kiamaniere ili savis Atenojn de reĝo Kalio. Vi rigardas min kiel
mordeman petolulinon. Mi ŝajnas esti tia. Sed tio ĉi ne estas
sensenca facilanimeco. (_Serioze_) Ĉu tio ne kolerigas, ke virino
juna, kiun ne zorgas la koro de l' patro, de l' edzo aŭ de l' frato,
devas fariĝi allogilo por ĉiu senĉasta viro? Ĉu mi estas ruĝa
ĉerizo ĉe publika vojo, ke min iu ajn trapasanto volas deŝiri?
Sed mi vere koleras! Ha, ha, ha! Mia avino, patrino, fratinoj mortis
en trideka jaro de l' vivo kaj al mi sendube restas ankoraŭ ne pli
ol ses jaroj ĝis la morto. Tiun ĉi tempon mi devas pasigi gaje.
Kial vi ekmutiĝis? Aspazio, diru do, por kio vi min invitis! Mi
aŭskultas kaj konsentos kun ĉio, sed konsili al vi mi ne povas,
ĉar mi estas laca. (_Ŝi eksidas._)
ASPAZIO
Ŝajnas al mi, ke...
DIOTIMO
Pardonu... Ĉu estos ĉi tie Eŭripido?
FILEZIO
Verŝajne.
DIOTIMO
Nun mi jam aŭskultas. (_Post momento de komuna silento_) Aspazio?
ASPAZIO (_subaŭskultante_)
Ero! (_Eniras sklavino_) Ĉu la sinjoro interparolas en la ĝardeno?
ERO
Ne.
ASPAZIO
Ci povas foriri. (_Ero foriras._) Tiu ĉi sklavino havas filinon, por
kiu unu el la arĥontoj oferis al Periklo tri vetkurajn ĉevalojn.
DIOTIMO
Ĉu via edzo tenas ŝin por si mem?
ASPAZIO
Por mi -- sed eble li sola en Atenoj tenas belegajn sklavinojn por
sia edzino -- la aliaj malnoble ekspluatas la abomenindan kutimon.
Pri tiu ĉi ja afero mi deziras kun vi interparoli antaŭ la alveno
de l' edzoj. Ni rigardas indiferente terurajn vidaĵojn. Mi vidis
sklavon, al kiu lia mastro pro ekbato de l' hundo ordonis dum dudek
kvar horoj boji kaj al la alia pro formanĝo de kelkaj prunoj enbati
prunajn ostetojn en la tutan manon. Sur la stratoj trijaraj regnanoj
distranĉas per vipoj la vizaĝojn de siaj vartistinoj. Potenculoj
atenaj de tempo al tempo malplenigas la domojn de siaj laboristoj
kvazaŭ abelujojn, forŝtelante de ili ĉiujn iliajn havaĵojn kiel
mielon de abeloj. Ni kreskis en tiu ĉi krimo kaj tial ĝi ne elvokas
en ni abomenon, sed tamen, se ĝin komencas juĝi ne la religio,
ne la regularoj, kiuj senkulpigas ĝin, ne sensenta kalkulo, kiu
pesas nur profitojn materialajn, sed nobla koro -- tiam ni eksentas
teruron. Tiu ĉi perforto de homoj kontraŭ homoj estas tiel monstra,
ke ĝi abomenigas al mi la naturon de l' homo. Bedaŭrinde nek mi,
nek tiuj, kiuj konsentas kun mi, ĝin disbatas. Sed kvankam ni ne
povas forŝiri ĉiujn kapojn al tiu ĉi socia hidro, ni fortranĉu
almenaŭ unu -- la plej malnoblan -- tiun, kiu per la korpo de
sendependaj sklavinoj nutras malĉastecon de iliaj mastroj.
DIOTIMO
Tio ĉi signifas?
ASPAZIO
Vi estas belegaj, riĉaj, vi posedas grandajn interrilatojn kaj
influojn, fondu kun mi societon, kiu el rabaj manoj elaĉetus
malgrandajn sklavinojn kaj konstruus rifuĝejon, en kiu ili edukiĝus
liberigitaj. Periklo mokas tiun ĉi projekton -- kaj vi?
DIOTIMO
Kial mi ne sciis tion hieraŭ, jam hodiaŭ mi estus ricevinta de miaj
adorantoj kvar junajn sklavinojn kaj tiamaniere mi ne estus doninta
al ili senpage la katojn. Sed mi trovos naivulojn. Dume mi oferas al
vi mian bonan volon kaj kason. Bonega ideo, ĝi liveros al mi okupon
kaj agrablajn animekscitojn.
FILEZIO
Ni havas malplenan domon, bonegan por tia institucio kaj la frato ne
rifuzos ĝin al mi.
LEJO
Mia mortinta edzo zorgis pri tio, ke neniu bela sklavino velku ĉe
li, ne naskinte nobeligitajn fruktojn. La zorgoj pri la perfektigo de
la raso mallongigis eĉ al li, malfeliĉulo, la vivon. Lian noblan
cindron mi honoros, ŝajnas al mi, plej bone senigante la aliajn je
tio, kion li jam uzi ne povas. Aspazio, la spirito de mia edzo benas
vin kaj al mi ordonas vin sekvi.
TEORO
Inter vi mi posedas plej malmulte da monrimedoj, sed kun la helpo de
Fidio mi faros sur la fronto de tiu ĉi rifuĝejo platskulptaĵon:
virinoj elŝirantaj al satiro knabineton, kiun li forrabis de
sklavino.
ASPAZIO
Tro modesta vi estas Teoro; vi posedas pli da rimedoj ol skulptilo,
ĉar la amon de ĉiuj Atenaj artistoj. Ni lasu al viroj la iluzion,
ke ili estas ĉiopovaj kaj ni estas nur iliaj humilaj subulinoj,
sed ni ekspluatu la influon, kiun ni havas ĉe ili. Alvenis stranga
tempo, ke ekzistas nek tia krimo, nek tia virto, al kiu la bela kaj
prudenta virino ne inklinigus en Atenoj la viron. Teoro, memoru ĉi
tion -- kaj vi ankaŭ.
DIOTIMO
Ho! mi bone memoras.
FILEZIO
Kaj, se la estraro malpermesos al ni?
ASPAZIO
La elpendaĵoj de ĉiuj institucioj devas esti viraj -- ni ŝirmos
nin per viro. Mi eĉ elektis unu.
FILEZIO
Kiun?
ASPAZIO
La grandan filozofon, homon tre respektindan, mian majstron...
(_Anaksagoro eniras._)
SCENO TRIA
La SAMAJ kaj ANAKSAGORO.
ANAKSAGORO
Mi forkuras de tiu ĉi tumulto.
ASPAZIO
De kie vi venas?
ANAKSAGORO
De la kunveno popola.
ASPAZIO
Kion oni decidis?
ANAKSAGORO
Oni decidis piedbati, krii, blasfemi, la prudenton nomi malsaĝeco
kaj la malsaĝecon prudento... Mi envias vin Aspazio, ke vi povas vin
apartigi de tiu bazaro de ĉiuspecaj pasioj kaj kviete filozofi pri
ili.
ASPAZIO
Kvieta mi ne estas. Ĉu la projekto de Periklo estas akceptita?
ANAKSAGORO
Ekstaru super la kota trafluo de homaj aferoj, ke ĝi apenaŭ
surŝprucu viajn piedojn, mia amikino. (_Al la aliaj virinoj._) Mi ne
salutis vin ankoraŭ -- kaj unu el vi mi ne konas.
DIOTIMO (_salutante_)
Diotimo. Ĉu Kalio parolis?
ANAKSAGORO
Kriis ĉiuj eĉ la raŭkiĝintaj. (_Al Aspazio_) Elementoj bonfaraj
kaj belaj kuniĝante kreas iafoje ligojn malutilajn kaj monstrajn.
Nebuloj, kiuj malvarmigas al ni la fajron de l' suno, renkontinte unu
la alian, eligas el si tondron.
DIOTIMO (_mallaŭte al Lejo_)
Kion li rezonas?
ASPAZIO (_penante kaŝi sian ekscitiĝon_)
Sekve Periklo falis kun sia projekto?
ANAKSAGORO (_al la ĉagrenita Aspazio_)
Por liaj amikoj tio estus doloriga, por filozofoj ĝi devas esti
indiferenta. Ekzistas nur materio kaj ĝia eco -- la spirito,
kiu kunigas ĝiajn erojn en diversaj interrilatoj. Tiuj samaj
ili estas en Periklo kiel en Kalio, tiuj samaj en genio kiel en
malsaĝulo, tiuj samaj en virto kiel en krimo -- nur diversmaniere
kunmetitaj. En la spaco restas ĉiam neŝanĝebla kvanto kaj kvalito
de atomoj, semoj de l' tutmondo, kaj sekve, ĉu Periklo venkos aŭ
estos venkita, la materio ne transformiĝas, nur akceptos alian
eksteraĵon.
DIOTIMO (_mallaŭte al Teoro_)
Ĉu vi lin komprenas?
ANAKSAGORO (_al Diotimo_)
Sendube vi demandas pri mi, regnanino. Pardonu, ke mi forgesis min
prezenti al vi: mi estas Anaksagoro, mizera filozofo, ne taŭga por
ia ajn praktika uzado, rigardanta senfine ĉielon kaj iranta kun
kurbigitaj piedoj sur la tero, devigata sin okupi per la politiko kaj
ne povanta pacigi blindulon kun akrevidulo. Mi havas fileton, kiun mi
amas kaj ami ne volas. Kiom da fojoj li ekmalsaniĝas, mi sidiĝas
ĉe lia liteto kaj rezonas: li estas ja nur kungluaĵo de materiaj
atomoj, kiuj post lia morto restos en la spaco. Ĉu li estas vere mia
filo deŝirita de la naturo? Ne, li estas nur ĝia fragmento, kaj ĝi
ne pereigos eĉ unu atomon: de unu korpo ĝi forprenas, al la alia
ĝi donas. La filozofio sanigas dolorojn. Se la koro ne estus necesa
por la nutrado de l' sango, oni devus ĝin eltranĉi. (_Al Aspazio_)
Jes, Periklo, mia filo estas -- nur konturoj momentaj malaperemaj...
DIOTIMO (_mallaŭte al Filezio_)
Eble vi lin komprenas...
ASPAZIO (_revigliĝante_)
Mi lin komprenas. (_Al Anaksagoro_) Diru al mi senpere: la popolo
forĵetis liajn postulojn...
ANAKSAGORO (_embarasita_)
Mi ne atendis la finon. Ekscitita mi forlasis la kunvenon en la
momento, kiam Periklo inter muĝado kaj blasfemado ekkriis: la
direktilo ne alkreskis al mia mano, mi lasas do ĝin kaj cedas al la
pli indaj; inter vi ili eliru!...
ASPAZIO
De tia alteco... en abismon... (_Fiere_) Kaj kiu estas tie pli inda
ol li? (_Eniras Fidio._)
SCENO KVARA
La SAMAJ kaj FIDIO.
FIDIO
La venko!
ASPAZIO
Ripetu!
FIDIO
El miloj da brustoj tondras himno pro gloro de Periklo! La popolo
rajtigis la konstruadon de Partenono kaj al mi ĝin konfidis. Ho
belegaj fantomoj, malsupreniru al mi el la nuboj, inter kiuj mi
serĉis vin ĝis nun sopirante. Kunfluu en miajn okulojn ĉiuj gutoj
de l' roso de l' hodiaŭa mateno, por ke mi povu per ili elplori mian
ĝojon! En la marmora kuŝejo de Pentelikono ripozas de centjaroj la
diino Ateno, kiun mi eligos el tie per skulptilo kaj starigos sur
Partenono.
ASPAZIO (_etendante al li la manon_)
Estu do tiel genia kiel mi estas nun feliĉa. Anaksagoro, vi
ektimigis min senbezone.
ANAKSAGORO
Kiamaniere mi povis diveni, ke Periklo kvietigos tiun furiozan
ventegon, kiu lin komencis jam forporti, ke sovaĝaj kriegoj
ŝanĝiĝos en ekkriojn de triumfo!
FIDIO (_al Aspazio_)
Ne miru, ke Anaksagoro ekdubis, se li forlasis la kunvenon tiam,
kiam post la parolo de Tucidido lia aristokrata bando penis forpuŝi
Periklon de la parolejo. Sed la popolo, dum momento forlogita de
trompaĵoj, tuj rekonsciiĝis kaj rebatis la malnoblan atencon
kontraŭ ĝia tribuno, kiun oni kulpigis, ke li volas riĉiĝi ĉe la
konstruado de Partenono.
ASPAZIO
La kalumnio sendisiĝe fluas post la granda homo, kiel ŝarko post
ŝipo, ĉiam flarante akiron.
FIDIO
Li ekpikis tiun ĉi ŝarkon mortige. Se vi estus vidinta, kiel li
frakasadis siajn kontraŭulojn per argumentoj, kiel li dispremadis
ilin per malrespekto, kiel li vipis per spritaĵoj, vi estus pro li
ankoraŭ pli fiera, se vi nur povas esti pli fiera.
ASPAZIO
Kie estas tiu ĉi titano mia?...
FIDIO
Li restis, kaj min li elsendis por vin tuj sciigi...
ASPAZIO
Kion li faros tie ankoraŭ plu? Ĉu... Ne!...
DIOTIMO
Ĉu Kalio parolis?
FIDIO
Fi! Kalio estas maljuna mulo. Li alportis al la bazaro tion, per kio
ŝarĝis lin lia edzinaĉo kaj li pensis ĝin bone vendi. Li elŝutis
plej diversajn sensencaĵojn kontraŭ Periklo, fine li anoncis, ke
sur lia loko li konstruus Partenonon propramane. Sed kiam Periklo
diris: mi cedas la lokon al Kalio -- kaptita en propran banton, la
riĉulo komencis eltiradi el ĝi sian kapon. Subite, oni ne scias de
kie, aperas apud li tri katoj...
DIOTIMO
Nur tri!...
FIDIO
Eŭripido rimarkinte ilin, ekkriis: Kalio ne povas konstrui
Partenonon, ĉar li havas ja tiujn ĉi infanojn! Ektondris uragano da
rido kaj forbalais la hontigitan Kalion, kiun Periklo finbatis per
vortoj: regnanoj, li volis esti serioza!
DIOTIMO
Kiu diros nun, ke mi ne helpis al la konstruado de Partenono?
ASPAZIO
Kredeble...
FIDIO
Per kio?
DIOTIMO
La katoj apartenis al mi.
ASPAZIO
Ni festu tamen tiun ĉi meriton nur inter ni.
DIOTIMO
Kontraŭe mi ĝin mem ĉirkaŭfamigos tra la tutaj Atenoj.
ASPAZIO
Senbezone kaj sencele.
FILEZIO
Ne elvoku venĝon.
TEORO
Des pli, ke Elpiniko serĉas nur pretekstojn al ĉi tio.
LEJO
Ŝi alligos sin kiel klakilo al la kolo de sia mulo kaj diskonigos la
maljustaĵon kontraŭ li kaj vian malnoblaĵon.
FIDIO
Kaj malutilos la gajnitan aferon.
DIOTIMO
La ridindecon timas eĉ dioj, kaj vi ne volas ĝin uzi kontraŭ
homoj? Vi elĵetas el viaj sagujoj la plej akran sagon. Pli bone
estus, se vi elĵetus saĝecon, honestecon, kuraĝecon, ĉar ili en
batalo trompas pli ofte! Senplumigita de vi je delogaj ŝajnaĵoj
malsaĝulo, fripono aŭ senkuraĝulo ree plumkovriĝos, se vi ellasos
lin el la manoj sangekovritan kaj ne ridindan. Ĉiuj makuloj bone
forlaviĝas aŭ orumiĝas: riĉa infanmortiginto povas fariĝi
zorganto de orfoj, sed neniu trinkus publike pokalon da mielo kun
Homero, kolorigita blue. La propra edzino ne permesos hodiaŭ al
Kalio displekti ŝiajn harojn kaj morgaŭ eble perfidos lin. Miaj
katoj efikis tion, kion neniam efikus la elokventeco de Periklo.
ASPAZIO
Mi kredos eĉ tion, kondiĉe, ke vi tiun okazintaĵon tenu en
sekreto.
DIOTIMO
Mi eĉ ne pensas plenumi ĉi tion.
ASPAZIO
Vi blovas sur varmegan cindron, kiu sendube surŝutos kaj bruligos
viajn okulojn. Vi ne estas atena regnanino; kiam Elpiniko ekmovos
siajn influojn kaj interrilatojn, oni malhonoros vin kaj elpelos
kiel malutilan mustelon; ne lasu vin vane forlogi per la forto de l'
demokrataro, kiu ĝis nun agas ankoraŭ ekster la regularoj. Ĉi tie
al la fremdulinoj permesite estas apenaŭ tiom, kiom al pintuberoj,
kiujn la vento faligis de arbo: kuntiriĝi dum pluvo kaj larĝiĝi
dum bonvetero kaj ĉiam atendi, ke ies piedo transpaŝos sur ili.
DIOTIMO
Vi mem ja diris, ke ni vivas en la tempo de l' virina regado.
ASPAZIO
Sed de l' virinoj singardaj kaj prudentaj. Al la kuraĝaj oni
certigis privilegiojn kaj liberecon, sed kondiĉe, ke ili estu
malĉastulinoj.
DIOTIMO
Vanaj timoj! Ĉu mi alvenis Atenojn por esti ĉi tie strigo prudenta
kaj evitanta la tagan lumon? Mi deziras profiti la vivon rapide,
sensobre, gaje, ĉar ĝia fadeno baldaŭ disŝiriĝos.
ASPAZIO (_malgaje_)
Mi perdas en vi amikinon, helpantinon... Ha, vi ne volas iri kun mi,
sekve flugu kun la vento.
DIOTIMO
Ne forpelu min, mi jam mallevas la flugilojn.
ASPAZIO (_kisante ŝin_)
Estas feliĉo, ke vi estas bona. Anaksagoro, ni oferis al vi tre
respektindan postenon.
ANAKSAGORO
Kian?
ASPAZIO
La postenon de zorganto en la rifuĝejo por sklavaj knabinoj. Ni
intencas elaĉetadi tiujn ĉi virajn bongustaĵojn.
ANAKSAGORO
La plej malbona elekto! Lasu trankvila la mallertulon, kiu apenaŭ
povas zorgi sin mem kaj sian propran infanon.
ASPAZIO
Ni postulas nur, ke vi antaŭ la areopago kovru nin per via persono
kaj neniam neu, ke tiu ĉi instituto apartenas al vi.
ANAKSAGORO
Tio ĉi ne superas miajn kapablojn. Mi eĉ pli multe penos efiki:
mi petos Tucididon, kiu nun estras la aristokrataron ne sole en la
politiko, sed ankaŭ en la ĝuado de tiuj bongustaĵoj, ke li subtenu
nian entreprenon. Li fieras ja, ke li havas la plej belajn sklavinojn
en Atenoj. Li eĉ donacis al mia fileto belkreskan nutristinon.
(_Eniras Sofoklo kaj Eŭripido._)
SCENO KVINA
LA SAMAJ, SOFOKLO, EŬRIPIDO.
SOFOKLO
Ni deziras al vi kaj al ni pli da tiaj tagoj.
EŬRIPIDO
En tiun ĉi domon eniras feliĉo...
SOFOKLO
De hodiaŭ la publika servado kaj krom tio la biletoj en la teatron
por la malriĉuloj estos pagataj de la regno. La popolo povas nun
edukiĝi kaj okupi ĉiujn postenojn.
ASPAZIO
Ho neforgesebla tago! Kie estas Periklo?
SOFOKLO
Li traktas kun la senditoj de kelkaj urboj, kiuj alvenis fari
interligon kaj akcepti la superecon de Atenoj. Al ni li komisiis
alporti al vi la ĝojigan sciigon.
ASPAZIO
Per sunradio mi skribus ĝin sur la ĉielarkaĵo, por ke ĝi ekbrilu
al la tuta mondo.
FIDIO (_kiu desegnas, ofte ekrigardante Aspazion, al si duonvoĉe_)
Ĉarmaj linioj!
SOFOKLO
La unua eliro de ilia kondukanto ne sukcesis. Tucidido eksentis, ke
li ne estas Cimono.
EŬRIPIDO
Eĉ kun la helpo de Hermipo. Kaj tiu ĉi senkapulo faris ankaŭ
la unuan ekzamenon de sia servemeco. Antaŭ ne longe mi vidis lin
ankoraŭ en furioza atako demokrata, en kiu li odoris kvazaŭ bakita
korko -- kaj jen, jam hodiaŭ, li parolis tre flue pri la rajtoj de
la nobela sango, pri la parenceco de la antikvaj generacioj kaj la
dioj, pri la destino de l' homoj, pri la malutileco de l' allasado
de la klasoj pli malaltaj al la postenoj pli altaj -- unuvorte, li
babilis tiel, kvazaŭ lia patro kun Apollo amindumus Dafnon kaj li
estus la frukto de tiu ĉi amindumado. Apud mi staris unu estiminda
regnano, meritplena por la patrujo, ĉar apud Tanagro, kalkulante sur
la batalejo la mortfalintojn, li forŝteladis al ili fingroringojn --
tiu ĉi plej pasie jesigis al Hermipo.
SOFOKLO
Sed bonege dishakis lin Protagoro, kiu defendis la projektojn de
Periklo per sia tuta arto.
FIDIO (_kiel supre_)
Protagoro? Li estas kapabla ankaŭ por tio?
ASPAZIO
Kial li ne venis kun vi?
SOFOKLO
Li promesis alkonduki iun tre junan filozofon, kiun li nomas pupilo
de Atenoj.
ANAKSAGORO
La nomo de tiu ĉi junulo?
SOFOKLO
Sokrato.
ANAKSAGORO
Mi aŭdis pri li.
FIDIO
Malbela, kiel la muzo de Hermipo.
EŬRIPIDO
Sed oni povas en li speguliĝi, kiel en plej bona spegulo.
ASPAZIO
Tiu Hermipo, kiu kelkfoje jam per diversaj personoj frapetis nian
pordon kaj ĉiam ĝin trovis fermita, nun tre plaĉas al mi, ĉar mi
supozas, ke li persekutos aristokratojn per siaj komedioj. Mi legis
unu el ili: ĝi havis guston de akvo post la trempado de jasmenaj
branĉetoj. Malforta odoro faris ĝin ankoraŭ pli sveniga.
EŬRIPIDO
Ho, la gusto de liaj verkoj sendube pliboniĝos: ilin trapenetros la
odoro de l' rostaĵoj, kiujn la aŭtoro formanĝas ĉe la tabloj de
l' aristokratoj. Sen talento, por mono estas malfacile priskribi eĉ
malgrandan konkon, sed estas facile kraĉi sur piramidon. Dungito
literatura ne estas devigata elpremi por siaj mastroj amon el koro,
sed galon el hepato por iliaj kontraŭuloj. Aristokratoj dungis
Hermipon ne por ke li gloru ilin, sed por ke li nin malhonoru. Al ĉi
tio ĉiu estas kapabla.
SOFOKLO
Kompreneble, sed li tamen havas veran talenton.
EŬRIPIDO
En la fleksebla nuko.
ASPAZIO
Ni festas hodiaŭ grandegan feston -- ni do ne parolu pri tia mizera
kulo: ĝi zumu al ili kaj piku nin. Hermipo -- ne estas Esĥilo.
SOFOKLO
Kaj kiu kuraĝus ilin kompari? Esĥilon neniu anstataŭos.
EŬRIPIDO
Eĉ vi Sofoklo?
SOFOKLO
Kvankam mi venkis lin en Olimpaj ludoj, mi tamen lin ne venkos
en la historio. Kiam li vivis, li forpuŝadis min ofte per sia
aristokrata fiereco, per sia religia fanatismo, per la ŝimaĵo
de siaj principoj; la morto tamen kovris per funebra kitelo la
kriplaĵojn de l' homo kaj malkovris la potencon de l' genio,
kiu kvazaŭ diamanta koloso, pura, brilanta kaj fortika ekstaris
nemallumigita kaj nesuperebla en la literaturo de Grekujo.
ASPAZIO
Kredeble vi, Sofoklo, nur per tio estas pli malalta ol li, ke vi
vivas ankoraŭ.
SOFOKLO
Aspazio, li kreis Prometeon.
ASPAZIO
Sed li gloris Zeŭson, kiu tiun ĉi Prometeon pro la forrabo de
la sciencfajro el Olimpo alforĝis al ŝtonego kaj per vulturo
elŝiradis al li ĉiutage la reviviĝantajn internaĵojn. Vi tamen,
Sofoklo, kaj kun vi ni ĉiuj respektas ne la venĝeman kaj kruelan
dion, sed la kuraĝan homon, heroan martiron, kiu elvokis al batalo
la tiranon de l' ĉielo kaj oferdonis sin por la homoj. Ĝi estas
plej bela kaj plej vera mito, kiun iam ajn naskis homa imago. La
dramo, kiun ĝi enhavas, komenciĝis antaŭ jarcentoj kaj eble neniam
finiĝos -- la dramo de estintaj kaj estontaj suferadoj de l' homo.
El ĉiuj legendoj de l' greka religio mi kredas nur tiun ĉi solan:
jes, Zeŭso ekzistas kaj Prometeo ekzistas -- neniam ili pereos
kaj neniam ĉesos interbatali, al mi ŝajnas eĉ, ke la tuta homa
kredo estas entenata en tiu ĉi mito kun tiu sola diferenco, ke unuj
estas adorantoj de Zeŭso, la aliaj -- de Prometeo. Ni apartenas al
la lastaj: ni forŝtelas la fajron al dioj de l' ĉielo kaj de l'
tero, kiuj nin pro tio alforĝas al ŝtonegoj super senprofundaĵoj
kaj al vulturoj ordonas nin disŝiradi; ni suferas, sed dume la
fajro flamiĝas, lumas kaj varmigas, ekbruligas homan penson per
la fajreroj de novaj veroj kaj inspiroj. Tiel estos ĉiam; Zeŭso
kaj Prometeo ricevos aliajn nomojn, la ŝtonego ŝanĝiĝos en
kolonon, krucon aŭ lignaron, sed la batalo daŭros. Esĥilo ĝin
ne komprenis kaj tial li fermis ĝin per la venko de l' dio kaj
humiligo de l' homo. Prave la trafluganta aglo frakasis per la ŝelo
de l' testudo la kranion de l' kadukiĝinta poeto.
FIDIO (_senĉese desegnante, ekrigardinte Aspazion, murmuretas_)
Belega modelo por Minervo!
SOFOKLO
La profunda maljuneco ne povas flugi kun rapideco de l' juna aĝo.
Ni kuras kiel infanoj, li paŝis malrapide, kiel nia patro. Sed li
ankaŭ havis sian junecon -- kaj li estis Prometeo, ĉar vera genio
neniam iras malantaŭen kaj neniam subiĝas.
ASPAZIO
Li ripozu en la historio balzamita per ĉiuj rimedoj de l'
senmorteco, sed por la nuntempa vivo li posedas nur valoron de
estiminda mumio. En liaj tragedioj la tero kune kun siaj kreitaĵoj
estas senforta kaj pasiva bulo, sur kiu orgias, kaj bivakas, estras
kaj mastrumas, aŭ dancas kaj kapriolas la hordo da diboĉantaj dioj:
por ni la tuta naturo portas ne super si sed en si la leĝojn kaj
la destinojn. La homo de Esĥilo trenas katenojn, la via, Sofoklo,
portas apenaŭ iliajn lastajn ĉenerojn enkreskintajn en la korpon,
kaj eble la homo de Eŭripido havos nur post ili bluajn striojn. Tio
ĉi estas grandega progreso ne sole en la verkado de tragedioj, sed
ankaŭ en la komprenado de la mondo.
EŬRIPIDO
La legendo diras plue, ke Zeŭso, volante venĝi sur ĉiuj homoj la
kulpon de Prometeo, alsendis al ili ravan knabinon, kiu, havante
skatolon plenigitan je diversaj malfeliĉoj, malfermas ĝin konstante
kaj fermas nur tiam, kiam el ĝi volas forflugi deloga espero.
Pandoro estas ĉiu virino kaj nur en viaj manoj, Aspazio, mi ne vidas
tiun ĉi pereigan skatolon, sed la bonfaran kornon de l' plenhaveco.
Mi kisas tiujn ĉi manojn. (_Li kisas._)
ASPAZIO
Samaĝuloj pli facile interkompreniĝas; vi jen proksimiĝas al mi,
Sofoklo malproksimiĝas.
SOFOKLO
Ne, Aspazio, mi bedaŭras nur, ke mi ne povas vin sekvi.
DIOTIMO (_al Eŭripido_)
Unu el la Pandoroj, nomata Diotimo, estas scivola, kian malfeliĉon
alportis al la mondo via patrino, naskinte vin?
EŬRIPIDO
Almenaŭ malprofiton al deko da homoj, ĉar mi en dekobla kvanto
trinkas vinon.
DIOTIMO
Kial vi edziĝis?
EŬRIPIDO
Por forpeli la edzinon malgraŭ la tri filoj.
ASPAZIO
Ĉu efektive?
EŬRIPIDO
La ĉarman kaj virtoplenan Ĥoirinon, mian edzinon, povas de
hieraŭ edziĝi ĉiu, kiu volas havi multenombrajn domamikojn. (_Al
Diotimo._) Kaj vi, regnanino, se vi trovos ian senpekan knabinon, al
kiu mi havos la honoron enfali en la okulon, petu ŝin permesi al mi
almenaŭ iomete ripozi post la unua edzino.
DIOTIMO
Mi permesas.
TEORO kaj FILEZIO
Kiel eble plej longe.
LEJO
Al la viro, kiun unu virino forlasis, la aliaj ne rapidas. En tiu
rilato ekzistas inter ni solidareco.
EŬRIPIDO
Ne sole en tiu ĉi rilato. Vi similas reciproke kiel citronoj; unu
havas pli dikan aŭ pli maldikan haŭteton ol la alia, sed ĉiuj vi
estas acidaj kaj agacigaj. La naturo, kreante vin, ne zorgis pri
diverseco -- ĝi faris du formojn: malbelan kaj belan, kiujn ĝi
laŭvice plenigas per miksaĵo de hipokriteco, malico kaj malnoblaj
voluptoj. Iafoje ĝi eraras kaj enmetas en ĉi tiujn formojn
materialon viran, preparitan el pli perfektaj elementoj -- kaj tiam
aperas Safo, Aspazio aŭ iu ajn alia eraro de l' naturo.
DIOTIMO
La sekvantan tagon post la forpelo de l' edzino estas malfacile esti
pli afabla por virinoj. Post unu jaro vi parolos al unu el ni alie...
EŬRIPIDO
Ne.
DIOTIMO
Eĉ en la orelon?
EŬRIPIDO
En la orelon ne al unu el vi mi parolos multe pli frue, ol post unu
jaro. Mi ne forigas de mi virinojn, ĉar mi ne povas, mi nur scias,
kiom ili valoras.
DIOTIMO
De hieraŭ.
EŬRIPIDO
Vi deziras nepre, regnanino, fari min trompita edzo, blasfemanta pro
propra maljustaĵo la tutan sekson virinan -- vi maltrafas. Mi pli
frue ekkonis la malfidelecon de virinoj, ol la akrecon de raziloj.
Ordinare, kiu prenas edzinon, kaptas kaj hejmigas sovaĝan anason,
kiu forkuras de li en najbaran marĉon, kiam li pensis, ke ĝi ekamis
lian puran lageton. Edziĝi oni devas tamen, ĉar pli bone estas havi
sian propraĵon, eĉ duban, ol ŝteli la fremdan. Mi eĉ permesus al
ĉiu edzo havi kelkajn edzinojn, por ke ili per reciproka ĵaluzo
haltigu sian hereditan malfidelon. Tio estus por ni pli kosta, sed
ankaŭ pli oportuna. Viro tiel longe povas konfidi al virino, kiel
longe ŝi kun siaj konkurantinoj batalas pro li. Rilate min, mi faris
eraron, ĉar mi malatentis tiun ĉi singardecon.
DIOTIMO
Sendispute vi havas rajton malŝati ĉiujn, kiuj vin amos.
EŬRIPIDO
Kaj tiujn, kiuj min ne amos. Mi estas viro -- sekve kreitaĵo, per
kiu la naturo aperigas siajn plej grandajn potencojn, kaj tio
sufiĉas por ke mi kiel leono rigardu malrespekte vermojn, kiuj povas
ĝin piki eĉ trabori, sed kiuj ne posedas ĝian forton kaj noblecon.
ANAKSAGORO (_al Aspazio_)
Mia lernanto, sed ne mia scienco.
SOFOKLO (_al Eŭripido_)
Vi estus malbona dio, kvankam vi estas bona homo: por venĝi vi
detruus la harmonion de l' mondo...
EŬRIPIDO
Unue, ŝajnas, ke tiel agas ĉiuj kolerigitaj dioj, due, tiu imagata
harmonio ekzistas nur por ne multenombraj feliĉuloj. Por la tuta
homaro la mondo estas malnova, nereguligita maŝino rompanta senĉese
siajn radetojn, maŝino, kiun plibonigi oni ne povas, ĉar ĝi
de la komenco estis malbone konstruita. La plej mankohava ĝia
risorto estas virino, kiu per sia perfida amo kvazaŭ per rustaĵo
trapenetras plej malmolajn virajn korojn.
ASPAZIO
Ĵetu vian malbenon sur la malĉastan aristokrataron, el kies putra
brusto vi elsuĉis tiun ĉi venenan maldolĉaĵon kaj restu inter ni;
vi trovos virinojn honestajn, kiujn vi respektos. Mi kredas al vi,
ke vi konas nur malicajn serpentojn, ĉar la aliajn en la putranta
lukso vi ne vidis; vi estas sekve prava, sed kun tiu ĉi praveco ne
eliru ekster la limojn de tiu sfero, en kiu vi naskiĝis, edukiĝis
kaj disreviĝis.
EŬRIPIDO
En la komenco de l' mondo ne ekzistis aristokrataro, kial do la
antikvaj legendoj prezentas en la unua homo patron de l' civilizacio
kaj en la unua virino patrinon de l' homa malbonsorto?
ASPAZIO