En la sekvinta tago, Kalifo Ĥasid apenaŭ matenmanĝis kaj sin
vestis, jam venis la grandveziro, por akompani lin, laŭ ordono,
dum la promeno. La kalifo metis en sian zonon la skatoleton kun
la magia pulvoro; kaj ordoninte al sia sekvantaro resti hejme, li
ekvojiris kun la sola grandveziro. Ili iris en la komenco tra la
vastaj ĝardenoj de l' kalifo; sed vane ili ĉirkaŭspionadis je
io vivanta, por ekprovi la grandfaraĵon. Fine la veziro
proponis, ke oni iru ĝis lageto, kie li ofte vidis multe da
bestoj, precipe cikonioj, kiuj ĉiam kaptis lian atenton per sia
blekado kaj grava sintenado.
La kalifo aprobis la proponon de sia veziro, kaj ili ambaŭ iris
al la lageto. Alveninte, ili ekvidis cikonion, kiu gravmiene
paŝadis tien kaj ĉi tien, serĉante ranojn kaj iom blekante de
tempo al tempo. Sammomente ili ekvidis, tre alte en la aero,
duan cikonion, alflugantan tiuregionen.
"Mi vetas je mia barbo, nobla sinjoro," diris la grandveziro,
"ĉi tiuj ambaŭ longakruruloj kondukas unu kun la alia belan
interparoladon. Se ni do fariĝus cikonioj?"
"Bone dirita," respondis la kalifo. "Sed ni antaŭe pripensu,
kiamaniere oni rehomiĝas. -- Jen mi trovis: trifoje kliniĝinte
orienten kaj dirinte _Mutabor_, tiel mi refariĝas kalifo, kaj vi
veziro. Sed pro la ĉielo ne ridu, alie ni pereos."
Dirante tion, la kalifo rimarkis, ke la alia cikonio, fluganta
super ilia kapo, proksimiĝas malrapide al la tero. Tuj li
eltiris el la zono la skatoleton, enflaris forte, prezentis ĝin
al la grandveziro, kiu ankaŭ enflaris, kaj ambaŭ kriis:
_Mutabor!_
Malŝvelis al ili la kruroj kaj iĝis maldikaj kaj ruĝaj: la
belaj flavaj pantofloj de l' kalifo kaj de lia kunulo fariĝis
malbelformaj cikoniaj piedoj; la brakoj fariĝis flugiloj; la
kolo eliĝis el la ŝultroj kaj longiĝis unu ulnon; la barbo ne
estis plu, kaj molaj plumoj kovris la korpon.
"Vere, vi havas tre belan bekon, grandvezira moŝto," parolis
la kalifo, post longedaŭra mirego. "Per la barbo de l'
Profeto, de kiam mi vivas, mi vidis nenion similan."
"Mi dankas plej humile," respondis la grandveziro,
riverencante; "sed miaflanke, mi kuraĝas certigi vin, ke Via
Alteco havas preskaŭ pli belan aspekton kiel cikonio, ol kiel
kalifo. Sed, se plaĉas al vi, ni iru aŭskulti tiujn niajn
samrasanojn, kaj ekscii, ĉu ni efektive povas paroli cikonie."
Intertempe, la alia cikonio atingis la teron. Ĝi purigis al si
la piedojn per la beko, ordigis sian plumaron kaj ekproksimiĝis
al la unua cikonio. La novaj cikonioj rapidiris antaŭen, kaj
aŭdis, je sia granda miro, jenan interparoladon: --
"Bonan tagon, Sinjorino Longakrur'; jam tiel frue sur kampo?"
"Plej bonan dankon, kara Fraŭlino Blekbek'. Mi ĵus serĉis
mian matenmanĝeton. Ĉu vi ne volas akcepti ranfemureton aŭ
kvaroneton de lacerto?"
"Mi humile vin dankas; hodiaŭ mi absolute ne havas apetiton.
Cetere mi venis sur la herbejon pro tute alia motivo. Mi devas
danci hodiaŭ antaŭ la gastoj de mia patro; tial mi volas nun,
private, ekzerci min iome."
Nun la cikoniino faris tra la kampo plej strangajn paŝojn. La
kalifo kaj Mansor, mirigitaj, sekvis ŝin per la okuloj. Sed
kiam ŝi stariĝis pentrinde sur unu piedo kaj samtempe svingadis
gracie la flugilojn, ili ne plu povis sin deteni; elliberiĝis el
iliaj bekoj nekontraŭstarebla ridado; kaj pasis longa tempo,
antaŭ ol ili reakiris la memregadon. La kalifo unua ekregis
sin. "Vere, tio estis ŝerco," ekkriis li, "kiu per oro ne
estus pagebla. Domaĝe, ke la malsaĝaj bestoj lasis sin
fortimiĝi per nia ridado; alie ili certe estus ankaŭ
kantintaj!"
Sed nun al la grandveziro venis en la kapon, ke malpermesite
estas ridi en la aliformiĝa stato. Li diris al la kalifo sian
timon.
"Per Mekka kaj Medina! Malbona ŝerco estus, se mi devus resti
cikonio. Penu do rememori la vortaĉon; al mi ĝi ne volas
reveni.
"Trifoje ni devas kliniĝi orienten, dirante samtempe: Mu --,
Mu --, Mu --."
Ili turnis sin orienten kaj seninterrompe kliniĝis, tiel ke
iliaj bekoj preskaŭ tuŝis la teron. Sed, ho ve! Forfluginta
estis la magia vorto; kiel ajn ofte la kalifo kliniĝadis, kaj
kiel ajn pasie lia veziro kunkriadis Mu --, Mu --, ĉiu memoro
pri ĝi estis perdita; kaj la kompatinda kalifo kaj lia veziro
estis kaj restis -- cikonioj!