Trapasis foje la dezerton granda karavano. Sur la vastega
ebenaĵo, kie nenio vidiĝas krom sablo kaj ĉielo, jam aŭdiĝis
malproksime sonoriletoj de kameloj kaj arĝentaj tintiletoj de
ĉevaloj. Densa polva nubo, ĝin antaŭiranta, anoncis ĝian
proksimecon; kaj ĉiam, kiam vento dispelis la nubon, blindigis
la okulojn brilegaj armiloj kaj vestoj lumradiantaj.
Tiel montriĝis la karavano al homo, kiu de l' flanko alrajdis al
ĝi. Li sidis sur bela araba ĉevalo, kovrita per tigra felo; de
la helruĝa rimenaĵo pendis arĝentaj sonoriletoj; kaj sur la
kapo de l' ĉevalo flirtadis bela ardea plumfasko. La rajdanto
havis noblan aspekton, kaj liaj vestoj estis konformaj al la
belegeco de lia ĉevalo. Blanka turbano, riĉe brodita per oro,
kovris lian kapon; la jako kaj la ampleksa pantalono estis fajre
ruĝaj; kaj je lia flanko pendis kurba riĉtenila glavo. Lia
turbano, malsuprentirita survizaĝen; liaj nigraj okuloj,
fulmebrilantaj el sub tufaj brovoj; lia longa barbo dependanta
sub hoka nazo, -- ĉio ĉi tio donis al la rajdanto aspekton
sovaĝan kaj maltimegan. Kiam li troviĝis proksimume kvindek
paŝojn de la fronto de l' karavano, li pikis la ĉevalon, kaj
post kelke da momentoj atingis la antaŭgvardion. Tiel
eksterordinare estis vidi rajdanton, kiu sola trapasas la
dezerton, ke la karavanaj gardistoj eketendis kontraŭ li siajn
lancojn, pro timo pri ia atako.
"Kion vi volas fari?" ekkriis la rajdanto, vidante ke oni tiel
bataleme akceptas lin. "Ĉu vi kredas, ke unu sola homo atakos
vian karavanon?"
La gardistoj, konfuziĝinte, relevis la lancojn; ilia estro
alrajdis al la fremdulo kaj demandis, kion li deziras.
"Kiu estas la posedanto de ĉi tiu karavano?" demandis la
rajdanto.
"Al _unu_ sinjoro ĝi ne apartenas," respondis la alia, "sed
al kelkaj komercistoj, kiuj el Mekka vojiras hejmlanden, kaj
kiujn ni kondukas tra la dezerto, ĉar ofte atakadas la
vojaĝantojn ĉiuspeca kanajlaro."
"Konduku min do al la komercistoj," petis la fremdulo.
"Tio ne povas ankoraŭ fariĝi," respondis la oficiro, "ĉar
ni devas antaŭeniri senhalte, kaj la komercistoj troviĝas
malantaŭe, je interspaco de almenaŭ kvaronhora vojo. Sed se vi
volas rajdi kun mi, ĝis ni haltos por preni la tagmezan ripozon,
mi plenumos vian deziron."
La fremdulo respondis nenion; li deligis de la selo sian longan
pipon kaj komencis forte fumi, rajdante apud la gardistestro.
Tiu ĉi lasta tute ne sciis, kion li devas pensi pri la
nekonatulo; li ne kuraĝis rekte demandi lin pri lia nomo; kaj
kiam, ruze rimarkigante, "Jen bonan tabakon vi fumas," aŭ,
"Belege paŝadas via ĉevalo," li tiel provis iniciati
interparoladon, "Jes, jes!" respondis ĉiam la fremdulo,
mallonge. Fine ili alvenis al la loko, kie oni volis tagmeze
ripozi. Stariginte garde sian taĉmenton, la ĉefgardisto faris
halton kaj atendis, kune kun la fremdulo, la alvenon de la
karavano. Preterpasis tridek peze ŝarĝitaj kameloj, kiujn
kondukis armitaj homoj. Poste venis, sur belaj ĉevaloj, la kvin
komercistoj, al kiuj apartenas la karavano, -- plejparte
grandaĝuloj, kun mieno tre serioza; unu el ili ŝajnis tamen
multe pli juna, pli gaja kaj pli vigla, ol la aliaj. La
procesion fermis arego da kameloj kaj ŝarĝoĉevaloj.
Oni starigis tendojn, ĉirkaŭ kiuj oni ronde lokis la kamelojn
kaj ĉevalojn. En la mezo staris granda tendo el blua silko.
Tien la gardistestro alkondukis la fremdulon. Enirinte tra la
kurteno de l' tendo, ili ekvidis la kvin komercistojn, kiuj sidis
sur orbroditaj kusenoj; nigraj sklavoj prezentis al ili
manĝaĵojn kaj trinkaĵojn.
"Kiun vi enirigas ĉi tien?" alparolis la plej juna komercisto
la ĉefgardiston.
Antaŭ ol tiu ĉi povis respondi, la fremdulo diris; "Mia nomo
estas Selim Baruĥ, kaj mi venas el Bagdado. Vojaĝante
Mekka'on, mi estis kaptita de rabista bando, sed antaŭ tri tagoj
mi sekrete liberigis min. La granda Profeto aŭdigis al mi, de
malproksime, la sonorilojn de via karavano; tiel fariĝis, ke jen
mi estas ĉe vi. Permesu, ke mi vojaĝu kun vi. Vian protekton
vi ne donos al malindulo; kaj kiam vi atingos Bagdadon, mi riĉe
rekompencos vin, ĉar mi estas nevo de la grandveziro."
La plej maljuna komercisto prenis la parolon. "Selim Baruĥ,"
diris li, "estu bonvena en nia ombro! Ĝoje ni helpos vin. Sed
antaŭ ĉio sidiĝu, kaj manĝu kaj trinku kun ni."
Selim Baruĥ sidiĝis ĉe la komercistoj kaj manĝis kaj trinkis
kun ili. Post la manĝado, la sklavoj forigis la vazaron kaj
alportis longajn pipojn kaj turkan sorbedon. Longatempe la
komercistoj sidis silentaj, elspirante la bluajn tabaknubetojn
kaj rigardante, kiel ili ringiĝas kaj malvolviĝas kaj fine
malaperas en la aero. Fine la juna komercisto rompis la
trankvilon.
"Jam de tri tagoj ni tiel sidadas," diris li, "jen ĉe tablo,
jen sur ĉevalo, kaj neniam ni forpelis la tempon per ia amuza
distraĵo. Mi sentas grandan enuon, ĉar mi estas kutiminta vidi
post manĝado dancistojn aŭ aŭdi kantojn kaj muzikon. Ĉu vi
scias pri nenia rimedo, amikoj miaj, por amuze pasigi la
tempon?"
La kvar pli maljunaj komercistoj daŭrigis fumi kaj ŝajnis
profunde mediti, sed la fremdulo parolis: "Permesu, ke mi faru
al vi jenan proponon. Mi opinias ke, ĉe ĉiu restadejo, unu el
ni povas ion rakonti al la aliaj. Tiamaniere ni agrable pasigus
la tempon."
"Selim Baruĥ, vi diris la veron," ekkriis Aĥmet, la plej
maljuna el la komercistoj. "Ni akceptu la proponon."
"Mi ĝojas, ke la propono plaĉas al vi," diris Selim; "kaj
por ke vi sciu, ke mi deziras nenion maljustan, mi mem faros la
komencon."
La kvin komercistoj, tre kontentaj, pliproksimiĝis unu al alia
kaj igis la fremdulon sidiĝi en la mezo. La sklavoj replenigis
la pokalojn, denove plenŝtopis la pipojn de siaj sinjoroj kaj
alportis ardantajn karbojn por ekbruligi la tabakon. Dume
refreŝigis Selim sian voĉon per plengorĝo da sorbedo,
forpuŝis de la buŝo sian longan barbon, kaj ekparolis: "Aŭdu
do la historion pri Kalifo Cikonio."
La Historio pri Kalifo Cikonio.