Wilhelm Hauff naskiĝis en Stuttgart en 1802. La famaj germanaj
poetoj Uhland, Kerner, Mörike kaj Hölderlin, al kiuj,
pro ilia komuna patrujo, oni donis la nomon "_Schwäbischer
Dichterkreis_" (Svabuja poetaro), estis liaj samtempuloj kaj
samlandanoj. Kvankam Hauff mem, kiel literatura geniulo, staras
eble malpli alte, ol la ĵus nomitaj, liajn verkojn oni ankoraŭ
hodiaŭ legas kun plej granda ĝuo, kaj ĉi tiun popularecon la
aŭtoro de la mondkonataj _Fabeloj_ certe ŝuldas precipe al sia
ĉarma arto rakontista. Kelkaj liaj fabeloj rememorigas forte
pri _Mil kaj unu Noktoj_; aliaj estas laŭ stilo pure germanaj.
Brilantan talenton de satiristo li ofte montras en siaj noveloj,
k.e. en _Der Mann im Mond_ (la viro en la luno), verko, kiu unua
alportis al li famon. Alia lia ĉefverko estas lia
_Lichtenstein_, rimarkinda kiel la unua grava historia romano en
germana literaturo; ĝi estas grandparte imitaĵo laŭ Scott kaj
baziĝas sur romantika legendo de la Hauff'a hejmlando
(Württemberg).
Ankaŭ bonegajn versaĵojn Hauff postlasis al ni: veraj
"Volkslieder" (popolaj kantoj) fariĝis kelkaj liaj militistaj
lirikoj, k.e. _Morgenrot_ (matenruĝo). Frutempa morto trafis la
poeton en lia naskurbo en la jaro 1827.
Por konigi ankaŭ al la esperantista mondo gravan germanan
verkiston, kaj por prezenti al ĉiuj karaj samideanoj novan
amuzan legaĵon, espereble taŭgan por montri la absolutan
sufiĉecon, ja la mirindajn kapablojn de la _sola_ Lingvo
Internacia, mi entreprenis tiun ĉi tradukon de ses el la
Hauff'aj fabeloj. Neniel mi miros nek malĝojos, se la lingva
stilo de tiu ĉi libreto ne plaĉos; sed mia laboro ne estos
vana, se bonvolaj kritikantoj konsentos pri ĝia fideleco al la
fundamento de la amata Lingvo, kaj se germanaj amikoj ĝin juĝos
sufiĉe fidela al la originalo. Mi plenumas agrablan devon, kiam
mi esprimas ĉi tie mian plej koregan dankon al la Redaktoroj de
_The British Esperantist_ -- kie, sub la titolo "_Fabeloj_,"
_La Karavano_ jam aperis -- pro la multaj kaj grandvaloraj
konsiloj, per kiuj ili afable kunlaboradis en la verkado de la
sekvantaj paĝoj.
J. W. Eggleton.
Haubinda (Germanujo),
la 28an de Aprilo, 1910.