Malĝojaj, la ensorĉitoj vagadis tra la kamparo. Ili tute ne
sciis, kion fari en ĉi tiu malfeliĉo. El sia cikonia haŭto
ili ne povis eliri; eĉ en la urbon ili ne povis reveni, por sin
rekonigi; ĉar kiu kredus al cikonio, ke ĝi estas la kalifo?
Kaj eĉ se oni kredus tion, ĉu la Bagdadanoj nomus kalifo
cikonion?
Dum multe da tagoj ili ĉirkaŭvagadis, mizere nutrante sin per
kampaj fruktoj, kiuj ne estis por ili facile manĝeblaj pro iliaj
longaj bekoj. Cetere ili ne havis apetiton por lacertoj kaj
ranoj, ĉar ili timis difekti al si la stomakon per tiaj
frandaĵoj. Ilia sola plezuro en ĉi tiu malĝoja situacio estis
tio, ke ili povas flugi; kaj ofte ili flugis sur la tegmentojn de
Bagdado, por vidi, kio okazas en la urbo.
En la unuaj tagoj ili rimarkis grandan movadon kaj funebron sur
la stratoj. Sed ĉirkaŭ la kvara tago post ilia ensorĉo,
sidante sur la palaco de l' kalifo, ili ekvidis, malsupre sur la
strato, belegan procesion. Eksonis tamburoj kaj fajfiloj. Homo
en ruĝa orebrodita mantelo sidis sur multornamita ĉevalo;
ĉirkaŭis lin brilaj servistoj. La duona Bagdado kuradis post
li; kaj ĉiuj kriadis: "Vivu Mizra! Saluton al la estro de
Bagdado!" Nun rigardis sin reciproke la du cikonioj sur la
palaca tegmento, kaj Kalifo Ĥasid parolis:
"Ĉu vi jam ekkomprenas, kial mi estas ensorĉita, grandveziro?
Tiu Mizra estas filo de mia ĝismorta malamiko, la potenca
sorĉisto Kaŝnur, kiu, en malbona horo, ĵuris venĝon al mi.
Tamen mi ankoraŭ ne perdis esperon. Venu, fidela partoprenanto
de mia malfeliĉo; ni iru al la tombo de l' Profeto; eble en
sankta loko la sorĉo malplenumiĝos."
Ili leviĝis de la tegmento de l' palaco kaj ekflugis laŭ la
direkto de Medina.
Sed ne bone prosperis al ili la flugado, ĉar ambaŭ cikonioj
ankoraŭ malmulte sin ekzercadis.
"Ho ve!" ekĝemis la grandveziro post kelke da horoj, "kun
afabla permeso de via kalifa moŝto, baldaŭ finiĝos miaj
fortoj; vi flugas ja multe tro rapide. Cetere, jam vesperiĝis,
kaj ni farus bone, serĉante restadejon por la nokto."
Ĥasid aŭskultis favore la peton de sia servisto; kaj ĉar li
ekvidis, malsupre en la valo, ruinon, kiu ŝajnis, kvazaŭ ĝi
donus rifuĝejon, ili flugis tien. La loko, kie ili intencis
pasigi ĉi tiun nokton, estis en pasinta tempo, laŭŝajne,
kastelo. Belaj kolonoj elstaris el la ruinoj. Kelkaj pli-malpli
bone konservitaj ĉambroj atestis pri la iama belegeco de la
domo. Ĥasid kaj lia akompananto ĉirkaŭiris tra la koridoroj,
serĉante sekan loketon. Subite haltis cikonio Mansor.
"Granda sinjoro," li diris mallaŭte, "estas ja, mi scias,
malsaĝe de la flanko de grandveziro, eĉ pli malsaĝe de la
flanko de cikonio, timi fantomojn. Sed maltrankvilege estas al
mi en la koro, ĉar tutproksime mi bone aŭdis plendsonojn kaj
ĝemegojn."
Nun haltis ankaŭ la kalifo kaj klare ekaŭdis mallaŭtan
ploradon, kiu pli kredeble apartenis al homo, ol al besto. Plena
de espero, li volis direkti sin tien, el kie venis la plendaj
sonoj; sed la veziro kaptis lin je la flugilo per la beko, kaj
petegis lin, ke li ne ĵetu ilin en novajn nekonatajn danĝerojn.
Sed vane! La kalifo, kiu havis brave batantan koron eĉ sub la
cikonia flugilo, elŝiris sin kun perdo de kelke da plumoj kaj
rapidiris antaŭen en malluman koridoron. Li alvenis baldaŭ al
pordo, kiu ŝajnis nur duone fermita kaj tra kiu li klare
ekaŭdis ĝemetojn kaj iom da plorkriado. Li puŝe malfermis la
pordon per la beko, sed, mirigita, ekhaltis sur la sojlo. En la
ruiniĝinta ĉambro, kiun eta kradfenestro nesufiĉe lumigis, li
ekvidis grandan striginon, sidantan sur la tero. Grandaj larmoj
rulfluadis el ŝiaj rondaj okulegoj, kaj per raŭka voĉo ŝi
elsonigis el la kurba beko siajn ĝemojn. Sed kiam ŝi ekvidis
la kalifon kaj lian veziron, kiu intertempe ankaŭ eniris, tiam
ŝi eligis laŭtan ĝojkriadon. Gracie, per la brunemakulita
flugilo, ŝi elviŝis el la okuloj la larmojn; kaj, je la granda
miro de l' du ĉeestantoj, ŝi ekkriis en bona, homa lingvo
araba:
"Ho cikonioj, estu bonvenaj! Vi estas por mi bona antaŭsigno
de mia saviĝo; ĉar estas al mi antaŭdirite, ke per cikonioj
venos al mi granda feliĉo."
Rekonsciiĝinte de sia mirego, la kalifo faris riverencon per sia
longa kolo, gracie aranĝis siajn maldikajn krurojn, kaj diris:
"Strigino! Juĝante laŭ viaj vortoj, mi devas vin kredi mia
kunsuferantino. Sed ho ve! Via espero, ke per ni venos via
savo, estas vana. Vi mem konfesos nian senpovecon, kiam vi
aŭdos nian historion."
La strigino petis lin rakonti, kaj la kalifo rakontis, kion ni
jam scias.