Li enviis la mortintojn. Li konsciis,
ke pli volonte li pardonus al sxi la perfidon, ol sxi al li tiun cxi
scenon.
Kaj kun larmoj, li konsciis, ke sxi estas prava.
La estinteco.
--Kiu estas tiu altkreska sinjorino? demandis Mirski sian
kamaradon, montrinte kompanion de viroj kaj virinoj, irantaj
antaux ili en la vasta aleo de l'arbokulturejo.
--Vi demandas per tia tono, kvazaux vi ne konas sxin.
--Jes, sxajnas al mi, ke iam antauxe mi sxin vidis ie ... sed diru al
mi, kiu sxi estas?
--Por diri la veron, mi ne scias detale sxian biografion. Mi scias
nur kelkajn pagxojn, sed ankaux ili ne estas treege interesaj ...
--Malgraux tio, diru ilin al mi.
--Cxiuj nomas sxin "Nevena", sxian familion mi ne konas, sxi estas
eksedzino de kolonelo. Kelkajn monatojn post la edzigxo sxi forkuris
de li. Post tio sxin prenis iu ricxulo, kiu asekuris sxin: li acxetis
al sxi domon, enportis monon je sxia nomo en la bankon. Poste sxi
forlasis lin kaj nun, kiel vi vidas, sxi estas en tiu cxi kompanio.
Vi konas tiujn sinjorojn kaj frauxlinojn, vi konas ankaux min. Vi do
povas jugxi pri sxia plua kariero.
Post nelonge ili atingis la kompanion.
Iu sinjoro rakontis ion, kaj Nevena lauxte ridis.
Kiam oni prezentis al sxi Mirski'n--sxi nevole malfermis siajn
okulojn.
--Mirski! ... preskaux elkriis sxi.
Li riverencis.
--Ah, vi konas vin, diris iu.
--Jes ... respondis Mirski.
--Ni ecx estas iom eksparencoj, diris Nevena. Ni estis gefiancxoj,
iam ... cxu ne, Mirski?
Mirski elmurmuris ion.
--Aux, eble, tio cxi ofendas vin, sxi aldonis serioze, pardonu en tiu
okazo, sed, tamen, tio estas vero. Sinjoro Mirski estas mia
eksfiancxo ... mia unua amo, kiel oni diras.
--Al vi estas agrable sxerci pri la estinteco, sinjorino.
--Mi ne havas estintecon, ridetis Nevena.
Sxi sxercis, sed ekpromenante pluen, sxi nevole cxirkauxrigardis,
sercxis per siaj okuloj Mirski'n kaj forlogigxis en la estintecon.
Sxia gaja humoro malaperis. Sxi enpensigxis, ekinteresigxis pri tiu
cxi homo, kiun sxi amis iam kaj kiu povus esti sxia edzo ... kaj nun
li estas fremda, kvazaux vere, ili hodiaux interkonatigxis.
Sxi sentis, ke al Mirski farigxis malagrable, kiam sxi tiel senceremonie
antaux homoj rememorigis al li ilian fiancxigxon.
Kiam la kompanio disigxis en la arbareton, Mirski alproksimigxis al
Nevena. Li volis paroli kun sxi.
--Sinjorino, li diris, mi ne kredis, ke mi vin renkontos iam.
--Kial? ... kaj mi ja estis certa, ke ni revidos nin, cxar la vivo
amas rememorigi al ni la malsagxajxojn, kiujn ni iam estas farintaj.
--Cxu vi nomas niajn tiamajn interrilatojn malsagxajxoj?
--Tute ne! ... mi nomas tiel mian edzecon kun la kolonelo ... kaj vi
gxin rememorigas al mi.
--Cxu vi estis malfelicxa kun li?
--Malfelicxa! ... gxi estas nenio ... sed, mi petas, ne parolu al mi
pri li.
Mirski pasxis apud sxi kaj nevole observadis sxian staturon.
Kaj li ne kredis, ke virino povas esti tiel bela.
Sxi kaptis liajn rigardojn.
--Vi esploras min, eldiris sxi ridetante.
--Mi neniam supozis, ke el tiu malforta knabineto, kiun mi tiame
konis, elkreskos tia imponanta virino.
--Sinjoro Mirski! ... komplimentojn! ... Vi komencas la ludon.
--Ne, vi ludas en modesteco, dum en via animo vi perfekte konscias,
ke vi estas bela, diable bela.
--Prezentu al vi, ke ankaux tio cxi delonge tedis min ...
--Mi kredis ... Ankaux Rothsxildon certe tedis liaj milionoj.
--Mi ne scias ... povas esti ... sed mi iufoje malbenas mian belecon.
--Sed tio cxi estas ricxajxo en nia tempo.
--Jes, sed cxe aliaj kondicxoj ... sxi diris melankolie kaj, sxajne,
forlogigxis malproksimen, kvazaux Mirski rememorigis al sxi ion
alian ... malnovan ... eblan, kion sxi ne estas provinta.
--Ni sidigxu iomete, sxi diris, mi lacigxis.
Ili sidigxis kaj kelkajn minutojn silentis.
Iom poste sxi turnigxis al Mirski, kaj ekrigardis la vizagxon de la
homo, kiu estis sxia iama fiancxo. Gxi sxajnis al sxi iel pli nobla
ol cxiuj aliaj, kiuj estis hodiaux kun sxi. Li havis nenion komunan
kun tiuj homoj, vetbatalintaj, kiu el ili pli facile kaj pli malkare
sxin acxetos ... suficxas, ke sxi deklaru sin je auxkcio.
--Kion vi pensas? ... sxi demandis lin delikate.
--Nenion ...
--Tio cxi ne estas respondo.
--Kaj cxu vi dezirus scii, pri kio mi pensas?
--Kompreneble ... mi tiel multe interesigxas scii, kion vi pensas pri
mi ... cxar, konfesu, vi nun pensas pri mi kaj, pensas malbonon ...
--Jes, vi divenis. Mi pensis, sed ne sole pri vi. Mi pensis pri ni ...
mi pensis kiel facile disbatigxas la homa felicxo ... kaj, ke apenaux
estas io pli malkonsekvenca en tiu cxi mondo ol la homa karaktero. Se
vi nur scius tiame, kiel forte mi vin amis! ...
--Cxu, vere, tiel forte? demandis sxi kun miro.
--Kiel vi vidas, kvin jaroj jam forpasis de tiam, kaj mi ankoraux ne
edzigxis.
--Tio cxi ne estas argumento.
--Por vi ne ... cxu vi scias, ke rememorinte, kial ruinigxas
cxio--ankoraux mi ne povas pordonu tion al mi mem, kaj al vi. Kian
teruran leteron vi skribis al mi tiam! ... Kaj precipe mi malgxojas
pri tio, ke mi estis prava, kaj vi juna, nesperta knabino, tiame,
dorlotita infano de la edukado, estis kulpa. Vi amis, sed vi
komprenis nek la mondon, nek la amon, nek la pasiojn,--nenion. Kaj
pro unu malsagxajxo, infana malsagxajxo, vi disbatis miajn plej
belajn jarojn, kaj vin mem vi faris malfelicxa.
--Kaj cxu vi memoras la kauxzojn de nia eksfiancxigxo?
Mirski malkonfide sxin ekrigardis.
--Cxu vi ja forgesis ilin?
--Verdire, mi rememoras ion, sed mi ne povas klare prezenti al mi
tion. Eble, tio cxi nun perdis por mi cxian sencon, kaj mi ne povas
gxin revoki. Plej bone, rakontu gxin al mi ... mi vin petas ... gxi
interesas min.
--Vi estas prava: La vivo elvisxis en vi tiujn subtilajn komprenojn.
La malgrandajn malsagxajxojn la sperto ne konservas, kaj tiame ...
tiam vi estis vantego, uragano, elemento, kiu neniigis ankaux min,
miajn petojn kaj mian amon ... Vi ridos nun pri tio, kio nin disigis
tiame. Kaj gxi estis ... kiel hodiaux ... mi memoras tiun vesperon. Ni
unuafoje restis longan tempon solaj en via salono. Ni sidis unu apud
la alia, sur la kanapo. Kiel neniam alifoje, vi estis bela,--mi
enamigxinta. Delikate, konfideme vi klinis la kapeton sur mian
sxultron, kaj iutempe niaj lipoj kunigxis en longa, senfina kiso. Sed
jen ... mi mem ne scias kiel kaj kial, mia mano nevole kuntusxigxis
kun viaj genuoj kaj nekonscie, kaj nerve glitis malsupren, kaj jen
mi eksentis sub miaj fingroj viajn sxtrumpojn. Mi svenis ...
Dio mia! ... ekzistis io en tiu cxi mondo, kion oni ne devas atenti
... minutoj, kiujn oni devas travivi, ne haltigante sian cerbon
super ili. La pasio estas senkulpa nur tiam, kiam ili ambaux
estas egale ebriigitaj de gxi. La pasio estas felicxego, estante
blinda. Malferminte siajn okulojn kaj ekvidinte,--gxi farigxas cxu
malcxasteco, cxu perforto. Cxu vi scias, kio okazis en tiu cxi
momento? ... Kvazaux iu vangofrapis vin aux nomis vin publika
virino,--vi furioze saltis de l'kanapo, rugxigxinta pro honto ...
paligxinta pro indigno. Mi genufleksis, mi petis vin, mi ploris ...
mi jxuris antaux vi, ke tio cxi estas pli forta ol ni, ke ne per
ofendoj, sed per kisoj kaj karesoj oni povas sufoki la pasion. Mi
konvinkadis vin, ke ne povas esti malpura aux krima tio, kio nin
kunligos poste por cxiam ... kaj vi rigardis min tiel, kvazaux vi
volis enkracxi en mian vizagxon.
Pro rapida parolmaniero kaj ekscitigxo Mirski haltis momenton.
--Mi vin petas, dauxrigu ... al mi estas tiel agrable vin auxskulti.
Vi rememorigas al mi tiujn tagojn, tiujn minutojn en kiuj mi estis
pura, senkulpa ... Nur diru, mi vin petas, kial mi ne kredas plu al mi
mem, cxu mi estis tiam sincera? cxu mi ne afektis? ...
--Se vi afektus, mi ne suferus tiel longe post tio ... mi ekkonus la
afekton. Tiam vi ne povis tiel arde, tiel sincere ludi komediojn. Tre
juna vi estis ankoraux. Kaj kian intereson vi havis, por afekti! ...
ne ... Vi forlasis la salonon kiel iu senindulgema jugxisto, kaj mia
krimo en viaj okuloj meritis nek favoron, nek indulgon. Post tio
finigxis cxio. Jen la homa cxasteco ... Infana kaj malsagxa
cxasteco! ...
--Kaj cxu vi memoras la leteron? ...
--Gxian enhavon ... jes. En kio nur vi ne kulpigis min: ke mi, kiu
cxiam murmuretis al vi pri ideala amo ... pri parenceco de l'animoj
... --estis ordinara homo, sercxanta nur voluptan amon ... ke vi
disrevigxis en cxio ... ke ne estis amo en tiu cxi mondo ... ke cxiuj
viroj estas la samaj ... ke vi hontis aminte min ... ke, se tio cxi
estas amo ... tiam pli bone estas edzinigxi je la kolonelo. Li
almenaux ne hipokritas kaj ne rakontas pri idealoj, sed sercxas en
la virino nur virinon ...
--Kaj mi edzinigxis je li kaj vengxis al vi ... diris Nevena kun
maldolcxa rideto.
--Cxu vi scias, sinjorino, dauxrigis Mirski, mi donus nun dek jarojn
de mia vivo, se povus reveni cxio cxi tio denove ... nur sen tiu
vespero, cxar tiam mi sentis la poezion de l'vivo. Depost tiam
sekvis, mi ne neas, ankaux gajaj minutoj kaj gxuoj, sed la poezio ne
ripetigxis. Oni povas ami dudekfoje, ami dolcxe ... pasie, sed ne
estas plu tiu aromo, tiu printempo de l'sentoj. Sole dum la unua amo
oni amas nur per la koro,--ne enmiksante la sagxon. Pluen la kalkuloj
venkas la plej fortan amon kaj oni rezonas ecx en la brakoj de
l'amata estajxo.
Nevena auxskultis, kaj io facila, malnova, konata trakuretis sxian
animon, kvazaux sxi sentis tiun cxi vesperon, ke sxi havas animon ...
Gxis nun kvazaux sxi ne bezonis gxin ... sxi forlogigxis en la
estintecon.
Pasis tra sxia memoro cxio, kion sxi estas iam travivinta kun Mirski,
kaj veninte gxis la sceno en la salono ... gxis la letero,--sxi ne
volis kredi, ke tio cxi okazis ... ke sxi ... nome sxi ... estis
kapabla pri tio.
Kaj masxinsimile, kvazaux apud sxi sidis Mirski--sxia fiancxo--sxi
metis sian manon sur la lian.
--Sed cxu la felicxo ja ne ripetigxas? ... sxi tramurmuretis, kvazaux
al si mem. Gxi estis terura tiam ... Kial vi silentas? ... Cxu ne
ripetigxas? ...
--Ne ... tia felicxo ne ripetigxas. Ankaux gxi kiel homo unufoje
naskigxas kaj mortas por cxiam. Ne ripetigxas ... demandante pri la
felicxo, oni ne sentas gxin. Nun ni povas esti nur spertaj aktoroj,
sciantaj bone siajn rolojn, kaj ne agantaj personoj de l'primitiva
kaj ama dramo ... Dafnis kaj Hxloe elkreskis kaj tiam, gxis la lasta
sceno, ni estis kiel ili.
--Suficxe ... suficxe ... ne parolu al mi pri la tiamo--ne rememorigu
al mi la perditan paradizon ...
Sxi eksilentis kaj desegnis ion sur la sablo per la pinto de sia
ombrelo.
Li ne interrompis sxian silenton.
--Ne ... sinjoro Mirski, subite ekparolis sxi, vi ne estas prava. Se
estus vero, ke oni nur unufoje povas esti felicxa, tiam oni cxiutage
sin pafus ... ne ekzistus homo pli agxa ol de dudek-dudek kvin
jaroj ... Vi, simple, min ne amas nun, nenio plu ...
--Kaj cxu vi do amas min? ...
--Gxi estas mia afero. Mi pruvos al vi, ke tion, kion iam rifuzis al
vi unu malsagxa infano--hodiaux centoble redonos la virino.
--Ne parolu al mi pri amo ... mi vin petas ... tio cxi ne estas amo
... ecx ne pasio, sed simpla kaprico.
--Ni intersxangxis niajn rolojn. Tiam mi faradis malsagxajxojn--nun
venis via vico. Tiam mi ofendis vin ... nun vi ofendis min ... Ni
estas kvitaj! ... Ni komencu cxion denove. Mi malpermesas al vi
hodiaux disigxi de mi, diris sxi per tiu certa, potenca tono, per kiu
sxi estis kutiminta konduti al siaj adorantoj. Li starigxis kaj
riverencis. Kaj al Nevena montrigxis, ke en tiu cxi respektoplena
riverenco estas ironio. Sxi ... por kiu la plej ricxaj junuloj estus
malfermintaj siajn plenajn monujojn--por li, havis nenian valoron.
En sxi li vidadis nur memorajxon de la iama Nevena--duonhelan kiel
revo ... La nunan, li trankvile disponigis al la aliaj, sen envio kaj
jxaluzo.
Sxia koro dolore kuntirigxis. Sxi kvazaux unuafoje sentis sian falon.
Sxi komprenis tiun momenton en la turnigxo de l'monda bruo--la
momenton kiam oni klare komprenigas sxin, ke sxi havas nenion komunan
kun tiuj virinoj, kiujn oni povas ami ...
Kaj en cxi tiuj minutoj sxi kredis ... sciis, ke, se li prenos
sxin--li prenos sxin kiel ordinaran publikan virinon, kun kiu oni
povas pasigi plej pasie tutan nokton, kaj cxe sunlevigxo rugxigxi
pro sxi.
Baldaux ili auxdis la vocxojn de l'kompanio venanta al ili.
--Cxu vi scias, Mirski, diris sxi iel nerve ... mi bedauxras nun, ke
mi renkontis vin. Vi memorigis al mi la nerevenigeblan estintecon kaj
mortigis en mi la senzorgecon, vere, eble kriman, tamen sen kiu mi
apenaux povus vivi pluen.
Kiam la kompanio kolektigxis--oni decidis iri en Knjajxevo'n[1] kaj
arangxi malgrandan festeton en iu bierejo.
Mirski manetendis por levi la cxapon kaj adiauxi de la
kompanio--Nevena fiksis sian rigardon sur lin. Sxi invitadis lin,
ordonis, ke li restu. Mirski trankvile renkontis sxian rigardon.
Sxi vidis sin senforta antaux li.
--Sinjoroj! diris sxi ekscitite--se sinjoro Mirski ne iros kun ni,
ankaux mi restos cxi tie.
Cxiuj cxirkauxis Mirski'n kaj komencis lin konvinki, ke li devas
konsenti.
Por cxesigi tiun cxi komedion--li cedis.
Post unu horo la kompanio sidis en aparta cxambreto de bierejo en
Knjajxevo.
Oni alportis bieron, mendis mangxajxojn.
Jam enirinte en la bierejon--Mirski eksentis ke li faris
malsagxajxon, kaj tenis sin iom flanke de Nevena--sed sxi,
rimarkinte lian humoron, sidigis lin apud si.
--Ni, sxajnas, komencos jxaluzi, diris iu el la kompanio.
--Kial do?! ... ridetis alia. Tie cxi inter ni Mirski aperas kiel
speco de eksedzo--kaj pri viroj ne estas akceptite jxaluzi ...
--Sinjoro Mirski, se iliaj malsagxajxoj estas al vi malagrablaj--mi
silentigos ilin.
--Lasu ... diris li mallauxte, mi ecx ne auxskultas ilin, kaj mi diru
al vi ... gxi cxesis dolori ...
--Tre baldaux ... videble gxi ecx ne doloris.
--Eble ...
--Kruela! ... pli kruela ol mi tiame, almenaux ne diru gxin.
--Mi silentos.
--Ne, vi parolos ... nur ne tion ... ne tiel ... pri io alia kaj
gaja.
--Ne atentu pri mi: mi hodiaux estas ne respondema.
--Kaj ili envias al vi kaj rajtas envii al vi.
--Kial? ... mi nun sentas nur unu solan deziron--ke mi foriru de cxi
tie--al mi tedas tiu cxi kompanio.
--Vi ne foriros ... cxu vi auxdas? Se vi foriros, ankaux mi ekiros
kun vi.
La kompanio, rimarkinte la mallauxtan interparolon de Nevena kun
Mirski, faris tian bruon, ke Nevena estis devigita forlasi Mirski'n
por momento kaj sin okupi pri ili, kaj Mirski, profitinte de tio,
trankvile observadis siajn konatojn.
Li konis ilin tre bone gxis la lasta kaj, kune kun ili, kiel ankaux
nun, li amindumis iam la fremdajn virinojn, perdis tutajn vesperojn
kaj noktojn kun sola celo--venki ... sukcesi, kaj tiam sxajnis al li
tre nature antaux la okuloj de l'edzo, la patro aux la frato sxteliri
al la malfortaj kordetoj de iu beleta sinjorino, revanta ekster la
edzeco alplenigi la malplenajxojn de l'vivo.
Li konkuris al ili: en iuj lokoj li gajnis ... en aliaj perdis aux
atendis la vicon. Kaj neniam venis en lian kapon pripensi, ke li aux
ili faras ion nebelan. Sed tiun cxi vesperon, cxiuj liaj kamaradoj
videtigxis antaux li en sia estanta grandeco ... kvazaux ili formetis
siajn maskojn. La besto--la nesatigebla besto, kiu rekonas nek
virgecon, nek honton, nek decregulojn, estis klare legebla en iliaj
okuloj ... ke li nauxzis de ili.
Cxiu el tiuj cxi sinjoroj esperis jam tiun cxi nokton sxin konduki en
sian hejmon ... kaj sxi scias tion, kaj tute trankvile sidas,
sentante, ke antaux sxia vizagxo ili kalkulas nur unu aferon: "Kiom
do sxi kostos?"
Kaj tio cxi estas Nevena, la sama Nevena, kiun li amis tiam kaj kies
figuro ankoraux estas konservita en lia memoro.
Nesciante kial--li sentis en tiuj cxi minutoj, ke ili ofendas
ankaux lin per tio.
Kaj rimarkinte de ilia flanko iun pli cinikan sxercon, pli
malmodestan alparolon al Nevena--li ekvolis kapti la segxon kaj
ilin forpeli, cxiujn gxis la lasta de cxi tie kune kun sxi.
Lia cerbo komencis pli forte labori ... sed iutempe, atentinte, ke li
trinkis kvinan aux sesan bieron, li diris al si mem: "Kial mi tiel
ekscitigxas? Tio cxi estas certe de la biero ... cxu tusxas mian
aferon cxio cxi tio? ... Kia mi estas por sxi? ... En kio ili estas
kulpaj al mi? ... Cxu ankaux mi sur ilia loko ne farus la samon? ...
Komedioj! ... sentimentalecoj! ... De kelkaj bieroj mi ekscitigxis."
Kaj samtempe li sentis, ke io doloras ... kuntiras lian koron, kaj iu
interna vocxo murmuretas al li, ke cxio cxi tio ne devis esti tiel
... ke tio cxi estas terura ... ke, se la vivo estas loterio, hazardo
... kaprico de io nevidebla, nerespondebla, gxi ne havas sencon.
Ke estas monstre ... krime disbatigxi tiel la homo kiel iu malkara
ludilo en minuto de ebrieco. Ke cxiuj cxi tiuj acxuloj devus
genufleksi antaux sxi, se ne pro alia afero, pro sxia beleco, sed
genufleksi pregxante, kaj ne etendi siajn malpurajn manojn, plenajn
je bankbiletoj.
Kaj nevole meze de la fumo de cigaredoj, la odoro de l'biero, sxercaj
interparoloj--li vidis antaux si deksepjaran knabinon--preskaux
infanon.
Kiam la vivo sukcesis malbonigi tiun kreitajxon?
Kiel gxojplenaj ja rapidis cxiuj cxirkauxantoj detrui sxian virgan
mondon, kaj la malklerecon de l'amo anstatauxigi per la subtilaj
konoj de l'malcxasteco--de tiu malcxasteco, kiun ni samtempe
sercxas kaj malestimas.
Kaj en cxi tiu minuto li tiel kompatis Nevena'n, ke li preferis sxin
forporti de cxi tie, diri al sxi, ke li denove sxin amas, nur, ke sxi
denove farigxu la iama Nevena, tiu Nevena, kiu estis kapabla lin
vangofrapi pro unu senkulpa manetendo.
Sed rigardante sxin nun, auxskultante sxian vocxon, vidante sxiajn
gestojn--li certigxis, ke tiu Nevena estis mortinta por cxiam kiel
por li tiel por si.
De la cxasta infano ne restis ecx ombro.
Ecx sxajnis al li nun, ke sxi plisagxigxis ... Sxia interparolo
farigxis kuragxa--la respondoj trafaj, spritaj. Sxi lernis moki,
povosciis tuj ekrigardi en la fremdan animon, divenadis la sekretajn
pensojn de siaj adorantoj ... kaj majstre ilin metadis en iliajn
lokojn, kiam ili trouzis aux ne placxis al sxi.
Sed en tiu cxi sagxo Mirski trovis nenion konsolan.
Sxajnas, ke tio cxi estis sagxo de iu komercisto, deziranta pli
kare vendi sian komercajxon en la bazaro.
Post nelonge Mirski atente haltigis siajn okulojn sur sxi. Sxia
vizagxo estis ekscitita ... sxiaj okuloj brulis, kaj Mirski nevole
konfesis, ke neniam dum sia vivo li vidis tian belulinon.
"Dio mia, li tramurmuretis--kial sxi ne estas tiel pura, kiel
sxi estas bela?" ...
Sxia maneto tenis la maldikan glason da biero, kaj sxi, turninte sin
al Mirski, diris al li:
--Cxu vi scias? mi decidigxis cxi tiun vesperon min ebriigi ... sed,
vi scias, tiel bone ebriigxi, kiel iu viro, volanta sufoki en sia
animo iun malnoblajxon ...
--Kial do tiaj fantaziajxoj?
--Tio cxi ne estas fantaziajxoj ... Mi preferas forgesi hodiaux
cxion ... forgesi, ke mi naskigxis en tiu cxi mondo ... forgesi,
ke mi iam sidis kun vi cxe ni en la salono ... ke mi skribis
al vi leterojn ... ke mi vin renkontis denove ... cxion ... cxion
forgesi, ecx min, ecx vin.
--Tiam plej bone estas, ke mi foriru de cxi tie? ...
--Ho! ne ... Neniamaniere ... tio ne helpos al mi. Kontrauxe, mi tiam
ebriigxos ankoraux pli multe. Mi ploros tiam ... batos ... mordos ...
he, al cxiuj cxi tiuj mi elgratos la okulojn. Vi ne foriros, cxu vi
auxdas? Sidigxu pli proksime de mi ... ankoraux. Cxu vi auxdas,
Mirski! Se vi foriros, mi jxetos min sub la tramveturilon ... Kial
vi rigardas min tiel? Mi estas kapabla pri tio ... mi volas, ke vi
rakontu al mi denove pri tiu vespero en la salono ... de la komenco
mem, kaj morgaux ... morgaux vi alportos al mi tiun leteron: mi volas
vidi, cxu mi gxin skribis. Se vi ne alportos gxin, mi mem venos al vi
... cxu vi auxdas? ... mi venos al vi! Aux vi ne volas? Cxu vi ne
akceptos min? ...
Mirski sxin rigardis, sentante, ke la biero komencis efiki en sxi.
Estis minutoj, dum kiuj sxi klinigxis al li--kvazaux sxi volis
cxirkauxpreni lin.
Tiutempe la sinjoro, sidanta cxe la alia flanko, tusxetis la nudan
parton de sxia mano por diri al sxi ion.
Sxi sentis la ektusxon de fremda mano.
--For la manojn! ... sxi elkriis, turninte sin al li. Kiel vi
kuragxas tusxi min. Kiu donis al vi tiun rajton? ... Ha? ...
Sxi eksilentis, kvazaux sxi estis sufokigxinta.
Sxia kapo ekturnigxis.
Sxi cxirkauxrigardis kaj altigis sian rigardon sur Mirski.
--Mirski! ... Tio estas vi? Cxu ne? ... Kial vi silentas? ...
Mirski! ... Vi mensogas pri tio ... pri cxio vi mensogas ...
Mi neniam skribis al vi!
Sxi komencis balbuti kaj ripeti la vortojn.
Sxiaj okuloj erarvagis, la vangoj flamis.
Mirski klinigxis al sxi.
--Sinjorino, trankviligxu ... trinku akvon.
--Kial estas bezona al mi akvo? Mi ne volas akvon.
--Sinjorino, al vi estas malbone ... Sinjoroj, mi vin petas malfermu
la fenestron.
--Lasu min ... lasu min ... kriis sxi, foriru de tie cxi ...
lasu min.
Vane Mirski konvinkadis sxin, ke sxi trinku iom da akvo kaj,
eliru en puran aeron.
Sxi ne movetigxis de sia loko--nur klinis la kapon sur siajn manojn
apud la tablo--kvazaux sxi ekdormis.
--Finigxis! ... diris iu.
--Kaj tio cxi estis festeno! ...
--Vi, Mirski, kion vi estas parolinta al sxi?
Iutempe sxi levis sian kapon, kvazaux sxi rememoris ion.
Kaj jen subite forta, nerva rido plenigis la cxambron.
--Ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... ha! ...
li estis kaptinta miajn genuojn! ha! ... ha! ... ha! ... ha! ...
Cxu vi auxskultas? ... Mirski estis kaptinta miajn genuojn ... kaj mi
forlasis lin pro tio. Ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... li mensogas! ...
mensogas! ... mensogas ... Kaj la rido transiris en histerion.
Mirski saltis, kaptis sxin per siaj manoj, elversxis tutan karafon da
akvo sur sxian vizagxon, malbutonumis sxian vesteton kaj forportis
sxin sur la kanapon.
Li zorgis pri sxi tiel, kvazaux neniu, ekster li, havis tiun cxi rajton.
Post nelonge sxi fermis la okulojn. Sxia kapo pezis, sxi forte
spiris, sed sxia cerbo iom post iom rekonsciigxadis.
Sxi vidis la tutan kompanion, la tablon kun biero, la mangxajxojn ...
sxi komencis rekonadi cxiujn siajn adorantojn unu post la alia kaj
samtempe vidis kaj sentis apud si Mirski'n.
Sxia brusto ekmovigxis, io malsaneca eltirigxis el gxi, iom post iom
gxi premis sxian gorgxon ... kuntiris gxin ... kaj sxi, forte
ploregante, enigis sian vizagxon en la kanapon.
--Sinjoroj, diris Mirski, vi senkulpigos min, sed mi opinias, ke
estos plej bone, se vi iomete foriros de cxi tie. En certaj minutoj
via cxeesto kauxzas al sxi suferon.
Iuj ekmurmuris, aliaj indignis.
--Kaj kial do?
--Kia vi ja estas tie cxi?
--Videble, li estas prava.
--Jes ... jes ... ili foriru ... cxiuj foriru ... gxis la lasta,
kriis Nevena, kaptante la manon de Mirski.
Restinte solaj, Mirski sidigxis apud sxi.
Deflanke li aspektis kiel kuracisto klinita super la kusxejo de
sia paciento, al kiu oni jam per nenio povas helpi.
Li vidis la tutan teruron de sxia sorto kaj sentis, ke li ne
povus, ne entreprenus savi sxin.
Rigardante sxian belan talion, la dolcxan vizagxeton, li klare
komprenadis, ke cxio cxi tio estis destinata kiel momentaj amuzigxoj
de l'homo.
Cxiu rajtas gxui tiun belan korpon ... cxiu povas gxin acxeti ...
kaj sxi neniam kaj per nenio povos gxin reacxeti de l'mondo. Nek
la pento, nek la pardono restarigus sxiajn rajtojn super sxi mem.
Iutempe Nevena malfermis siajn okulojn, haltigis sian rigardon
sur Mirski kaj nerve alpremis lian manon al sia brusto.
--Mi vin petas, sinjoro Mirski, ne foriru ... al mi estas
malvarme.
Mirski starigxis, fermis la fenestron, kovris sxin per sia supra
vesto kaj denove sidigxis apud sxi.
--Cxu vi scias, ekparolis li al sxi kaj volis diri "Nevena",
sed li englutis la vorton ... vi faros plej bone, se vi iom dormos.
--Ne ... ne ... mi ne volas dormi ... al mi ne estas malbone. Vi
pensas, ke tio cxi estas de la biero, ke mi estas ebria ... ne ... mi
estas trinkinta ecx pli multe alifoje. Al mi farigxis malbone de alia
afero ... de nia renkontigxo ... de tio, kion vi diris al mi ... de
la letero. Mi rememoris bone nun, ke mi skribis al vi tian leteron
kaj mi hontas ... mi hontas ne antaux mi mem, sed antaux vi. Al mi
estas malagrablaj cxiuj tiuj homoj, kiuj estis tie cxi kun ni. Mi vin
petas, ne enlasu ilin plu cxi tien, mi ne volas ilin vidi, se ili
eniros, mi faros skandalon.
Li ekrigardis sxin rekte en la okulojn.
--Kaj kion vi sercxas en tiu kompanio? demandis li preskaux
severe.
--Ne demandu, ne demandu kion ajn ... mi ne povis alie.
--Kaj kial vi forlasis vian edzon?
--Mi vin petas, eksilentu ... Tie estas pli malbone ol cxi tie. Sed mi
ne povas resti plu cxi tie ... konduku min hejmen ... mi sufokigxas
en cxi tiu cxambro.
--Vi estas malforta nun ... cxu vi povus starigxi kaj iri
gxis la fiakro?
--Mi povos ... mi apogos min je via mano kaj vi subtenos
min.
Mirski helpis al sxi starigxi. Li surmetis la supran veston sur
sxiajn sxultrojn, prenis sxin sub la brako kaj ili eliris el la
bierejo.
Estis jam plena nokto. La lanternoj de l'fiakro briletis proksime.
--Cxu vi scias, Mirski, mi estas tre kontenta, ke estas mallume kaj,
ke estas neniu cxirkauxe. Mi hontus iri kun vi, ja ankaux vi, certe,
ne decidigxus eliri tiel kun mi, sxi ekparolis mallauxte.
Mirski respondis nenion kaj vokis la veturigiston.
Sidigxinte en la fiakro unu apud la alia--ili ambaux silentis, kaj
Mirski nevole meditis: "Kiom da fojoj sur la sama sxoseo, eble per la
sama fiakro, sxi revenadis tiel kun alia", kaj samtempe iu interna
vocxo murmuretis al li: "Dolore estas al vi nun ... cxu ne? Kaj vi
... cxu vi ne veturis gxuste tiel kun fremdaj virinoj, kiuj ankaux
estis karaj al iu tiel same, kiel al vi estis kara Nevena tiame?" ...
"Kiom da puraj kreitajxoj vi malcxastigis en tiu cxi mondo? Kiom da
vivoj vi difektis? Kaj nun vi indignas, ke la mondo malpurigis vian
iaman puran revon?" ... kaj la rememoroj pri la antauxa Nevena,
kunmiksigxante kun la nunaj cirkonstancoj,--malsanece kuntiris lian
koron.
Li sentis, ke inter li kaj Nevena estis io komuna, parenca ... kaj
samtempe li ne povis trankvile spiri apud sxi: sxia tuta estajxo--la
vestoj, la cxapelo, la gantoj sur sxia mano, okaze apogita je lia
mano, la bukloj de sxiaj haroj, kiuj malligitaj de l'vento karesis
lian vizagxon--cxio rememorigis al li tiun mondon, en kiu estas
nenio pura, en kiu cxio estas acxetita kaj cxio vendigxas, kaj li
nevole rememoris pri siaj kamaradoj. Kiel ili enviis al li cxi tiun
vesperon! Kiel gxoje ili okupus lian lokon! Sed kial li sentis, ke
li ne estas kapabla, ne povas, ne devas sxin preni? ... Kial la penso
pri fizika posedo forkuradis de li kiel io neebla ... nebela ...
krima? ... Kial en la profundo de sia animo li havis al sxi sentojn,
kiajn havas cxiu homo al sia belulino-fratino? Kaj cxu oni povas
atenci kontraux sia fratino, ecx se sxi farigxos publika? Kaj nun
en tiu cxi minuto li plu ne kuragxis elmontri antaux sxi siajn
instinktojn, ol tiam en la salono, kiam sxi estis ankoraux pura kaj
senkulpa.
Sxajnis al li, ke li malhonorigus mem sian plej brilan revon,
malpurigus ankaux sian tiame puran beston "mi".
La fiakro alproksimigxadis al Sofio, kaj Mirski dauxrigis sondi
en sia animo.
"Sed li povus esti sxia edzo! ... Kial ne esti amanto? ..."
Kaj li sentis, ke de nun povas sxin preni cxiu ajn, nur ne li. Por
li, sxi estis perdita por cxiam. Al aliaj sxi sin fordonis por mono,
aux pro kaprico, al li, sxi sin fordonus por repravigi kaj revenigi
la estintecon, por ke sxi purigxu per li kaj poste deklaru rajtojn de
pura amo, kaj li ne havis fortojn en si mem por tiu repravigo. Li
vidis en sxia animo tiun rompigxon, soifon pri lauxlegxa felicxo,
kaj li sentis sin malforta por etendi al sxi la manon.