Foje, en bela posttagmezo, sidis komforte sur sia kanapo Kalifo
Ĥasid de Bagdado. Li estis iom dorminta, ĉar varmege estis
tiutage, kaj nun, post la dormeto, li havis tre bonhumoran
mienon. Li fumis per longa palisandra pipo, trinkis de tempo al
tempo iom da kafo, kiun verŝis al li lia sklavo, kaj ĉiufoje,
kiam plaĉis al li la gusto de l' trinkaĵo, li kontente karesis
al si la barbon. Unuvorte, la kalifo fartis videble tre bone.
En ĉi tiu horo estis tre agrable interparoladi kun li, ĉar li
estis tiam plej malsevera kaj afabla. Ĝuste tial vizitis lin
ĉiutage ĉirkaŭ tiu horo lia grandveziro Mansor. Ankaŭ en ĉi
tiu tago li venis; sed li havis, tute kontraŭ sia kutimo, tre
enpensiĝan mienon. La kalifo eligis iom la pipon el la buŝo
kaj diris: "Pro kio vi faras tiel mediteman vizaĝon,
grandveziro?"
La grandveziro, kruciginte la brakojn sur la brusto, sin klinis
antaŭ sia sinjoro kaj respondis: "Sinjoro, ĉu mi faras
mediteman vizaĝon, mi ne scias: sed malsupre, antaŭ la palaco,
staras kolportisto, kaj li havas tiel belajn vendotaĵojn ke mi
ĉagreniĝas pro tio, ke mi ne havas provizon da superfluaj
moneroj."
La kalifo, kiu jam de longe volis fari al sia grandveziro ian
amikaĵon, sendis malsupren sian nigran sklavon, por alvenigi la
kolportiston. Post momento revenis la sklavo, kune kun la
kolportisto. Ĉi tiu estis dika malaltkreskulo, nigrebrunvizaĝa
kaj ĉifone vestita. Li portis keston, en kiu troviĝis
ĉiuspecaj vendotaĵoj: perloj kaj ringoj, riĉe ornamitaj
pistoloj, pokaloj kaj kombiloj. La kalifo kaj lia veziro
esploris ĉion; fine, la kalifo aĉetis por si mem kaj por Mansor
belajn pistolojn; por la edzino de l' veziro, kombilon. Kiam la
kolportisto komencis refermi sian kofron, la kalifo ekvidis
malgrandan tirkeston kaj demandis, ĉu ankaŭ tie troviĝas
komercaĵoj. La kolportisto malfermis la tirkeston, kaj oni
vidis en ĝi skatoleton plenan de nigreta pulvoro kaj paperfolion
kun stranga skribaĵo kiun nek la kalifo nek Mansor povis legi.
"Mi ricevis ĉi tiujn ambaŭ objektojn de komercisto, kiu trovis
ilin sur la strato en Mekka," diris la kolportisto. "Mi ne
scias, kion ili enhavas. Por malalta prezo mi metas ilin je via
dispono; al mi ili utilas nenion."
La kalifo, kiu amis havi en sia biblioteko antikvajn
manuskriptojn, eĉ se li ne povis legi ilin, aĉetis la
skribaĵon kaj la skatolon kaj forpermesis la kolportiston. Sed
la kalifo pensis, ke li plezurege sciiĝus, kion la skribaĵo
enhavas. Tial li demandis la veziron, ĉu li ne konas iun, kiu
povas ĝin deĉifri.
"Favora mia estro!" respondis ĉi tiu; "apud la granda moskeo
loĝas homo, kiun oni nomas Selim la Saĝa; tiu komprenas ĉiujn
lingvojn; venigu lin; eble li konas la misterajn figuraĵojn."
Baldaŭ aperis la saĝa Selim.
"Selim," parolis al li la kalifo, "vi estas, laŭdire, tre
saĝa; rigardu do ĉi tiun skribaĵon kaj sciigu min, ĉu vi
povas ĝin legi. Se vi sukcesos ĝin legi, vi ricevos de mi
novan festenan veston; sed se ne, vi ricevos dek-du survangojn
kaj dudek-kvin plandobatojn, ĉar en tiu okazo oni malprave nomas
vin Selim la Saĝa."