Selim sin klinis kaj diris: "Efektiviĝu via volo, sinjoro!"

Dum longa tempo li atente rigardis la skribaĵon, poste ekkriis

subite: "Tio estas latinaĵo, sinjoro; oni pendigu min, se ĝi

ne estas latinaĵo."

"Diru, kion ĝi enhavas," ordonis la kalifo, "se latinaĵo ĝi

estas."

Selim tradukis: "Ho vi, kiu ajn trovos ĉi tion, laŭdu Allah'on

pro lia favorkoreco! Kiu enflaros la pulvoron en ĉi tiu

skatoleto kaj diros: _Mutabor_, tiu povos sin aliformigi en kiun

ajn beston kaj komprenos la lingvon de la bestoj. Por reveni en

sian homan figuron, li klinu sin trifoje orienten kaj rediru tiun

saman vorton. Sed, post la aliformiĝo, gardu vin, ke vi ne

ridu; alie la sorĉvorto tute malaperos el via memoro, kaj vi

restos besto."

Kiam Selim la Saĝa finis legi, pleniĝis de ĝojo la koro de l'

kalifo. Li ordonis al la saĝulo ĵure promesi, ke li al neniu

malkovros la sekreton, donacis al li belan veston kaj foririgis

lin. Kaj al sia grandveziro li diris: "Jen bonegan aĉeton ni

faris, Mansor. Kiel ĝoje mi atendas la momenton, kiam mi fariĝos

besto! Morgaŭ matene vi venu al mi. Poste ni iros kune sur la

kamparon, enflaros iomete el mia skatoleto, kaj aŭskultos, kion

oni paroladas en aero kaj sub akvo, en arbaro kaj sur kampo."

La Karavano · 第 10 / 18 题