V.

Aŭdinte tion ĉe sia murtruo, la cikonioj preskaŭ

senkonsciiĝis de ĝojo. Ili kuris tiel rapide per siaj longaj

kruroj al la pordego de l' ruino, ke la strigino apenaŭ povis

ilin sekvi. Tie diris la kalifo, kortuŝita, al la strigino:

"Savintino de mia vivo kaj de la vivo de mia amiko, akceptu min

kiel vian edzon, en eterna dankemo pro tio, kion vi faris por

ni."

Poste li turnis sin orienten. Trifoje la cikonioj klinis siajn

longajn kolojn al la suno, kiu ĵus leviĝis malantaŭ la montoj;

_Mutabor_, ili kriis; kaj en la sama momento ili estis

reŝanĝitaj. Ĝojegante pro la retrovita vivo, ĉirkaŭprenis

sin reciproke sinjoro kaj servisto, kun rido kaj ploro. Sed kiel

priskribi ilian miregon, kiam ili rigardis ĉirkaŭen? Bela

sinjorino, brilege vestita, staris antaŭ ili. Ridetante, ŝi

donis al la kalifo la manon. "Ĉu vi ne rekonas plu vian

striginon?" ŝi diris. Estis ŝi! Tiagrade ĉarmis la kalifon

ŝiaj beleco kaj gracieco, ke li ekkriis: estas lia plej granda

feliĉo, ke li fariĝis cikonio.

Nun ili ĉiuj ekvojaĝis kune Bagdadon. La kalifo trovis en siaj

vestoj ne sole la skatoleton kun la magia pulvoro, sed ankaŭ

sian monujon. Li do aĉetis en la plej proksima vilaĝo ĉion,

kion ili bezonis por la vojaĝo; kaj baldaŭ ili atingis la

pordegojn de Bagdado. La alveno de l' kalifo elvekis tie grandan

miron. Oni estis proklaminta lin mortinta; tial multe ĝojis la

popolo, rehavante sian amatan estron.

Sed des pli forte ekbrulis ilia malamo al la trompisto Mizra.

Ili are eniris en la palacon, kaj kaptis la maljunan sorĉiston

kaj lian filon. La maljunulon forsendis la kalifo en la saman

ruinan ĉambron, kie loĝis iam la reĝidino, kiel strigino, kaj

tie li ordonis pendigi lin. Sed al la filo, kiu nenion komprenis

pri la artifikoj de la patro, la kalifo permesis elekti, ĉu li

volas morti aŭ enflari. Kiam li elektis tion ĉi lastan, la

grandveziro prezentis al li la skatoleton. Unu fortan enflaron;

kaj la magiplena vorto de l' kalifo aliformigis lin cikonio. La

kalifo ordonis enfermi lin en fera kaĝo, kiun oni starigis en la

ĝardeno de l' palaco.

Longe kaj feliĉe vivis Kalifo Ĥasid kun sia edzino, la

reĝidino. Liaj plej feliĉaj horoj estis ĉiam tiuj, en kiuj la

grandveziro, posttagmeze, vizitis lin. Tiam ili paroladis ofte

pri la cikonio-aventuro; kaj se la kalifo estis pli ol kutime

gajhumora, li bonvole konsentis imiti la grandveziron, montrante

kian mienon li havis kiel cikonio. Serioze, per tre rektigitaj

kruroj, li marŝadis tra la ĉambro, blekadis, svingadis la

brakojn, kvazaŭ ili estus flugiloj, kaj montris, kiel la

grandveziro vane sin klinis orienten kaj kriis, "Mu --, Mu --."

Al Sinjorino Kalifedzino kaj ŝiaj infanoj ĉi tiu prezentado

faris ĉiufoje grandan plezuron; sed se la kalifo ne volis ĉesi

blekadi kaj kliniĝadi kaj kriadi, "Mu --, Mu --," la veziro,

ridetante, minacis sciigi al Sinjorino Kalifedzino, kion oni

pridiskutadis ĉe la pordo de Reĝidino Strigino.

Kiam Selim Baruĥ finis sian rakonton, la komercistoj esprimis

grandan kontentiĝon pri lia historio. "Efektive, forpasis

nerimarkite la tuta posttagmezo," diris unu el ili, disŝovante

la kovrilon de la tendo. "Malvarmete blovas la vespera vento;

ni do povus bone daŭrigi nian vojaĝon." Liaj kunvojaĝantoj

konsentis; oni kunmetis la tendojn, kaj la karavano reekiris en

sia kutima marŝordo.

Preskaŭ la tutan nokton ili rajdis antaŭen; ĉar brulvarmege

estis dum la tago, sed la stelplenaj noktoj estis tre

refreŝigaj. Fine ili alvenis al oportuna restadejo, starigis la

tendojn, kaj kuŝiĝis dormi. Pri la fremdulo la komercistoj

zorgis kvazaŭ pri sia plej honorinda gasto. Unu donis al li

kusenojn, alia kovrilojn, tria sklavojn; unuvorte, en ĉiuj

rilatoj oni servis lin, kvazaŭ li estus hejme. Jam komenciĝis

la plej varmegaj horoj de l' tago, kiam ili ree leviĝis; kaj

unuanime ili decidis resti ĉi tie ĝis la vespero. Post komuna

tagmanĝo, ili denove pliproksimiĝis unu al alia; kaj la juna

komercisto sin turnis al la plej aĝa kaj diris:

"Selim Baruĥ agrabligis por ni la hieraŭan posttagmezon; nu,

Aĥmet, ĉu ankaŭ vi rakontus al ni ion, aŭ okazintaĵon el via

longa vivo, kiu sendube estas riĉa je aventuroj, aŭ iun belan

fabelon?"

Aĥmet silentis dum kelka tempo, kvazaŭ sendecida, ĉu li diros

tion aŭ alion; fine li parolis:

"Karaj amikoj! Fidelaj kamaradoj vi montris vin dum ĉi tiu

vojaĝo, kaj ankaŭ Selim meritas mian konfidon. Propran

travivitaĵon mi do sciigos al vi, -- ion, pri kio, en aliaj

cirkonstancoj, mi nevolonte parolus, kaj kion mi tre malofte

rakontis."

La Historio pri la Fantomŝipo.

Mia patro havis malgrandan butikon en Balsoro. Li estis nek

malriĉa nek riĉa, -- unu el tiuj homoj, kiuj nevolonte ion

riskas, timante perdi la malmulton, kiun ili havas. Li edukis

min simple kaj virte, tiel ke, post nelonga tempo, mi povis esti

al li utila. Kiam mi ĵus fariĝis dekokjara kaj li faris sian

unuan gravan spekulacion, li mortis, kredeble de ĉagreno pro

tio, ke li lasis mil ormonerojn al la gardo de la maro. Post

nelonge mi havis kaŭzon juĝi lin feliĉa pro lia morto; ĉar

kiam pasis malmulte da semajnoj, mi eksciis, ke la ŝipo, al kiu

li komisiis siajn komercaĵojn, alprofundiĝis. Sed ĉi tiu

malfeliĉo ne povis malvarmigi mian kuraĝon de junulo.

Ŝanĝinte en monon ĉion, kion postlasis mia patro, mi

ekforiris, por provi en fremdlando la fortunon. Akompanis min

nur unu maljuna servisto de mia patro; longjare korinklina al nia

familio, li ankaŭ nun ne volis disiĝi de mi, nek de mia sorto.

Favoris nin la vento, kiam ni enŝipiĝis en la haveno de

Balsoro. La ŝipo, sur kiun mi dungigis min, destiniĝis al

Hindujo. Jam de dek kvin tagoj ni veturis sur la kutima vojo,

kiam la ŝipestro al ni antaŭanoncis ventegon. Lia vizaĝo

malkaŝis lian maltrankvilecon: ŝajnis, ke li ne sufiĉe konis

la tieajn marvojojn, por povi senzorge renkonti ventegon. Li

ordonis faldi ĉiujn velojn, kaj tre malrapide ni veturis

antaŭen. Venis la nokto, hela kaj malvarma: la ŝipestro do

kredis, ke li trompiĝis pri la signoj de l' ventego. Subite,

tutproksime al la nia, preterveturis ŝipo, kiun ni ne vidis

antaŭe. Sovaĝa ĝojkriado elsonis al ni de ĝia ferdeko, --

pro kio mi multe miris en tia maltrankviliga antaŭventega horo.

La ŝipestro, kiu staris ĉe mia flanko, fariĝis morte pala.

"Mia ŝipo estas perdita," li kriis; "jen veturas la Morto!"

Antaŭ ol mi povis lin demandi pri la signifo de tiu stranga

ekkrio, alkuregis la maristoj, kriegante, ploregante.

"Ĉu vi ĝin vidis?" ili kriis. "Ve! ve! sonis nun nia lasta

horo!"

La ŝipestro ordonis voĉe legi konsolajn sentencojn el la

Korano, kaj li mem prenis la direktilon. Sed vane! Videble

plifortiĝis la ventego; kaj antaŭ ol forpasis eĉ unu horo,

surteriĝis la ŝipo kun granda krakego. Oni surakvigis la

boatojn; kaj apenaŭ la lastaj maristoj sin savis, jam alfundiris

antaŭ niaj okuloj la ŝipo; kaj mi, senhava mizerulo, forveturis

sur la maro. Sed niaj ĉagrenoj ankoraŭ ne finiĝis. Ĉiam pli

terure furiozis la ventego, kaj ne plu estis eble, direkti la

boaton. Mian maljunan serviston mi forte ĉirkaŭprenis, kaj nun

ni ĵure promesis, ke ni neniam forlasos unu la alian. Fine

revenis la tago. Sed ĉe la unua apero de l' matena ruĝo kaptis

la vento la boaton, en kiu ni sidis, kaj renversis. Neniam mi

revidis iun el miaj kunŝipanoj. Mi estis senkonsciigita de l'

falego. Revekiĝinte, mi min trovis en la brakoj de mia fidela

servisto, kiu jam sin savis sur la renversitan boaton kaj

suprentiris min post si. Ne blovis plu la ventego. Nenie estis

videbla nia ŝipo. Sed ne malproksime ni ja ekvidis alian, al

kiu alportadis nin la ondoj. Pliproksimiĝinte, mi rekonis ĝin

kiel tiun saman, kiu nokte nin preterveturis kaj tiel forte

timigis la ŝipestron. Al mi inspiris tiu ŝipo strangan

teruron. Teruris min la tiel timege efektiviĝinta diro de l'

ŝipestro; teruris min ankaŭ la dezertega aspekto de l' ŝipo,

sur kiu neniu montriĝis, indiferente kiom ajn ni alproksimiĝis,

kiom ajn ni kriegis. Tamen por ni ĝi estis la sola savrimedo;

tial ni alte gloris la Profeton, kiu tiel mirakle gardis nian

vivon.

De la antaŭa parto de l' ŝipo pendis longa ŝnurego, al kiu ni

remis mane kaj piede, celante ĝin kapti. Fine ni sukcesis tion

fari. Mi eligis laŭtan krion, sed seninterrompe daŭris sur la

ŝipo la silento. Nun ni suprenrampis per la ŝnurego, mi, la

pli juna, antaŭe. Sed, ho teruro! Kia sceno sin prezentis al

mia rigardo, kiam mi ekpaŝis sur la ferdekon! Sango ruĝigis la

plankon. Dudekkelke da kadavroj en turkaj vestoj kuŝis

ĉirkaŭe. Ĉe la meza masto staris homo, riĉe vestita, kun

sabro en la mano; sed lia vizaĝo estis pala kaj distordita, kaj

tra lia frunto iris granda najlo, lin senmoviginta je l' masto:

ankaŭ li estis senviva. Teruro malakcelis miajn paŝojn;

apenaŭ mi kuraĝis spiri. Nun suprenvenis ankaŭ mia kunulo.

Tiun ĉi miregigis, same kiel min, la aspekto de la ferdeko, sur

kiu vidiĝis nenio vivanta, nenio krom tiuj timegigaj kadavroj.

Fine, dirinte preĝon al la Profeto, ni kuraĝis iri antaŭen.

Ĉe ĉiu paŝo ni rigardis ĉirkaŭen pro timo, ke io nova ne sin

montru, io eĉ pli terurega. Sed ĉio restis neŝanĝita. Longe

kaj larĝe nenio vivanta, -- nur ni kaj la senlima oceano. Ni

eĉ ne kuraĝis laŭte paroli timante, ke la senviva, alpikita al

la masto, kapitano ne turnu al ni siajn rigidajn okulojn, aŭ ke

iu el la mortigitoj ne ekmovu sian kapon. Fine ni atingis

ŝtuparon, kondukantan en la ŝipan internon. Tie ni nevole

ekhaltis kaj rigardis unu la alian, ĉar neniu el ni kuraĝis

esprimi siajn pensojn.

"Sinjoro," parolis mia fidela servisto, "teruraĵo okazis ĉi

tie. Tamen, eĉ se, tie malsupre, la ŝipo estas plena de

mortigistoj, mi plivolas kapitulaci al ili senkondiĉe, ol resti

pli longe kun tiuj senvivuloj."

Mi same pensis, kiel li; kaj, plikuraĝiĝinte, ni iris,

time-scivolaj, malsupren. Sed ankaŭ ĉi tie regis tomba silento

kaj sole niaj paŝoj faris eĥon sur la ŝtuparo. Ni staris ĉe

la sojlo de l' kajuto. Metinte porden mian orelon, mi

aŭskultis: nenio aŭdebla! Mi malfermis. La ĉambro prezentis

ĥaosan aspekton. Vestaĵoj, armiloj kaj alia ilaro

ĉirkaŭkuŝis intermiksite. Nenio en ordo. La ŝipanaro, aŭ

almenaŭ ĝia estro, kredeble estis ĵus drinkinta, ĉar ĉio

ankoraŭ kuŝis ĉirkaŭe. Ni iris antaŭen de ĉambro al

ĉambro, de apartamento al apartamento. Ĉie ni trovis luksajn

provizojn da silko, perloj, sukero, kaj alio diversa. Ĝojegigis

min supermezure ĉi tiu vidaĵo, ĉar konsiderante, ke estas

neniu sur la ŝipo, mi opiniis min rajtigita, ĉion ĉi proprigi

al mi. Sed Ibrahimo atentigis min, ke ni verŝajne estas

ankoraŭ tre malproksime de l' marbordo, kiun ni ne povas atingi

solaj kaj sen homa kunhelpo.

Ni refreŝigis nin per la manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, kiujn ni

trovis en tia superfluo, kaj fine ni resupreniris sur la

ferdekon. Sed ĉi tie sentigis al ni senfinan teruron la vido de

la abomenaj kadavroj. Por liberigi nin de ili, ni do decidis,

ilin ĵeti en la maron. Sed kia timego ekkaptis nin, kiam ni

trovis, ke neniu el ili estas delokigebla! Kvazaŭ enradikitaj,

ili kuŝis sur la planko; por forigi ilin, necese estus eltiri la

tabulojn de l' ferdeko, sed por tio mankis al ni ĉiuj iloj.

Neeble estis ankaŭ, disigi de lia masto la kapitanon; el lia

mano rigida ni eĉ ne povis fortiregi lian sabron. En malĝoja

meditado pri nia situacio ni pasigis ĉi tiun tagon. Je la

noktiĝo mi permesis al Ibrahimo kuŝiĝi por dormi: mi mem volis

resti garde sur la ferdeko, por elrigardi je savo. Tamen, kiam

leviĝis la luno, kaj mi kalkulis laŭ la steloj, ke estas la

dekunua horo, ekregis min tiel nekontraŭstarebla dormemo, ke,

kontraŭvole, mi kuŝiĝis malantaŭ barelo, kiu staris sur la

ferdeko. Sed estis plivere duonsveno ol dormo, ĉar mi bone

aŭdis la maron frapadi la flankon de l' ŝipo kaj la velojn

knaradi kaj fajfadi en la vento. Subite mi kredis aŭdi voĉojn

kaj piedsonojn sur la ferdeko. Mi volis leviĝi, por rigardi

tiuflanken, sed nevidebla potenco tenis enkatenitaj miajn

membrojn; mi eĉ ne povis malfermi la okulojn. La voĉoj

fariĝis ĉiam pli klaraj; ŝajnis al mi, kvazaŭ gaja ŝipanaro

kuradas tien kaj reen sur la ferdeko. Interalie mi kredis aŭdi

la fortan voĉon de iu ordonanta; mi ankaŭ klare aŭdis, kiel

ŝnuregoj kaj veloj supren-malsuprentiriĝas. Sed iom post iom

mi senkonsciiĝis kaj pliprofundiĝis en dormo, en kiu mi kredis

aŭdi nur bruadon de armiloj, kaj nur tiam vekiĝis, kiam la suno

jam alte staris kaj brulradiis sur mian vizaĝon. Mirigita, mi

ĉirkaŭrigardis. Ventego, ŝipo, mortintoj, -- ĉio, kion mi

aŭdis dum la nokto, ŝajnis al mi kvazaŭ sonĝo; sed kiam mi

suprenrigardis, mi ĉion trovis kiel hieraŭ. Senmove kuŝis la

mortintoj; senmove la kapitano estis alfiksita al la masto.

Ridante pri mia sonĝo, mi leviĝis, por serĉi mian maljunan

serviston. Tiu ĉi sidis en la kajuto kaj profunde meditis.

"Ho sinjoro!" ekkriis li, kiam mi eniris, "mi preferus

kuŝi sur la plejprofundejoj de l' maro, ol pasigi ankoraŭ unu

nokton en tiu ĉi ensorĉita ŝipo."

Mi demandis lin pri la kaŭzo de lia maltrankvileco, kaj li

respondis:

"Post kelkhora dormado mi vekiĝis kaj ekaŭdis, kiel oni

kuradas tien kaj ĉi tien super mia kapo. Unue mi kredis, ke

estas vi; sed estis almenaŭ dudek, kiuj tie ĉirkaŭkuradis; mi

aŭdis ankaŭ vokadon kaj kriadon. Fine malsuprenvenis la

ŝtuparon pezaj paŝoj. Forlasis min nun plene la konscio. Nur

de tempo al tempo mi rekonsciiĝis, kaj tiam mi vidis tiun saman

homon, kiu estas najlita al la masto tie supre, sidantan kantante

kaj trinkante ĉe tiu ĉi tablo; kaj tiu skarlate-vestito, kiu

kuŝas ne malproksime de li sur la ferdeko, sidis kuntrinkante

ĉe lia flanko."

Tiel rakontis mia maljuna servisto. Mi sentis min absolute ne

bone, pri tio mi povas certigi vin. Tio do ne estis iluzio: mi

ankaŭ ja estis bone aŭdinta la mortintojn. Ŝipveturi en tia

societo, tio estis al mi plejaltgrade terura. Dume mia Ibrahimo

profundiĝis en medito. "Jen mi trovis!" ekkriis li fine.

Venis al li en la kapon sentenco, kiun lernigis al li iam lia

avo, sperta kaj multvojaĝinta homo; ĝi povus efiki kontraŭ

ĉiuspecaj fantomoj kaj sorĉaĵoj. Li certigis ankaŭ, ke tiu

dormemo, kiu nin ekposedis, estos en la venonta nokto facile

malhelpebla, se ni senlace ripetos preĝsentencojn el la Korano.

La propono de l' maljunulo tre plaĉis al mi. Maltrankvilanime

ni vidis veni la nokton. Apud la kajuto estis ĉambreto, en kiun

ni decidis retiriĝi. Ni traboris tra la pordo kelkajn truojn,

sufiĉe grandajn por superrigardi tra ili la tutan kajuton.

Poste ni firmfermis laŭ eblo la pordon de interne; kaj Ibrahimo

surskribis en ĉiuj kvar anguloj la nomon de l' Profeto. Tion

farinte, ni atendis la teruraĵojn de l' nokto.

Denove estis, mi kredas, la dekunua horo proksimume, kiam mi

forte ekdormemiĝis. Mia kunulo tial konsilis al mi preĝdiri

kelke da Koransentencoj; kaj vere tio kontraŭefikis. Subite

fariĝis supre granda movado. Knaris la ŝnuregoj; piedaj paŝoj

sonis sur la ferdeko; kaj kelkaj voĉoj estis klare aŭdeblaj.

Dum kelkaj minutoj ni sidis tie, korpremate atendante. Fine ni

ekaŭdis iun malsuprenveni la ŝtuparon de l' kajuto. Tion

aŭdante, la maljunulo komencis eldiri la sentencon, kiun

lernigis al li lia avo kontraŭ fantomoj kaj sorĉaĵoj:

"Ĉu vi el aero venis,

Aŭ en tomb' malluma dormis,

Aŭ vin mara fundo tenis,

Aŭ infera fajr' vin formis,--

Granda Allaho ordonas al vi:

Ĉiuj fantomoj obeas al li."

Mi devas konfesi, ke mi ne multe kredis je ĉi tiu sentenco, kaj

stariĝis al mi la haroj sur la kapo, kiam la pordo

malfermegiĝis. Envenis tiu granda majesta viro, kiun mi vidis

najlitan al la masto. La najlo ankoraŭ traestis lian cerbon,

sed li jam reeningigis sian glavon. Post li envenis alia malpli

riĉe vestita, kiun mi ankaŭ vidis supre kuŝantan. La

kapitano, -- estis ja klarerekoneble li, -- havis palan vizaĝon,

grandan nigran barbon, kaj sovaĝe ruliĝantajn okulojn, per kiuj

li ĉirkaŭrigardis la tutan ĉambron. Dum li preteriris nian

pordon, mi povis lin vidi tre klare; li, siaflanke, ŝajnis tute

ne rigardi al la kaŝanta nin pordo. Ili ambaŭ sidiĝis ĉe la

tablo, kiu staris en la mezo de l' kajuto, kaj laŭte, preskaŭ

kriante interparoladis en nekonata lingvo. Ili pli kaj pli

laŭtiĝis kaj koleriĝis; fine ekfrapis la kapitano la tablon

per pugnigita mano, ektremigante la tutan ĉambron. Sovaĝe

ridante, la alia salte leviĝis kaj faris signon al la kapitano,

ke li sekvu lin. Tiu ĉi sin levis, eltiregis sian sabron el la

ingo, kaj ambaŭ forlasis la ĉambron. Ni spiris pli libere,

kiam ili estis for; sed nia timo ankoraŭ neniel finiĝis. Sur

la ferdeko fariĝis ĉiam pli kaj pli laŭte. Aŭdiĝis rapida

kurado, ridado, kriegado. Fine eksplodis tumulto vere infera:

armiltintegado kaj kriado; ni kredis, ke malleviĝas sur nin eĉ

la ferdeko, kune kun la tuta velaro: subite -- profunda silento!

Post multe da horoj, kuraĝinte resupreniri, ni trovis ĉion en

antaŭa stato; alie ol antaŭe kuŝis eĉ ne unu; ĉiuj estis

rigidaj kiel ligno.

Ni tiel pasigis sur la ŝipo multe da tagoj. Ĝi veturadis ĉiam

orienten, kie, laŭ mia kalkulo, sendube kuŝis la tero. Sed,

eĉ se ĝi transiris multe da mejloj dum la tago, nokte ĝi

ŝajnis ĉiam veturi returnen; ĉar, kiam la suno leviĝis, ni

ĉiufoje retroviĝis sur la sama loko. Ĉi tion ni ne povis

klarigi al ni alimaniere, ol supozante, ke la mortintoj ĉiunokte

veturis plenvele returnen. Por tion malebligi, ni ferlis

antaŭnoktiĝe ĉiujn velojn kaj uzis tiun saman rimedon, kiun ni

jam antaŭe provis ĉe la pordo en la kajuto: ni skribis sur

pergamenon la nomon de l' Profeto kune kun la sentenco de la avo,

kaj ĉirkaŭligis per tio la ferlitajn velojn. Maltrankvilanime

ni atendis en nia ĉambreto la sekvon. Ĉi tiun fojon la

fantomoj ŝajnis eĉ pli terure furiozi, ol antaŭe; sed jen, la

sekvintan matenon, kunvolvitaj estis la veloj, tute kiel ni ilin

lasis. Ni streĉis dum la tago nur tiom da veloj, kiom ni

bezonis, por peleti la ŝipon antaŭen; kaj tiamaniere ni

transiris en kvin tagoj spacon sufiĉe grandan.

Fine, la sesan tagon matene, ni ekvidis, en malgranda interspaco,

la teron, kaj ni dankis Allah'on kaj lian Profeton pro nia

mirinda savo. Dum tiu tago kaj la sekvinta ĝin nokto ni

veturadis laŭlonge de l' marbordo, kaj la sepan matenon ni

kredis ekvidi urbon, nemalproksime kuŝantan. Kun granda peno ni

ĵetis ankron, kiu tuj enfundiĝis; poste, surakviginte

malgrandan boaton, kiu staris sur la ferdeko, ni remis per ĉiuj

fortoj al la urbo. Post duonhoro, enirinte riveron kiu enfluis

tie en la maron, ni surbordiĝis. Ĉe la urba pordego ni

informiĝis pri la nomo de la urbo kaj sciiĝis, ke ĝi estas

Hinda urbo, kuŝanta ne malproksime de la sama regiono, kien mi

intencis marveturi en la komenco. Ni eniris en karavanejon, kie

ni refreŝigis nin post nia aventurplena vojaĝo. Mi ankaŭ

serĉis tie saĝan kaj prudentan homon, sciigante al la mastro,

ke mi tian bezonas, kiu ion komprenas pri la sorĉarto. Li

kondukis min en malmulteuzatan flankstraton ĝis senpretenda

domo, kies pordon li frapis, kaj oni lasis min eniri, dirante, ke

mi demandu pri Mulej.

En la domo venis renkonte al mi maljuna vireto, kun griza barbo

kaj longa nazo, kaj demandis, kion mi deziras. Mi diris al li,

ke mi serĉas la saĝan Mulej'on, kaj li respondis al mi, ke tio

estas li mem. Mi petis de li konsilon, kion fari je la

mortintoj, kaj kion ekaranĝi por forigi ilin el la ŝipo. Li

respondis, ke la ŝipanaro estas verŝajne, pro iu krimo,

sorĉetenita surmare; la sorĉo, diris li, kredeble

malefektiviĝos, se oni alportos ilin teren, sed tio povos nur

fariĝi, se oni forigos la tabulojn, sur kiuj ili kuŝas. Al mi,

li kredis, apartenas ĉiarajte la ŝipo, kune kun ĝia tuta

ŝarĝo, tial ke mi kvazaŭ ĝin trovis; tamen mi nepre

prisilentu la tutan aferon kaj faru al li el mia superfluo

malgrandan donacon, redone de kiu li, per siaj sklavoj, helpos

min forigi la mortintojn. Mi promesis, ke mi riĉe rekompencos

lin, kaj ni ekvojiris kun kvin sklavoj, kiuj estis provizitaj per

segiloj kaj hakiloj. Survoje la sorĉisto Mulej ne ĉesis laŭdi

nian feliĉan ideon ĉirkaŭvolvi la velojn per sentencoj de l'

Korano. Li diris, ke tio estis nia sola savrimedo.

Estis ankoraŭ iom frue en la tago, kiam ni alvenis la ŝipon.

Ni tiuj komencis labori, kaj kvar el la mortintoj kuŝis jam post

unu horo en la barketo. Kelkaj el la sklavoj, por entombigi

ilin, devis remtransporti ilin al la tero. Reveninte, ili

rakontis, ke la mortintoj evitigis al ili la penon de enterigo

per tio, ke ili disfalis en polvon, tuj kiam oni kuŝigis ilin

teren. Ni daŭrigis desegi la mortintojn, kaj jam antaŭvespere

ĉiuj estis alportitaj al la tero. Fine estis plu neniu surŝipe

krom tiu, kiu estis najlita al la masto. Vane ni penis eltiri la

najlon el la ligno; nenia potenco povis ekmovi ĝin eĉ je unu

hareto. Mi ne sciis, kion ekfari: ni ja ne povis dehaki la

maston por transportigi lin teren. Tamen de ĉi tiu embaraso

liberigis nin Mulej. Li ordonis al sklavo, rapide remi

marborden, por alporti poton da tero. Ricevinte ĉi tion, la

sorĉisto elparolis super ĝi misterplenajn vortojn kaj

superŝutis per la tero la kapon de l' mortinto. En la sama

momento tiu ĉi malfermis la okulojn kaj profunde enspiris, kaj

la vundo de la najlo en lia frunto eksangis. Facile nun ni

eltiris la najlon, kaj la vundito falis en la brakojn de unu el

la sklavoj.

"Kiu kondukis min ĉi tien?" parolis li, laŭŝajne reakirinte

kelkagrade la fortojn.

Mulej montris min per la fingro. Mi alproksimiĝis.

"Dankon al vi, fremdlanda nekonato! Vi savis min el

longedaŭraj turmentoj. Jam de kvindek jaroj mia korpo

ŝipveturadas tra ĉi tiuj ondoj, kaj mia animo estis kondamnita

ĉiunokte reeniri en ĝin. Sed nun fine mia kapo ektuŝis la

teron, kaj mi povas iri, repaciĝinte, al miaj prauloj."

Mi petis lin rakonti al ni, kiel kaptis lin ĉi tiu terura stato,

kaj li parolis:

"Antaŭ kvindek jaroj mi estis respektata potenculo kaj loĝis

en Alĝero. Sed avareco puŝis min ekipi ŝipon kaj min doni al

la marrabado. Foje, daŭriginte jam de kelka tempo ĉi tiun

fikomercon, mi enŝipigis en Zante'o derviŝon, kiu deziris

vojaĝi senpage. Mi kaj miaj kunuloj estis malĝentilegaj homoj

kaj neniel respektis la sanktecon de tiu viro; kontraŭe, mi

insulte mokadis lin. Sed foje li en sankta fervoro riproĉis min

pro mia pekoplena vivado. Tiam min, post multa trinkado kun mia

manovrestro, ekregis nokte en mia kajuto la kolero. Furiozega

pro tio, kion al mi diris derviŝo kaj kion mi eĉ al sultano ne

permesus al mi diri, mi kuregis sur la ferdekon kaj trapikis al

li la bruston per mia ponardo. Mortante, li malbenis min kaj

mian ŝipanaron, ke ni ne povu vivi nek morti, ĝis ni kuŝigos

teren nian kapon. La derviŝo mortis, kaj ni ĵetis lin en la

maron kaj ridis pri liaj minacoj. Sed jam en tiu sama nokto

plenumiĝis liaj vortoj. Kelkaj el miaj ŝipanoj ribelis

kontraŭ mi. Kun terura kolerego oni interbatalis, ĝis miaj

partianoj submetiĝis kaj mi estis alnajlita al la masto. Sed

ankaŭ la ribelintoj pereis de siaj vundoj; kaj baldaŭ mia

ŝipo estis nenio alia krom granda tombo. Al mi ankaŭ

estingiĝis la lumo de la okuloj: mi ĉesis spiri kaj kredis, ke

mi mortas. Sed tio estis nur rigidiĝo, kiu tenis min

enkatenita. En la sekvinta nokto, je la sama horo, je kiu ni

ĵetis maren la derviŝon, mi kaj ĉiuj miaj kunuloj revekiĝis.

Revenis al ni nia vivo; sed estis al ni neeble ion alian fari aŭ

paroli, krom tio, kion ni parolis kaj faris en tiu nokto. Tiel

ni marveturadas jam de kvindek jaroj, ne povante vivi nek morti;

ĉar kiel ni povis atingi la teron? Kun freneza ĝojo ni ĉiam

veturis plenvele tra la ventego, ĉar ni esperis disfrakasiĝi

fine kontraŭ iu krutaĵo kaj nian lacan kapon sur la fundo de la

maro kuŝigi al ripozo. Tio ne prosperis al ni. Sed nun mi

mortos. Denove mi dankas vin, nekonata savinto! Se trezoroj

povas vin rekompenci, prenu mian ŝipon, kiel signon de mia

dankemo."

Tiel parolinte, la kapitano klinis la kapon kaj mortis. En la

sama momento li ankaŭ, kiel antaŭe liaj kunuloj, disfalis en

polvon. Ĉi tion ni kolektis en kesteto kaj enterigis. El la

urbo mi venigis laboristojn, kiuj rebonigis mian ŝipon.

Grandprofite interŝanĝinte kontraŭ aliaj la komercaĵojn,

kiujn mi havis surŝipe, mi dungis maristojn, faris al mia amiko

Mulej riĉajn donacojn, kaj forŝipiĝis al mia patrujo. Tamen

mi faris grandan ĉirkaŭveturadon, surbordiĝante en multaj

insuloj kaj landoj, kie mi vendis miajn komercaĵojn. La Profeto

benis mian entreprenon. Post tri kvaronjaroj mi alvenis Balsoron

duoble pli riĉa, ol faris min la mortanta kapitano. Miaj

samurbanoj miregis pro miaj riĉaĵoj kaj mia feliĉo: neeble

estis malkredigi al ili, ke mi eltrovis la diamantan valon de l'

fama vojaĝanto Sindbado. Mi ne maltrompis ilin. Sed de nun la

junaj Balsoranoj, apenaŭ atinginte sian dekokan jaron, devis

forvojaĝi en la mondon, por fari, simile al mi, sian feliĉon.

Mi, miaparte, vivadis trankvile kaj pace. Ĉiukvinjare mi

vojaĝis Mekka'on, por danki la Sinjoron en sankta loko pro lia

beno kaj por peti pro la kapitano kaj liaj kunuloj, ke li akceptu

ilin en sian paradizon.

En la sekvinta tago la karavano vojiris seninterrompe antaŭen.

Post kiam la vojaĝantoj ripozis en siaj tendoj, parolis Selim,

la fremdulo, al Mulej, la plej juna komercisto: "Vi ja estas el

ni la plej juna, kaj ĉiam gajhumora; sendube vi do scias por ni

iun bonan ŝercrakonton. Nu, prezentu ĝin por nia regalo, ke

ĝi refortigu nin post la varmego de l' tago." "Kun plezuro mi

rakontus al vi ion amuzan," respondis Mulej, "sed al juneco, en

ĉiuj cirkonstancoj, konvenas modesteco; kaj tial mi devas cedi

la unuan lokon al miaj pliaĝaj kunvojaĝantoj. Sed Zaleŭkos

estas ĉiam tiel serioza kaj malbabilema; kial do li ne rakontu

al ni tion, kio malĝojigis lian vivon? Eble ni povos malpliigi

lian ĉagrenon, se ĉagrenon li havas; ĉar fraton ni helpas

volonte, eĉ se li estas alikredano."

La tiel alvokata estis greka komercisto, mezaĝa, bela, forta,

sed tre seriozmiena. Kvankam li estis "nefidelulo" (ne

mahometano), liaj kunvojaĝantoj tre amis lin; ĉar lia tuta

personeco vekis ĉe ili estimon kaj konfidon. Plie, li havis nur

unu manon, kaj kelkaj supozis, ke de ĉi tiu perdo venas lia

seriozeco.

Zaleŭkos respondis al la afabla demando de Mulej: "Tre honoras

min via konfido. Ĉagrenon mi havas nenian, almenaŭ nenian, de

kiu vi povus liberigi min, kiom ajn vi tion dezirus. Tamen, ĉar

Mulej ŝajnas riproĉeti al mi mian seriozecon, mi rakontos al vi

ion, kio, espereble, senkulpigos min, se mi estas pli serioza ol

aliaj. Kiel vi vidas, mi perdis mian maldekstran manon. Ne de

mia naskiĝo ĝi mankas al mi, sed mi perdis ĝin en la plej

teruraj tagoj de mia vivo. Ĉu pro tio mi estas kulpa: ĉu ne

estas pardoneble, ke mi estu de tiuj tagoj pli serioza, ol

pravigas mia nuna situacio: volu mem juĝi, aŭdinte la historion

pri la dehakita mano."

La Historio pri la Dehakita Mano.

Mi naskiĝis en Konstantinopolo. Mia patro estis dragomano[1]

ĉe La Porto,[2] kaj, krom tio, profite komercis silkajn

ŝtofojn kaj bonodorajn oleojn. Li donis al mi bonan edukadon,

parte instruante min proprapene, parte instruigante min de unu el

niaj pastroj. En la komenco li destinis min kiel transprenonton

de sia magazeno: sed fine, ĉar mi vidigis neesperitajn de li

kapablojn, li decidis, laŭ konsilo de siaj amikoj, farigi min

kuracisto, ĉar kuracisto, kiu ellernis iom pli multe ol

ordinaraj ĉarlatanoj, povas en Konstantinopolo riĉiĝi.

En nian domon venadis multe da Frankoj.[3] Unu el ili

konsentigis mian patron, lasi min forvojaĝi en lian hejman

landon, al la urbo Parizo, kie, li diris, oni povas senkoste kaj

plej bone akiri tiuspecajn sciaĵojn. Li proponis konduki min

tien proprapage, kiam li reiros hejmlanden. Mia patro, kiu

ankaŭ jam faris vojaĝojn en sia juneco, akceptis la proponon,

kaj la Franko diris al mi, ke mi estu preta ekvojaĝi post tri

monatoj. Mi estis elekscitita de ĝojo pro la espero vidi

fremdajn landojn, kaj apenaŭ mi povis atendi ĝis la momento de

la enŝipiĝo. Jam ordigis la Franko siajn aferojn kaj pretiĝis

por la vojaĝo. En la antaŭtago, mia patro kondukis min en sian

dormoĉambreton. Tie mi vidis belajn vestojn kaj armilojn,

kuŝantajn sur la tablo. Sed pli ol ĉio altiris miajn rigardojn

granda amaso da oro, ĉar neniam ankoraŭ mi vidis tian multegon,

kolektitan unuloken. Mia patro ĉirkaŭprenis min kaj diris:

"Vidu, filo mia, jen mi havigis al vi vestojn por via vojaĝo.

Ĉi tiuj armiloj estas viaj; ili estas tiuj samaj, kiujn alligis

al mi via avo, kiam mi ekforiris fremdlanden. Mi scias, ke vi

povas ilin uzi. Tamen, uzu ilin nur en la okazo, se oni atakos

vin; kaj tiam ja frapu tutforte. Mia havo ne estas granda. Mi

dividis ĝin, kiel vi vidas, en tri partojn; unu estas via; unu

estu mia vivteno kaj rezervkapitalo; sed la tria devas esti

sankta, netuŝebla trezoro, kiu servu al vi en horo de urĝega

bezono."

Tiel parolis mia maljuna patro. Larmoj ĵetiĝis al liaj okuloj,

eble pro ia antaŭsento, ĉar de post tiu tago mi neniam revidis

lin plu.

La vojaĝo plenumiĝis sen ia malfeliĉo. Baldaŭ ni alvenis

Franklandon; kaj, post plua sestaga vojiro, ni atingis la grandan

urbon Parizon. Ĉi tie mia franka amiko luis por mi ĉambron,

kaj konsilis al mi, elspezi saĝe mian monon, kiu sumiĝis je du

mil taleroj. En tiu urbo mi vivis tri jarojn, kaj ĉion

ellernis, kion bona kuracisto devas scii. Sed mensoge mi

parolus, se mi dirus, ke mi estis tie feliĉa, ĉar tute ne

plaĉis al mi la moroj de tiu popolo, kaj, plie, mi havis ĉe ili

nur malmulte da bonaj amikoj; tamen ĉi tiuj estis ja noblaj

junuloj.

Pli kaj pli potence regis min la deziro revidi mian patrujon.

Dum la tuta tempo de mia foresto mi aŭdis nenion pri mia patro.

Tial, kiam prezentiĝis favora okazo por reiri hejmen, mi tuj

profitis ĝin.

Sciiĝinte, ke tre baldaŭ iros senditaro el Franklando al La

Porto, mi dungiĝis kiel ĥirurgo en la sekvantaron de l'

ambasadoro, kaj tiel sukcesis reveni Stambulon. Sed mi trovis

fermita la domon de mia patro, kaj la mirantaj pro mia reveno

najbaroj diris al mi, ke mia patro mortis antaŭ du monatoj. Tiu

pastro, kiu instruis min en mia juneco, alportis al mi la

ŝlosilon; kaj nun, sola kaj de ĉiuj forlasita, mi eniris en la

dezertan domon. Mi retrovis ĉion en sama stato, kiel mia patro

ĝin lasis; mankis nur la oro, kiun li promesis konservi por mi.

Mi demandis pri tio la pastron, kaj ĉi tiu sin klinis kaj diris:

"Via patro mortis kiel sankta homo; al la eklezio li testamentis

sian oron." Ĉi tion mi tute ne povis, kaj ankoraŭ nun ne

povas, kompreni. Sed kion fari? Mi havis neniun, kiu povus

atesti kontraŭ la pastro; kaj vere mi devis min juĝi feliĉa

pro tio, ke li ne konsideris ankaŭ la domon kaj la komercaĵojn

de mia patro kiel testamentaĵon. Tio estis la unua malfeliĉo,

kiu trafis min. Kaj nun venis aliaj, en seninterrompa sinsekvo.

Mia famo kuracista tute ne disvastiĝis, ĉar mi hontis ludi

rolon ĉarlatanan, kaj mankis al mi en ĉiuj okazoj la rekomendo

de mia patro, kiu estus prezentinta min al riĉuloj kaj

eminentuloj, kiuj jam ne pensis plu pri la malfeliĉa Zaleŭkos.

Ankaŭ la komercaĵojn de mia patro mi ne povis vendi, ĉar jam

tuj post lia morto disforiĝis lia klientaro, kaj nur iom post

iom oni akiras novan. Foje, dum mi malĝoje meditis pri mia

situacio, revenis en mian memoron, ke mi jam ofte vidis en

Franklando sampatrujanojn, kiuj travojaĝadas la landon kaj

elmontras siajn vendotaĵojn sur la foirejoj de la urboj. Mi

rememoris, ke oni volonte aĉetas de ili, ĉar ili venas el

fremdaj landoj, kaj ke tiaj komercistoj povas fari centoblan

profiton. Mi tuj prenis decidon. Vendinte mian patran domon, mi

donis parton de la tiel enspezita mono al fidinda amiko, por ke

li tenu ĝin garde, kaj per la cetero mi aĉetis objektojn, kiuj

en Franklando estas maloftaj, ekzemple, ŝalojn, silkajn

ŝtofojn, kuracajn ŝmiraĵojn kaj oleojn. Poste, luinte lokon

sur ŝipo, mi ekvojaĝis duafoje Franklandon.

Apenaŭ mi preterveturis la kastelojn de l' bordoj Dardanelaj,

denove ŝajnis la sorto fari al mi favoran rideton. Nia vojaĝo

estis mallongedaŭra kaj feliĉa. Mi trapasis la urbojn kaj

urbetojn franklandajn, kaj ĉie mi trovis tre aĉetemajn

klientojn. Mia amiko en Stambulo sendis al mi ree kaj ree novajn

provizojn da vendotaĵoj, kaj de tago al tago mi fariĝis pli

riĉa. Fine, opiniante, ke mi jam sufiĉe ŝparis, por povi

riski pli gravan entreprenon, mi enpakis miajn komercaĵojn kaj

foriris Italujon. Sed mi ne forgesu ektuŝi alian aferon, kiu

donis al mi ŝatindan profiton: mi helpis min ankaŭ per mia

kuracarto. Alveninte en urbon, mi anoncigis per afiŝoj, ke jen

prezentas sin greka kuracisto, kiu jam resanigis multe da

malfeliĉuloj; kaj vere mia balzamo kaj miaj medikamentoj

enspezigis al mi ne malmulte da zekinoj.[4] Tiel mi venis fine

al la urbo Firenzo en Italujo. Mi intencis resti longatempe en

ĉi tiu urbo, ne sole ĉar ĝi tre plaĉis al mi, sed ankaŭ pro

tio, ke mi volis mallaciĝi post la penegoj de miaj vagadoj. Mi

luis magazenon en la kvartalo _Santa Croce_ (santa kroĉe), kaj

ne malproksime de tie, en gastejo, kelkajn belajn ĉambrojn kun

altano.[5] Senprokraste mi ĉirkaŭportigis miajn afiŝojn,

kiuj anoncis min kiel kuraciston-komerciston. Apenaŭ mi

malfermis mian magazenon, alvenis arege la aĉetontoj; kaj

kvankam mi havis prezojn iom altajn, mi vendis pli multe ol

aliaj, ĉar mi estis komplezema kaj afabla al miaj klientoj.

Mi jam travivis en Firenzo kvar agrablajn tagojn, kiam unu

vesperon, antaŭ ol fermi la magazenon, mi pririgardis ankoraŭ

unu fojon, laŭkutime, la enhavon de miaj sanigilujoj, kaj jen,

en malgranda skatolo, mi trovis bileton, kiu, laŭ mia memoro, ne

estis enmetita tien de mi. Mi malfermis la bileton, kaj legis en

ĝi ordonon, ke mi troviĝu akurate je la dekdua horo tiunokte

sur la ponto nomata _Ponte vecchio_ (ponte vékkio).

Longatempe mi meditis, demandante min vane, kiu ordonas min tien;

sed ĉar mi ne konis en Firenzo eĉ unu homan estaĵon, mi fine

diris al mi, ke eble oni volas konduki min kaŝe al iu malsanulo:

jam pli ol unu fojon tio okazis al mi. Mi do decidis tien iri;

sed mi alligis antaŭzorge la sabron, kiun donacis al mi iam mia

patro.

Mallonge antaŭ noktomezo mi eliris, kaj baldaŭ alvenis al

_Ponte vecchio_. Mi trovis la ponton senhoma kaj dezerta kaj

decidis atendi, ĝis tiu aperos, kiu min vokis. Estis malvarma

nokto; la luno brilis hele, kaj mi rigardadis malsupren en la

ondojn de Arno, kiuj fulmetadis malproksimen en la lumo. Eksonis

la dekdua horo ĉe la preĝejoj de la urbo. Mi elrektiĝis, kaj

jen antaŭ mi staris altkreska viro, tute envolvita en ruĝan

mantelon, kies unu brustrandon li tenis antaŭvizaĝe. Komence

mi iom ektimis, ĉar tiel subite li ekstaris malantaŭ mi tie.

Sed tuj mi retrankviliĝis kaj diris:

"Se estas vi, kiu venigis min ĉi tien, diru, per kio mi devas

vin servi?"

La Karavano · 第 14 / 18 题