Kiam la kalifo finis sian historion, la strigino dankis lin kaj
diris:
"Aŭdu ankaŭ mian historion kaj sciiĝu, ke mi estas ne malpli
malfeliĉa, ol vi. Mia patro estas la Reĝo de Hindujo; mi, lia
malfeliĉa solfilino, nomiĝas Lusa. Tiu sorĉisto Kaŝnur, kiu
ensorĉis vin, ĵetis ankaŭ min en la malfeliĉon. Unu tagon li
venis al mia patro kaj petis pri mia mano por sia filo Mizra.
Sed mia patro, homo ekkolerema, ordonis malsuprenĵeti lin de la
ŝtuparo. Tamen prosperis al la malnoblulo sub alia formo denove
alŝteliri proksime al mi. Foje, kiam mi volis trinki en mia
ĝardeno ion refreŝigan, li alportis al mi, sin alivestinte kiel
sklavo, trinkaĵon, kiu ŝanĝis min en ĉi tiun abomenan
figuron. Svenintan pro teruro, li portis min ĉi tien, kaj
kriegis en miajn orelojn, per terura voĉo: 'Ĉi tie vi restu,
malbelega, eĉ de la bestoj malestimata, ĝis via morto, aŭ ĝis
iu deziros propravole edziĝi kun vi eĉ en ĉi tiu monstra
formo. Tiel mi venĝas min al vi kaj al via malhumila patro.'
De tiu tempo forpasis multe da monatoj. Sola kaj malĝoja, mi
vivas kiel ermitino en ĉi tiu ruino, abomenata de la mondo kaj
eĉ de la bestoj. La bela naturo estas fermita por mia rigardo;
ĉar tage mi estas blinda, kaj nur kiam la luno superŝutas per
sia pala lumo ĉi tiujn murojn, defalas de miaj okuloj la
vualo."
La strigino ĉesis paroli, kaj denove forviŝis per la flugilo la
larmojn, kiujn eltiris la rakontado pri ŝia doloro.
La kalifo estis, dum la rakontado de l' reĝidino, profundiĝinta
en medito.
"Se mi ne tute eraras," diris li, "estas sekreta rilato inter
via malfeliĉo kaj mia. Sed kie mi trovos la solvon de ĉi tiu
enigmo?"
La strigino respondis: "Ho sinjoro, mi havas la saman
antaŭsenton, kiel vi; ĉar foje, en mia plej juna aĝo,
antaŭdiris al mi saĝa virino, ke cikonio alportos al mi grandan
feliĉon. Eble mi scias ankaŭ, kiel ni povos nin savi."
La kalifo, tre mirigita, demandis, pri kia savrimedo ŝi pensas.
"La sorĉisto, kiu nin ambaŭ malfeliĉigis," diris ŝi,
"venas ĉiumonate unu fojon en ĉi tiun ruinon. Ne malproksime
de ĉi tiu ĉambro estas salono. Tie li havas la kutimon
festenadi kun multaj siaj similuloj. Multfoje mi jam
subaŭskultis ilin tie. Tiahore ili rakontas unuj al aliaj siajn
hontindajn faraĵojn. Eble li tiam elparolos la sorĉvorton,
kiun vi forgesis."
"Kara mia reĝidino," ekkriis la kalifo, "parolu! Kiam li
venos? Kie estas la ĉambrego?"
La strigino momenton silentis; poste ŝi parolis: "Ne malplaĉu
al vi mia peto! Nur laŭ unu kondiĉo mi povos plenumi vian
deziron."
"Parolu, parolu!" kriis Ĥasid. "Ordonu! Ĉian kondiĉon mi
akceptos."
"Mi do tre dezirus esti samtempe libera, kiel vi; sed tio povos
fariĝi, nur se unu el vi donos al mi sian manon."
La propono ŝajnis iom konsterni la cikoniojn; kaj la kalifo
faris signon al sia servisto, ke li eliru kun li por unu momento.
"Grandveziro," diris la kalifo, kiam ili staris aliflanke de l'
pordo, "tio estas sensenca negoco; sed vi -- vi ja povas bone
ŝin preni."
"Kion vi diras!" respondis la alia; "por ke mia edzino elgratu
al mi la okulojn, kiam mi revenos hejmen? Krom tio, mi estas jam
grandaĝulo, kaj vi, kontraŭe, ankoraŭ juna kaj fraŭla; vi do
povus pli konvene doni la manon al juna kaj bela reĝidino."
"Ĝuste jen estas!" ekĝemis la kalifo, melankolie mallevante la
flugilojn. "De kie vi scias, ke ŝi estas juna kaj bela? Jen
kion mi nomas: 'Aĉeti katon en fermita sako'!"
Dum longa tempo ili penadis por influi unu la alian. Sed fine
konvinkiĝinte, ke lia veziro preferus resti cikonio, ol edziĝi
kun la strigino, la kalifo mem decidiĝis plenumi la kondiĉon.
Granda estis la ĝojo de l' strigino. Ŝi konfesis, ke ili ne
povus veni en pli oportuna tempo, ĉar jam en ĉi tiu nokto
verŝajne kunvenos la sorĉistoj.
Kune kun la cikonioj ŝi forlasis la ĉambron, por konduki ilin
en la salonon. Ili iris longatempe tra malluma koridoro. Fine,
renkonte al ili, tra duone ruiniĝinta muro, elradiis hela lumo.
Kiam ili tie alvenis, la strigino konsilis al ili sin teni
absolute senbrue. Tra la truo, antaŭ kiu ili staris, ili povis
superrigardi grandan salonon. Ĝi estis ĉirkaŭita de kolonoj
kaj belege ornamita. Multe da koloraj lampoj anstataŭis la
tagan lumon. En la mezo de l' ĉambrego staris ronda tablo,
ŝarĝita per multaj elektitaj manĝaĵoj. Ĉirkaŭ la tablo
etendiĝis kanapo, sur kiu sidis ok viroj. En unu el tiuj ĉi la
cikonioj rekonis la kolportiston, kiu vendis al ili la
sorĉpulvoron. Lia najbaro petis lin, ke li rakontu siajn plej
novajn faraĵojn. Li do rakontis interalie la historion pri la
kalifo kaj lia veziro.
"Kaj kian vorton vi donis al ili?" demandis lin alia sorĉisto.
"Tre malfacilan latinan vorton: _Mutabor_."