Nu, estis al mi iom timige, iri sola kun tiu nekonato. Mi do
restis staranta kaj diris:
"Tiel ne estu, sinjoro! Volu antaŭe sciigi min, kien. Mi
petas vin ankaŭ montri al mi iom vian vizaĝon, por ke mi vidu,
ĉu vi bone intencas al mi."
Sed la ruĝulo ŝajnis tute ne atenti mian peton. "Se vi ne
volas, Zaleŭkos, restu do hejme," respondis li, ekforirante.
Ĉe tio, ekregis min la kolero.
"Ĉu vi kredas," ekkriis mi, "ke homo miaspeca lasas sin
ridinduligi de ĉiu fispritulo, kiu volus lin atendigi senutile
en malvarma nokto?"
Per tri saltoj mi atingis lin, kaptis je la mantelo kaj, kriante
ankoraŭ pli forte, ekprenis per la alia mano mian sabron; sed la
mantelo restis en mia mano, kaj la nekonato malaperis je la
angulo de l' plej proksima strato. Iom post iom moderiĝis mia
kolero; almenaŭ mi havis la mantelon, kaj ĉi tiu devis ja doni
la ŝlosilon de l' stranga aventuro. Mi ĵetis ĝin ĉirkaŭ la
ŝultrojn kaj ekvojiris hejmen. Apenaŭ mi faris cent paŝojn,
preteriris min tuŝproksime alia persono, kiu flustris
franklingve: "Estu singarda, grafo! Tiuĉinokte nenio
farebla!" Sed antaŭ ol mi povis rigardi ĉirkaŭen, jam la
persono estis preterpasinta, kaj mi vidis nur kvazaŭ ombron,
ŝtelirantan laŭlonge de la domoj. Ke tiu alparolo rilatis ne
min, sed la mantelon, tion mi bone komprenis; sed la aferon ĝi
lumigis neniel. Je la sekvanta mateno mi pripensis, kion mi
devas fari. En la komenco mi intencis publike anoncigi la
mantelon, kvazaŭ mi trovis ĝin ie; sed se mi tion farus, la
nekonato povus reprenigi ĝin triapersone, kaj mi havus nenian
klarigon pri la afero. Tiel pripensante, mi rigardis pli atente
la mantelon. Ĝi estis el peza genova veluro purpura, borderita
per astrakana felo kaj riĉe brodita per oro. La belega aspekto
de l' mantelo venigis al mi ideon, kiun mi decidis efektivigi.
Mi portis ĝin en mian magazenon kaj elmetis kiel vendotaĵon;
sed mi postulis por ĝi prezon tiel altan, ke mi estis certa
trovi neniun, kiu konsentos aĉeti. Mia celo estis, fikse
rigardi en la okulojn ĉiun, kiu demandos pri la prezo de la
pelto. La fremdulon mi ja rekonus inter miloj; ĉar, post kiam
li perdis la mantelon, mi tre klare, kvankam nur momente, ekvidis
lian figuron. Aperis multe da aĉetemuloj, por vidi la mantelon,
kies neordinara beleco altiris ĉies rigardojn; sed neniu similis
eĉ iomete la nekonaton, kaj neniu volis pagi la altan sumon de
ducent zekinoj. Mi ankaŭ rimarkis, ke ĉiu, kiun mi demandis,
ĉu vere ne troviĝas en Firenzo aliaj similaj manteloj,
respondis per ne kaj certigis, ke li neniam vidis laboraĵon tiel
valoregan kaj delikatan.
Fine, ĉirkaŭ vesperiĝo, venis junulo, kiu ofte estis ĉe mi
kaj jam tiun saman tagon, proponis por la mantelo grandan sumon
da mono. Ĵetante sakon da zekinoj sur la tablon, li ekkriis:
"Per Dio, Zaleŭkos, mi nepre devas havi vian mantelon, eĉ se
mi pro tio ruiniĝos": kaj siajn ormonerojn li samtempe komencis
kalkuli. Mi estis en granda embaraso. Elpendigante la mantelon,
mi havis celon, altiri sur ĝin, se eble, la rigardojn de mia
nekonato; kaj nun venis tiu juna malsaĝulo, por pagi la
difinitan prezegon. En tiuj cirkonstancoj, restis al mi nenio
alia por fari, krom konsenti pri la negoco. Cetere, logis min la
penso, ricevi por mia nokta aventuro tiel belan kompensaĵon. La
junulo surmetis la mantelon kaj foriris. Sed ĉe la sojlo li
turnis sin kaj deprenis de la mantelo kroĉitan al ĝi
paperfolieton, kiun li ĵetis al mi, dirante: "Jen, Zaleŭkos,
io, kio certe ne apartenas al la mantelo." Mi prenis,
indiferenta, la bileton; sed ve! jen la vortoj, kiujn mi trovis
tie skribitaj: "Alportu la mantelon hodiaŭ nokte je la konata
horo al _Ponte vecchio_: atendas vin kvar cent zekinoj." Mi
staris kvazaŭ fulmofrapita. Tiel do, facilanime, mi ludperdis
mian feliĉon kaj tute maltrafis mian celon! Sed ne longe
daŭris mia meditado. Ekpreninte amase la ducent zekinojn, mi
ekkuris post la aĉetinto de la mantelo kaj diris al li:
"Reprenu viajn zekinojn, amiko mia, kaj redonu al mi la
mantelon: mi tute ne povas ĝin vendi." Unuamomente li kredis,
ke mi parolas nur ŝerce; sed, konvinkiĝinte, ke mi estas tute
serioza, li koleriĝis pro mia postulo kaj nomis min malsaĝulo.
Fine ni ekbatalis. Dum la bataleto, prosperis al mi deŝiregi de
li la mantelon; kaj mi jam ekforiris kun mia akiro, kiam la
junulo alvokis policanojn kaj trenigis min antaŭ la tribunalon.
La juĝisto, kiun multe mirigis la plendo, aljuĝis la mantelon
al mia kontraŭulo. Tamen mi proponis al la junulo dudek,
kvindek, okdek, eĉ cent zekinojn plie ol liaj ducent, se li
recedus al mi la mantelon. Kion ne povis fari miaj petoj, tion
efektivigis mia oro; li akceptis miajn bonajn zekinojn. Mi,
miaflanke, foriris triumfante kun mia mantelo kaj devis toleri,
ke ĉiuj Firenzanoj opiniadis min frenezulo. Je l' fino, ilia
opinio estis por mi tute indiferenta; mi ja sciis pli bone ol
ili, ke mi faris profitan negocon.
Senpacience mi atendis la nokton. Ĉirkaŭ la sama horo kiel
hieraŭ mi iris, kun la mantelo sub la brako, al _Ponte vecchio_.
Je la lasta sonorila ekbato, elvenis figuro el la nokto kaj
alproksimiĝis al mi. Estis klarerekoneble la homo de hieraŭ.
"Ĉu vi havas la mantelon?" li demandis. "Jes, sinjoro,"
respondis mi, "sed ĝi kostis al mi cent zekinojn kontante."
"Mi scias," rediris li; "rigardu ĉi tien: jen vi havas kvar
cent." Li proksimiĝis kun mi al la larĝa balustrado de l'
ponto, kie li elkalkulis la monerojn. Kvar cent oraj moneroj:
belege ili rebrilis en la lumo de la luno. Mia koro ĝojis je
tiu vidaĵo, neniel antaŭsentante, ke tio estos ĝia lasta
feliĉo. Mi enpoŝigis mian monon; kaj nun mi ekdeziris vidi pli
bone la malavaran nekonaton; sed antaŭ la vizaĝo li havis
maskon, tra kiu nigraj fulmebrilantaj okuloj rigardis min terure.
"Mi dankas vin, sinjoro, pro via boneco," mi diris; "kion vi
nun postulas de mi? Sed antaŭe mi devas kondiĉi, ke ĝi ne
estu io malbona." "Vi vane estas maltrankvila," respondis li;
"mi bezonas vian kuracistan helpon; tamen, ne por vivanto, sed
por mortinto!"