ne lasis sin senkuraĝigi, sed ripetis la provon, ĝis li fine
sukcesis. Kiel rado li turniĝis sur sia kalkanumo, ekdeziris
sin en la plej proksiman urbon, kaj -- ekveturis la pantofloj
supren en la aeron, kuregis ventorapide tra la nuboj, kaj antaŭ
ol Malgranda Muk povis konscii, kio fariĝas kun li, li jam sin
trovis sur granda foirejo, kie staris multe da budoj kaj
sennombraj multokupataj homoj iradis tien kaj reen. Komence li
iom promenis tra tiu ĉi popolamaso; sed baldaŭ li trovis ĝin
pli konsilinda, sin direkti en straton malpli movoplenan, ĉar
sur la foirejo oni piedpremis liajn pantoflojn, ke li ofte
falŝanceliĝis, kaj nur kun granda peno prosperis al li eviti la
batojn de tiu aŭ alia, kun kiu kunpuŝiĝis lia elstareganta
ponardo.
Nun Malgranda Muk serioze pripensis kion fari, por enspezi iom da
mono. Li ja havis bastoneton, kiu malkovrus al li sekretajn
trezorojn; sed kie li trovos la lokon, kie kuŝas subtere oro kaj
arĝento? En okazo de bezono li povus sin montri ekspozicie, por
sin riĉigi je kelke da groŝoj; sed por tio li ja estis tro
fiera. Fine li rememorigis al si la rapidecon de siaj piedoj.
Eble, li diris al si en la pensoj, miaj pantofloj povos subteni
mian vivon; kaj li decidis dungigi sin kiel kurieron. Esperante,
ke plej bone pagus tiajn servojn la reĝo de la urbo, li demandis
pri la vojo al la palaco. Antaŭ la pordo de l' palaco estis
gardostaranto, kiu demandis lin, kion li serĉas ĉi tie. Je lia
respondo, ke li serĉas oficon, oni kondukis lin al la estro de
la sklavoj. Al tiu ĉi lasta li sciigis sian deziron kaj petis
lin, ke li havigu al li oficon inter la reĝaj kurieroj. La
sklavestro mezuris lin per sia rigardo de la kapo ĝis la piedoj
kaj parolis: "Kiel? Kun tiaj piedetoj, kiuj havas apenaŭ la
longon eĉ de unu manstreĉo, vi volas esti reĝa kuriero? For
de ĉi tie! Kun tiaj malsaĝuloj mi ne havas tempon por
ŝerci." Malgranda Muk certigis lin, ke li parolis tute
serioze, kaj ke li estas preta fari konkurskuron kontraŭ la plej
rapidpieda kuriero. La sklavestro trovis la aferon treege
ridinda; tamen li ordonis, ke li tenu sin prete vetkuri jam
antaŭ la vespero, kondukis lin en la kuirejon kaj zorgis, ke oni
donu al li sufiĉe da manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Li mem iris al
la reĝo kaj rakontis al li pri la malgranda homo kaj lia
propono. La reĝo estis gajhumora sinjoro kaj ĝojis multe, ke
la sklavestro retenis Malgrandan Muk'on por celo de amuzo. Li
ordonis al li, ke li faru sur granda herbejo malantaŭ la palaco
la necesajn aranĝojn, por ke la tuta kortego povu bone kaj
komforte rigardi la kuradon; kaj denove li admonis, ke oni bone
regalu la hometon. La reĝo rakontis al siaj princoj kaj
princinoj, kian spektaklon ili havos hodiaŭ vespere. Tiuj ĉi
rerakontis ĝin al siaj servistoj; kaj kiam alproksimiĝis la
vespero, regis ĉe la kortego kaj en la urbo plej ĝoja ekscito
kaj ĉiuj, kvazaŭ torento, direktiĝis amase al la herbejo, kie
oni jam starigis tribunojn, por vidi kuradi la fanfaroneman
hometon.
Kiam la reĝo kaj liaj filoj kaj filinoj sidiĝis sur la tribuno,
Malgranda Muk elpaŝis sur la herbejon kaj faris antaŭ la
geeminentuloj treege gracian riverencon. Ĝojokrioj eksonis de
ĉiuj flankoj, kiam la malgrandulo aperis: tian strangan figuron
oni tie neniam vidis antaŭe. La korpeto kun la giganta kapo, la
manteleto kaj la vasta pantalono, la longa ponardo en la larĝa
zono, la malgrandaj piedetoj en la grandegaj pantofloj -- vere,
ĉio tio aspektis tro komike, por ke oni ne eksplodu per rido.
Tamen Malgranda Muk ne lasis sin konfuzi per ilia ridado. Li
stariĝis tie fiere, apogante sin sur sia bastoneto, kaj atendis
sian kontraŭulon. La sklavestro jam elektis, laŭ la deziro de
Muk mem, la plej rapidpiedan el la reĝaj kuristoj. Tiu ĉi fine
elpaŝis, stariĝis flanke de l' malgrandulo, kaj ambaŭ atendis
la signalon. Nun, laŭaranĝe, eksvingis Reĝidino Amarza sian
vualon, kaj, kvazaŭ du sagoj, forpafitaj al la sama celo,
ekflugis ambaŭ vetkurantoj tra la herbejo.
Tuj ĉe la komenco la reĝa kuristo antaŭiĝis je sufiĉe granda
interspaco, sed Muk lin sekvis ĉaskurege per siaj
pantoflo-kuriloj, atingis lin, preterpasis, kaj jam de longe
staris ĉe la celo, kiam la alia, senspira, alvenis. Kvazaŭ
glaciiĝinte pro miro, la rigardantoj silentis dum kelkaj
momentoj; sed kiam unua la reĝo ekplaŭdis per la manoj, hurais
la popola amaso kaj ĉiuj ekkriis: "Vivu la venkinto de l'
vetkuro! Vivu Malgranda Muk!"
Dume oni alkondukis Malgrandan Muk'on, kiu ĵetis sin teren
antaŭ la reĝo kaj parolis: "Plejpotenca reĝo! nur malgrandan
prezenton de mia arto mi ĵus faris; volu nun favore permesi, ke
oni donu al mi oficon inter viaj kurieroj." -- "Ne," respondis
al li la reĝo, "vi estos mia korpokuristo kaj plej intima
servisto, kara Muk; cent ormonerojn vi ĉiujare ricevos kiel
salajron; kaj ĉe la tablo de miaj plej altaj servistoj vi
manĝos."
Nun kredis nia Muk, ke fine li ja trovis la tiel longe serĉitan
feliĉon, kaj ĝoje kaj gaje estis al li en la koro. Krom tio,
li ĝuis la apartan favoron de la reĝo, ĉar tiu ĉi konfidadis
al li siajn plej urĝajn kaj sekretajn komisiojn, kiujn Muk
plenumadis kun plej perfekta precizeco kaj neimagebla rapideco.
Tamen tute ne amis lin la ceteraj servistoj de l' reĝo; ili
koleradis pro tio, ke hometo, kiu ja taŭgas por nenio krom
rapida kurado, arogas al si sola la favoron de ilia sinjoro.
Tial ili organizis kontraŭ li multe da konspiroj; sed ĉiuj ĉi
konspiroj malsukcesis kaŭze de l' granda konfido, kiun havis la
reĝo al sia _Sekreta Ĉef-Korpokuristo_ (ja: eĉ ĝis ĉi tiu
alta rango li sin levis en tiel malmulte da tempo!).
Muk, kiu bone rimarkis, ke oni agitadas kontraŭ li, tute ne
volis sin venĝi; por tio li ja estis tro bonkora; kontraŭe, li
pripensis rimedojn, por fariĝi amata de siaj malamikoj kaj
necesega por ili. Fine li rememorigis al si sian bastoneton, pri
kiu en sia feliĉo li jam ne pensis plu; se li trovos trezorojn,
li diris al si en la pensoj, la sinjoroj ja tiam eksentos por li
iom pli da inklino. Jam ofte li aŭdis, ke la patro de l' nuna
reĝo enterigis multajn el siaj trezoroj, kiam la malamikoj
enfalis en lian landon: oni ankaŭ diris, ke li en tiu tempo
mortis, ne povinte sciigi al sia filo sian sekreton. De nun
Malgranda Muk kunportis ĉiam kaj ĉie sian bastoneton,
esperante, ke iafoje li preterpasos la lokon, kie la mono de l'
mortinta reĝo estas enterigita. Unu vesperon, okaze veninte en
malproksiman parton de l' palaca ĝardeno, kiun li malofte
vizitadis, subite li sentis, kiel la bastoneto en lia mano
ekmoviĝas. Tri fojojn ĝi frapis la teron. Nun li eltiris sian
ponardon, faris kelke da signoj en la arbojn ĉirkaŭstarantajn
kaj reenŝteliĝis en la palacon. Tie li havigis al si fosilon,
kaj, atendinte la nokton, li eliris, dum favorkovris lin la
mallumo, plenumi sian entreprenon.
Sed la elfosado de l' trezoro faris al Muk pli da klopodo, ol
kiom li atendis. Liaj brakoj estis ja multe tro malfortaj, sed
granda kaj peza lia fosilo; kaj ĉirkaŭ du horojn li devis
labori, por fari fosaĵon nur du-tri futojn profundan. Fine lia
fosilo ekfrapis ion malmolan, kiu eksonis kiel fero. Ĉe tio li
fosis ankoraŭ pli diligente, kaj baldaŭ li elterigis grandan
feran kovrilon. Malsuprenirinte en la fosaĵon, por vidi, kio
kuŝis sub la kovrilo, li trovis grandan urnon plenplenan de oraj
moneroj. Sed ĉar liaj malgrandaj fortoj tute ne sufiĉis por
suprenlevi la urnon, li do metis en sian pantalonon kaj en sian
zonon nur tiom da moneroj, kiom li povis porti, kaj ankaŭ sian
manteleton li plenigis per oro. Poste, li zorge rekovris la
urnon kaj surŝarĝis sur sian dorson la plenigitan manteleton.
Sed vere, sen tio, ke li havis sur siaj piedoj la famajn
pantoflojn, li neniam formoviĝus de la loko, ĉar terure
premegis lin la ŝarĝo de la oro. Tamen li sukcesis atingi
nerimarkite sian ĉambron kaj kaŝis tie sian oron sub la
kusenojn de sia kanapo.
Kiam Malgranda Muk sin vidis posedanto de tiom da oro, li kredis,
ke nun ja ĉio ŝanĝiĝos, kaj ke li akiros al si el inter siaj
kortegaj malamikoj multe da protektantoj kaj sindonaj servantoj.
Sed ĝuste el tio estas videble, ke la bona Muk certe ne estis
tro zorge edukita, alie li ja ne imagus al si, ke pere de oro li
povos akiri amikojn. Ho ve! kiom pli saĝe li estus tiutempe
farinta, bone ŝmirante siajn pantoflojn kaj tuj forkurante kun
sia manteleto plena de oro!
La oro, kiun de nun Malgranda Muk plenmane disdonadis, vekis ĉe
la kortegaj servistoj nur envion. La kuirejestro Ahuli diris:
"Li estas falsmoneristo." La sklavestro Aĥmet diris: "Li
ĝin flatakiris de la reĝo." Sed Arĥaz, la reĝa kasisto, lia
morta malamiko, kiu mem de tempo al tempo enmetis la manon en la
kason de sia sinjoro, diris sen ĉirkaŭfrazo: "Li ja ŝtelis
ĝin." Por havi certecon pri la afero, ili nun
interkonsiliĝis; kaj la ĉeftrinkaĵoverŝisto Korĥuz aperis
unu tagon, kun mieno tre malĝoja, antaŭ la okuloj de l' reĝo.
Li tiel trudmontradis sian melankolian teniĝon, ke la reĝo
demandis lin, kio al li estas. "Ho ve!" li respondis, "mi
malĝojas, ke mi perdis la favoron de mia sinjoro." -- "Kion vi
fablas, amiko Korĥuz?" rediris al li la reĝo. "De kiam mi
plu ne lasas lumi sur vi la sunon de mia favoro?" La
ĉeftrinkaĵoverŝisto respondis, ke li ja superŝutas per oro la
sekretan ĉefkorpokuriston, sed al siaj malfeliĉaj fidelaj
servistoj li donas nenion. Tre mirigis la reĝon ĉi tiu sciigo.
Oni rakontis al li pri la ordisdonadoj de Malgranda Muk, kaj
senpene la konspirantoj vekis ĉe li la suspekton, ke Muk
forŝtelis iel la monon el la kasejo. Multe ĝojis la
ĉefkasisto, ke la afero prenis ĉi tiun turniĝon; ĉar en ĉiu
okazo li tute ne amis fari kalkulon pri la stato de l' kaso. La
reĝo donis ordonon, sekrete observadi ĉiujn movojn de Malgranda
Muk, por lin kapti, se eble, ĉe plena farado.
Ĝuste en la nokto, kiu sekvis tiun malfeliĉan tagon, Malgranda
Muk, rimarkinte ke lia disdonacemo preskaŭ remalplenigis lian
kason, sin armis per sia fosilo kaj enŝteliĝis en la palacan
ĝardenon, por preni tie el sia sekreta trezoro novan provizon da
mono. En sufiĉe granda distanco sekvis lin la spionoj,
kondukataj de la kuirejestro Ahuli kaj la ĉefkasisto Arĥaz;
kaj, en la momento, kiam li komencis transmeti la oron el la urno
en sian manteleton, ili sin ĵetis sur lin, kunkatenis al li la
manojn kaj tuj kondukis lin antaŭ la reĝon. Kompreneble, ĉi
tiu interrompo de lia dormado jam metis lian reĝan moŝton en
tre malbonan humoron; li do akceptis tre malfavore sian
malfeliĉan sekretan ĉefkorpokuriston kaj ordonis, ke la juĝa
esploro senprokraste komenciĝu. Oni jam elterigis la urnon kaj
metis, kune kun la fosilo kaj la plenigita per oro manteleto, ĉe
la piedoj de la reĝo. La ĉefkasisto atestis, ke li kaj liaj
observistoj surprizis Muk'on en la momento, kiam li tiun ĉi
urnon kun ĝia ora enhavo enfosis en la teron.
Ĉe tio ĉi la reĝo demandis la kulpigiton, ĉu tio estas vera,
kaj de kie li ricevis la oron, kiun li tiel enterigis. Malgranda
Muk, en la sento de sia senkulpeco, certigis, ke li trovis la
urnon en la ĝardeno, kaj ke li tute ne volis ĝin _en_ sed nur
_el_-terigi.
Ekridis ĉiuj alestantoj pri ĉi tiu senkulpiĝo, sed la reĝo
furioze koleriĝis pri la supozata senhonteco de la malgrandulo.
"Kio, abomenulo!" ekkriis li; "ĉu ankaŭ trompmensogi vi
volas, malsprite kaj senhonte trompmensogi al via reĝo, kiun vi
jam priŝtelis? Ĉefkasisto Arĥaz, mi ordonas al vi diri, ĉu
vi rekonas, en ĉi tiu sumo da oro, tiun saman, kiu mankas en mia
trezorejo."
La ĉefkasisto respondis, ke li havas absolutan certecon pri la
afero: jam de kelka tempo mankas en la reĝa kaso eĉ pli multe
da oro, kaj li povas ĵure atesti, ke tio ĉi estas la sumo
ŝtelita.
Nun la reĝo ordonis forte kateni Malgrandan Muk'on kaj ĵeti en
la turon; kaj al la ĉefkasisto li transdonis la oron, por ke li
ĝin remetu en la reĝan trezorejon. Ĝojanta, ke la afero tiel
bone finiĝis, la ĉefkasisto foriris kaj elkalkulis hejme la
brilantajn orajn monerojn; sed neniam la malnoblulo raportis, ke
malsupre en la urno kuŝis papereto, sur kiu estis skribita:
"La malamikoj penetris en mian landon; tial mi kaŝis ĉi tie
parton de miaj trezoroj; kiu ajn ĝin trovos, sur tiun falu la
malbeno de lia reĝo, se li ne tuj transdonos ĝin al mia filo.
-- Reĝo Sadi."
Sidante en sia karcero, Malgranda Muk profundiĝis en malĝoja
medito. Li sciis, ke per morto oni punas tiun, kiu ŝtelis
reĝajn propraĵojn, kaj tamen li ne volis malkovri al la reĝo
la sekreton pri la bastoneto, ĉar li prave timis, ke oni tiam
forprenos de li ne sole la bastoneton, sed eble eĉ liajn
pantoflojn. Ankaŭ tiuj ĉi lastaj ne povis nun multe utili al
li, ĉar fortaj ĉenoj tenis lin firme al la muro, kaj, kiom ajn
li penadis, estis al li neeble sin turni sur la kalkanumo. Sed
kiam, la morgaŭan tagon, oni sciigis al li, ke li estas
kondamnita al morto, li ekopiniis, ke fine pli bone estas vivi
sen ia magia vergeto, ol morti, tion havante; kaj tial li petigis
de la reĝo privatan aŭdiencon kaj malkaŝis al li la sekreton.
En la komenco la reĝo ne volis kredi al lia konfeso; sed
Malgranda Muk promesis fari provprezentadon de sia arto, kondiĉe
ke la reĝo konsentu, ke li ne estu mortigita. La reĝo donis al
li sian vorton de honoro; kaj, dum Muk ne vidis tion, li lasis
enterigi iom da oro kaj poste ordonis al la malgrandulo ĝin
serĉi. Post malmulte da momentoj li jam ĝin trovis, ĉar klare
la bastoneto frapis trifoje la teron. Nun ekkonvinkiĝis la
reĝo, ke lia ĉefkasisto lin trompis; kaj li sendis al li, laŭ
orientlanda kutimo, silkan ŝnuron, por ke li sufoku sin mem.
Kaj al Malgranda Muk li diris: "Mi ja promesis al vi vian vivon,
sed ĉar al mi ŝajnis, ke vi havas ankoraŭ aliajn sekretojn, vi
do restos en ĝismorta mallibereco, se vi ne konsentos klarigi,
kiamaniere vi kuras tiel rapide." Malgranda Muk, kiu jam
pasigis unu nokton en la turo kaj tial perdis ĉiun deziron al
plua mallibereco, konfesis, ke lia tuta arto kuŝas en liaj
pantofloj; tamen li ne instruis al la reĝo la sekreton pri la
trifoja turniĝo sur la kalkanumo. Nun ankaŭ la reĝo surmetis
la pantoflojn, por fari la provon, kaj kiel freneza li
ĉirkaŭkuregis en la ĝardeno. Ofte li provis haltigi la
pantoflojn, sed vane; kaj Malgranda Muk, kiu ne povis rifuzi al
si mem ĉi tiun venĝeton, lasis lin kuri kaj kuri, ĝis li falis
teren sveninta.
Kiam li rekonsciiĝis, la reĝo terure koleris kontraŭ Malgranda
Muk, kiu lasis lin tiel kuradi ĝis plena senspireco. "Mi ja
donis al vi mian reĝan vorton," li diris, "ke vi konservos
liberecon kaj vivon; sed en la templimo de dek du horoj vi iru
for el mia lando, alie mi lasos vin pendigi." Sed la pantoflojn
kaj la bastoneton li ordonis meti en sian trezorejon.
Tiel same malriĉa kiel iam antaŭe, Malgranda Muk forlasis la
landon, malbenante sian malsaĝon, kiu trompkredigis al li, ke li
povas ludi gravan rolon ĉe la kortego. La lando, el kiu oni lin
forpelis, estis, feliĉe, negranda; sekve, jam post ok horoj li
sin trovis ĉe la landlimo, kvankam, alkutimiĝinte al siaj karaj
pantofloj, li nun trovis tre malfacila la ordinaran irmanieron.
Transpasinte la landlimon, li dekliniĝis de la kutima vojo, por
serĉi la plej dezertajn solejojn kaj tie vivi ermite, ĉar nun
li portis koleron kontraŭ la tuta homaro. En densa arbaro li
venis al loko, kiu al li ŝajnis tre taŭga por lia celo.
Invitis lin klara rivereto, borderita de ombroplenaj figarboj;
ĝi trafluis molan herbejon, sur kiu li ĵetis sin teren, firme
decidinte, ke li jam nenion plu manĝos sed atendos ĉi tie la
morton. Profundiĝinta en malĝoja primorta medito, li fine
ekdormis; sed kiam li revekiĝis kaj ekturmentis lin lia malplena
stomako, li tamen pripensis, ke morto permalsata estas ja io
danĝera; kaj tial li ekrigardis ĉirkaŭen, ĉu li ne povas
trovi ion manĝeblan.
Bongustegaj maturaj figoj pendis de la arbo, sub kiu li ĵus
dormis. Li suprenrampis por ilin deŝiri, satmanĝis kun bona
apetito, kaj poste grimpis malsupren al la rivereto, por kvietigi
sian soifon. Sed kia teruro ekregis lin, kiam la akvo montris al
li lian kapon ornamitan per du grandegaj oreloj kaj longa dika
nazego! En granda konsterniĝo li ekkaptis per la manoj siajn
orelojn: vere, ili havis pli ol duonan ulnon da longo!
"Mi ja bone meritas orelojn de azeno," li ekkriis, "ĉar, kiel
azeno, mi piedforbatis mian feliĉon." -- Dum kelka tempo li
ĉirkaŭvagadis tra la arbaro; sed sentante sin denove malsata,
li devis ankoraŭ unu fojon alkuri al la figoj, ĉar nenion alian
li trovis tie por manĝi. Ĉe ĉi tiu dua figmanĝado venis al
li en la kapon, ke eble liaj oreloj jam ne havas lokon sub lia
granda turbano; tial, timante aspekti ankoraŭ pli ridinda, li
denove palpserĉis siajn orelojn, sed jen ili estis malaperintaj!
Li tuj kuris al la rivereto, por certiĝi pri tio, kaj vere, ĝi
estis tiele: liaj oreloj nun havis sian antaŭan formon, kaj la
longan malbelegan nazon li jam ne havis plu. Nun fine li
ekkomprenis, kiel ĉi tio fariĝis: de la unua figarbo li ricevis
la longan nazon kaj la azenajn orelojn; per la dua li resaniĝis.
Kun ĝojo li ekkonsciis, ke lia favorema sorto donis al li
ankoraŭ unu fojon rimedon por esti feliĉa. Li do deŝiris de
ĉiu el la du arboj tiom da figoj, kiom li povis kunporti, kaj
reiris en la landon, kiun li antaŭ tiel mallonga tempo forlasis.
Tie, en la unua urbeto, en kiun li venis, li faris sin, per aliaj
vestaĵoj, tute nerekonebla; poste, li iris pluen al la urbo, kie
loĝis la reĝo, kaj baldaŭ li tien alvenis.
Estis tiam sezono, kiam maturaj fruktoj estis ankoraŭ sufiĉe
maloftaj. Tial Malgranda Muk sidiĝis antaŭ la pordego de l'
palaco, ĉar el pasinta tempo li bone sciis, ke ĉi tie la
kuirejestro aĉetadas tiajn frandaĵojn por la reĝa tablo. Li
ankoraŭ ne longe sidis tie, kiam, trapaŝantan tra la korto, li
ekvidis la kuirejestron. Tiu ĉi esploris la komercaĵojn de l'
vendistoj, kiuj kolektiĝis ĉe la pordego de l' palaco, kaj fine
liaj okuloj renkontis la korbeton de Muk. "Ho! jen frandaĵo
neordinara," li diris, "kiu certe plaĉos al lia reĝa moŝto;
kiom vi postulas por la tuta korbo?" Malgranda Muk difinis
prezon moderan, kaj baldaŭ ili faris interkonsenton. La
kuirejestro transdonis la korbon al sklavo kaj daŭrigis sian
iradon; sed Malgranda Muk forkuris de tie kiel eble plej rapide,
timante ke, kiam la malfeliĉego vidiĝos ĉe la kapoj de l'
korteganoj, oni lin serĉos kaj punos, kiel vendinton de la
figoj.
La reĝo estis ĉe tablo en treege gaja humoro; ree kaj ree li
laŭdis la kuirejestron pro lia bona kuirado kaj pro la zorgemo,
kun kiu li ĉiam elektas por li la plej maloftajn frandaĵojn;
sed la kuirejestro, kiu ja sciis, kiajn bongustaĵojn li ankoraŭ
havas en rezervo, ridetis afable kaj respondis per orakolaj
sentencoj, kiel: "Post tag' hodiaŭa, venos tago morgaŭa,"
aŭ: "Fino bona, ĉio bona," tiel ke la reĝidinoj fariĝis pli
kaj pli scivolaj, kion li ankoraŭ metos sur la tablon. Sed kiam
li alservis la belajn allogantajn figojn, eliĝis el ĉiuj buŝoj
unuvoĉa "A-a!" de admiro. "Kiel maturaj! kiel apetitaj!"
ekkriis la reĝo. "Kuirejestro, vi estas vera majstro kaj
meritas nian tute apartan favoron!" Tiel parolante, la reĝo,
kiu je tiaj frandaĵoj estis ĉiam tre maldonacema, disdonis
propramane la figojn. Ĉiu reĝido kaj ĉiu reĝidino ricevis
du, al la honoraj fraŭlinoj kaj al la veziroj kaj agaoj[8] li
donis po unu, kaj la ceterajn li metis antaŭ si mem kaj komencis
gluti kun granda apetito.
"Dio mia! kiel strange vi aspektas, patro!" ekkriis subite
Reĝidino Amarza. Ĉiuj, mirigitaj, rigardis al la reĝo:
grandegaj oreloj elstaris el lia kapo kaj longa nazego pendis
malsupren antaŭ lia mentono; ankaŭ sin mem ili reciproke
rigardis kun mirego kaj teruro: ĉiuj estis pli-malpli riĉe
provizitaj per la strangaj kapornamaĵoj.
Oni prezentu al si la konsterniĝon de la kortego! Oni tuj
sendis voki ĉiujn kuracistojn de la urbo; ili alvenis amasege
kaj ordonis pilolojn kaj miksturojn, sed la oreloj kaj nazoj
restis. Oni operaciis unu el la reĝidoj, sed liaj oreloj tuj
rekreskis.
En sia kaŝejo, en kiun li retiriĝis, Malgranda Muk baldaŭ
eksciis pri la tuta okazintaĵo; kaj nun li plene konsciis, ke
venis la tempo reokupiĝi pri la afero. Jam antaŭe, per la
mono, kiun li enspezis per sia figvendado, li aĉetis vestaron,
kiu sufiĉe bone taŭgus por aspektigi lin kiel klerulon; longa
barbo el kaproharoj perfektigis la trompvestiĝon. Kun sako da
figoj li eniris en la palacon de l' reĝo kaj proponis, kiel
fremda kuracisto, sian helpon. Komence oni estis iom nekredema;
sed kiam Malgranda Muk manĝigis figon al unu el la reĝidoj kaj
tiel revenigis liajn orelojn kaj lian nazon al ilia antaŭa
stato, ekdeziregis ĉiuj, ke la fremda kuracisto ilin sammaniere
resanigu. Dume la reĝo, nenion dirante, lin prenis je la mano
kaj kondukis en sian ĉambron. Tie li malfermis pordon
kondukantan en la trezorejon, kaj faris al Muk signon, ke li
sekvu lin. "Jen estas miaj trezoroj," diris la reĝo;
"elektu, kion ajn vi volas; mi nenion rifuzos al vi, se vi nur
liberigos min de ĉi tiu malhonoranta malsano." Tio estis
kvazaŭ dolĉa muziko en la oreloj de Malgranda Muk. Enirante en
la trezorejon, li jam ekvidis sur la planko siajn pantoflojn, kaj
tutproksime de ili kuŝis lia vergeto. Nun li ĉirkaŭiris en la
salono, kvazaŭ li volus admiri la trezorojn de l' reĝo; sed
apenaŭ li atingis siajn pantoflojn, li rapide ensaltis, kaptis
lian bastoneton, deŝiris sian falsan barbon kaj vidigis al la
miranta reĝo la bone konatan vizaĝon de l' forpelita Muk.
"Perfida reĝo," li parolis, "kiu pagas fidelajn servojn per
sendankeco, konservu, kiel bone merititan punon, vian nunan
fi-figuron. Mi postlasas al vi la orelojn, kiel ĉiutagan
memoraĵon pri Malgranda Muk." Eldirinte la lastajn vortojn, li
sin turnis rapide sur la kalkanumo, ekdeziris sin malproksimen de
tie, kaj antaŭ ol la reĝo povis krii eĉ unu fojon por helpo,
Malgranda Muk estis jam forfluginta. De tiu tempo li loĝas ĉi
tie en granda riĉeco, sed tute sola, ĉar li malestimas la
homojn. Lia spertoriĉa vivo faris lin granda saĝulo, kaj,
malgraŭ lia stranga eksteraĵo, li meritas vian admiron, pli ol
vian mokadon. --
Tiel rakontis al mi mia patro. Mi certigis al li mian penton pri
mia malĝentila konduto kontraŭ la bona hometo, kaj mia patro
pardone liberigis min de la postrakonta "kutima," kiun li
destinis al mi en la komenco. Mi rakontis al miaj kamaradoj la
mirigajn aventurojn de Malgranda Muk, kaj baldaŭ ni tiom lin
amis, ke neniam ni insultis lin plu. Male, ĝis li mortis, ni
alte respektis lin, kaj ĉiam ni kliniĝadis antaŭ li tute same
profunde, kiel antaŭ kadio kaj muftio.[9]
La vojaĝantoj interkonsente decidis ripozi la sekvantan tagon en
tiu ĉi karavanejo, por refortigi sin mem kaj siajn bestojn por
la plua vojaĝo. Ankaŭ en ĉi tiun tagon ĝisdaŭris la
hieraŭa gajeco, kaj ili sin donis al ĉiuspecaj ludoj kaj
amuzaĵoj. Post komuna tagmanĝo ili alvokis la kvinan
komerciston, Ali Siza, ke nun li pagu sian ŝuldon, kiel jam
faris la aliaj, kaj rakontu sian historion. Li respondis, ke lia
vivo estas tro malriĉa je frapantaj okazintaĵoj, kaj tial li ne
volas paroli pri ĝi, sed rakontos al ili ion alian, nome: la
fabelon pri la falsa princo.
La Fabelo pri la Falsa Princo.
Estis iam respektinda subtajloro, nomata Labakano, kiu
lernoservis ĉe lerta majstro en Aleksandrio. Oni ne povas diri,
ke Labakano kudradis mallerte; kontraŭe, li povosciis fari
laboraĵojn aparte delikatajn. Kaj ni estus maljustaj, dirante,
ke li estis mallaborema. Tamen ne ĉio estis en ordo en la kapo
de la subtajloro. Okazis ofte, ke li kudradis seninterrompe dum
tutaj horoj, tiel ke la kudrilo fariĝis brulruĝa en lia mano
kaj ekfumiĝis lia fadeno; en tiaj okazoj li plenumadis
laboraĵojn tute neimiteblajn. Sed alitempe, -- kaj,
bedaŭrinde, tio okazis plej ofte, -- li sidadis absorbita en
siaj pensoj, kun fiksaj sencelaj okuloj; kaj en lia vizaĝo kaj
tuta teniĝo estis io tiel stranga, ke lia majstro kaj liaj
kunsubuloj, vidante lian distrecan mienon, diris ĉiufoje:
"Labakano havas denove sian aristokratan vizaĝon."
Vendrede, kiam aliaj homoj pace revenadis de la matena preĝo
hejmen al sia laboro, Labakano, surhavanta belan, penege
ŝparakiritan veston, elpaŝis el la moskeo, trairis per
malrapidaj fieraj paŝoj la placojn kaj stratojn de la urbo, kaj
kiam iu el liaj kamaradoj lin salutis, dirante: "Pacon al vi,
Labakano," aŭ: "Kiel vi fartas, amiko?" li eksvingis
grandanime la manon aŭ, en specialaj okazoj, klinis belmaniere
la kapon. Kaj kiam lia majstro diris al li, ŝerce: "Naskita
princo vi ja estas, Labakano," li ĝojis pro tio kaj respondis:
"Ĉu ankaŭ vi rimarkis tion?" aŭ: "Mi jam de longe tiel
pensas!"
Tia estis jam de longa tempo la stranga konduto de la respektinda
subtajloro Labakano, sed ĉar li estis en ceteraj rilatoj
bonkonduta kaj lerta laboristo, lia majstro toleradis liajn
kapricojn. Okazis ĝuste tiutempe, ke Selim, la frato de l'
sultano, haltis travojaĝe en Aleksandrio; kaj unu tagon li
sendis festveston al la majstro, por ke ĝi estu de li korektita,
kaj la majstro transdonis ĝin al Labakano, ĉar tiu ĉi faradis
la plej delikatajn laboraĵojn. Vespere, kiam la majstro kaj la
aliaj subuloj foriris, por mallaciĝi post la ŝarĝpenado de l'
tago, Labakano, puŝata de nekontraŭstarebla sopiro, reeniris en
la laborejon, kie pendis la vesto de la imperiestra frato. Longe
li staris tie antaŭ la vesto, enpense admirante jen la belegan
brodaĵon, jen la briletantajn ŝanĝkolorojn de la silko kaj
veluro. Li ne povis sin deteni: kvazaŭ mallibervole li surmetis
ĝin, kaj jen, ho miro! ĝi vestis lin tiel perfekte, kiel se ĝi
estus por li farita. "Ĉu mi ne estas princo tute same bona
kiel iu alia?" li demandis sin, paŝante en la ĉambro tien kaj
reen. "Ĉu la majstro mem ne diris, ke mi estas princo
naskita?" Surmetante la veston, la subtajloro ŝajnis samtempe
alpreni tute reĝan karakteron; li ne povis forigi el sia spirito
la penson, ke li estas nekonata reĝido, kaj kiel nekonata
reĝido li nun decidis forvojaĝi en la mondon kaj tian lokon
forlasi, kie la homoj estas tiel malsaĝaj, ke ili ne povas vidi,
sub la kovraĵo de lia malalta vivstato, lian ennaskitan indecon.
Ŝajnis al li, kvazaŭ la belega vesto estas al li sendita de iu
bonvola feino; li do bone sin gardis malŝati tiel multvaloran
donacon, enpoŝigis la malmultan monon, kiun li havis kontante,
kaj, dum favorkovris lin la mallumo de la nokto, li ekformarŝis
el la pordego de Aleksandrio.
Dum li vojaĝadis, la nova princo elvokis ĉiuloke grandan miron,
ĉar la belega vesto kaj lia serioza, majesta teniĝo tute ne
konvenis al piediranto. Kiam, pri tio, oni faris al li ian
demandon, li ĉiufoje respondis kun misteroplena mieno, ke la
afero havas kaŭzon tute specialan. Sed vidante, ke li faras sin
ridinda per sia piedirademo, li aĉetis por malalta prezo
maljunan ĉevalon, kiu trafe al li konvenis, ĉar, havante
neŝanceleblan trankvilecon kaj mildecon de animo, neniam ĝi
embarase devigis lin prezentiĝi kiel lerta rajdisto, kio tute ne
estis lia forta flanko.
Unu tagon, dum li vojiris malrapide antaŭen sur sia Murva, --
tiel li nomis sian ĉevalon, -- alvenis alia rajdanto, kiu petis
permeson rajdi en lia societo, ĉar, diris li, per interparolado
mallongiĝos al ili la vojo. La rajdanto estis gaja junulo, bela
kaj ĝentilmaniera. Li tuj komencis kun Labakano interparoladon
pri "kien" kaj "de kie,"; kaj montriĝis, ke ankaŭ li, same
kiel la subtajloro, eliris sencele en la mondon. Li diris, ke li
nomiĝas Omar, estas nevo de l' bejo Elfi, la malfeliĉa Paŝao
de Kajro, kaj nun vojaĝas de loko al loko, por plenumi komision,
kiun konfidis al li lia onklo sur sia lito de morto. Kun sama
nekaŝemeco Labakano ne volis rakonti pri siaj propraj
cirkonstancoj, sed malklare komprenigis al la noveveninto, ke li
estas de alta deveno kaj vojaĝas pro sia plezuro.
La ambaŭ junuloj plaĉis multe unu al la alia kaj daŭrigis kune
la vojon. La duan tagon de l' komuna vojaĝo Labakano demandis
sian kunrajdanton pri la komisio, kiun li devas prizorgi, kaj
eksciis, je sia granda miro, jenon: -- Elfi Bejo, la Paŝao de
Kajro, edukis Omar'on de lia plej frua infaneco, kaj tiu ĉi
neniam konis siajn gepatrojn. Fine, kiam la Bejo estis surprize
atakita de siaj malamikoj kaj, post tri malfeliĉaj bataloj,
devis forkuri, mortige vundita, li malkaŝis al sia zorgato, ke
li ne estas lia nevo, sed la filo de potenca monarĥo, kiu, pro
timo de la profetaĵoj de siaj astrologoj, forigis la junan
princidon de sia kortego, ĵurante, ke li ne volas lin revidi pli
frue ol je lia dudek-dua naskotago. Elfi Bejo ne diris al li la
nomon de lia patro, sed donis al li plej precizajn ordonojn, ke,
la kvaran de la venonta monato Ramadan, je kiu tago li atingos la
aĝon de dudek du jaroj, li troviĝu ĉe la famekonata kolono
El-Seruja, je kvar tagvojaĝoj, oriente de Aleksandrio; tie li
transdonu al la viroj, kiuj staros apud la kolono, ponardon, kiun
li donis al li, kaj diru al ili: "Jen mi estas kiun vi
serĉas"; se ili respondos: "Laŭdata estu la Profeto, kiu vin
gardis," li tiam sekvu ilin; ili kondukos lin al lia patro.
Tre mirigis la subtajloron Labakanon ĉi tiu sciigo. Per
enviemaj okuloj li de nun rigardis la princidon. Kolerigis lin
la penso, ke al tiu ĉi Omar, kiu jam sen tio havas la famon esti
nevo de potenca paŝao, la sorto plie donis rangon de princido,
sed al li mem, kiu ja posedas ĉiujn princajn ecojn, ĝi donacis,
kvazaŭ por moko, senfaman naskiĝon kaj vivovojon tute
ordinaran. Li faris komparojn inter si mem kaj la princido. Li
devis konfesi al si, ke tiu ĉi lasta havas trajtojn de vizaĝo
treege allogajn: belaj vivecaj okuloj, agla nazo, mildaj servemaj
manieroj, unuvorte, ĉiuj eksteraj perfektaĵoj, kiuj povas iun
rekomendi, estis liaj. Sed kvankam li ne povis ne konfesi la
meritojn de sia kunulo, tamen li trovis nekontraŭdirebla, ke
homo tia, kia li Labakano, estus, sen ia dubo, eĉ pli bonvena al
la princa patro, ol la vera princido.
Ĉi tiuj pripensoj persekutadis Labakanon dum la tuta tago, kaj
la sekvintan nokton li eĉ ekdormis kun ili. Sed kiam li
malfermis matene la okulojn, kaj lia unua rigardo renkontis la
kuŝantan apud li Omar'on, kiu povis dormi tiel trankvile kaj
sonĝi pri sia certa feliĉo, vekiĝis en li la penso, tion akiri
al si, aŭ ruze aŭ perforte, kion malfavora sorto rifuzis. La
ponardo, tiu ekkona signo de la hejmen revenanta princido,
kroĉiĝis al la zono de l' dormanto; singarde, senbrue li
eltiris ĝin, por enpuŝi en la bruston de ĝia posedanto. Sed
eĉ la penso de mortigo teruris lian paceman tajloran animon; li
do kontentiĝis alproprigante la ponardon kaj bridante por si mem
la pli rapidan ĉevalon de l' princido; kaj antaŭ ol Omar
vekiĝis kaj sin vidis senigita je ĉiuj siaj esperoj, lia
perfida kunvojaĝanto jam malproksimiĝis je sufiĉe multe da
mejloj.
Estis ĝuste la unua tago de la sankta monato Ramadan, kiam
Labakano prirabis la princidon; li do havis ankoraŭ kvar tagojn,
por atingi la kolonon El-Seruja, kiu estis de li bone konata.
Kvankam la loko, kie troviĝis ĉi tiu kolono, estis malproksima
je ne pli ol du tagvojaĝoj, tamen li tre rapidis por tien
alveni, ĉar ĉiam li timis, ke la vera princido alvenos unua.
En la fino de l' dua tago Labakano ekvidis la kolonon El-Seruja.
Ĝi staris sur malgranda monteto en vasta ebenaĵo kaj estis
videbla el du-trihora distanco. Ĉe tiu ĉi vido, la koro de
Labakano ekbatis pli laŭte. Kvankam, dum la du ĵus pasintaj
tagoj, li jam havis sufiĉe da tempo por pripensi la rolon, kiun
li devos ludi, tamen lia malbona konscienco faris lin iom timema;
sed fine la penso, ke li ja estas naskita princo, revekis lian
kuraĝon, kaj kun renovigita memfido li aliris sian celon.
La ĉirkaŭaĵoj de la kolono El-Seruja estis senhomaj kaj
dezertaj; kaj se la nova princido ne havus, jam por kelkaj tagoj,
sufiĉe da provizaĵoj, embarasus lin iome la zorgo pri lia
vivteno. Li nun haltis kun sia ĉevalo sub kelkaj palmoj kaj tie
atendis, kion sendos al li lia sorto. Ĉirkaŭ la morgaŭa
tagmezo li ekvidis grandan procesion de ĉevaloj kaj kameloj,
venantan tra la ebenaĵo en direkto al la kolono El-Seruja. La
procesio haltis ĉe la malsupro de l' monteto, sur kiu staris la
kolono; oni starigis belegajn tendojn, kaj la tuto aspektis kiel
karavano de riĉa paŝao aŭ ŝejko. Labakano prave konjektis,
ke ĝuste pro li tiuj multaj homoj alvenis; kaj volonte li
vidigus al ili jam hodiaŭ ilian estontan estron, sed li
moderigis sian deziregon prezentiĝi kiel princo, ĉar ĉiuokaze
la venonta mateno ja plene realigos liajn plej ambiciajn
esperojn.
La matena suno vekis la feliĉegan tajloron por la plej grava
momento de lia vivo, kiam li leviĝos el sia malalta sfero kaj
stariĝos flanke de princa patro. Estas ja vero, ke, bridante
sian ĉevalon, por alrajdi al la kolono, li ekpensis momente pri
la maljusteco de sia entrepreno, kaj image li prezentis al si la
doloron de l' princa junulo, trompita de liaj belaj esperoj; sed
la kubo estis ĵetita, li jam ne povis malfari, kio estis farita,
kaj lia memestimo diris al li en la orelon, ke li havas aspekton
sufiĉe majestan, por sin prezenti kiel filo al la plej potenca
el la reĝoj. Sentimigite de ĉi tiu penso, li sidiĝis sur sian
ĉevalon, prenis sian tutan kuraĝon en manoj por igi ĝin orde
galopi, kaj post malpli ol kvarono da horo li jam atingis la
malsupron de l' monteto. Li desaltis de sia ĉevalo kaj alligis
ĝin al unu el la arbustoj, kiuj kreskis tie en sufiĉe granda
nombro; poste li eltiris la ponardon de l' princido Omar kaj
eksupreniris la monteton. Ĉe la piedo de l' kolono staris ses
viroj. Tiuj ĉi akompanis maljunulon kun nobla reĝa mieno: lia
belega orbrodita kaftano, zonita per blanka kaŝmira ŝalo, lia
blanka turbano, ornamita per fulmetantaj juveloj, montris lin
homo riĉa kaj altranga. Labakano, alpaŝinte, sin klinis antaŭ
li malalte kaj parolis, prezentante al li la ponardon:
"Jen mi estas, kiun vi serĉas."
"Laŭdata estu la Profeto, kiu vin gardis," respondis la
maljunulo, kun larmoj de ĝojo; "ĉirkaŭprenu vian maljunan
patron, kara mia filo Omar!"
La bona tajloro estis de ĉi tiuj solenaj vortoj tre kortuŝita
kaj ĵetis sin, duone ĝojante, duone hontante, en la brakojn de
l' maljuna princo. Sed nur dum unu momento estis al li permesate
ĝui la feliĉegon de lia nova rango. Elrektiĝinte el la brakoj
de l' princa maljunulo, li ekvidis rajdanton rapidantan tra la
ebenaĵo en direkto al la monteto. La rajdanto kaj lia ĉevalo
prezentis strangan vidaĵon; ĉu pro obstineco, ĉu pro laceco,
la ĉevalo, ŝajne, tute ne volis pluen: ĝi ŝoviĝis antaŭen
per falŝanceliĝa irado, kiu estis nek paŝado nek trotado, kaj
per manoj kaj piedoj la rajdanto instigadis ĝin al pli rapida
kurado. Baldaŭ, tro baldaŭ Labakano rekonis sian ĉevalon
Murva kaj la veran princidon Omar; sed jam ekloĝis en li la
demono Mensogo, kaj li decidis, kio ajn okazos, valorigi kun fera
frunto siajn uzurpitajn pretendojn.
Jam el malproksimo oni vidis la rajdanton signogestadi per la
mano; kaj nun, malgraŭ la malbona irado de l' ĉevalo Murva, li
jam alvenis, desaltis teren kaj eksupreniris kurege la monteton.
"Haltu!" li kriis, "kiu ajn vi estas, haltu! kaj ne lasu vin
trompi de plej malnobla mensogulo. Estas _mi_, kiu nomiĝas
Omar; kaj neniu mortemulo kuraĝu profani mian nomon!"
Granda miro pentriĝis sur la vizaĝoj de la apudstarantoj pro
ĉi tiu ŝanĝiĝo de aferoj; sed pli ol ĉiuj konsternita
ŝajnis la maljunulo, kiu nun direktadis demandajn rigardojn jen
al tiu, jen al alia. Dume Labakano parolis kun penege akirita
trankvileco: "Favora mia estro kaj patro, ne lasu vin trompi de
tiu homo. Ĝi estas, kiom mi scias, iu freneza tajloro el
Aleksandrio, nomata Labakano, kiu meritas nian kompaton, pli ol
nian koleron."
Ĝis furiozeco incitis tiuj vortoj la princidon. Ŝaŭmante de
kolerego, li volis trapuŝiĝi ĝis Labakano, sed la
ĉirkaŭstarantoj sin ĵetis inter ilin kaj tenis lin firme, kaj
la maljuna princo parolis: "Vere, filo mia, la kompatindulo
estas freneza; oni ligu lin kaj sidigu sur unu el niaj
dromedaroj; eble ni povos iel helpi la malfeliĉulon."
Jam kvietiĝis la kolerego de l' princido; plorante, li kriis al
la princo: "Mia koro al mi diras, ke vi estas mia patro; mi
ĵurpetas vin, pro memoro de mia patrino, aŭskultu min!"
"Sankta mia Dio!" respondis la alia; "li jam rekomencas
deliri; kiel la frenezaj ideoj nur venas al li en la kapon?"
Dirinte tion, li prenis Labakanon je la brako kaj lasis sin
konduki malsupren de la monteto. Ili ambaŭ sidiĝis sur belajn
ĉevalojn, drapiritajn per riĉaj kovriloj, kaj ekforrajdis tra
la ebenaĵo fronte de l' tuta procesio. Sed al la malfeliĉa
princido oni kunkatenis la manojn kaj ligis lin firme sur
dromedaro, kaj apud li restis ĉiam du rajdistoj, kiuj havis por
ĉiu lia movo plej atenteman okulon.
La maljuna princo estis Saaŭd, sultano de la Veĥabanoj.[10]
Longan tempon li vivis seninfana, ĝis fine al li naskiĝis
princido, pri kiu li jam de tiel longe sopiris. Sed la
astrologoj, kiujn li demandis pri la sorto de l' knabo, deklaris,
ke ĝis lia dudek-dua vivjaro minacados lin la danĝero, esti
forpelita de iu malamiko. Por tion eviti, la sultano fordonis la
infanon al sia malnova fidinda amiko Elfi Bejo, por esti de li
edukata; kaj de tiu tempo, dum dudek du dolorplenaj jaroj, li
atendis lian aperon. Ĉi tion la sultano rakontis al sia
supozata filo, kaj esprimis grandan kontentiĝon pri lia bela
staturo kaj lia dignoplena teniĝo.
Kiam ili venis en la landon de l' sultano, ĉie la loĝantoj
akceptis ilin per ĝojokrioj, ĉar jam tra ĉiuj urboj kaj
vilaĝoj disvastiĝis kun rapideco de fulmo la famo pri la alveno
de la sultanido. Sur la stratoj, sur kiuj ili trapasis, oni jam
starigis arkojn el floroj kaj branĉoj, brilegaj ĉiukoloraj
tapiŝoj ornamis la domojn, kaj la popolo laŭte gloris Dion kaj
lian Profeton, kiuj sendis al ili tiel belan sultanidon. Ĉio
ĉi tio plenigis per feliĉo kaj ĝojo la fieran koron de l'
tajloro; sed des pli malfeliĉa sendube sin sentis la vera Omar,
kiu, ankoraŭ mankatenita, sekvis en silenta malespero la
procesion. Neniu atentis lin ĉe la ĝenerala ĝojego, kiu tamen
en realeco rilatis ja lin. La nomon Omar kriadis miloj kaj miloj
da voĉoj, sed pri li, la laŭrajta portanto de la nomo, neniu
interesiĝis; nur tiu aŭ alia demandis, kiun oni kunforkondukas
tiel firme ligitan, kaj terure sonis en la orelo de l' sultanido
la respondo de liaj gardantoj: "Ĝi estas freneza tajloro."
Fine la procesio alvenis en la ĉefurbon de l' sultano, kie oni
jam faris, por ilin akcepti, preparojn eĉ pli grandiozajn, ol en
la aliaj urboj. La sultanino, maljuneta altrespektinda virino,
atendis ilin kun sia tuta korteganaro en la plej belega salono de
l' palaco. La plankon de ĉi tiu salono kovris grandega tapiŝo;
la muroj estis ornamitaj per helblua ŝtofo, kiu pendis de
grandaj arĝentaj hokoj per oraj ŝnuroj kaj kvastoj.
Estis mallume, kiam la procesio alvenis; tial oni jam ekbruligis
en la salono multe da kuglerondaj koloraj lampoj, kiuj faris el
la nokto helan tagon. Ili elradiadis plej klare kaj plej
multkolore en la profundo de l' salono, kie sur trono sidis la
sultanino. La trono staris sur kvar ŝtupoj kaj estis
ĉirkaŭforĝita per senmiksa oro kaj enmete ornamita per grandaj
ametistoj. La kvar plej eminentaj emiroj tenadis super la kapo
de l' sultanino baldakenon el ruĝa silko, kaj la Ŝejko de
Medina ventumadis ŝin per ventumilo el pavaj plumoj.
Tiel la sultanino atendis sian edzon kaj sian filon. Tiun ĉi
lastan ankaŭ ŝi neniam revidis de lia naskiĝo, sed
signifoplenaj sonĝoj jam aperigis al ŝi la infanon, pri kiu
sopiris ŝia koro, kaj tial ŝi estis certa, ke eĉ el inter
miloj da aliaj ŝi tuj lin povus rekoni. Nun ekaŭdiĝis la bruo
de la alproksimiĝanta procesio, trumpetado kaj tamburado
intermiksiĝis kun la ĝoja aplaŭdado de l' popola amaso, la
hufofrapado de la ĉevaloj eksonis sur la korto de l' palaco,
ĉiam pli kaj pli proksime bruadis la paŝoj de la venantoj,
malfermegiĝis la pordoj de l' salono, kaj tra la vicoj de la
falantaj sur la vizaĝon servistoj rapidis la sultano, tenante
sian filon per la mano, antaŭ la tronon de l' patrino.
"Jen," li parolis, "mi alkondukas al vi tiun, pri kiu vi de
tiel longe sopiras."
Sed la sultanino interrompis lin. "Tio ne estas mia filo," ŝi
ekkriis; "tio ne estas la trajtoj de vizaĝo, kiujn la Profeto
al mi montris en sonĝo!"
En la momento, kiam la sultano volis fari al ŝi riproĉojn pri
ŝia superstiĉo, malfermiĝis subite la pordo, kaj, persekutata
de siaj gardantoj, de kiuj li sin deŝiris per streĉo de ĉiuj
siaj fortoj, Princido Omar enkuregis en la salonon. Senspira li
ĵetis sin teren antaŭ la trono: "Ĉi tie mi volas morti;
prenu, ho patro kruela, mian vivon, ĉar toleri tiun ĉi honton
mi jam ne povas!" Ĉiujn konsternegis liaj vortoj, oni amase
interpuŝiĝis ĉirkaŭ la malfeliĉulo, kaj jam la alrapidantaj
gardistoj estis pretaj lin kapti kaj religi, kiam la sultanino,
kiu en senparola mirego rigardis ĉion ĉi tion, salte leviĝis
de la trono. "Haltu!" ŝi kriis; "ĉi tiu kaj neniu alia
estas la ĝusta; ĉi tiu homo estas, kiun miaj okuloj neniam
vidis kaj tamen rekonas mia koro!"
La gardistoj jam nevole deturniĝis de Omar, sed la sultano,
bolante de furioza kolero, kriis al ili, ke ili ligu la
frenezulon. "Al mi apartenas decidi," li parolis per komanda
voĉo, "kaj ĉi tie oni ne juĝas laŭ sonĝoj de virinoj, sed
laŭ certaj, neerarigaj signoj; ĉi tiu (montrante Labakanon)
estas mia filo, ĉar li alportis al mi la ponardon, la atestan
signon de mia amiko."
"Li ŝtelis ĝin," kriis Omar; "li malnoble profitis mian
sensuspektan konfidon, por min pereigi!" Sed la sultano ne
aŭskultis la voĉon de sia filo, ĉar en ĉiuj aferoj li kutimis
sekvi nur sian propran juĝon; la malfeliĉan Omar'on li do lasis
perforte fortreni el la salono, dum li mem foriris kun Labakano
en sian privatan ĉambron, plena de kolero kontraŭ sia sultanino
edzino, kun kiu li tamen jam de dudek kvin jaroj kunvivis en
paco.
La sultanino, siaflanke, profunde malĝojis pro la ĵusaj
okazintaĵoj; ŝi havis la firman konvinkecon, ke iu trompisto
ekposedis la koron de l' sultano, ĉar ĝuste tiun saman
malfeliĉulon tiom multe da signifoplenaj sonĝoj jam aperigis al
ŝi kiel ŝian veran filon. Kiam ŝia afliktiĝo iome
kvietiĝis, ŝi pripensis rimedojn, por konvinki sian edzon pri
lia maljusteco. Verdire ĉi tio ne estis facila, ĉar tiu, kiu
pretendis esti ŝia filo, jam transdonis al la sultano la
ekkonilan ponardon, kaj krom tio li tiel detale informiĝis pri
la pasinta vivo de Omar, ke nun li ludis sian rolon kun plej
perfekta memfido. Ŝi sendis voki la virojn, kiuj akompanis la
sultanon al la kolono El-Seruja, kaj ordonis, ke ili ĉion plej
precize rakontu al ŝi, kaj poste ŝi konsiliĝis kun siaj plej
fidindaj sklavinoj. Ili jen elektis, jen malelektis tiun kaj
alian rimedon; fine parolis Meleĥsala, maljuna saĝa Ĉerkesino:
"Se mi bone aŭdis, estimegata estrino, la transdoninto de l'
ponardo asertis, ke tiu, kiun vi kredas via filo, nomiĝas
Labakano kaj estas freneza tajloro?" -- "Jes, ĝi estas
tiele," respondis la sultanino; "sed kion vi celas per tio?"
-- "Ĉu vi do ne opinias ebla, ke tiu trompisto alfiksis al via
filo sian propran nomon? Kaj se tiel estas, ekzistas, por kapti
lin, bonega rimedo, kiun mi nun tutkaŝe sciigu al vi." -- La
sultanino klinis sian orelon, kaj la sklavino alflustris
konsilon, kiu ŝajne tre plaĉis al ŝia sinjorino, ĉar tiu ĉi
tuj leviĝis, por iri al la sultano.
La sultanino estis saĝa virino, kiu bone konis la malfortajn
flankojn de l' sultano kaj sciis ilin profiti. Ŝi do ŝajnigis
esti preta ekcedi kaj akcepti la falsan sultanidon; nur unu
kondiĉon ŝi petis por ŝi. La sultano, kiu nun pentis sian
ekflamon de kolero kontraŭ sia edzino, konsentis pri la
kondiĉo, kaj ŝi parolis: "Mi tre dezirus submeti ilin ambaŭ
al provo de lerteco; alia eble igus ilin vetrajdi aŭ
interbatiĝi aŭ ĵeti sagegojn, sed tio estas aferoj, kiujn ĉiu
povas ja fari; ne, mi volus doni al ili taskon, kiu postulas
sagacecon: mi do proponas, ke ĉiu el ili faru kaftanon kaj
pantalonon, kaj tiam ni vidos, kiu faras la plej belajn."
La sultano ekridis kaj diris: "Aj! aj! jen saĝe vi elpensis!
Mia filo devos konkursi kun via freneza tajloro, kiu el ili
kunkudros la plej bonan kaftanon? Ne! jen kio estas vere
sensenca!"
Sed la sultanino atentigis lin al tio, ke li jam antaŭpromesis
al ŝi la plenumon de la kondiĉo, kaj la sultano, homo
vortotenema, cedis en la fino, ĵurante tamen, ke kiel ajn bele
la freneza tajloro faros sian kaftanon, li por nenio povos lin
akcepti kiel filon. Li mem iris al sia supozata filo kaj petis,
ke li komplezu al la kaprico de sia patrino, kiu nun nepre volas
vidi kaftanon de lia mano. Pleniĝis per ĝojo la koro de l'
bona Labakano: se nur de tio ĝi dependas, li diris al si en la
pensoj, sinjorino sultanino baldaŭ kontentiĝos kun mi.
Oni jam pretigis du ĉambrojn, unu por la princido, la alian por
la tajloro; tie ili devis elprovi sian arton; kaj al ĉiu el ili
oni donis nur pecon da silka ŝtofo sufiĉe grandan, tondilon,
kudrilon kaj iom da fadeno.
La sultano estis tre scivola, kian kaftanaĉon faros lia filo;
kaj ankaŭ al la sultanino batis maltrankvile la koro, ĉu ŝia
ruzo bone sukcesos aŭ ne. Du tagojn oni difinis al la
konkurantoj por ilia laboro; la trian tagon la sultano sendis
voki sian edzinon, kaj kiam ŝi aperis, li sendis venigi el la du
ĉambroj la ambaŭ kaftanojn kaj la kaftanfarintojn. Triumfe
Labakano enpaŝis kaj sternis sian kaftanon antaŭ la mirantaj
rigardoj de l' sultano. "Jen vidu, patro," li parolis, "jen
vidu, respekteginda patrino, ĉu tio ĉi ne estas majstraĵo?
Kontraŭ la plej lerta kortega tajloro mi kuraĝus veti, ke fari
tiel belan kaftanon li ne povus."
La sultanino ridetis kaj turnis sin al Omar: "Kaj vi, filo mia,
kion vi plenumis?" Indigne li ĵetis sur la plankon la silkan
ŝtofon kaj la tondilon. "Dresi ĉevalojn oni instruis al mi
kaj svingi la sabron, kaj ĉe ĉiu turnira vetbatalo mia lanco
trafas sian celon; sed la artoj de la kudrilo estas al mi
fremdaj; ja eĉ malhonoraj ili estus por zorgato de Elfi Bejo, la
estro de Kajro."
"Ho vera filo de mia reĝa sinjoro!" ekkriis la sultanino.
"Kial ne estas al mi permesite vin ĉirkaŭpreni, vin nomi mia
filo! Pardonu, mia edzo kaj estro," ŝi daŭrigis, sin turninte
al la sultano, "ke mi uzis kontraŭ vi ĉi tiun ruzon. Ĉu vi
ankoraŭ ne komprenas, kiu estas princo kaj kiu tajloro? Vere,
belega estas la kaftano, kiun faris sinjoro via filo, kaj mi tre
dezirus lin demandi, ĉe kiu majstro li lernis."
La sultano dronis en profunda medito, malkonfideme rigardante jen
sian edzinon, jen Labakanon, kiu vane penadis kaŝi sian
ruĝiĝon kaj venki sian ĉagrenon, ke li tiel stulte perfidis
sin. "Ankaŭ ĉi tiu pruvo ne sufiĉas," diris la sultano.
"Sed, laŭdata estu Allaho, mi konas rimedon por certe sciiĝi,
ĉu mi estas trompita."
Li ordonis alkonduki sian plej rapidan ĉevalon, salte
surĉevaliĝis kaj ekforrajdis en arbaron, kiu komenciĝis ne
malproksime de la urbo. Tie laŭ malnova legendo, loĝis bonvola
feino, nomata Adolzajdo, kiu jam ofte per siaj konsiloj helpis la
reĝojn de lia gento en horoj de urĝega bezono; tien rapidis la
sultano. En la mezo de la arbaro estis maldensejo, ĉirkaŭita
de altaj cedroj. Tie, laŭ la legendo, loĝis la feino, kaj
malofte oni kuraĝis tien penetri, ĉar jam de tempo antikva la
loko inspiris nedifineblan timon, kiu herede transdoniĝis de
patro al filo. Apenaŭ li alvenis, la sultano desaltis de sia
ĉevalo, ĝin alligis al unu el la arboj, stariĝis en la mezo de
la loko, kaj ekparolis per laŭta voĉo: "Se estas vero, ke vi
donis al miaj prapatroj bonan konsilon en horo de granda bezono,
aŭskultu favore la peton de ilia nepo kaj konsilu al mi en
afero, kie homa prudento nenion vidas."
Apenaŭ li eldiris la lastajn vortojn, malfermiĝis unu el la
cedroj, kaj elpaŝis vualita virino vestita per longa blanka
robo. "Mi scias, pro kio vi venis al mi, Sultano Saaŭd; via
deziro estas honesta, kaj tial mi volonte vin helpos. Prenu ĉi
tiujn du kestetojn. Ordonu al tiuj ambaŭ homoj, kiuj pretendas
esti viaj filoj, ke ili elektu. Mi scias, ke ne maltrafe elektos
tiu, kiu en vero estas via filo." Tiel parolis la vualita kaj
donis al li du malgrandajn eburajn kestetojn, riĉe ornamitajn
per oro kaj perloj; sur la kovriloj, kiujn la sultano vane
penadis eklevi, estis surskriboj el enmetitaj diamantoj.
Rajdante hejmen, la sultano pripensis kaj pripensis, kio nur
povas troviĝi en la kestetoj, kiujn, eĉ per streĉo de ĉiuj
siaj fortoj, malfermi li ne povis. Ankaŭ la surskriboj donis al
li nenian lumon en la afero, ĉar sur unu li legis: _Honoro kaj
Gloro_, sur la alia: _Feliĉo kaj Riĉeco_. La sultano pensis en
si mem, ke ankaŭ al li estus malfacile elekti inter la du
objektoj, kiuj estis egale belaj, egale allogaj.
Reveninte en sian palacon, li sendis voki la sultaninon kaj
raportis al ŝi, kion diris la feino; kaj nun plenigis ŝian
koron mistera espero, ke tiu, al kiu ŝi sentis sin tiel forte
altirata, elektos la kesteton, kiu pruvos lian reĝan devenon.
Antaŭ la trono de l' sultano oni starigis du tablojn; per sia
propra mano la sultano metis sur ilin la du kestetojn; poste li
supreniris la tronon kaj faris signon al unu el siaj sklavoj, ke
li malfermu la pordon de l' salono. Brilanta procesio de paŝaoj
kaj emiroj de la regno, kiujn alvokis al si la sultano, envenis
arege tra la malfermita pordo. Ili sidiĝis sur belegaj kusenoj
laŭlonge de la muroj. Kiam ili ĉiuj sidiĝis, la sultano
denove faris signon, kaj oni alkondukis Labakanon. Per fieraj
paŝoj li trairis la salonon, ĵetis sin teren antaŭ la trono
kaj diris: "Kion ordonas mia sinjoro kaj patro?"
La sultano rektiĝis sur sia trono kaj diris: "Mia filo! pri la
praveco de viaj pretendoj je tiu ĉi nomo oni laŭtigis dubojn;
unu el tiuj kestetoj certigos per sia enhavo la purecon de via
naskiĝo; elektu! mi ne dubas, ke vi elektos la ĝustan!"
Labakano leviĝis kaj alpaŝis antaŭ la kestetojn. Longe li
pripensis, kiun li elektu, fine li parolis: "Altrespektata
patro! kio pli alta ol la feliĉo esti via filo? Kio pli nobla
ol la riĉeco de via favoro? Mi elektas la kesteton, kiu montras
la surskribon: Feliĉo kaj Riĉeco."
"Ni baldaŭ scios, ĉu vi bone elektis; intertempe sidiĝu sur
tiu kuseno apud la Paŝao de Medina," diris la sultano kaj faris
signon al sia sklavo.
Oni alkondukis Omar'on. Lia rigardo estis malluma, lia mieno
malĝoja, kaj lia tuta aspekto vekis ĝeneralan kompaton ĉe la
apudestantoj. Li ĵetis sin teren antaŭ la trono kaj demandis
pri la volo de l' sultano. La sultano klarigis al li, ke li
devas elekti unu el la kestetoj; li leviĝis kaj alpaŝis antaŭ
la tablon. Atente li legis ambaŭ surskribojn, poste li parolis:
"La lastaj tagoj instruis al mi, kiel necerta estas la feliĉo,
kiel pasemaj ĉiuj riĉaĵoj. Sed krom tio ili instruis al mi,
ke en la brusto de homo kuraĝa loĝas nedetruebla trezoro, la
honoro, kaj ke la brile lumanta stelo de l' gloro neniam forpasas
samtempe kun la feliĉo. Do, eĉ se por ĉiam mi perdas nun mian
kronon, jen falis la kubo! Honoro kaj Gloro, vin mi elektas!"
Li metis sian manon sur la elektitan kesteton; sed la sultano
ordonis, ke li haltu, kaj faris signon al Labakano, ke ankaŭ li
alpaŝu antaŭ sian tablon kaj metu la manon sur sian kesteton.
Dume la sultano ordonis, ke oni alportu al li pelvon kun akvo el
la sankta fontano Zemzem en Mekka, antaŭlavis siajn manojn por
preĝi, turnis sian vizaĝon orienten, ĵetis sin teren kaj
preĝis. "Dio de miaj prapatroj, kiu de jarcentoj konservis
nian genton pura kaj senmiksa, malhelpu, ke la nomo de la
Abasidoj estu profanita de iu malnoblulo, protektu kaj helpu mian
veran filon en tiu ĉi horo de l' provo."
Li leviĝis kaj resupreniris sian tronon. Ĝenerala scivolego
tenis kvazaŭ enkatenitaj ĉiujn apudestantojn; korpremate
atentaj, apenaŭ ili kuraĝis spiri; eĉ museton oni povus aŭdi
kurantan tra la salono, tiel senbrue sin tenis la tuta
korteganaro: la postestarantoj etendis la kolon super la kapojn
de la antaŭstarantaj vicoj, por rigardi al la kestetoj. Nun
ekparolis la sultano: "Malfermu la kestetojn," kaj tiuj ĉi
lastaj, kiujn ĝis nun nenia potenco povis malfermi, eksalte
malfermiĝis per si mem.
En la de Omar elektita kesteto kuŝis, sur velura kuseno,
malgranda ora kroneto kaj sceptro; en la kesteto de Labakano --
granda kudrilo kaj iom da fadeno. La sultano ordonis al ambaŭ,
ke ili alportu al li siajn kestetojn. Li prenis en sian manon la
kroneton de sur la kuseno; kaj, jen mirinda vidaĵo! en tiu sama
momento ĝi ekpligrandiĝis, kaj ĉiam ĝi fariĝis pli kaj pli
granda, ĝis ĝi atingis la grandecon de vera krono. Li metis la
kronon sur la kapon de sia filo Omar, kiu staris antaŭ li genue,
kisis lin sur la frunto kaj ordonis al li sidiĝi ĉe lia dekstra
mano. Sed al Labakano li turnis sin kaj parolis: "Estas malnova
proverbo: _Restu tajloro ĉe via laboro!_ Vere, vi ne meritas
mian favoron, sed petis pro vi iu, al kiu mi hodiaŭ nenion povas
rifuzi; tial mi pardone lasas al vi vian mizeran vivon, sed se vi
ŝatas mian konsilon, vi iru, kiel eble plej rapide, for el mia
lando."
Hontigita, kvazaŭ dispremegita kiel li estis, la kompatinda
subtajloro nenion povis respondi; li ĵetis sin teren antaŭ la
princo, kaj larmoj ĵetiĝis el liaj okuloj. "Ĉu vi povas
pardoni al mi, princo?" li diris.
"Al amikoj fideleco, al malamikoj grandanimeco, jen pri kio
fieras ĉiu Abasido," respondis la princo, igante lin leviĝi;
"foriru en paco." -- "Ho vera filo mia!" ekkriis, kortuŝita,
la maljuna sultano kaj ĵetis sin sur la bruston de la filo; la
emiroj kaj paŝaoj kaj ĉiuj eminentuloj de l' regno leviĝis de
siaj sidejoj kaj kriis: "Vivu la nova reĝido!" kaj, dum la
ĝenerala ĝojego, Labakano, tenante sub la brako sian kesteton,
elŝteliĝis el la salono.
Li malsupreniris en la stalon de l' sultano, bridis sian ĉevalon
Murva kaj elrajdis tra la pordego en direkto al Aleksandrio.
Kvazaŭ sonĝo aperis al li lia tuta princa vivo, kaj sole la
belega kesteto, riĉe ornamita per perloj kaj diamantoj,
rememorigis al li, ke sonĝo ĝi ja tute ne estis. Reveninte
fine Aleksandrion, li alrajdis al la domo de sia estinta majstro,
desaltis teren, alligis sian ĉevalon al la pordo kaj enpaŝis en
la laborejon. La majstro, kiu en la komenco lin ne rekonis,
faris multe da ceremonioj kaj demandis, per kio li povas lin
servi. Sed rigardinte de pli proksime sian vizitanton kaj
rekoninte sian iaman lernanton, li alvokis siajn subulojn, kaj
ĉiuj sin ĵetis kiel frenezaj kontraŭ la kompatinda Labakano,
kiu tute ne atendis tian ĝentilan akcepton: ili prilaboris lin
per gladiloj kaj ulnoj, pikis per kudriloj kaj pinĉis per akraj
tondiloj, ĝis li falis ellacigita sur amason da malnovaj
vestaĵoj.
Dum li tie kuŝis, faris al li la majstro furiozajn riproĉojn
pro la ŝtelita vesto; vane Labakano certigis lin, ke ĝuste pro
tio li revenis, ĉar li volas ĉion kompensi; vane li proponis
trioblan kompensaĵon; la majstro kaj liaj subuloj sin ĵetis sur
lin denove, lin orde trabastonis kaj forpelis el la domo.
Vundbatita kaj ĉifonita, li sidiĝis sur sian ĉevalon Murva kaj
rajdis en karavanejon. Tie li kuŝigis sian lacan disbatitan
kapon kaj ekmeditis pri la suferoj de l' vivo surtera, pri la
tiel ofte nekonfesata merito kaj pri la senvaloreco kaj pasemeco
de ĉiuj mondaj trezoroj. Li ekdormis kun la decido, rezigni pri
ĉia grandeco kaj fariĝi respektinda burĝo de la urbo. Kaj la
morgaŭan tagon li ne pentis pri sia decido, ĉar la peza mano de
l' majstro kaj la egale pezaj manoj de liaj subuloj jam
definitive forbastonis el lia doloranta korpo lian tutan
moŝtecon.
Por alta prezo li vendis al juvelisto sian kesteton, aĉetis al
si domon kaj starigis tajloran laborejon. Fininte ĉiujn
antaŭaranĝojn kaj alkroĉinte antaŭ sia fenestro elpendaĵon
kun la surskribo: "Labakano, tajloro," li sidiĝis en sia
laborejo, kaj, per la kudrilo kaj fadeno, kiujn li trovis en la
kesteto, li komencis fliki la veston, kiun la majstro tiel kruele
disŝiris. Sed foje oni vokis lin por kelkaj momentoj for de lia
laboro, kaj kiam li volis denove sin preni al ĝi, kia stranga
vidaĵo sin prezentis al lia rigardo! Kvankam gvidate de neniu,
la kudrilo daŭrigis diligente kudradi; ĝi faris delikatajn,
graciajn stebojn, kiajn Labakano mem ne faris eĉ en siaj plej
artoriĉaj momentoj!
Vere, eĉ la plej malgranda donaco de bonvola feino estas utila
kaj grandvalora! Kaj ankoraŭ alian valoron havis ĉi tiu
donaco: kiel ajn diligente laboris la kudrilo, la fadeno neniam
finiĝis.
Labakano akiris grandan klientaron kaj estis baldaŭ la plej fama
tajloro, longe kaj larĝe. Li altranĉadis la vestojn kaj
faradis la unuan stebon per la kudrilo, kaj tuj ĉi tiu laboris
plue kaj senĉese, ĝis la vesto estis preta. Majstro Labakano
havis baldaŭ la tutan urbon kiel klientaron, ĉar li laboradis
bele kaj treege malkare; nur pri unu sola afero la Aleksandrianoj
skuadis malaprobe la kapon, nome: ke li laboradis tute sen
lernantoj kaj ĉiam post ŝlositaj pordoj.
Tiel la kesteta sentenco, promesinta _feliĉon_ kaj _riĉecon_,
fine plenumiĝis; feliĉo kaj riĉeco, almenaŭ en meza mezuro,
akompanadis la paŝojn de la bona tajloro; kaj ĉiufoje kiam li
aŭdis pri la gloro de la juna sultano Omar, kiu nun vivis en
ĉies buŝo, -- kiam li aŭdis, ke tiu kuraĝulo estas la fiero
kaj la amo de sia popolo kaj la teruro de siaj malamikoj, tiam la
iama princo pensis en si mem: "Tamen pli bone ja estas, ke mi
restis tajloro, ĉar honoro kaj gloro estas ja danĝeraj
aferoj." Tiel vivis Labakano, kun si mem kontenta, de siaj
samurbanoj respektata; kaj se la kudrilo ne perdis sian magian
povon, certe ĝi ankoraŭ ĉiam kudradas per la eterna fadeno de
la bona feino Adolzajdo.
Ĉe la subiro de la suno la karavano reekvojiris pluen, kaj
baldaŭ ĝi atingis Birket el Had, "Fontanon de l'
Pilgrimantoj," de kie ĝis Kajro estas nur trihora irado. Oni
sciis, ke ĉirkaŭ tiu tempo la karavano alvenos, kaj baldaŭ la
komercistoj havis la ĝojon vidi siajn amikojn venantajn renkonte
al ili el Kajro. Ili eniris en la urbon tra la pordego Bab el
Falk, ĉar ĝi estis rigardata kiel feliĉa antaŭsigno, eniri
tra tiu pordego, tra kiu en pasinta tempo trapasis la Profeto.
Sur la foirejo la kvar turkaj komercistoj adiaŭis la fremdulon
kaj la grekan komerciston Zaleŭkos kaj iris hejmen kun siaj
amikoj. Zaleŭkos kondukis la fremdulon al bona karavanejo kaj
invitis tie tagmanĝi. La fremdulo akceptis la inviton, sed li
antaŭe foriris ŝanĝi sian vestaron, promesinte baldaŭ reveni.
La greko jam faris ĉiun antaŭaranĝon, por bone regali la
fremdulon, por kiu li eksentis dum la vojaĝo apartan
korinklinon; kaj kiam la manĝaĵoj kaj trinkaĵoj staris bonorde
sur la tablo, li sidiĝis, por atendi sian gaston.
Nun fine li aŭdis lin, alproksimiĝantan per malrapidaj pezaj
paŝoj laŭlonge de la koridoro, kiu kondukis al lia ĉambro. Li
leviĝis, por iri renkonte al li kaj fari al li tutkoran
akcepton; sed, malferminte la pordon, li ekpaŝis malantaŭen,
terurita, ĉar jen renkontis lin ĉe la sojlo tiu timiga
ruĝmantelulo! Ankoraŭ unu rigardon li ĵetis sur lin: iluzio
ĝi ne estis; la sama alta majesta figuro, la masko, tra kiu la
nigraj okuloj rigardis lin fulme, la ruĝa mantelo kun la oraj
brodaĵoj -- ĉio tio, el la plej teruraj horoj de lia vivo,
estis al li ja nur tro bone konata. Interbatalantaj sentoj
skuadis ekscite la bruston de Zaleŭkos. Estas vero, ke li jam
repaciĝis kun tiu bildo de sia memoro, kaj tamen la vido de tiu
nekonato, kiun li jam de longe pardonis, dismalfermis denove
ĉiujn vundojn de lia koro: tiuj doloroplenaj horoj de
antaŭmorta timo, tiu ĉagrenego, kiu venenis por ĉiam lian
junan vivon, denove preterpasis antaŭ lia animo kvazaŭ per
unumomenta ekflugo.
Ĉiam senmove staris la aperaĵo sur la sojlo. "Kion vi volas,
terura?" ekkriis la greko. "For de miaj okuloj, ke mi ne
malbenu vin!"
"Zaleŭkos!" parolis el sub la masko konata voĉo; "ĉu tiel
vi akceptas vian gaston?" La parolanto demetis la maskon kaj
disŝovis de sia brusto la mantelon: ĝi estis Selim Baruĥ, la
fremdulo.
Sed Zaleŭkos ŝajnis ankoraŭ ne trankviligita: terure estis al
li en ĉeesto de tiu fremdulo, ĉar nur tro klare li rekonis en
li la nekonaton de _Ponte vecchio_. Tamen tiu ĉi sento cedis
fine al lia kutima gastamo; kaj, nenion dirante, li faris signon
al la fremdulo, ke li sidiĝu kun li al la tablo.
"Mi divenas viajn pensojn," prenis Selim Baruĥ la parolon,
kiam ili sidiĝis, "ĉar vi rigardas min per elokvente
demandantaj okuloj. Mi povus silenti kaj neniam plu min montri
al viaj rigardoj, sed mi ŝuldas al vi klarigon pri mia konduto,
kaj tial mi kuraĝis, eĉ riskante vian malbenon, aperi antaŭ vi
en mia iama vestmaniero. Vi iam diris al mi: 'Laŭ la kredo de
miaj prapatroj mi devas lin ami; cetere, li sendube estas eĉ pli
malfeliĉa ol mi.' Tion ĉi lastan vi kredu nur, amiko
Zaleŭkos; kaj nun aŭdu mian senkulpiĝon.
"Mi devas reveni ĝis la komenco, por min bone komprenigi. Mi
naskiĝis en Aleksandrio, de kristanaj gepatroj. Mia patro, la
pli juna filo de malnova glora franca familio, estis konsulo de
sia lando en Aleksandrio. De mia deka jaro oni edukis min en
Francujo ĉe frato de mia patrino; kaj pasis jam kelkaj jaroj de
post la komenco de la revolucio, kiam mi forlasis mian patrujon,
por serĉi trans la maro rifuĝejon ĉe miaj gepatroj; akompanis
min mia onklo, kiun minacis nun en la lando de liaj prapatroj
plej grandaj danĝeroj. Plenaj de espero, ke ni reakiros en la
gepatra hejmo la trankvilon kaj pacon, je kiu senigis nin la
furioza franca popolo, ni albordiĝis en Aleksandrio. Sed ho ve!
ne ĉion mi trovis en la domo de mia patro, kiel ĝi devas esti.
Estas vero, ke la eksteraj ventegoj de tiu malkvieta tempo
ankoraŭ ne atingis ĝis tie; sed des pli neatendite trafis la
malfeliĉo mian familion en ĝia plej profunda interno. Malmulte
da tempo antaŭe, mia frato, esperoplena junulo, ĉefsekretario
de mia patro, edziĝis kun juna knabino, filino de firenza
nobelo, kiu loĝis en nia najbaraĵo; du tagojn antaŭ nia
alveno, ŝi subite malaperis, kaj eĉ la plej malgrandan
postesignon de la malfeliĉa knabino nek nia familio nek ŝia
patro povis trovi. Oni fine konvinkiĝis, ke ŝi nesingardeme
promenis tro malproksimen de la urbo kaj falis en la manojn de
rabistoj. Por mia kompatinda frato ĉi tiu penso estus eble
malpli aflikta, ol la hontinda vero, kiun ni nur tro baldaŭ
eksciis: la perfidulino enŝipiĝis kaj forveturis eksterlandon
kun juna Napolano, kiun ŝi ekkonis en la domo de sia patro.
Kvazaŭ freneza de kolero, mia frato faris ĉion eblan por venigi
al juĝo la kulpulinon; sed vane: liaj klopodoj, kiuj faris
sensacion en Napolo kaj Firenzo, servis nur por plenumi lian
propran malfeliĉon kaj ĉiujn nin pereigi. La firenza nobelo
foriris returne en sian patrujon; al ni li kredigis, ke li volas
havigi justecon al mia frato, sed en realeco li celis nian
ruinon. En Firenzo li malprosperigis ĉiun esploron, kiun
entreprenis mia frato; kaj la influon, kiun li akiris al si per
ĉiuj eblaj rimedoj, li lerte profitis por altiri sur mian patron
kaj mian fraton la suspekton de la franca registaro: per plej
hontindaj tromprimedoj oni kaptis ilin, fortrenis Francujon kaj
igis tie mortigi per la ekzekutista hakilo. Mia malfeliĉa
patrino fariĝis freneza, kaj pasis dek longaj monatoj, antaŭ ol
la morto liberigis ŝin de ŝia terura stato, kiu tamen en la
lastaj tagoj ŝanĝiĝis en plenan, klaran konscion. Tiel mi nun
troviĝis tute sola en la mondo, sed nur _unu_ penso okupis mian
spiriton, nur _unu_ penso igis min forgesi pri mia funebro; kaj
tiu penso, kiun, en sia lasta horo, mia patrino mem ekbruligis en
mi, baldaŭ fariĝis kvazaŭ ardega flamo en mia animo.
"Kiel mi jam diris, mallonge antaŭ ŝia fino revenis al ŝi la
konscio; ŝi lasis min voki kaj parolis trankvilanime pri nia
malfeliĉo kaj pri sia propra morto. Poste ŝi petis ĉiujn
aliajn forlasi la ĉambron; kun solena mieno ŝi sidiĝis
rektiĝinte sur sia mizera kuŝejo kaj diris, ke mi povas akiri
ŝian benon, se mi ĵuros tion plenumi, kion ŝi nun ordonos al
mi. Kortuŝita de la vortoj de l' mortanta patrino, mi ĵure
promesis plenumi ŝian volon. Ĉe tio ŝi komencis denove
surŝuti per insultoj la Firenzanon kaj lian filinon kaj ordonis
al mi, kun plej teruraj minacoj de ŝia malbeno, venĝi kontraŭ
li mian malfeliĉan familion. Ŝi mortis en miaj brakoj. Jam de
longe dormetis en mia animo tiu penso pri venĝo; nun ĝi
plenforte vekiĝis. Mi kolektis la reston de mia patra havo kaj
ĵuris al mi mem, ke mi uzos ĉiun eblan rimedon, por plenumi
mian venĝon, eĉ se mi per tio pereos.
"Baldaŭ mi alvenis Firenzon, kie mi tenis min kiel eble plej
kaŝite. Multe malhelpis mian planon la situacio, en kiu sin
trovis miaj malamikoj. La maljuna Firenzano fariĝis intertempe
gubernatoro, kaj nun ĉe la plej malgranda suspekto li havis en
mano ĉiujn rimedojn, por min pereigi. Akcidento venis al mia
helpo. Unu vesperon mi ekvidis, irantan tra la stratoj, homon en
konata livreo; lia ŝanceliĝa irado, lia malgaja mieno kaj lia
kolera murmurado de _santo sacramento_ kaj _maledetto diavolo_
rekonigis al mi la maljunan Pietron, serviston de la Firenzano,
kiun mi jam konis en Aleksandrio. Mi ne dubis, ke li koleras
kontraŭ sia sinjoro, kaj mi decidis profiti lian malbonan
humoron. Li ŝajnis tre mirigita, vidante min tie, forte
plendis, ke de l' tempo, kiam lia sinjoro fariĝis gubernatoro,
li per nenio jam povas lin kontentigi; kaj baldaŭ mia oro,
subtenata de lia kolero, translogis lin definitive al mia flanko.
La ĉefa malhelpo estis tiel forigita; mi havis dungitan
serviston, kiu en ĉiu horo malfermos por mi la pordon de mia
malamiko; kaj de nun maturiĝis ĉiam pli rapide mia plano de
venĝo. Al mi ŝajnis, ke la mizera vivo de la maljuna Firenzano
tute ne havas ian egalpezon kun la pereo de mia familio; ne, sian
plej amatan li devas vidi mortigita: kaj tio estis Bianka, lia
filino. Ĉu ĝi ne estis ŝi, kiu tiel hontinde krimis kontraŭ
mia frato? -- ŝi ja, kiu estis la ĉefa kaŭzo de nia
malfeliĉo? Eĉ ĝojigis mian venĝosoifantan koron la novaĵo,
ke ĝuste tiutempe Bianka intencis la duan fojon edziniĝi; mi
tuj prenis decidon: nun morti ŝi nepre _devas_. Tamen mi timis
plenumi propramane la krimon, kaj ankaŭ Pietron mi ne juĝis
kapabla ĝin fari; tial ni ĉirkaŭesploris, por trovi iun, kiu
povus prizorgi la aferon. El la Firenzanoj mi kuraĝis dungi
neniun, ĉar neniu entreprenus ion tian kontraŭ la gubernatoro.
Fine naskiĝis en la kapo de Pietro la plano, kiun mi poste
plenumis; samtempe, ĉar vi estas fremdlandano kaj kuracisto, li
proponis vin kiel plej taŭgan ekzekutiston. Pri la plua irado
de la afero vi ja scias. Nur via tro granda singardemo kaj
honesteco preskaŭ malprosperigis mian entreprenon: de tio venis
la epizodo de la mantelo.
"Pietro malfermis por ni la pordeton en la palaco de l'
gubernatoro, kaj ne malpli kaŝe li volis nin poste reelkonduki
sur la straton; sed tra fendo en la pordo ni povis bone vidi
ĉiun detalon de la mortigo, kaj, terurite de la infera
spektaklo, ni forkuregis el la domo. Antaŭenpelate de timo kaj
pento, mi kuris pli ol du cent paŝojn, ĝis mi falis senforta
sur la ŝtupojn de preĝejo. Kiam mi fine reakiris la
memregadon, mia unua penso estis pri vi kaj via terura sorto, se
oni vin trovos en la palaco. Mi alŝteliĝis tien, sed nek de vi
nek de Pietro mi povas trovi eĉ la plej malgrandan, postsignon;
sed la pordeto ankoraŭ staris malfermita, kaj tial mi almenaŭ
povis esperi, ke vi jam profitis la okazon por forkuri el la
domo.
"Kiam fariĝis tago, timo antaŭ eltroviĝo kaj premanta sento
de pento igis por mi neeble, ke mi restu plue en Firenzo. Mi tuj
foriris Romon. Sed prezentu al vi mian konsterniĝon, kiam oni
tie post kelkaj tagoj rakontadis ĉie la aferon, kun la aldono,
ke la mortigisto, greka kuracisto, estas kaptita. Maltrankvila,
timoplena, mi reiris Firenzon: jam antaŭe mia venĝo ekŝajnis
al mi iom supermezura, sed nun mi ĝin eĉ malbenis, ĉar multe
tro kare mi pagus por ĝi, se la prezo estus via vivo. Mi
alvenis Firenzon en la sama tago, kiu rabis al vi vian manon.
Kion mi sentis, vidante vin suriri la eŝafodon kaj tiel heroe
suferi, pri tio mi ne volas paroli; sufiĉas diri, ke kiam via
sango tie elŝprucis, jam fariĝis neŝancelebla mia decido,
dolĉigi al vi la reston de via vivo. Vi mem ja ĉion scias, kio
poste okazis, kaj restas al mi nur klarigi, kial mi faris kun vi
ĉi tiun vojaĝon. Kiel peza ŝarĝo premis min la penso, ke vi
ankoraŭ ne pardonis min; tial mi decidis kunvivi kun vi dum
multaj tagoj kaj fine fari plenan malkaŝan konfeson pri mia
kulpo."
Ĝis nun, dum lia gasto parolis, la greko silentis; nun, kiam li
finis sian rakonton, li etendis al li, kun milda rigardo, sian
manon. "Mi bone sciis, ke vi estas pli malfeliĉa ol mi, ĉar
ĉiam, kvazaŭ per nigra nubo, mallumigos tiu krimo la tagojn de
via vivo; el mia tuta koro mi pardonas al vi. Sed permesu, ke mi
faru al vi ankoraŭ unu demandon: kiel fariĝis, ke vi venis sub
tiu ĉi formo en la dezerton? Kion vi faris poste, aĉetinte por
mi la domon en Konstantinopolo?"
"Mi reiris Aleksandrion," respondis la alia. "Malamo al ĉiuj
homoj bolis en mia brusto, flamanta malamo precipe al tiuj
nacioj, kiujn oni nomas 'kulturaj': kredu al mi, ĉe miaj
Muslimoj mi sentis min multe pli bone. Nur de malmulte da
monatoj mi jam estis en Aleksandrio, kiam okazis la invado de
miaj samlandanoj. Mi vidis en ili nur la ekzekutintojn de mia
patro kaj de mia frato; tial mi kolektis el inter miaj konatoj
kelke da samepensantaj junuloj kaj aliĝis al tiuj kuraĝaj
Mamelukoj, kiuj tiel ofte fariĝis la teruro de la franca armeo.
Post la militiro, mi ne povis decidi reveni al la laboroj de l'
paco. Mi vivis kun mia areto da samideanaj amikoj sovaĝan vivon
de vagisto, dediĉitan al batalo kaj ĉaso. Kun tiuj homoj, kiuj
respektas min kiel hetmanon, mi vivas kontenta; ĉar kvankam miaj
Azianoj ne estas tiel kulturitaj, kiel viaj Eŭropanoj, tamen ili
estas tute netuŝitaj de envio kaj kalumniemo, de egoismo kaj
ambicio."
Zaleŭkos dankis la fremdulon pro lia sciigo, sed esprimis sian
opinion, ke estus pli konforme al lia alta instruiteca rango, se
li vivus kaj laborus en la kristanaj landoj de Eŭropo. Li
prenis lian manon kaj petis lin veni kun li, ke ili kune vivu kaj
mortu.
Kortuŝita, la gasto rigardis lin. "El tio mi scias," li
diris, "ke vere vi min pardonis, ke vi vere min amas. Akceptu
pro tio mian plej varman dankon." Li salte leviĝis kaj
ekstaris plenstature antaŭ la greko, kiun preskaŭ teruris la
militista teniĝo, la nigraj fulmebrilantaj okuloj, la profunda
misteroplena voĉo de lia gasto. "Via propono estas bela,"
parolis tiu ĉi plue; "por ĉiu alia ĝi estus alloga, sed mi --
ne povas ĝin akcepti. Jam staras selita mia ĉevalo, jam
atendas min miaj servistoj; adiaŭ, Zaleŭkos!"
La amikoj, kiujn la sorto tiel mirinde kunigis, ĉirkaŭprenis
sin adiaŭante. "Kaj kiel mi devas vin nomi? Kiel nomiĝas mia
gasto, kiu vivos eterne en mia memoro?" demandis la greko.
La fremdulo rigardis lin longe, ankoraŭ unu fojon premis al li
la manon kaj diris: "Oni nomas min la sinjoro de la dezerto; mi
estas _la rabisto Orbasano_."