"Mi venis kun mia fratino el malproksima lando," rakontis li,
kaj samtempe li faris signon, ke mi sekvu lin: "ni loĝis ĉi
tie ĉe amiko de nia familio. Hieraŭ mia fratino subite mortis
de malsano, kaj la parencoj volas enterigi ŝin morgaŭ. Sed,
laŭ malnova kutimo de nia familio, ĉiuj samfamilianoj devas
kuŝi en la kripto de siaj prapatroj: multaj, kvankam ili mortis
fremdlande, ripozas nun, enbalzamigitaj, en la hejma tombejo.
Nu, al miaj parencoj mi ne domaĝas ŝian korpon, sed al mia
patro mi devas alporti almenaŭ la kapon de lia filino, por ke li
vidu ŝin ankoraŭ unu fojon."
Ĉi tiu kutimo, dehaki al amataj parencoj la kapon, ŝajnis al
mi, verdire, sufiĉagrade terura; tamen, mi ne kuraĝis ion
kontraŭdiri, timante ofendi la nekonaton. Mi do diris al li, ke
mi bone scias enbalzamigi kadavrojn, kaj petis konduki min al la
mortinta sinjorino. Survoje, mi ne povis deteni min de la
demando, kial ĉio ĉi tio devas fariĝi nokte kaj tiel sekrete.
Li respondis al mi, ke liaj parencoj, kiuj konsideras lian
intencon kruela, malhelpus ĝin, se li provus plenumi ĝin tage;
sed se la kapo estos definitive detranĉita, ili jam ne povos
multe diri pri la afero; li mem, diris li, povus alporti al mi la
kapon, sed natura sento malebligas, ke li detranĉu ĝin
propramane.
Dume ni alvenis antaŭ grandan belegan domon. Mia akompananto
ĝin montris al mi kiel la celon de nia nokta promeno. Ni
preterpasis la ĉefan enirejon de l' domo; eniris tra malgranda
pordo, kiun la nekonato zorge refermis; kaj fine, en la mallumo,
supreniris mallarĝan tordŝtuparon. Ĝi kondukis en nesufiĉe
lumigitan koridoron, el kiu ni venis en ĉambron, kiun heligis
lampeto fiksita sur la plafono.
En ĉi tiu ĉambro estis lito, en kiu kuŝis kadavro. La
nekonato deturnis sian vizaĝon, kvazaŭ li volus kaŝi siajn
larmojn. Li montris per la fingro la liton, ordonis al mi
plenumi bone kaj rapide mian taskon, kaj forlasis la ĉambron.
Mi elpakis miajn tranĉilojn, kiujn, kiel kuracisto, mi ĉiam
havis ĉe mi, kaj proksimiĝis al la lito. Je la tuta kadavro,
estis videbla nur la kapo, sed ĉi tiu estis tiel bela, ke,
vole-nevole, kaptis min plej profunda kompato. La longaj nigraj
harligoj pendis, plektitaj, malsupren; la vizaĝo estis pala; la
okuloj, fermitaj. Komence mi entranĉis la haŭton, same kiel
faras ĥirurgoj, ekamputante korpmembron. Poste mi prenis mian
plej akran tranĉilon, kaj tratranĉis, per unu bato, la gorĝon.
Sed kia terurego! La mortintino malfermis la okulojn, sed tuj
refermis ilin, kaj, ekĝemante profunde, ŝajnis nur en tiu
momento ellasi la lastan spiron. Samtempe la varma sango
elŝprucis el la vundo. Nun mi estis certa, ke mortigis la
malfeliĉulinon neniu alia krom mi. Ke ŝi jam ne plu vivis,
estis tute ne dubeble, ĉar, post tia vundo, nenio povus ŝin
savi. Dum kelke da minutoj mi staris tie, korpremata de tiu
teruraĵo. Ĉu la ruĝmantelulo trompis min? aŭ ĉu eble la
fratino estis antaŭe nur ŝajnmortinta? Ĉi tio ŝajnis al mi
la pli kredebla supozo. Sed mi ne povis diri al la frato, ke
malpli rapida tranĉo estus revekinta ŝin, ne mortigante; sekve
mi pretiĝis por findetranĉi la kapon. Sed ankoraŭ unu fojon
ekĝemis la mortanta, streĉetendis sin per dolorega ekmovo, kaj
mortis. Ĉe tio, venkis min la teruro, kaj, preskaŭ freneza de
timo, mi elkuregis el la ĉambro. Sur la koridoro regis plena
mallumo, ĉar la lampo estis estingita; de mia akompaninto ne
estis videbla eĉ ia postsigno; kaj mi devis palpiri laŭlonge de
la muro, por atingi la tordŝtuparon. Fine mi trovis ĝin kaj
malsupreniris, duone falante, duone glitante. Ankaŭ malsupre
estis neniu. Mi trovis la pordon nur duone fermita; kaj mi
spiris pli libere, estante denove sur la strato, ĉar en tiu domo
fariĝis al mi neelporteble terure. Antaŭenpelata de timo, mi
kuregis en mian loĝejon kaj enprofundiĝis en la kusenojn de mia
lito, por forgesi mian abomenan faraĵon. Sed dormo ne venis al
miaj okuloj, kaj nur post la tagiĝo mi iom retrankviliĝis.
Estis, laŭ mia opinio, tre neverŝajne, ke la homo, kiu
subinstigis min plenumi tiun krimon (mi nun ja konsideris mian
faron kiel krimon), denuncos min antaŭ tribunalo. Tial mi tuj
decidis reiri en mian magazenon, daŭrigi mian komercadon kaj
fari kiel eble plej senzorgan mienon. Sed ho ve! nova
cirkonstanco, kiun mi antaŭe ne rimarkis, pliigis nun mian
maltrankvilecon. Mia ĉapo kaj mia zono, ja ankaŭ miaj
tranĉiloj malestis, kaj mi ne sciis certe, ĉu mi forgese lasis
ilin en la ĉambro de l' mortigita, aŭ perdis poste dum mia
forkuro. Pli kredebla ŝajnis al mi, bedaŭrinde, la unua
konjekto: oni do povus eltrovi min kiel mortiginton!
Je kutima horo mi malfermis mian magazenon. Baldaŭ poste venis
al mi mia najbaro, kiel li ĉiumatene kutimis fari, ĉar li estis
homo tre babilema.
"Nu, kion vi diras," ekparolis li, "pri la terura afero, kiu
okazis en la lasta nokto?"
Mi ŝajnigis scii nenion.
"Kiel! ĉu vi ne scias, pri kio parolas la tuta urbo? ne scias,
ke la plej bela floro de Firenzo, Bianka, la filino de l'
gubernatoro, estas pasintanokte mortigita? Ho ve! Hieraŭ mi
vidis ŝin, ankoraŭ tiel gajan, veturantan tra la stratoj kune
kun ŝia fianĉo; ĉar hodiaŭ ili volis edziĝi."
Ĉiu vorto de la najbaro estis al mi kvazaŭ pikego en la koron.
Kaj ofte ripetiĝis mia turmentego, ĉar ĉiu mia kliento
rakontis la aferon, unu pli terure ol alia; tamen ili ne povis
diri ion samgrade teruran, kiel tio vidita de mi mem.
Ĉirkaŭ tagmezo venis en mian magazenon juĝeja oficisto.
Petinte min foririgi la apudestantojn, "Sinjoro Zaleŭkos,"
parolis li, montrante la perditajn de mi objektojn, "ĉu tiuj
ĉi apartenas al vi?" Mi pripensis momenton, ĉu mi ne tion
neu; sed ekvidinte tra la duone malfermita pordo mian
domluiganton kaj aliajn konatojn, kiuj eble povus kontraŭatesti,
mi decidis, ne plimalbonigi la aferon per mensogo, kaj konfesis
min kiel posedanton de la montritaj objektoj. La oficisto
ordonis al mi sekvi lin, kaj kondukis min en grandan
konstruaĵon, kiun mi baldaŭ rekonis kiel malliberejon. Tie li
asignis al mi ĉambron, kie mi restu ĝis nova ordono.
Terura sin montris al mi mia situacio, dum mi meditis pri ĝi en
tiu soleco. La penso, ke, kvankam nevole, mi tamen iun mortigis,
revenis ree kaj ree al mia spirito. Ankaŭ mi devis konfesi al
mi mem, ke brilo de oro turnis al mi la kapon; alie mi ne estus
irinta tiel blinde en la kaptilon. Du horojn post mia aresto,
oni elkondukis min el mia ĉambro, kelkajn ŝtuparojn malsupren,
en grandan salonon. Tie, ĉirkaŭ longa nigrekovrita tablo,
sidis dek du viroj, plejparte grandaĝuloj. Ĉe la flankoj de l'
salono etendiĝis benkoj, sur kiuj sidis la plejeminentuloj de
Firenzo. Sur alkonstruitaj pli supre galerioj staris densamase
la rigardantoj. Kiam mi stariĝis antaŭ la nigra tablo,
leviĝis homo kun severa, malgaja mieno: estis la gubernatoro.
Alparolante la kunvenintaron, li diris, ke li, kiel patro, ne
povas juĝi la nunan aferon: tiun ĉi fojon li do cedas sian
lokon al la plej maljuna senatano. La plej maljuna senatano
estis grandaĝulo almenaŭ naŭdekjara. Li tenis sin
antaŭenkliniĝe, kaj maldensaj blankaj haroj kovretis liajn
tempiojn: sed fajre fulmetadis ankoraŭ liaj okuloj, kaj lia
voĉo estis sentrema kaj forta. Unue, li demandis min, ĉu mi
volas konfesi la mortigon. Mi petis lin favore aŭskulti min,
kaj rakontis sentime kaj klarvoĉe, kion mi faris kaj kion mi
sciis. Mi rimarkis, ke la gubernatoro, dum mia rakontado, jen
paliĝis, jen ruĝiĝis; kaj kiam mi finis, li kriis al mi
kolerege: "Kiel, abomenulo! ĉu al senkulpulo vi volas imputi
krimegon, kiun, pro avareco, plenumis vi mem?" La senatano
faris al li riproĉon pro lia interrompo, ĉar sian rajton li
libervole rezignis; krom tio, estas neniel pruvite, ke mi krimis
pro avareco, ĉar, laŭ lia propra diro, oni ja nenion forrabis
al lia mortigita filino. Li eĉ diris al la gubernatoro, ke li
devas fari raporton pri la ĝistiama vivo de sia filino, ĉar nur
tiamaniere oni povas decidi, ĉu mi diris la veron, aŭ ne. Tiel
parolinte, li fermis por tiu tago la juĝan kunsidon, por
elĉerpi konsilon, diris li, el la paperaĵoj de l' mortinta,
kiujn al li transdonos la gubernatoro. Oni rekondukis min en
mian malliberejon, kie mi pasigis malĝojan tagon, turmentata de
la dezirego, ke oni eltrovu ian interrilaton inter la mortigita
sinjorino kaj la ruĝmantelulo.
Plena de espero, mi revenis, la morgaŭan tagon, en la juĝejon.
Sur la tablo vidiĝis aro da leteroj. La maljuna senatano
demandis min, ĉu ili estas de mia mano. Mi rigardis ilin atente
kaj konvinkiĝis, ke ili estas de la sama mano, kiel tiuj ambaŭ
biletoj, kiujn mi jam ricevis. Tion mi sciigis al la senatano,
sed oni ŝajnis ne atenti miajn vortojn kaj respondis, ke mi
sendube skribis kaj la unujn kaj la aliajn, ĉar la subskribo de
la leteroj estas nedisputeble Z., la ĉeflitero de mia nomo.
Tiuj leteroj enhavis minacojn kontraŭ la mortintino kaj
avertojn, ke ŝi ne plenumu la projektitan edziniĝon. Ŝajnis,
ke la gubernatoro estis doninta strangajn informojn pri mi; ĉar
en tiu tago oni traktis min ankoraŭ pli malkonfideme kaj severe.
Por min pravigi, mi apelaciis al miaj paperaĵoj, kiuj sendube
troviĝas en mia ĉambro; sed oni diris al mi, ke oni jam serĉis
ilin kaj ne trovis. Tiel, jam antaŭ la fino de tiu juĝtago, mi
perdis ĉiun esperon, kaj kiam, la trian tagon, mi estis
enkondukita en la salonon, oni laŭtlegis al mi la verdikton, ke
mi estas pruve kulpigita pri laŭintenca mortigo kaj kondamnita
al morto. Jen nun la terura sorto, kiu atendis min! Forlasita
de ĉiuj, kiuj estis al mi karaj sur la tero, malproksima de mia
hejmo, mi devis morti senkulpa, en floranta aĝo, sub la
ekzekutista hakilo!
En la vespero de tiu terura tago, kiu determinis mian sorton, mi
sidis, sola kaj senespera, en mia malliberejo kaj seriozege
direktadis miajn pensojn sur la morton, kiam jen -- malfermiĝis
la pordo de mia karcero kaj enpaŝis viro, kiu, nenion dirante,
min longatempe observis. "Ĉu en ĉi tia situacio mi retrovas
vin, Zaleŭkos?" diris li fine. Ĉe la unua rigardo, pro la
malforta lumo de mia lampo, mi ne rekonis lin; sed la sono de lia
voĉo revekis en mi malnovajn memorojn. Estis Valetio, unu el
tiuj malmultaj amikoj, kiujn mi konis en la urbo Parizo dum la
tempo de mia studado. Li diris, ke la okazo kondukis lin al
Firenzo, kie loĝas, altrespektata, lia patro; li jam sciiĝis
pri mia historio kaj estas nun veninta, por min vidi ankoraŭ unu
fojon kaj por ekscii de mi mem, kiel mi povis ĝis tia grado
kulpiĝi. Mi rakontis al li la tutan aferon. Li ŝajnis tre
mirigita kaj petegis, ke mi ĉion diru al li, mia sola amiko, por
ke mi ne foriru el la mondo kun mensogo sur la lipoj. Mi ĵuris
al li, per plej forta ĵuro, ke mi diris la veron kaj ke premas
min nenia alia kulpo krom tiu, ke, blindigita de brilo de oro, mi
ne rimarkis la neverŝajnecon de la rakonto de l' nekonato. "Ĉu
vi do ne konis Biankan?" li demandis. Mi certigis lin, ke mi
neniam ŝin vidis. Valetio nun rakontis al mi, ke ĉirkaŭvolvas
la aferon granda mistero, ke la gubernatoro tre rapideme
plenumigis mian kondamnon, kaj ke kuras famo, laŭ kiu mi jam de
longe konas Biankan kaj mortigis ŝin por min venĝi pro ŝia
edziniĝo kun alia. Mi rimarkigis al li, ke ĉio ĉi tio tre
bone diraplikiĝas al la ruĝmantelulo, sed ke mi neniel povas
pruvi lian kunkulpecon. Valetio ĉirkaŭprenis min, plorante,
kaj promesis fari ĉion eblan por almenaŭ savi mian vivon. Mi
havis ne multe da espero; tamen mi sciis, ke Valetio estas
prudenta kaj leĝoscia homo, kaj ke li faros sian eblon, por min
savi. Dum du longaj tagoj mi estis en necerteco; fine aperis
Valetio. "Mi alportas konsolon, sed doloran. Vi vivos kaj
estos libera, sed kun perdo de unu mano." Kortuŝita, mi dankis
mian amikon pro mia vivo. Li diris al mi, ke la gubernatoro
obstine rifuzis reesplorigi la aferon, sed ke fine, por ne
montriĝi maljusta, li konsentis, ke se oni trovos en la libroj
pri firenza historio similan aferon, mia puno konformiĝu al tie
eldirita. Li kaj lia patro tralegis tage kaj nokte la malnovajn
librojn kaj fine trovis proceson, kiu plene similas la mian.
Jen, laŭtekste, la puno: oni dehaku al li la maldekstran manon,
konfisku lian havon, kaj lin mem ekzilu por ĉiam. Tia nun
estas, diris li, ankaŭ mia puno, kaj mi devas min pretigi por la
dolorplena horo, kiu atendas min. Sed mi ne volas priskribi tiun
teruran horon, en kiu, sur la publika vendoplaco, mi metis mian
manon sur la blokon, kaj ĵetkovris min, elŝprucegante, mia
propra sango.
Valetio akceptis min en sian domon, ĝis mi resaniĝis; poste li
noblanime provizis min per vojaĝa mono; ĉar ĉio, kion mi
laborenspezis kun tiom da penego, estis rabakirita de la
juĝistaro. El Firenzo mi vojaĝis Sicilion, kaj de tie per la
unua ŝipo, kiun mi trovis, al Konstantinopolo. Mian tutan
esperon mi metis sur la monsumon, kiun mi antaŭe alkonfidis al
mia amiko; mi ankaŭ petis, ke li permesu al mi loĝi ĉe li; sed
kiel granda estis mia miro, kiam li demandis min, kial mi ne
volas ekloĝi en mia propra domo. Li diris al mi, ke fremda homo
jam aĉetis en mia nomo domon en la greka kvartalo; la sama homo
ankaŭ diris al la najbaroj, ke mi mem alvenos baldaŭ. Mi tuj
iris tien kun mia amiko. Ĝoje akceptis min ĉiuj miaj konatoj.
Maljuna komercisto transdonis al mi leteron, kiun postlasis tie
la aĉetinto de la domo.
Mi legis: "Zaleŭkos! du manoj estas nun pretaj senripoze
labori, por ke vi ne sentu la perdon de unu. Al vi apartenas la
domo, kiun vi vidas ĉi tie, kune kun ĝia tuta enhavo; kaj
ĉiujare oni al vi transdonos tiel multe, ke vi enkalkuliĝos
inter la plej riĉaj el viaj samlandanoj. Ke vi pardonu al tiu,
kiu estas pli malfeliĉa ol vi!" Mi povis bone diveni, kiu
estas la aŭtoro de tiu letero; kaj la komercisto diris al mi,
responde al mia demando, ke ĝi estis homo, kiun li prenis por
Franko: li surhavis ruĝan mantelon. Nun mi sciis sufiĉe, por
konfesi al mi mem, ke la nekonato, malgraŭ ĉio, ne estas tute
senigita je ĉiu nobla inklino. En mia nova domo mi trovis ĉion
plej bone aranĝita, -- interalie, magazenon kun komercaĵoj pli
belaj ol mi iam havis antaŭe. De tiu tempo forpasis dek jaroj.
Plivere pro kutimo, ol pro tio, ke mi bezonas tion fari, mi
daŭrigas miajn vojaĝojn; sed tiun landon, kie mi fariĝis tiel
malfeliĉa, mi neniam revidis plu. Ĉiujare mi ricevis, de post
tiu tempo, mil ormonerojn; sed kvankam mi ĝojas scii, ke tiu
malfeliĉulo estas nobla homo, tamen li ne povas foraĉeti la
ĉagrenon de mia animo, ĉar ĉiam vivos en mi la terura bildo de
la mortigita Bianka.
Zaleŭkos, la greka komercisto, jam finis sian rakonton. La
aliaj aŭskultis lin kun varmega kunsento; sed pli ol ĉiuj
kortuŝita ŝajnis la fremdulo. Kelke da fojoj, dum la
rakontado, li profunde ekĝemis; kaj al Mulej ŝajnis, kvazaŭ
liaj okuloj pleniĝis unufoje de larmoj. Ankoraŭ longatempe ili
priparoladis la historion.
La fremdulo demandis: "Ĉu vi do ne malamas la nekonaton, kiu
tiel malnoble perdigis al vi gravan korpmembron, elmetante al
danĝero eĉ vian vivon?"
"Verdire," respondis la greko, "estis iam horoj, en kiuj mia
koro akuzadis lin antaŭ Dio, ke li alportis al mi tiun ĉi
malfeliĉon kaj venenis mian vivon; sed mi trovis konsolon en la
kredo de miaj prapatroj, kaj tiu ĉi ordonas al mi ami miajn
malamikojn; cetere, li sendube estas eĉ pli malfeliĉa ol mi."
"Vi estas nobla homo!" ekkriis la fremdulo; kaj, emociita, li
premis al la greko la manon.
Sed nun la gardistarestro interrompis ilian interparoladon. Kun
zorgoplena mieno li envenis en la tendon kaj anoncis, ke ili ne
sin donu al ripozo, ĉar ĉi tie estas la loko, kie oni plej ofte
surfalas karavanojn; krom tio, liaj gardistoj kredas vidi en la
malproksimo aron da rajdantoj.
Tre konsternis la komercistojn ĉi tiu sciigo; sed la fremdulo
miris pri ilia maltrankvileco, ĉar li opiniis, ke ili estas
sufiĉe bone armitaj, por ne timi araĉon da rabemaj araboj.
"Jes, sinjoro," respondis al li la gardistarestro, "se ĝi
estus nur tia kanajlaro, oni povus senzorge kuŝiĝi por ripozi;
sed de kelka tempo vidigas sin denove la terura Orbasano; kaj pro
tio estas necese, ke ni tenu nin prete."
La fremdulo demandis, kiu do estas tiu Orbasano, kaj Aĥmet, la
maljuna komercisto, respondis: "Rondiras pri tiu mirinda homo
ĉiuspecaj legendoj. Unuj kredas lin superhoma estaĵo, ĉar jam
ofte li venke batalis sola kontraŭ kvin eĉ ses atakantoj; aliaj
opinias lin iu kuraĝa franko, kiun malfeliĉo forpelis en ĉi
tiun regionon; sed el ĉiuj pridiroj nur la jena estas
nedisputebla: ke li estas fireputacia rabisto kaj ŝtelisto."
"Tion vi tamen ne povas certigi," protestis Leza, unu el la
komercistoj. "Kvankam li estas rabisto, tamen li estas nobla
homo, kaj tia li montris sin al mia frato, kiel mi ja povus
rakonti al vi. El sia tuta samgentanaro li faris homojn bone
ordigitajn: kaj dum li trairadas la dezerton, neniu alia gento
kuraĝas sin montri. Plie, li ne rabadas kiel faras aliaj, sed
li postulas de la karavanoj protektan imposton; kaj kiu volonte
tion pagas, povas sendanĝere daŭrigi sian vojon, ĉar Orbasano
estas la sinjoro de la dezerto."
Tiel interparoladis la vojaĝantoj en la tendo. La
gardostarantoj, aliflanke, kiuj postenis ĉirkaŭ la tendaro,
komencis maltrankviliĝi. Granda amaso da rajdantoj vidiĝis en
interspaco de duonhora vojo: ili ŝajnis alrajdi rekte al la
tendaro. Unu el la gardistoj eniris tial en la tendon kaj
sciigis, ke verŝajne oni baldaŭ atakos la karavanon. La
komercistoj interkonsiliĝis, kion ili devas fari: ĉu iri
renkonte al la malamikoj, aŭ atendi la atakon. Aĥmet kaj la du
pli maljunaj komercistoj volis tion ĉi lastan; sed la flamiĝema
Mulej kaj Zaleŭkos postulis la unuan kaj vokis al helpo la
fremdulon. Tiu ĉi, trankvilanima, eltiris el sia zono bluan
tuketon kun ruĝaj steloj, alligis ĝin al lanco kaj ordonis al
sklavo starigi ĝin sur la tendo; li donas garantie sian vivon,
li diris, ke la rajdantoj pace preteriros, kiam ili ekvidos tiun
signon. La sklavo starigis la lancon sur la tendo; sed Mulej ne
volis kredi, ke la rimedo sukcesos. Dume ekarmis sin ĉiuj, kiuj
estis en la tendaro, kaj, ekscitite atendante, ili rigardadis
renkonte al la rajdantoj. Ŝajnis tamen, ke tiuj ĉi jam ekvidis
la signon sur la tendo, ĉar ili subite dekliniĝis de sia
antaŭa direkto kaj ekforrajdis flanken per granda ĉirkaŭiro.
Mirigite la vojaĝantoj staris tie dum kelkaj momentoj,
rigardante jen al la rajdantoj, jen al la fremdulo. Tiu ĉi
staris antaŭ la tendo, tute indiferenta, kvazaŭ nenio okazis,
kaj rigardadis malproksimen tra la ebenaĵo. Fine Mulej
interrompis la silenton: "Kiu vi estas, ho potenca nekonato,"
ekkriis li, "kiu per sola movo de l' mano obeigas la sovaĝajn
rabistajn bandojn de l' dezerto?" -- "Vi taksas mian arton pli
alta ol ĝia vera valoro," respondis Selim Baruĥ. "Per ĉi
tiu signo mi provizis min, kiam mi forsaviĝis el mallibereco.
Kion ĝi signifas, tion mi mem ne scias; mi scias nur jenon: kiu
vojaĝas kun ĉi tiu signo, troviĝas sub potenca protekto."
La komercistoj dankis la fremdulon kaj nomis lin ilia savinto.
Efektive, la rajdantaro estis tiel multenombra, ke la karavano
certe ne povus fari al ĝi longan kontraŭstaradon.
Pli trankvilanime oni nun kuŝiĝis ripozi; kaj kiam la suno
komencis subiri kaj la vespera vento blovadis tra la sabla
ebenaĵo, ili ekforiris pluen.
La morgaŭan tagon ili haltis en interspaco de unutaga vojo de la
eliro el la dezerto. Kiam la vojaĝantoj denove kunvenis en la
granda tendo, Leza, la komercisto, prenis la parolon: "Mi diris
al vi hieraŭ, ke la timata Orbasano estas nobla homo; permesu,
ke mi hodiaŭ ĝin pruvu, rakontante al vi la sorton de mia
frato. -- Mia patro estis kadio[6] en Akaro. Li havis tri
infanojn. Mi estis la plej aĝa; mia frato kaj mia fratino estis
multe pli junaj ol mi. Kiam mi havis dudek jarojn, la frato de
mia patro lasis min voki. Li destinis min esti heredonto de siaj
bienoj, kondiĉe ke ĝis lia morto mi restu ĉe li. Sed ĉar li
atingis grandan aĝon, mi revenis ne pli frue ol antaŭ du jaroj
en mian hejmon, ne sciiĝinte ion pri la terura sorto, kiu
intertempe trafis mian familion, nek kiel Allah ĝin favorkore
bonigis."
La Savo de Fatme.
Mia frato Mustafa kaj mia fratino Fatme havis preskaŭ la saman
aĝon. La unua estis maksimume du jarojn pli aĝa. El la tuta
koro ili amis unu la alian, kaj en ĉio ili kunlaboradis por
malplipezigi al nia malsanema patro la ŝarĝon de lia granda
maljuneco. Kiam venis la dek-sesa naskotago de mia fratino, mia
frato aranĝis feston. Li invitigis al si ĉiujn ŝiajn
kunludantinojn, prezentigis al ili en la ĝardeno de l' patro
elektitajn manĝaĵojn, kaj, ĉe la vesperiĝo, invitis ilin fari
plezurvetureton surmaran en barko, kiun li jam luis kaj feste
ornamis. Fatme kaj ŝiaj amikinoj ĝoje konsentis; ĉar la
vespero estis bela kaj la urbo, precipe kiam oni ĝin rigardis
vespere de sur la maro, prezentis belegan vidaĵon. Al la
knabinoj estis tiel bone sur la barko, ke ili konsentigis mian
fraton veturi ĉiam pli kaj pli antaŭen en direkto al la plena
maro. Sed Mustafa konsentis iom kontraŭvole, ĉar jam antaŭ
kelkaj tagoj oni vidis tie korsaron. Ne malproksime de la urbo
elstaras en la maron promontoro. Ĝis tie la knabinoj volis
veturi, por vidi la sunon subiranta en la maron. Ĉirkaŭremante
la promontoron, ili ekvidis, en malgranda interspaco, barkon
plenan de viroj armitaj. Antaŭvidante ion ne bonan, mia frato
ordonis al la remistoj turni la boaton kaj alremi al la tero.
Kaj efektive lia timo ŝajnis realiĝi: la alia barko sekvis
rapide tiun de mia frato, atingis ĝin, ĉar ĝi havis pli multe
da remistoj, kaj sin tenis ĉiam inter nia barko kaj la marbordo.
La knabinoj, ekkonsciinte pri la minacanta ilin danĝero, salte
leviĝis, kriadis, ploradis; vane Mustafa penis ilin
retrankviligi, vane li admonis ilin resti senmovaj, ĉar ili
elmetas la barkon al la danĝero esti renversita per tia tien --
kaj reenkurado. Nenio helpis. Fine, kiam alproksimiĝis la alia
boato, ili ĉiuj kuregis al la posta parto de l' barko, kaj tiu
ĉi renversiĝis. Dume oni jam observis de sur la tero la movojn
de la fremda boato; kaj ĉar oni jam de kelka tempo estis
maltrankvila pro korsaroj, tiu ĉi boato vekis suspekton; tial
debordiĝis kelkaj barkoj, por helpi la nian. Sed ili alvenis
nur ĝustatempe por enŝipigi la dronantojn. En la konfuzo, la
malamika boato jam malaperis. Sur la du barkoj, kiuj surprenis
la dronantojn, oni ne sciis certe, ĉu ĉiuj estas savitaj. Oni
reciproke proksimiĝis; kaj ho ve! oni eksciis, ke mia fratino
kaj unu el ŝiaj kunludantinoj malestis; samtempe oni ekvidis en
unu el la barkoj fremdulon, kiun konis neniu. Minacite de
Mustafa, li konfesis, ke li apartenas al la malamika ŝipo, kiu
ankrostaras je du mejloj oriente, kaj ke liaj kunuloj,
forrapidegante, lin lasis al lia sorto en la momento, kiam li
ekkunsavis la knabinojn; li ankaŭ diris, ke li rimarkis, kiel
oni entrenis du el ili en la barkon.
Senlima estis la doloro de mia maljuna patro. Ankaŭ Mustafa
estis morte afliktita, ne nur pro tio, ke li perdis sian amatan
fratinon, kaj ke li devas sin mem kulpigi pri ŝia malfeliĉo,
sed plie -- tiu amikino de Fatme, kiu partoprenis ŝian
malfeliĉon, estis de siaj gepatroj promesita al li kiel edzino,
kaj tion li ankoraŭ ne kuraĝis konfesi al nia patro, ĉar ŝiaj
gepatroj estis malriĉaj kaj de malaltranga deveno. Sed mia
patro estis homo severa. Kiam lia ĉagrenego iom malpliiĝis, li
venigis al si Mustafan kaj diris al li: "Via malsaĝeco nun
rabis de mi la konsolon de miaj lastaj jaroj kaj la ĝojon de
miaj okuloj. For de mi! mi forpelas vin por eterne de antaŭ mia
vizaĝo; mi malbenas vin kaj viajn posteulojn; kaj ne pli frue ol
tiam, kiam vi rekondukos al mi Fatme'on, via kapo liberiĝos de
la malbeno de l' patro."
Tion mia malfeliĉa frato tute ne atendis. Jam antaŭe li firme
decidis elserĉi sian fratinon kaj ŝian amikinon: por tio li nur
volis elpetegi al si la benon de la patro, kaj nun tiu ĉi
forpelis lin, malbenitan, en la mondon. Tamen, kvankam granda
jam estis lia aflikto, tiu ĉi nova malfeliĉo, kiun li ja ne
meritis, plifortigis nun lian kuraĝon. Li iris al la kaptita
korsaro kaj demandis lin, kien veturas lia ŝipo, kaj eksciis, ke
ili komercas pri sklavoj kaj faras kutime grandan publikan
sklavovendadon en Balsoro.
Kiam li revenis hejmen, por pretigi sin por la vojaĝo, la kolero
de la patro ŝajnis iom kvietiĝinta, ĉar li sendis al li sakon
da oro, kiel subtenon dum la vojaĝo. La gepatrojn de Zorajde --
tiel nomiĝis lia forrabita fianĉino -- Mustafa, plorante,
adiaŭis; poste li ekforiris Balsoron. Li faris la vojaĝon
surtere, ĉar de nia urbeto al Balsoro nenia ŝipo tiutempe
veturis. Tial li devis fari tre streĉitajn tagvojirojn, por
alveni Balsoron ne tro longatempe post la korsaroj. Ĉar li
havis bonan ĉevalon kaj nenian pakaĵon, li esperis atingi la
urbon en la fino de la sesa tago. Sed en la vespero de la kvara
tago, dum li tute sola rajdis sian vojon, surfalis lin subite tri
viroj. Rimarkinte, ke ili estas bone armitaj kaj fortaj kaj ke
ili celas lian monon kaj lian ĉevalon plivere ol lian vivon, li
kriis al ili, ke li volas kapitulaci. Ili desaltis de siaj
seloj, kunligis al li la piedojn sub la ventro de lia ĉevalo,
kaj, metinte lin meze inter sin, dum unu el ili ekprenis lian
bridon, ili ekfortrotis rapide, ne parolante eĉ unu vorton.
Mustafa fordonis sin al premanta malespero. Ŝajnis, ke jam nun
plenumiĝis por la malfeliĉulo la malbeno de lia patro; ĉar
kiel li povas esperi savi sian fratinon kaj Zorajde'on, se,
senigita je ĉiuj rimedoj, li nenion povas doni, por ilin
liberigi, krom sia mizera vivo? Mustafa kaj liaj senparolaj
akompanantoj jam rajdis eble unu horon proksimume, kiam ili
deturniĝis en malgrandan flankvaleton. La valeto estis
ĉirkaŭborderita de altaj arboj. Mola, malpale verda herbejo,
tra kies mezo rivereto fluis rapide, invitis al ripozo. Kaj
efektive li ekvidis, starigitajn tie, dek kvin ĝis dudek
tendojn. Al la palisetoj de l' tendoj estis ligitaj kameloj kaj
belaj ĉevaloj; kaj el unu el la tendoj elsonis gajaj melodioj de
citro kaj du belaj voĉoj de viroj. Al mia frato ŝajnis,
kvazaŭ homoj, kiuj elektis tiel agrablan tendarejon, ne povus
intenci kontraŭ li ion malbonan; tial li obeis sentime la
ordonon de siaj kondukantoj, kiuj, disiginte liajn ligilojn,
faris al li signon, ke li desaltu de ĉevalo. Oni kondukis lin
en tendon pli grandan ol la ceteraj, belete, preskaŭ kokete
ornamitan interne. Belegaj orbroditaj kusenoj, teksitaj
tapiŝoj, oritaj incensujoj estus montrintaj aliloke riĉecon kaj
komforton; sed ĉi tie ili ŝajnis nur kuraĝaĉa rabaĵo. Sur
unu el la kusenoj sidis maljuna vireto; lia vizaĝo estis
malbela, lia haŭto nigre bruna kaj brilanta; kaj malloga trajto
de malica ruzo ĉirkaŭ okuloj kaj buŝo faris malameginda lian
vidiĝon. Kvankam ĉi tiu viro penadis donigi al si kiom eble da
respekto, tamen Mustafa baldaŭ rimarkis, ke ne por li oni tiel
riĉe ornamis la tendon; kaj la alparolmaniero de liaj
kondukantoj ŝajnis lin pravigi en lia supozo. "Kie estas la
Forta?" demandis ili la malgrandulon. "Li faras ĉaseton,"
respondis ĉi tiu; "sed li komisiis min okupi, kiel
anstataŭanto, sian lokon." -- "Ne saĝe li agis, tion
farante," rediris unu el la rabistoj, "ĉar baldaŭ oni devos
decidi, ĉu tiu ĉi hundo devas morti aŭ pagi; kaj tion scias la
Forta pli bone ol vi."
La malgrandulo, kiu havis, laŭŝajne, deziron sin venĝi per
bato, sin levis en la sento de sia indeco kaj elrektigis sin
alten, por atingi per siaj fingropintoj la orelon de sia
kontraŭulo. Sed vidante, ke liaj penoj restas senfruktaj, li
komencis insulti; kaj vere, ĉiun lian malĝentilaĵon la aliaj
plenvalore repagis, ke la tuta tendo rebruegis de la
interinsultado. Subite malfermiĝis la pordo de l' tendo, kaj
enpaŝis altkreska majesta viro, juna kaj bela kiel princo de
Perslando. Liaj vestoj kaj armiloj estis, esceptinte nur lian
belegan sabron kaj lian riĉe ornamitan ponardon, neatentindaj
kaj simplaj; sed lia severa rigardo, ja lia tuta teniĝo, kvankam
neniel timigaj, inspiris respekton.
"Kiu ĝi estas, kiu kuraĝas ekmalpaci en mia tendo?" kriis li
al la timigitaj apudestantoj. Dum kelkaj momentoj regis profunda
silento; fine rakontis unu el tiuj, kiuj alvenigis Mustafan, kiel
la afero okazis. Ĉe tio ruĝiĝis de kolero la vizaĝo de tiu,
kiun oni nomis "la Forta." "Ĉu vi kredas, ke mi iam min
lasus anstataŭiĝi de vi, Hasano?" kriis li, per terura voĉo,
al la malgrandulo. Tiu ĉi kvazaŭ kuntiriĝis pro timo, tiel ke
li ŝajnis eĉ multe pli malgranda ol antaŭe, kaj ekŝteliĝis
al la elirejo de la tendo. Sed bontrafa piedekbato de la Forta
igis lin, per granda neordinara salto, elflugi tra la pordo.
Kiam la hometo estis malaperinta, la tri viroj kondukis Mustafan
antaŭ sian hetmanon, kiu jam sidigis sin sur la kusenoj. "Jen
ni alvenigas tiun, kiun vi ordonis al ni kapti." La ĉefo longe
observis la kaptiton; poste li parolis: "Baŝao de Suliejka! via
propra konscienco ja diras al vi, kial vi nun staras antaŭ
Orbasano." Aŭdinte tion, mia frato sin ĵetis antaŭ li genue
kaj respondis: "Ho sinjoro! al mi ŝajnas, ke vi eraras; mizera
malfeliĉulo mi ja estas, sed ne tiu baŝao, kiun vi serĉas!"
Mirigis ĉi tiuj vortoj ĉiujn, kiuj estis en la tendo. Sed la
sinjoro de la tendo parolis: "Ne multe utilos al vi viaj
ŝajnmanovroj, ĉar mi tuj alkondukigos al vi personojn, kiuj vin
bone rekonos." Li ordonis alkonduki Zulejman. Oni venigis en
la tendon maljunan virinon, kiu, al la demando, ĉu ŝi ne
rekonas en mia frato la Baŝaon de Suliejka, respondis: "Jes,
ja! Kaj mi ĵuras per la tombo de l' Profeto, ĝi estas la
baŝao kaj neniu alia." -- "Vidu nun, abomenulo, kiel vi vane
estis ruza," ekparolis kolere la Forta. "Vi estas por mi tro
malestiminda, por ke mi malpurigu per via sango mian bonan
ponardon; sed al la vosto de mia ĉevalo mi alligos vin morgaŭ,
kiam la suno leviĝos, kaj mi trarajdegos kun vi la arbarojn,
ĝis ĝi subiros malantaŭ la montoj de Suliejka!" Nun ekperdis
mia malfeliĉa frato la kuraĝon. "Tio estas la malbeno de mia
kruela patro," ekkriis li, plorante; "jen ĝi alpelas min al
malhonora morto; kaj ankaŭ vi estas perdita, dolĉa fratino, kaj
vi, Zorajde!" -- "Via ludaĉo nenion utilas al vi," diris unu
el la rabistoj, ligante al li la manojn malantaŭ la dorso;
"eliru tuj el la tendo, ĉar la Forta ekmordas la lipojn kaj
rigardas al sia ponardo. Se vi volas travivi ankoraŭ unu
nokton, venu!"
Ekforkondukante mian fraton, la rabistoj renkontis tri aliajn,
antaŭenpelantajn kaptiton. Ili eniris kun li en la tendon.
"Jen tiu baŝao, kiun ni nun venigas al vi laŭ via ordono,"
diris ili, kaj ili kondukis la kaptiton antaŭ la kusenon de la
Forta. Kiam la kaptito estis tien kondukita, mia frato havis
bonan okazon, por observi lin, kaj al li mem falis en la okulojn
la simileco, kiun havis tiu homo kun li; nur lia barbo estis pli
nigra, kaj pli bruna lia vizaĝo. Ŝajnis, ke la apero de la dua
kaptito tre mirigis la Fortan. "Kiu el vi estas la ĝusta?" li
demandis, rigardante jen mian fraton, jen la alian. "Se vi
aludas la Baŝaon de Suliejka," respondis, per fiera tono, la
kaptito, "tio estas ja mi!" Longe kaj fikse la Forta rigardis
la baŝaon, per sia severa terura rigardo; poste, nenion dirante,
li faris signon, ke oni konduku lin for. Kiam ĉi tio estis
farita, li alproksimiĝis al mia frato, distranĉis ponarde liajn
ligilojn kaj faris signon, ke li sidiĝu apud li sur la kuseno.
"Mi estas vere afliktita, fremdulo," diris li, "ke mi prenis
vin por tiu monstro, sed alskribu ĝin al stranga dispono de l'
ĉielo, kiu faligis vin en la manojn de miaj fratoj, en la horo
mem, kiu estas dediĉita al la pereo de tiu kanajlo." Mia frato
petis lin pri unu sola favoro: ke li permesu al li daŭrigi tuj
lian vojaĝon, ĉar ĉiu prokrasto povas esti por li pereiga. La
Forta informigis sin pri liaj urĝaj aferoj; kaj post kiam
Mustafa ĉion rakontis al li, li konsilis al li pasigi ĉi tiun
nokton en lia tendo; li kaj lia ĉevalo sendube bezonas ripozon;
sed la morgaŭan tagon li montros al li vojon, kiu kondukos lin
al Balsoro post unu kaj duono da tago. Mia frato konsentis,
estis bonege regalita, kaj dormis trankvile ĝis la mateno en la
tendo de l' rabisto.
Kiam li revekiĝis, li vidis sin tute sola en la tendo, sed
antaŭ la kurteno li ekaŭdis kelkajn voĉojn kune parolantajn:
ili ŝajnis aparteni al la sinjoro de l' tendo kaj al la
malgranda nigrebruna vireto. Li subaŭskultis iome, kaj aŭdis,
je sia konsternego, kiel la malgrandulo insiste postulas de la
alia, ke li mortigu la fremdulon, ĉar, se li estos liberigita,
li povos ilin ĉiujn perfidi.
Mustafa tuj rimarkis, ke la vireto portas koleron kontraŭ li,
ĉar li estis la kaŭzo de tio, ke oni traktis lin hieraŭ tiel
malbone. Dum kelkaj momentoj la Forta ŝajnis pripensi. "Ne,"
parolis li fine, "li estas mia gasto, kaj por mi la gastrajto
estas sankta; krom tio, ŝajnas al mi, ke li ne havas tian
mienon, kvazaŭ li volus nin perfidi."
Dirinte tion, li forŝovis la kurtenon kaj eniris en la tendon.
"Pacon al vi, Mustafa," diris li; "ni gustumu la matenan
trinkon; poste vi pretiĝu por la foriro." Li prezentis al mia
frato pokalon da sorbedo kaj, kiam ili estis trinkintaj, ili
bridis la ĉevalojn, kaj kun koro multe pli kuraĝa ol ĉe sia
alveno Mustafa surĉevaliĝis. Ili baldaŭ preterrajdis la
tendaron, kaj nun ili deturniĝis en larĝan vojon, kondukantan
en la arbaron. La Forta rakontis al mia frato, ke tiu baŝao,
kiun ili kaptis dum la ĉasado, promesis toleri, ke ili restu
sendanĝere en lia regiono; sed antaŭ kelkaj semajnoj li kaptis
unu el la plej bravaj de la bando kaj, post plej teruraj
turmentegoj, lasis lin pendigi. Jam de longe li tenis lin sub
spionado, kaj hodiaŭ li devas morti. Mustafa ne kuraĝis ion
kontraŭdiri, ĉar li estas feliĉa, ke li mem saviĝis kun
sendifekta haŭto.
Ĉe la eliro de la arbaro la Forta haltigis sian ĉevalon,
priskribis al mia frato la vojon, etendis al li sian manon por
adiaŭi, kaj parolis: "Mustafa, vi fariĝis, en stranga maniero,
gasto de la rabisto Orbasano. Mi ne volas ordoni, ke vi nepre
prisilentu, kion vi vidis kaj aŭdis. Kvankam senkulpa, vi
elsuferis la antaŭtimon de l' morto, kaj mi ŝuldas al vi
kompenson. Prenu, kiel memoraĵon, ĉi tiun ponardon; kaj kiam
ajn vi bezonos helpon, ĝin sendu al mi, kaj mi rapidos por vin
defendi. Eble ankaŭ ĉi tiu saketo utilos al vi por via
vojaĝo." Mia frato dankis lin pro lia noblanimeco; li prenis
la ponardon, sed la saketon li ne volis akcepti. Ankoraŭ unu
fojon Orbasano premis al li la manon, faligis teren la saketon
kaj ekforgalopis ventegorapide en la arbaron. Vidante, ke jam ne
plu estas eble lin kuratingi, Mustafa desaltis de sia ĉevalo,
por reeklevi la saketon, kaj ekmiregis pro la grandanimeco de sia
gastiginto, ĉar la saketo enhavis multegon da oro. Li dankis
Allah'on pro sia saviĝo, kaj rekomendinte al lia favorkoreco la
noblan rabiston, li ekdaŭrigis gajakore sian vojon al Balsoro.
Leza silentiĝis kaj demande rigardis Aĥmet'on, la maljunan
komerciston.
"Ne, se estas tiel," diris ĉi tiu, "volonte mi plibonigas
mian juĝon pri Orbasano; ĉar vere, bele li agis kontraŭ via
frato."
"Li agis kiel brava Islamano," ekkriis Mulej; "sed mi esperas,
ke tio ne estas jam la fino de via rakonto, ĉar, se mi ne
eraras, ni ĉiuj deziregas aŭdi plue, kio okazis al via frato,
kaj ĉu li liberigis Fatme'on, vian fratinon, kaj la belan
Zorajde'on."
"Se tio vin ne enuigas, mi volonte daŭrigos la rakonton,"
respondis Leza, "ĉar, efektive, la historio de mia frato estas
aventuroplena kaj miriga."
Ĉe la tagmezo de la sepa tago post sia foriro, Mustafa enrajdis
tra la pordego de Balsoro. Enirinte en karavanejon, li tuj
demandis, kiam komenciĝos la sklavovendado, kiu ĉiujare
fariĝas ĉi tie. Sed li ricevis la teruran respondon, ke li
venas tro malfrue je du tagoj. Oni esprimis bedaŭron pro lia
malfruiĝo kaj rakontis al li, ke li multe perdis, ĉar, en la
plej lasta tago de l' vendado, alvenis du sklavinoj tiel superege
belaj, ke ili altiris sur sin la rigardojn de ĉiuj aĉetantoj.
Tiuj ĉi lastaj, oni diris, interbatiĝis kaj interdisŝiriĝis
en plej bona maniero pro tiuj belulinoj, kiuj fine ja estis
venditaj, sed por prezo tiel alta, ke nur ilia nuna sinjoro povis
ĝin pagi. Mia frato informiĝis pli detale pri la sklavinoj kaj
jam ne dubis plu, ke tio estas la samaj malfeliĉulinoj, kiujn li
nun serĉas. Li eksciis plie, ke tiu, kiu ilin aĉetis, loĝas
je kvardek horoj de Balsoro kaj nomiĝas Tiuli-Kos, eminenta,
riĉa, sed jam iom maljuna viro, kiu en pasinta tempo estis
Kapudan-baŝao[7] de l' kalifo, sed nun estas eksiĝinta, por
elripozi kun siaj amasigitaj riĉaĵoj.
Komence Mustafa volis tuj residiĝi sur sian ĉevalon, por
rapidatingi Tiulin, kiu apenaŭ povis esti antaŭiĝinta eĉ je
unutaga vojiro. Sed ekpensinte, ke li, solulo, neniel povas
sukcesi kontraŭ tiu potenca vojaĝanto, nek rekapti de li lian
akiron, li penis elpensi alian agmanieron, kaj baldaŭ li trovis
ĝin. Lia maldistingiĝo je la Baŝao de Suliejka, -- konfuzo,
kiu siatempe minacis fariĝi por li tiel danĝera, -- venigis al
li la penson, eniri sub tiu nomo en la domon de Tiuli kaj
tiumaniere riski unu ekprovon por liberigi la du malfeliĉajn
knabinojn. Li do dungis kelke da servistoj kaj ĉevaloj, -- por
tio bonege utilis al li la mono de Orbasano, -- havigis al si mem
kaj al siaj servistoj belegajn vestojn, kaj ekvojiris al la
kastelo de Tiuli. Post kvin tagoj li alvenis proksimen de tiu
kastelo. Ĝi kuŝis sur bela ebenaĵo. De ĉiuj flankoj
ĉirkaŭfermis ĝin altaj muroj, kiujn la konstruaĵoj nur tre
malmulte superstaris. Alveninte tien, Mustafa kolorigis nigraj
siajn harojn kaj sian barbon kaj ŝmiris sian vizaĝon per la
suko de iu kreskaĵo, kiu donis al ĝi ĝuste tiun saman brunetan
koloron, kiun havis la vizaĝo de l' Baŝao. Poste li sendis en
la kastelon unu el siaj servistoj, kiu petis por li, en la nomo
de l' Baŝao de Suliejka, pri nokta ripozejo. Baldaŭ revenis la
servisto kun kvar bele vestitaj sklavoj, kiuj prenis per la brido
la ĉevalon de Mustafa kaj kondukis sur la korton de l' kastelo.
Tie ili helpis lin deĉevaliĝi, kaj kvar aliaj kondukis lin sur
larĝa marmora ŝtuparo supren al Tiuli.
Tiu ĉi, maljuna gajhumora bravulo, akceptis mian fraton kun
respekto kaj ordonis meti antaŭ li la plej bonan, kiun povis
prepari lia kuiristo. Post la manĝo Mustafa iom post iom igis
la paroladon ektuŝi la novajn sklavojn, kaj Tiuli laŭdis ilian
belecon, plendante nur pri tio, ke ili estas ĉiam tiel
malĝojaj; tamen li kredis, ke tio baldaŭ forpasos. Tre
ĝojigite pro ĉi tiu akcepto mia frato kuŝiĝis ripozi kun plej
belaj esperoj. Li jam dormis eble unu horon proksimume, kiam
revekis lin la brilo de lampo, kiu pikis blindige liajn okulojn.
Li suprensidiĝis en la lito, sed kredis, ke li ankoraŭ sonĝas,
ĉar antaŭ li staris tiu nigre-bruna hometo el la tendo de
Orbasano, tenante lampon en la mano kaj distordante sian
buŝaĉon en malagrablegan rideton. Mustafa ekpremetis al si la
brakon kaj ŝirpinĉis la nazon, por sin konvinki, ĉu li vere
maldormas; sed la aperaĵo restis kiel antaŭe. "Kion vi volas
apud mia lito?" ekkriis Mustafa, rekonsciiĝinte el sia mirego.
"Nu, ne tiel ekscitiĝu, sinjoro," parolis la hometo; "mi bone
divenis, kial vi venis ĉi tien. Vian estimindan vizaĝon mi
ankaŭ ne forgesis; tamen, por diri la veron, se mi ne estus, per
mia propra mano, helpinta pendigi la Baŝaon, vi eble min
trompus. Sed nun mi estas ĉi tie, por fari al vi demandon."
"Antaŭ ĉio diru, kiel vi ĉi tien venis," rediris al li
Mustafa, kiu koleregis pro tio, ke li nun estas elperfidita. --
"Tion mi ja tre volonte diros al vi," respondis la alia. "Ĉar
mi ne povis plu vivi en bona interrilato kun la Forta, mi
forkuris. Sed vi, Mustafa, estis en realeco la kaŭzo de nia
malpaco, kaj tial vi devas doni al mi vian fratinon, kiel
edzinon, rekompence de kio mi helpos vin ambaŭ forkuri. Se vi
ŝin ne donos, mi iros al mia nova sinjoro kaj rakontos al li iom
pri la nova Baŝao."
Mustafa freneziĝis de teruro kaj kolero. Nun, kiam li kredis,
ke li certe atingis la celon de siaj deziroj, venis tiu mizerulo
kaj ilin vanigis. Estis nur unu rimedo, kiu povus sukcesigi lian
projekton: la malhometon li nepre devas mortigi. Per unu salto
li do elĵetiĝis al li el la lito; sed lia malamiko, sendube
antaŭvidinte ion similan, lasis fali la lampon, ke ĝi
estingiĝis, kaj forkuregis en la mallumo, freneze kriante por
helpo.
Nun estis tre kriza la situacio de Mustafa. La knabinojn li
devis por tiu momento forlasi kaj prizorgi nur sian propran
saviĝon. Li iris tial al la fenestro, por vidi, ĉu li ne povas
tie trasalti. Ĝis la tero estis priatentinda profundo kaj
kontraŭflanke staris alta muro, super kiun li devus grimpi. Dum
li staris meditante ĉe la fenestro, subite li ekaŭdis multajn
voĉojn, proksimiĝantajn al lia ĉambro. Ili jam atingis la
pordon. Senespera, li nun ekkaptis sian ponardon kaj siajn
vestojn kaj elsaltis tra la fenestro. La falo estis malfacila,
sed li sentis, ke li ne rompis al si ian korpmembron; li do tuj
releviĝis kaj kuris al la muro, kiu ĉirkaŭis la korton, ĝin
suprenrampis, je la mirego de siaj persekutantoj, kaj baldaŭ sin
trovis sur libera kamparo. Li daŭrigis kuri, ĝis li alvenis
malgrandan arbaron, kie li ĵetis sin teren, ellacigita. Tie li
pripensis, kion li devas fari. Siajn ĉevalojn kaj servistojn li
devis forlasi; sed prosperis al li konservi sian monon, kiun li
portis en sia zono. Baldaŭ montris al li lia elpensema kapo
alian savrimedon. Li iris pluen en la arbaro, ĝis li alvenis
vilaĝon, kie por malalta prezo li aĉetis ĉevalon, kiu baldaŭ
lin portis en urbon. Tie li informiĝis pri kuracisto, kaj oni
rekomendis al li iun spertan maljunulon. Tiun ĉi, pere de kelke
da oraj moneroj, li konsentigis konigi al li kuracilon, kiu
kaŭzos mortsimilan dormon, tuj per dua rimedo reforigeblan.
Akirinte tiun rimedon, li aĉetis longan artefaritan barbon,
nigran talaron kaj ĉiuspecajn skatolojn kaj retortojn, tiel ke
li povis bone prezenti vojaĝantan kuraciston, surŝarĝis siajn
posedaĵojn sur azenon kaj ekvojaĝis returne en la kastelon de
Tiuli-Kos. Li povis esti certa, ke tiuĉifoje oni lin ne
rekonos, ĉar la barbo lin aliformigis ĝis tia grado, ke li ja
apenaŭ rekonis sin mem. Alveninte ĉe Tiuli, li anoncigis sin
kiel la kuraciston Ŝakamankabudibaba. Kiel li pensis, tiel
okazis. La belega nomo tiel bone rekomendis lin al la maljuna
malsaĝulo, ke tiu ĉi tuj invitis lin manĝi. Ŝakamankabudibaba
aperis antaŭ Tiuli; kaj apenaŭ ili interparoladis unu plenan
horon, la maljunulo decidis submeti ĉiujn siajn sklavinojn al la
kuracado de l' saĝa medicinisto. Tiu ĉi apenaŭ povis kaŝi
sian ĝojon, ke li nun revidos sian amatan fratinon: kaj kun
frapanta koro li sekvis Tiulin, kiu kondukis lin en la serajlon.
Ili venis en ĉambron bele ornamitan, sed en ĝi troviĝis neniu.
"Kara doktoro Ŝambaba, aŭ kiel ajn vi estas nomata," parolis
Tiuli-Kos, "rigardu atente la truon en tiu muro; tra tiu truo
eletendos sian brakon ĉiu mia sklavino, kaj tiam vi povos
ekzameni, ĉu la pulso estas malsana aŭ ne." Mustafa vane
petegis kaj argumentis; permeson li ne ricevis por vidi la
knabinojn; tamen ilia sinjoro konsentis diri al li, kiel ĉiu el
ili kutimas farti. Nun eltiris Tiuli el sia zono longan
paperaĵon kaj per laŭta voĉo eknomis unuope siajn sklavinojn.
Ĉe ĉiu alvoko eletendiĝis tra la muro unu mano, kaj la
kuracisto ekzamenis la pulson. Jam estis voĉe legitaj ses
nomoj, kaj ĉiujn oni deklaris bonsanaj; kaj nun legis Tiuli,
kiel sepan nomon, "Fatme," kaj malgranda blanka mano eliĝis
tra la muro. Tremante de ĝojo, Mustafa ekkaptis ĝin kaj, kun
serioza mieno, deklaris grave malsana. Tiuli tre
maltrankviliĝis kaj ordonis al sia saĝa Ŝakamankabudibaba,
rapide prepari kuracilon. La kuracisto eliris el la ĉambro kaj
skribis sur papereton: "Fatme! mi volas vin savi; sed por tio
necese estas, ke vi decidiĝu preni medikamenton, kiu faros vin
dum du tagoj senviva! Tamen mi posedas rimedon, kiu redonos al
vi la vivon. Se vi tion konsentas, diru nur, ke ĉi tiu
trinkaĵo nenion helpis, kaj tio estos por mi signo, ke vi
akceptas mian proponon."
Baldaŭ li revenis en la ĉambron, kie Tiuli atendis lin. Li
kunportis trinketon ne malutilan, palpis ankoraŭ unufoje la
pulson de l' malsana Fatme kaj ŝovis samtempe la papereton sub
ŝian braceleton; la trinketon li transdonis al ŝi tra la
aperturo en la muro. Tiuli ŝajnis tre maltrankvila pro Fatme
kaj prokrastis ĝis pli oportuna tempo la ekzamenon de la ceteraj
sklavinoj. Forlasinte, kune kun Mustafa, la ĉambron, li parolis
per malĝoja tono: "Ŝadibaba, diru malkaŝe, kion vi pensas pri
la malsano de Fatme?" Ŝakamankabudibaba respondis kun profunda
ekĝemo: "Ho sinjoro, ke la Profeto donu al vi konsolon! Ŝi
havas febron malrapidiran, kiu ja eble estos ŝia finiĝo." Ĉe
tio ekflamis la kolero de Tiuli: "Kion vi diras, malbenita
medicinista hundo? Ĉu ŝi, pro kiu mi elpagis du mil
ormonerojn, devos mortaĉi kiel bovino? Sciu, ke se vi ne
sukcesos ŝin savi, mi dehakos al vi la kapon!" Nun mia frato
ekkomprenis, ke li agis mallerte, kaj penis redoni al Tiuli
esperon. Dum ili tiel interparolis, venis el la serojlo nigra
sklavo, por sciigi al la kuracisto, ke la trinketo nenion helpis.
"Uzu vian tutan arton, Ŝakamdababelda, aŭ kiel ajn vi vin
skribas; mi pagos al vi ĉion, kion vi postulos," kriis
Tiuli-Kos, preskaŭ plorante pro timo, ke li perdos tiom da oro.
"Mi donos al ŝi sukaĵeton, kiu liberigos ŝin de ĉia
premego," respondis la kuracisto. "Jes, jes, donu al ŝi
sukaĵeton," plorparolis la maljuna Tiuli. Plena de espero,
Mustafa foriris serĉi sian dormigilon; kaj doninte ĝin al la
nigra sklavo kaj klariginte kiom oni per unu fojo devas preni, li
iris al Tiuli kaj diris, ke li devas ankoraŭ serĉi apud la lago
iujn sanigajn herbojn. Dirinte tion, li elforrapidis tra la
pordego. Apud la lago, kiu kuŝis ne malproksime de la kastelo,
li demetis siajn falsajn vestojn kaj ĵetis en la akvon, ke ili
gaje naĝis ĉirkaŭe; sin mem li kaŝis en la arbetaĵaro,
atendis tie la nokton, kaj poste enŝteliĝis en la tombejon apud
la kastelo de Tiuli.
Mustafa forestis eble apenaŭ unu horon el la kastelo, kiam oni
alportis al Tiuli la sciigon, ke lia sklavino Fatme mortiĝas.
Li forsendis servistojn al la lago, por tuj venigi la kuraciston,
sed baldaŭ revenis solaj liaj senditoj kaj raportis, ke la
malfeliĉa kuracisto falis en la akvon kaj dronis; oni povas vidi
lian nigran talaron naĝantan en la lago; tie kaj ĉi tie
elrigardetas ankaŭ el la ondoj lia majesta barbo. Jam ne
esperante pri savo, Tiuli malbenis sin mem kaj la tutan mondon,
elŝiris al si la barbon kaj ekkuris, kapantaŭen, kontraŭ la
muron. Sed ĉio ĉi tio utilis nenion, ĉar Fatme baldaŭ
ellasis la lastan spiron sub la manoj de la aliaj virinoj.
Sciiĝinte pri ŝia morto, Tiuli ordonis, ke oni rapide faru
ĉerkon, ĉar li ne povis toleri mortinton en la domo; kaj la
kadavron li lasis forigi en la maŭzojeon. La portistoj alportis
tien la ĉerkon, rapide metis ĝin teren kaj forkuris, ĉar ili
ekaŭdis el inter la aliaj ĉerkoj ve-kriadon kaj ĝemegojn.
Mustafa, kiu kaŝis sin malantaŭ la ĉerkoj kaj de tie
forkurigis la portistojn, elvenis nun el sia kaŝejo kaj
eklumigis lampon, kiun li por tiu celo jam kunportis. Poste,
ekpreninte boteleton, kiu enhavis la vekontan medikamenton, li
levis la kovrilon de la ĉerko de Fatme. Sed kia teruro ekkaptis
lin, kiam sin montris al li, ĉe la lumo de la lampo, trajtoj
tute nekonataj! Nek mia fratino nek Zorajde, sed iu tute alia
kuŝis en la ĉerko. Multe da tempo li bezonis, por reekregi sin
post ĉi tiu nova bato de l' sorto; sed fine kompato venkis lian
koleron. Li malŝtopis sian boteleton kaj verŝetis al ŝi la
medikamenton inter la lipojn. Ŝi ekspiris, ekmalfermis la
okulojn kaj ŝajnis longe pripensi, kie ŝi estas. Fine ŝi
rememoris, kio okazis; sin levis el la ĉerko; kaj sin ĵetis al
la piedoj de Mustafa. "Kiel mi povas vin danki, ho favorkora
estaĵo," ŝi ekkriis, "ke vi savis min el mia terura
mallibereco!" Mustafa interrompis ŝiajn dankesprimojn per la
demando, kiel fariĝis, ke ŝi kaj ne Fatme, lia fratino, estas
savita. Ŝi rigardis lin, mirigita. "Nun fine mi ekkomprenas
mian saviĝon, kiu ĝis nun estis al mi neklarigebla," ŝi
respondis; "sciu, ke en tiu kastelo oni nomis _min_ Fatme, kaj
al _mi_ vi donis vian papereton kaj la savtrinkaĵon." Mia
frato petegis la savitan knabinon, ke ŝi donu al li sciigojn pri
lia fratino kaj Zorajde; kaj li eksciis, ke ili ambaŭ sin trovas
en la kastelo, sed jam ricevis, laŭ la kutimo de Tiuli, aliajn
nomojn; ili nun estas nomataj Mirza kaj Nurmahal.
Vidante, ke mia frato tiagrade malĝojas pro ĉi tiu malsukceso,
Fatme, la savita sklavino, ekpenis lin rekuraĝigi kaj promesis
sciigi al li rimedon, por liberigi spite ĉio ambaŭ knabinojn.
Revigligita de ĉi tiu penso, Mustafa elĉerpis novan esperon; li
petis ŝin nomi tiun rimedon, kaj ŝi parolis: "Mi ja estas nur
de kvin monatoj sklavino de Tiuli, tamen tuj de la komenco mi
pripensis saviĝon, sed por mi sola ĝi estis tro malfacila. Sur
la interna korto de l' kastelo vi sendube ekvidis puton, kiu
elĵetas akvon el dek tubegoj; tiun puton mi ankaŭ rimarkis. Mi
memoris, ke mi jam vidis en la domo de mia patro similan puton,
kies akvo alfluadas tra vasta kondukilaro. Nu, kun la celo
ekscii, ĉu ankaŭ ĉi tiu puto estas same konstruita, mi laŭdis
unu tagon en ĉeesto de Tiuli ĝian belecon kaj demandis pri ĝia
arĥitekturisto. 'Mi mem konstruis ĝin,' li respondis, 'kaj
tio, kion vi vidas ĉi tie, estas la malplej rimarkinda; ĉar la
akvo alvenas el rivereto je almenaŭ mil paŝoj de tie ĉi kaj
trafluadas volbitan kondukilegon, kiu havas almenaŭ la alton de
homo; kaj de ĉio ĉi tio mi mem faris la planon.' Aŭdinte
tion, mi ofte deziris havi, nur dum unu momento, forton de viro,
por povi ellevi unu el la ŝtonegoj el la flanko de l' puto; tiam
mi povus forkuri, kien ajn mi nur volus. Mi do montros al vi nun
la kondukilegon; vi povos penetri tra ĝi nokte en la kastelon
kaj forsavi viajn amatojn. Sed almenaŭ du virojn vi devos havi
kun vi, por superforti la sklavojn, kiuj nokte gardas la
serajlon."
Tiel ŝi parolis. Mia frato, kvankam jam du fojojn lin trompis
liaj esperoj, denove rekuraĝiĝis kaj esperis, kun helpo de
Allah, plenumi la planon de l' sklavino. Li promesis al ŝi, ke
li poste prizorgos ŝian forvenon en ŝian hejmon, se ŝi lin
helpos penetri en la kastelon. Tamen faris al li zorgojn
ankoraŭ jena pripenso: kie li povos trovi du -- tri fidelajn
helpontojn. Subite li ekpensis pri la ponardo de Orbasano kaj
pri la promeso, kiun donis al li la rabisto, rapidi lin helpi,
kie ajn li bezonus lin. Li do forlasis, kune kun Fatme, la
tombejon, por iri serĉi la rabiston.
En la sama urbo, en kiu li sin ŝanĝis en kuraciston, li aĉetis
per sia lasta mono ĉevalon kaj dungigis Fatme'on al malriĉa
virino, kiu loĝis en la antaŭurbo. Li mem rapidis al la
montaro, kie li la unuan fojon renkontis Orbasanon, kaj alvenis
tien post tri tagoj. Baldaŭ li retrovis la tendaron kaj aperis
neatendite antaŭ Orbasano, kiu lin amike bonvenigis. Li
rakontis al li siajn malsukcesajn klopodojn, ĉe kio, de tempo al
tempo, la seriozema Orbasano ne povis ne ridi iome, precipe kiam
li image prezentis al si la kuraciston Ŝakamankabudibaba. Sed
pri la perfido de la malgrandulo li tre koleriĝis, kaj ĵuris,
ke li pendigos lin propramane, kie ajn li lin trovos. Al mia
frato li certigis, ke li tuj estos preta lin helpi, kiam li
antaŭe refortiĝos post la vojaĝo. Mustafa tial denove restis
dum tiu nokto en la tendo de Orbasano; sed kun la unua matenruĝo
ili ekforiris, kaj Orbasano kunprenis tri siajn plej kuraĝajn
virojn, provizitajn per bonaj ĉevaloj kaj armiloj. Ili rajdis
rapide antaŭen kaj venis post du tagoj en la urbeton, kie
Mustafa jam lasis la liberigitan Fatme'on. Kune kun ŝi, ili
rajdis pluen de tiu urbeto ĝis la malgranda arbaro, de kie oni
povis vidi la kastelon de Tiuli, ne malproksime kuŝantan. Tie
ili ekkampis, por atendi la nokton. Kiam fariĝis mallume, ili
tuj alŝteliĝis, kondukataj de Fatme, al la rivereto, kie estis
la deirpunkto de la akvokondukilego; kaj baldaŭ ili ĉi tiun
trovis. Fatme'on kaj unu serviston ili lasis tie starantajn kun
la ĉevaloj kaj ekmalleviĝis en la kondukilegon; sed antaŭ ol
ili eniris, Fatme ankoraŭ unufoje ĉion precize ripetis al ili,
nome: ke ili venos tra la puto sur la internan korton de l'
kastelo; tie estas en la dekstra kaj maldekstra anguloj du turoj;
en la ĉambro malantaŭ la sesa pordo, se oni kalkulas de la
dekstra turo, sin trovas Fatme kal Zorajde, gardataj de du nigraj
sklavoj. Bone provizitaj per armiloj kaj feraj leviloj, Mustafa,
Orbasano kaj du aliaj malsupreniris en la akvokondukilon. Ili ja
enakviĝis ĝis la zono; tamen ili energie trapuŝis sin
antaŭen. Post duono da horo ili alvenis la puton mem kaj tuj
enŝovis siajn levilojn. La muro estis dika kaj firma, sed al la
kunigitaj fortoj de la kvar homoj ĝi ne povis longe
kontraŭstari; ili baldaŭ enrompis truegon, sufiĉe grandan, por
ke oni povu facile traŝoviĝi. Orbasano eniris la unuan kaj
posthelpis la aliajn. Kiam ĉiuj sin trovis sur la korto, ili
esploris la kontraŭan flankon de l' kastelo, por eltrovi la jam
priskribitan pordon. Sed ili ne povis interkonsenti, pri kiu
pordo ĝi estas, ĉar, kalkulante de la dekstra turo al la
maldekstra, ili trovis pordon murfermitan kaj nun ne sciis, ĉu
Fatme ĉi tiun preterforgesis aŭ kunkalkulis. Sed ne longe
pripensis Orbasano: "Ĉiun pordon malfermos al mi mia bona
glavo," li ekkriis; li proksimiĝis al la sesa pordo, kaj la
aliaj lin sekvis. Malferminte la pordon, ili trovis ses nigrajn
sklavojn, kuŝantajn tere kaj dormantajn. Ili estis tuj
retiriĝontaj senbrue, ĉar ili vidis, ke ili maltrafis la
ĝustan pordon, kiam figuro sin levis en la angulo kaj, per bone
konata voĉo, ekkriis por helpo. Ĝi estis la malgrandulo el la
tendaro de Orbasano. Sed antaŭ ol la nigruloj plene konsciis,
kio okazas, jen ĵetiĝis Orbasano al la malgrandulo, disŝiris
je du pecoj lian zonon, fermŝtopis al li la buŝon kaj kunligis
la manojn malantaŭ la dorso. Poste li sin turnis al la sklavoj,
el kiuj kelkaj estis jam duone ligitaj de Mustafa kaj la du
aliaj, kaj helpis subigi ilin tute. Metinte al la sklavoj
ponardon kontraŭ la brusto, oni demandis ilin, kie estas
Nurmahal kaj Mirza; kaj ili konfesis, ke ili estas en la apuda
ĉambro. Mustafa kuregis en la ĉambron kaj trovis tie Fatme'on
kaj Zorajde'on, kiujn jam vekis la bruado. Rapide la knabinoj
kolektis siajn ornamaĵojn kaj vestaĵojn kaj sekvis Mustafan.
Dume proponis la du rabistoj, ke oni ĉion forrabu, kion oni
povus trovi; sed tion Orbasano malpermesis, dirante: "Oni neniam
diru pri Orbasano, ke li eniris nokte la domojn, por ŝteli
oron." Mustafa kaj la savitaj knabinoj malsupreniris rapide en
la akvokondukilon, dum Orbasano promesis sekvi ilin baldaŭ.
Sed, kune kun alia rabisto, li antaŭe kaptis la malgrandulon kaj
elkondukis sur la korton; tie ili ligis ĉirkaŭ lia kolo silkan
ŝnuron, kiun ili por tiu celo jam kunportis, kaj pendigis lin
ĉe la plej alta supro de l' puto. Tiel puninte la perfidon de
la mizerulo, ili ankaŭ siavice malsupreniris en la
akvokondukiion kaj sekvis Mustafan. Kun larmoj dankis ambaŭ
knabinoj sian noblan savinton Orbasano; sed tiu ĉi instigis ilin
forkuri kiel eble plej rapide, ĉar estas tre kredeble, ke
Tiuli-Kos ilin persekutigos en ĉiujn direktojn. La sekvintan
tagon Mustafa kaj liaj savitoj, profunde kortuŝitaj, disiĝis de
Orbasano; vere! ili forgesos lin neniam. Fatme, la liberigita
sklavino, iris alivestita al Balsoro, por tie enŝipiĝi al sia
hejmo.
Post mallonga agrabla vojaĝo alvenis hejmen la miaj. Preskaŭ
mortigis mian maljunan patron la ĝojo de la revido; en la tago
sekvinta ilian alvenon li aranĝis grandan feston, en kiu
partoprenis la tuta urbo. Antaŭ granda kunvenintaro de parencoj
kaj amikoj, mia frato devis rakonti sian historion, kaj unuvoĉe
ili laŭdis tiel lin kiel ankaŭ la noblan rabiston.
Kaj kiam li finis la rakonton, leviĝis mia patro kaj alkondukis
al li Zorajde'on. "Tiel," li diris per solena voĉo, "de via
kapo mi nun forigas la malbenon; ricevu, ĉi tiun knabinon, kiel
batalakiritan rekompencon pro via senripoza agemeco; akceptu mian
patran benon; kaj al nia urbo neniam manku viroj, kiuj similas al
vi pri frata amo, prudento kaj fervoro."
Jam atingis la karavano la finon de la dezerto, kaj ĝoje la
vojaĝantoj salutis la verdajn herbejojn kaj la folioriĉajn
arbojn, kies ĉarma vidaĵo jam de multaj tagoj ne trafis iliajn
okulojn. En bela valo kuŝis karavanejo, kiun ili elektis kiel
noktan restadejon; kaj kvankam ĝi prezentis nur malmulte da
komforto kaj refreŝigo, tamen la tuta vojaĝantaro estis pli
gaja kaj interamikiĝema ol antaŭe, ĉar la penso, ke ili nun
elsaviĝis el la danĝeroj kaj malagrablaĵoj, kiujn okazigas
vojaĝo tra la dezerto, malfermis ĉiujn korojn kaj inklinis
ĉies spiriton al ŝercado kaj amuziĝado. Mulej, la juna gaja
komercisto, dancis dancon ridigan, ĝin akompanante per kantoj,
kiuj eĉ de la seriozema greko Zaleŭkos ellogis rideton. Sed,
ne kontenta de tio, ke li gajigis siajn kunvojaĝantojn per ludo
kaj danco, li volis ankaŭ rakonti al ili la historion, kiun li
jam antaŭe promesis; kaj, iom mallaciĝinte post sia saltado,
li ekparolis laŭjene: --
La Historio pri Malgranda Muk.
En Niceo, mia kara naskurbo, loĝis iam homo, kiun oni nomis
Malgranda Muk. Kvankam mi estis tiam tre juna, mi ankoraŭ
memoras lin bone, precipe pro tio, ke estas li, al kiu mi dankas
la teruran bastonadon, per kiu regalis min foje mia patro. Kiam
mi konatiĝis kun li, li estis jam grandaĝulo; tamen li havis
nur tri aŭ kvar futojn da alto. Krom tio, li havis eksteraĵon
tre strangan; ĉar lia korpo, kvankam malgranda kaj delikata,
devis porti kapon multe pli grandan kaj pli dikan, ol la kapo de
ordinara mortemulo. Li loĝis tute sola en granda domo: eĉ sian
kuiradon li faradis propramane. Nur unu fojon en kvar semajnoj
li iradis promeni; kaj nur la fuma kolonego, kiu ĉiutagmeze
supreniris el lia kameno, sciigadis al liaj samurbanoj, ĉu li
vivas aŭ mortis. Oni ofte lin vidis vespere tien kaj reen
irantan supre sur lia domo, kaj tiam, suprenrigardante de sur la
strato, oni povis tre bone imagi al si, ke sola lia granda kapo
ĉirkaŭkuradas sur la tegmento. Mi kaj miaj ludkamaradoj estis
senkompataj buboj, kiuj ĝojis moki kaj kolerigeti aliajn; sekve,
ĉiufoje kiam Malgranda Muk eliris promeni, tio estis por ni vera
festokazo. En la difinita tago ni kolektiĝadis antaŭ lia domo,
por tie atendi, ĝis li elvenos; kaj fine, kiam malfermiĝis la
pordo kaj elrigardis unue la granda kapo kun la ankoraŭ pli
granda turbano, kiam postvenis la cetera korpeto, vestita per
eluzita manteleto, vasta pantalono kaj larĝa zono, ĉe kiu
pendis longa ponardo, -- tiel longa, ke oni ne sciis, ĉu Muk
alkroĉiĝas al la ponardo aŭ la ponardo al Muk, -- kiam li tiel
eliris el la domo, ekbruis la aero pro nia ĝoja kriado, ni
ĵetis supren niajn ĉapojn kaj ekdancis ĉirkaŭ li kiel
frenezaj. Siavice, Malgranda Muk faris al ni seriozan kapsaluton
kaj, per malrapidaj paŝoj, ekmarŝis tra la strato. Survoje li
trenadis iom la piedojn, ĉar li surhavis grandajn, larĝajn
pantoflojn, kiajn mi neniam vidis antaŭe. Ni infanoj kuradis
post li, kriante senĉese: "Malgranda Muk, Malgranda Muk!" Ni
ankaŭ havis gajan versaĵeton, kiun ni kantis iufoje pro lia
honoro; jen ĝia teksto:
"Muk, Muk, Malgranda Muk!
Loĝas vi en granda domo;
Estas brava eta homo;
Unu fojon en monato
Promenadas sur la strato;
Grandkapulo, turnu vin!
Kuru, Muk, kaj kaptu nin!"
Tiamaniere ni jam ofte amuziĝis, kaj kun honto mi devas konfesi,
ke la plej forte incitadis lin mi, ĉar ofte mi ektiris lin je
lia manteleto, kaj foje mi de malantaŭe metis la piedon sur lian
grandan pantoflon, ke li falis sur la vizaĝon. Unuamomente mi
trovis tion ekstreme ridinda; sed ĉesis mia ridado, kiam mi
rimarkis, ke Malgranda Muk sin direktas al la domo de mia patro.
Kaj efektive, jen li tien eniris, kaj sufiĉe longan tempon li
tie restis. Mi kaŝis min proksime de l' pordo, kaj vidis lin
reeliri en akompano de mia patro, kiu tre respektoplene lin tenis
je la mano kaj, multfoje kliniĝante, adiaŭis ĉe la pordo. Al
mi estis ne tute trankvile en la koro, kaj longatempe mi restis
en mia kaŝejo. Sed fine elpelis min la malsato, kiun mi timis
multe pli, ol batojn; kaj humila, kun klinita kapo, mi aperis
antaŭ mia patro. "Mi aŭdis, ke vi ofendis la bonan Muk'on,"
li parolis, per tono tre serioza; "nu, mi nun rakontos al vi la
historion de tiu ĉi Muk, ĉar mi ne dubas, ke, kiam ĝi estos de
vi konata, vi jam ne ridos lin plu. Sed antaŭ kaj post la
rakonto vi devos ricevi la _kutiman_." La "kutima" estis
dudek kvin batoj, kiujn li ĉiam tre kaj tre konscience
elkalkuladis sur mia dorso. Li do prenis sian longan piptubon,
deŝraŭbis ĝian sukcenan buŝpecon kaj prilaboris min pli
senindulge ol iam antaŭe. Kiam la dudek kvin estis plennombre
pagitaj, li ordonis al mi atenti kaj ekrakontis la historion pri
Malgranda Muk.
La patro de Malgranda Muk, kies ĝusta nomo estas Mukra, estis
respektata, sed malriĉa homo, ĉi tie en Niceo. Li vivis
preskaŭ tiel same ermite, kiel nuntempe lia filo. Tiun ĉi li
tute ne amis, ĉar li hontis lian pigmean staturon, kaj tial li
lasis lin pliaĝiĝi en granda senscieco. Ankoraŭ en sia
dek-sesa jaro Malgranda Muk estis facilanima infano; kaj la
patro, homo serioza, ne ĉesis lin riproĉi, ke li, kiu jam de
longe ne plu devus porti siajn ŝuojn de infano, estas ankoraŭ
tiel naivega kaj malsprita.
Sed okazis foje, ke la maljunulo falis ie malsupren, sin tiel
grave vundante, ke li baldaŭ poste mortis; kaj nun Malgranda Muk
sin trovis sola en la mondo, senhava kaj senscia. La senkompataj
parencoj, al kiuj la formortinto ŝuldis pli, ol kiom li povis
repagi, forpelis la malfeliĉuleton el la domo kaj konsilis al li
eliri en la mondon, por elserĉi sian feliĉon. Malgranda Muk
respondis, ke li jam estas preta por la vojaĝo; kaj ĉar nenion
plu li petis por si, krom la vestaro de l' patro, oni plenumis
lian deziron. Lia patro estis altkreska kaj vastkorpa viro;
sekve la vestoj tute ne almezuriĝis al la filo. Sed Muk baldaŭ
elpensis rimedon: li detranĉis de la vestoj tiom da ŝtofo, por
malpli_long_igi ilin laŭbezone, kaj poste li ilin surmetis. Sed
pri la same necesa malpli_larĝ_igo li tute forgesis; kaj el tio
rezultas tiu stranga vestaro, kiun oni ankoraŭ hodiaŭ povas
vidi sur li; la granda turbano, la larĝa zono, la ampleksa
pantalono, la blua manteleto, ĉio ĉi tio estas heredaĵoj de
lia patro, kiujn li depost tiu tempo surportas ankoraŭ. Fine,
alliginte al sia zono la longan Damaskan ponardon de l' patro kaj
preninte bastoneton en la manon, li trapaŝis tra la pordego de
la urbo kaj ekforiris "en la mondon."
Ĝoje li vojiris antaŭen la tutan tagon, ĉar ĉiuokaze li ja
volis elserĉi sian feliĉon. Ĉiufoje kiam li ekvidis sur la
tero vitropeceton, brilantan sub la sunaj radioj, li nepre
eklevis ĝin kaj metis en sian poŝon, kredante, ke ĝi
ŝanĝiĝos en plej belan diamanton. Ekvidinte en la malproksimo
la kupolojn de moskeo, brilegantajn kiel fajro, aŭ lagon
lum-reĵetantan kvazaŭ spegulo, li ekrapidis tien kun koro plena
de ĝojo, ĉar li kredis, ke li venas en ensorĉitan landon. Sed
ho ve! Malaperis tiuj trompobildoj, kiam li iom pli
proksimiĝis; kaj baldaŭ tro baldaŭ rememorigis lin lia laceco
kaj lia malsate doloranta stomako, ke li ankoraŭ sin trovas en
lando de mortemuloj. Dum du tagoj li tiel vojaĝis, malsata kaj
malĝoja, kaj jam li ekmalesperis trovi sian feliĉon. Kampaj
fruktoj estis lia sola nutraĵo; la malmola tero -- lia nokta
kuŝejo. Fine, la trian tagon matene, li ekvidis de sur monteto
grandan urbon. Sur ĝiaj muroj kaj turoj brilege lumis la
kvaronluno, dum gajaspektaj flagoj flirtadis sur la tegmentoj kaj
ŝajnis fari signon al Malgranda Muk, ke li alproksimiĝu.
Mirigita, li haltis kaj longe rigardis la urbon kaj ĝiajn
ĉirkaŭaĵojn. "Jes," li diris al si mem, "tie Malgranda Muk
trovos sian feliĉon, tie aŭ nenie"; kaj, malgraŭ sia laceco,
li eksaltis de ĝojo. Li kolektis siajn fortojn kaj ekiris pluen
al la urbo. Sed kvankam ĝi ŝajnis tute proksima, li ne povis
ĝin atingi antaŭ la tagmezo, ĉar liaj mallongaj kruretoj
preskaŭ rifuzis lin porti, kaj ofte en la ombro de palmo li
devis sidiĝi ripozi. Fine li alvenis antaŭ la pordegon. Li
ordigis sian manteleton, pli bele ĉirkaŭligis la turbanon, pli
larĝe alĝustigis la zonon kaj alkroĉis pli oblikve la longan
ponardon; poste li forviŝis de sur siaj ŝuoj la polvon, prenis
sian bastoneton en la manon kaj eniris kuraĝe tra la urba
pordego.
Li jam trapasis kelke da stratoj, sed nenie malfermiĝis por li
eĉ unu dompordo, nenie oni vokis laŭ lia espero: "Venu,
Malgranda Muk! manĝu kaj trinku ĉe ni kaj ripozigu la etajn
piedojn!"
Antaŭ granda bela domo li nun haltis kaj rigardis ĝin per
sopiroplenaj okuloj, kiam malfermiĝis unu el la fenestroj kaj
maljuna virino sin klinis eksteren kaj vokis, kvazaŭ kantante:
"Envenu, envenu,
Ni gaje festenu;
Bongusta la kaĉo;
Vi manĝos kun plaĉo;
Farita el gri', Kuirita por vi,
Najbaroj, la kaĉo atendas ĉe mi!"
La pordo de l' domo malfermiĝis, kaj Muk vidis eniri multegon da
hundoj kaj katoj. Dum kelkaj momentoj li staris sendecide, ĉu
li sekvu la inviton; sed fine li faris al si kuraĝon kaj eniris
en la domon. Antaŭiris lin du katidoj, kaj ĉi tiujn li decidis
sekvi, ĉar kredeble ili pli bone scias, ol li, kie estas la
kuirejo.
Kiam li atingis la supron de l' ŝtuparo, renkontis lin tiu sama
maljuna virino, kiun li jam vidis elrigardantan tra la fenestro.
Ŝi rigardis lin tre malafable kaj demandis, kion li volas. "Vi
ja ĉiun invitis al via kaĉo," respondis Malgranda Muk, "kaj
ĉar mi estas tiom malsata, mi do venis." La maljunulino
ekridis kaj diris: "De kie vi venas, stranga hometo? La tuta
urbo scias, ke mi kuiradas por neniu krom miaj karaj katoj; kaj
kelkfoje, kiel vi vidas, mi invitas najbarojn kunmanĝi kun
ili." Malgranda Muk rakontis al ŝi, kiel mizera estis lia vivo
depost la morto de lia patro, kaj petis ŝian permeson fariĝi
hodiaŭ tablogasto de l' katoj. La virino, al kiu tre plaĉis la
nekaŝema rakonto de la simplanima Muk, konsentis, ke li sidiĝu
ĉe ŝia tablo, kaj donis al li sate da manĝaĵo kaj trinkaĵo.
Kiam li estis satiĝinta kaj refortiĝinta, ŝi longe observis
lin kaj poste diris: "Malgranda Muk, restu ĉe mi en mia servo;
vi havos nur malmulte da laboro, kaj mi regalos vin bone."
Malgranda Muk, al kiu la kata kaĉo estis treege bongusta,
akceptis la proponon kaj tuj fariĝis servisto de Sinjorino
Ahavzi. La devoj de lia ofico estis facilaj sed neordinaraj.
Sinjorino Ahavzi havis du katojn kaj kvar katinojn. Al tiuj ĉi
bestoj Malgranda Muk devis ĉiumatene kombi la felon kaj froti
per bonodoraj oleoj; ĉiufoje kiam la mastrino eliris en la
urbon, li devis zorgi pri la katoj; kiam ili volis tagmanĝi, li
devis meti antaŭ ili la pladojn; kaj ĉiunokte li kuŝigis ilin
sur silkaj kusenoj kaj ĉirkaŭvolvis per veluraj kovriloj.
Plie, estis en la domo kelke da malgrandaj hundoj, al kiuj li
devis servadi; sed tiuj ĉi postulis malpli da priatentado, ol la
katoj, kiujn Sinjorino Ahavzi traktadis kiel proprajn infanojn.
Cetere, Malgranda Muk vivis tute same solece, kiel en la domo de
sia patro, ĉar, krom la mastrino, li vidis dum la tuta tago nur
hundojn kaj katojn. Dum kelka tempo estis al li tre bone en la
nova hejmo; ĉiam li havis plene da manĝaĵo kaj malmulte da
laboro, kaj la maljunulino ŝajnis tute kontenta pri li. Sed iom
post iom la katoj fariĝis malbonkondutaj: kiam la maljunulino
forestis el la domo, ili ĉirkaŭsaltadis en la ĉambro kiel
frenezaj, disĵetadis ĉion, kio baris al ili la vojon, kaj
disrompis multe da belaj vazoj. Sed tuj, kiam ili ekaŭdis sian
mastrinon suprenvenantan sur la ŝtuparo, ili forrampadis sur
siajn kusenojn kaj svingadis la voston, kvazaŭ nenio okazis.
Sinjorino Ahavzi koleriĝadis, kiam ŝi vidis sian ĉambron tiel
ruinigita, kaj kulpigadis Muk'on pri ĉio; li tiam vane asertis
sian senkulpecon: al siaj katoj, kiuj ja havis mienon tiel
senpekan, ŝi kredis pli, ol al sia servisto.
Tre malĝoja pro tio, ke ankaŭ ĉi tie li ne trovis sian
feliĉon, Malgranda Muk decidis eksiĝi el la servo de Sinjorino
Ahavzi. Sed ĉar la sperto instruis al li, jam dum lia unua
vojaĝo, kiel malfacile estas vivi sen mono, li nun ekpensis, per
kia rimedo li povas havigi al si la salajron, kiun ĉiam lia
mastrino al li promesis, sed neniam donis. En la domo de
Sinjorino Ahavzi estis ĉambro, kiu ĉiam restis ŝlosita, kaj
kies internon li neniam vidis, kvankam li jam ofte aŭdis la
virinon ĉirkaŭbruadi malantaŭ la pordo. Multe li donus por
tio, se li povus ekscii, kion ŝi tenas tie kaŝita; kaj nun, dum
li pensis pri sia vojaĝa mono, venis al li en la kapon, ke eble
tie troviĝas kaŝitaj la trezoroj de l' virino. Sed ĉiam la
pordo restis ŝlosita, kaj estis al li neeble atingi la
trezorojn.
Foje, matene, kiam Sinjorino Ahavzi estis elirinta, unu el la
hundetoj, kiun ŝi ĉiam duonpatrine traktadis, sed kies favoron
Malgranda Muk plejaltagrade akiris al si per ĉiuspecaj amservoj,
kaptis lin je lia vasta pantalono kaj forte tiradis, kvazaŭ por
diri, ke Muk ĝin sekvu. Muk, kiu amis ludi kun la hundeto,
sekvis ĝin; kaj jen kondukis lin la hundeto en la
dormoĉambreton de Sinjorino Ahavzi kaj antaŭ malgrandan pordon,
kiun li tie neniam vidis antaŭe. La pordo estis duone
malfermita. La hundeto eniris, kaj Muk ĝin sekvis. Miris kaj
ĝojis la malgrandulo, sin trovante nun en la ĉambro, kiu jam de
longe estis la celo de liaj deziroj. Li esploris ĝin de ĉiuj
flankoj, esperante trovi monon, sed trovis nenion krom malnovaj
vestaĵoj kaj vazoj strange formitaj. Unu el ĉi tiuj vazoj
kaptis lian apartan atenton. Ĝi estis el kristalo, kun belaj
entranĉitaj figuraĵoj. Li eklevis ĝin kaj turnadis en ĉiuj
direktoj. Sed, ho teruro! Li ne rimarkis, ke ĝi havas kovrilon
nur malfirme surmetitan. La kovrilo defalis sur la plankon kaj
disrompiĝis je milo da pecetoj.
Dum longa tempo Malgranda Muk staris tie, kvazaŭ senviva de
teruro. Nun lia sorto estis decidita; nun li nepre devis
forkuri, alie la maljunulino lin certe batus ĝismorte. Li do
decidis komenci senprokraste la vojaĝon, sed antaŭe li
ĉirkaŭrigardis ankoraŭ unu fojon, ĉu ne utilus al li dum lia
marŝado tiu aŭ alia havaĵo de Sinjorino Ahavzi. Subite
renkontis liajn okulojn paro da grandegaj pantofloj; verdire, ili
tute ne estis belaj; sed liaj propraj ŝuoj jam ne povis plu
vojaĝi; kaj, krom tio, allogis lin tiuj pantoflegoj ĝuste pro
sia grandeco, ĉar se li ilin surhavus, espereble vidus el tio
ĉiuj lin rigardantaj, ke li jam ne portas plu siajn ŝuojn de
infano! Siajn proprajn pantofletojn li do rapide demetis kaj
surmetis la grandajn. Poste, ekvidinte en angulo promenadan
bastoneton kun bele skulptita leonokapo, kaj opiniante, ke ĝi
tie ne havas sufiĉe por fari, li ankaŭ ĉi tion proprigis al
si, kaj forrapidis el la ĉambro. Li tuj kuris en sian propran
ĉambreton, surmetis sian manteleton kaj la patrodevenan
turbanon, alkroĉis al sia zono la ponardon kaj, kiel eble plej
rapide, elkuris el la domo kaj for el la urbo. Lia timo antaŭ
la maljunulino igis lin kuri kaj kuri, ĝis liaj fortoj preskaŭ
finiĝis. Antaŭe neniam li kuris tiel rapide; eĉ ŝajnis al
li, kvazaŭ li ne povas ĉesi kuri, kvazaŭ nevidebla potenco
peladas lin pluen. Fine venis al li la penso, ke sendube la
pantofloj havas ian specialecon, ĉar ili ĵetegis sin senhalte
antaŭen, lin kunfortrenante. Per ĉiuj eblaj rimedoj li penis
haltigi ilin; sed nenio helpis, ĝis fine, en terura korpremiĝo,
li kriis al si mem, kvazaŭ al ĉevalo; "Pru! halt'! pru-u-u!"
Nun haltis tuj la pantofloj, kaj Muk sin ĵetis, ellaciĝinta,
sur la teron.
La pantofloj ĝojigis lin treege; ĉar nun ja fine li akiris al
si, per siaj servoj, ion, kio povas utili al li en la mondo, por
trovi lian feliĉon. Sed, malgraŭ sia ĝojo, li endormiĝis pro
laceco; ĉar la korpeto de Malgranda Muk, pro la peza kapo, kiun
ĉiam ĝi devis kunporti, ne povis multe elteni. Dum li dormis,
aperis al li en sonĝo la sama hundeto, kiu, en la domo de
Sinjorino Ahavzi, helpis lin akiri la pantoflojn, kaj parolis:
"Kara Muk, vi ankoraŭ ne bone komprenas la uzadon de viaj
pantofloj. Sciu, ke se vi vin turnos en ili tri fojojn sur la
kalkanumo, vi povos flugi, kien ajn vi nur volos. Kaj per la
bastoneto vi povas trovi trezorojn, ĉar ĉie, kie oro estas
enterigita, ĝi frapos trifoje la teron; por arĝento, dufoje."
Tiel sonĝis Malgranda Muk. Revekiĝinte, li pripensis la
mirigan sonĝon kaj decidis ekprovi la aferon. Li surmetis la
pantoflojn, levis unu piedon kaj komencis sin turni sur la
kalkanumo. Sed kiu iam provis plenumi ĉi tiun lertaĵon trifoje
intersekve en gigante vasta pantoflo, tiu ne miros pro tio, ke
Malgranda Muk ne tuj sukcesis, precipe konsiderante, ke lia peza
kapo transklinis lin jen sur unu flankon, jen sur la alian.