Forbruligu tiun ĉi truon, detruu ĝin.

ESPERANTO

KOLEKTO de la REVUO

Aleksander Svjentoĥovski

ASPAZIO

TRAGEDIO EN KVIN AKTOJ

EL POLA LINGVO TRADUKIS

D-ro LEONO ZAMENHOF

PARIS

LIBRAIRIE HACHETTE et Cie

79, Boulevard Saint-Germain, 79

1908

_Tous droits réservés._

ASPAZIO

AKTO UNUA

(En la domo de Periklo)

SCENO UNUA

SOFOKLO, PROTAGORO, poste FIDIO.

SOFOKLO (_scivole_)

Kion li diris?

PROTAGORO

Li nur siblis, krakis, ronkis, eligis plej diversajn sonojn kvazaŭ

li havus la gorĝon ŝtopitan per spongo. Oni devas eltranĉi al li

buŝon en alia loko, ĉar per tiu ĉi buŝo li jam neniam ekparolos.

SOFOKLO

Ĉu vi lin demandis?

PROTAGORO

Kompreneble, sed li alkuris tiel spireganta, ke liaj pulmoj siblis

kvazaŭ truhavaj blovsakoj; la sangiĝintaj okuloj staris en la

vizaĝo senmove kvazaŭ rubenoj sur ŝildo kaj la lipoj estis nigraj

de varmego. Li eltiris nur la leteron de Periklo kaj donis ĝin al

Anaksagoro, kiu tuj fermis sin kun Fidio en la najbara ĉambro, kie

ili ĝis nun interkonsiliĝas, aŭ pli certe -- silentas, enbatinte

kvar kubutojn en la tablon kaj premante per kvar manplatoj la

krevantajn kapojn. Kelkfoje mi jam provis ion eltiri de la sklavo: li

ĉiam ekleviĝis, rigardis min malsaĝe kaj spiregis.

SOFOKLO

Sed kion vi pensas laŭ lia mieno -- ĉu li alportis bonajn sciigojn?

PROTAGORO

Ha! kredu al mi, Sofoklo, ke mi volonte dividus kun vi eĉ guteton

da sciigo, se mi ĝin estus elpreminta el li. Mi ripetas, ke li eĉ

unu vorton ne ekparolis kaj lia mieno esprimis tiom, kiom la vido de

ŝaŭmanta ĉevalo: oni povas diveni, ke li rapide kuris, sed ne --

kion li alportis.

SOFOKLO

Kvazaŭ serpentoj ĉirkaŭvolvas kaj mordas mian koron malbonaj

antaŭsentoj. -- Bataloj en genta familio estas ĉiam kvazaŭ

interbataloj de du manoj. Se mi estus ĉiopova dio, mi ŝtonigus per

malbeno tiujn kontraŭ si levitajn fratmortigajn manojn, por ke ili

servu al la posteuloj kiel videbla averto.

PROTAGORO

Sed ĉar vi estas nur poeto, vi povas puni kulpulojn nur per

tragedio, se, kompreneble, la fratoj Spartanoj, venkinte nin apud

Tanagro, ne antaŭvenos tiun ĉi severan venĝon, destininte al via

liro esti ŝovelilo por elverŝado de akvo el boatoj.

SOFOKLO

Tio ne tuŝas min, kiun ĉiu burdo povas senpune ekmordi kaj des

pli sofisto malatenti. Sed ĉu efektive estus por vi amuza, se la

Spartanoj disbatus nian armeon kaj ekposedus Atenojn?

PROTAGORO

Tute ne, ĉar ili estas sovaĝuloj, kiuj ne sentas respekton por

filozofoj kaj al kiuj ŝajnas, ke homaj ripoj nur por tio estas

kunkreskintaj kaj apartigitaj per membranoj, ke ili havu la lokon,

por enpuŝi siajn glavojn en fremdajn brustojn.

SOFOKLO (_frapetante en la flankan pordon_)

Ĉu oni povas eniri? (_Post momento_) Se Atenaj testudoj volonte

manĝataj de la Spartanoj scias pri la batalo apud Tanagro, ili

sentas sendube la saman timon kiel vi. En tiel juna aĝo tiom da

egoismo -- hontu Protagoro!

PROTAGORO

Sed pro kio? La tuta homa raso konsistas el egoistoj sinceraj,

hipokritaj aŭ naivaj. Tiuj ĉi lastaj, kiam iu ludas al ili melodion

saltigan kaj poste malgajan, ne pensas, ke iliaj oreloj aŭdas sonojn

de du kontraŭaj flutoj, sed nur de unu. Sed, se iu zorgas pri si

mem, aŭ klopodas pri aliaj, ili pensas, ke unu fojon li blovas en

instrumenton de egoismo, la duan -- de l' amo al proksimulo, dum li

efektive blovas en unu instrumenton -- de la propra kontenteco.

SOFOKLO

Vi tamen sur via propra fluto neniam ludas la amon al proksimulo.

PROTAGORO

Tio ĉi dependas de la gusto. La kato formanĝanta najtingalon ne

levas fiere siajn lipharojn por insulti pegon, kiu elkavigas insektojn

el la arbo, la homo tamen, enmetinte en sian buŝon vinberon, tuj

malestime rigardas la alian, kiu maĉas pizon. Cetere, pri kio ni

disputas? La estroj de la Spartanoj ankaŭ ekatakis nin ne por la

propra profito, sed por la afero de la proksimuloj -- siaj kunlandanoj.

SOFOKLO

La Spartanoj estas malnoblaj. Ili alrampis sub nian domon kiel

ŝtelistoj, al kiuj perfida Atena potencularo malfermas la pordon kaj

sofistoj preparas al sia tordema filozofio forĝitajn serurhoketojn.

Mia sango bolas, kiam mi pensas pri ĉi tio kaj la vortoj ŝaŭmas,

kiam mi parolas pri ĝi.

PROTAGORO

Ho, majstro. Vi estas tro granda por ke mi volu salti sur viajn

ŝultrojn kaj ŝajnigi min pli granda ol vi, sed mi devas konfesi,

ke barĉo bolanta en poto nenion elbalbutus pli sensencan, ol tiuj

ĉi viaj vortoj facilanimaj kaj vere ŝaŭmantaj. Kie kaj kiajn

serurhoketojn preparas sofistoj? Mi komprenas vian sinceran koleron,

ĉar la Spartanoj venkinte nin, malrespektus la hodiaŭ regantajn

Atenojn, kaj sendube estas pli bone kaj honore esti krono sur la kapo

de Grekujo ol kuveto por lavi ĝiajn piedojn, sed mi vidas nenion

mirindan aŭ nehumanan en tio, ke tiuj ĉi piedoj deziras el nia

krono fari al si piedkuveton. La Spartanoj, kiel ĉiuj aliaj homoj,

celas la samon -- profiton, potencon kaj regadon.

SOFOKLO (_kiu dum la lastaj vortoj ree frapetas en la pordon_)

Sed per kia vojo?

PROTAGORO

Per vojo homa. Se mi mortigus vin, Sofoklo, por vi estus ja tute

egale, ĉu mi enŝtopus en vian nazon tiom da floroj, por ke vi

sufokiĝu de ilia odoro, aŭ ĉu mi enverŝus en vian buŝon tiom

da cikuto, ke vi veneniĝus de ĝi. Al la genia poeto ne decas

imiti drinkejestrojn de moraleco, kiuj ebriigas la popolamason per

malutilaj deliraĵoj. Mirinda vere estas la homo: en la filozofio

li ĵetas sin kiel infano en akvon -- li iras kuraĝe antaŭen dum

la akvo estas malprofunda, sed antaŭ la pli profunda, li retiras

sin pro la timo, ke iu droninto lin ne entrenu en abismon. Tiu ĉi

droninto estas ĉiam la logiko.

SOFOKLO

Kaj apud Tanagro?

PROTAGORO

Ne alie. Se mi ekatakos kaŝite kaj mortigos unu dormantan friponon

-- tio estas puninda krimo. Sed, se dum milito miloj da ni atakas

kaj buĉas kelkajn milojn da dormantaj soldatoj de alia armeo -- tio

estas nobla merito. Aŭ alie, se la Spartanoj sciigus la Atenanojn

pri sia intenco mortpiki ilin apud Tanagro -- tio estus tute honesta,

sed ĉar ili tion ne faris, ili agis malnoble. Ĉu ne vere? Mi

preferus forpeladi muŝojn for de la sankta bovo en Egiptujo kaj

grati, kie ĝin jukos ol konfesadi tian moralecon.

SOFOKLO

Ke vespoj metu en miaj oreloj siajn nestojn kaj surdigu min per sia

zumado, por ke mi ne aŭdu vian filozofion. Kompatinda Grekujo, mia

trezoro, sur via ĝis nun belega kaj sana vizaĝo aperas hodiaŭ

bluaj makuloj de morala putrado. Eble vi estas saĝa, Protagoro,

Periklo ja konfidis al vi la edukadon de siaj infanoj, vi fondis la

laŭdatan lernejon de elparolado kaj leĝoscienco, Anaksagoro diras,

ke vi travidas fundon de ĉiu afero, sed mi en aferoj malfacilaj

alkutimiĝis konsiliĝi orakolon, kiu min neniam trompis kaj en tiu

ĉi momento avertas min, ke vi turnas moralecon ambaŭflanken kiel

sakon. La malfeliĉo unuigas homojn honestajn kaj instigas malbonajn

kontraŭ la bonaj. La Spartanoj...

PROTAGORO

La Spartanoj estas sendube malbonaj, ĉar... ni...

SOFOKLO

Ĉar ni atingas la potencon per laborado tage kaj ili per ŝtelado

nokte. De la tempo de l' persaj militoj post la terura superakvo

de azia barbareco, kiun ni rebatis apud Maratono kaj Salamino,

anstataŭ fratiĝi kun ni per la sento de komuna defendo, ili

komencis nin malami -- kaj kial? Pro la radioj de l' gloro, kiuj

brilas el la frunto de Atenoj, pro nia genio, scienco, kuraĝo,

supereco, al kiuj propravole subiĝis aliaj grekaj gentoj. Kaj

per kio ni pagis al ili por tiu envio? Per fidela amikeco. Kiam

la ribelintaj sklavoj ĉirkaŭis ilin kvazaŭ luparon en arbaro,

malgraŭ prudenta kontraŭstaro de Periklo, ni akceptis la konsilon

de la senpripensema Cimono, kiu nun pentas ĝin en la ekzilejo, ni

sendis al ili rebathelpon, kiun ili suspekte resendis. Kie ajn gento

ligita kun ni implikiĝas en najbaran malpacon, ili tuj alkuras

al ĝia malamiko kun helpo. Kiam ili ne kuraĝas ataki malkaŝe,

ili alrampas kaŝe kaj disŝiras aŭ implikas per intrigoj la

ligfadenojn, per kiuj grekaj regnoj unuiĝis kun ni. Kaj nun en

vulpaj feloj ili alvenis hipokrite defendi la Parnasanojn batalantajn

kun Focejanoj, kaj ili ribeligis kontraŭ ni niajn kunliganojn,

revenigis la superregecon de Teboj kaj stariĝis impertinente apud

la limoj de Attiko, logante al si niajn aristokratojn, kiuj rekrias

al ili perfide; ili estas pretaj alvenigi al Atenoj subfosade eĉ

la maron, se ĝi nur volus nin dronigi kaj ilin suprenlevi sur siaj

ondoj. Kaj ĉi ĉio laŭ via opinio estas honesta?

PROTAGORO

Laŭ mia opinio la naturo donas neniajn titolojn moralajn nek al

homoj, nek al iliaj agoj. Ĝi naskas nur kreitaĵojn kaj aperaĵojn

kaj la homo donas al ili nomojn. Kiel ĝi ne nomis la lunon luno,

tiel ĝi ne nomis atakon de unu regno kontraŭ la alia -- krimo aŭ

virto.

SOFOKLO

Sed vi ne estas naturo, sed homo, sekve...

PROTAGORO

Kiel Atenano mi nomus tiun ĉi malican agon -- krimo, kiel Spartano

-- virto.

SOFOKLO

Sed ĉar vi estas Atenano...

PROTAGORO

Nur laŭ la nuna stato, ĉar kiel filozofo mi apartenigas min al la

regnanoj de la tuta civilizita mondo, sed ne al ĝia eta, kvankam

plej bona peceto.

SOFOKLO

A!

PROTAGORO

Anstataŭ miri -- komprenu, kion mi ripetas: la naturo ne nomas siajn

idojn, sed naskas kaj zorgas ilin sennome, kaj, se ĝi donas iafoje

preferon al unu el ili, tiam nur al la pli forta kontraŭ la malpli

forta. Apud Tanagro ŝajnas al mi, ĝi favoras la Spartanojn -- kaj

vera filozofo devas subiĝi al ĝia volo.

FIDIO (_kiu eliris el la ĉambro, al Protagoro ironie_)

Vi antaŭflaras, frateto, Spartanan manon sur nia gorĝo, kaj tial vi

longigas vian langon per rezonado por leketi tiun ĉi manon. Fi! (_Al

Sofoklo_) Nur antaŭ momento mi rekonis vian voĉon.

SOFOKLO

Kio do okazis?

FIDIO

Mi tuj rakontos al vi, antaŭe ni respondu al Periklo. Atendu! (_Li

foriras._)

PROTAGORO

Se mi kredus mitologion, mi supozus, ke Apollo enkraĉis en homan

kranion kaj kreis la cerbon de Fidio, kies saĝeco estas fi..!

SOFOKLO

Li ne malgrandiĝos, eĉ se vi lin ekpikos per via malico.

SCENO DUA

SOFOKLO, PROTAGORO, ATENAJ REGNANOJ.

REGNANO (_eniras sur lambastono_)

Pardonu -- oni diras, ke venis ĉi tien alsendito el Tanagro.

SOFOKLO

Certe la batalo ne estas ankoraŭ finita.

REGNANO

Se mi havus mian fortranĉitan piedon, mi estus tie. (_Eliras._)

PROTAGORO

Interesa homo!

SOFOKLO

Nur interesa? ĉu li ankaŭ dezirus partopreni en la milito pro

memamo?

PROTAGORO

Pro malbona kutimo aŭ pro la timo antaŭ pli granda malbono. Cetere,

eble ia knabino forpuŝis la lamulon, kaj li deziras nun ankoraŭ unu

fojon perdi la piedon, por ke oni lin triumfe alportu sur ŝildoj kaj

kiel rekompenco por lia kuraĝo oni ordonu al ŝi edziniĝi je li.

Kaj por ĝui edzecajn bonaĵojn piedoj ne estas necesaj.

SOFOKLO

Ne longan vi havas intelekton kaj tial vi longigas ĝin per vortoj

el plataj ŝercoj, por ke ili restu en la manoj de tiuj, kiuj ĝin

kaptas.

PROTAGORO

Se mi bezonos skribi belajn versaĵojn, mi venos al vi, majstro; kun

kuvo por peti la talenton, sed, kiam mi bezonos filozofii, mi ne

venos al vi prunti la saĝecon eĉ kun ŝeleto de milio.

SOFOKLO (_kiu momenton promenis meditante_)

Kaj tiaj devas defendi la patrujon! (_Al Protagoro_) Kiom da vi,

sofistoj, ekzistas jam hodiaŭ en Atenoj?

PROTAGORO

Tiom, kiom da maturaj olivetoj en la sanktaj arbaretoj.

SOFOKLO

De tiuj antaŭtempe maturaj, kiujn mordetas vermoj. Vin forĵetos de

si la arbo de Grekujo kiel tiujn degenerintajn fruktojn kaj kiel ili

vi servos al apridoj.

MALJUNULO (_kondukata de knaboj_)

Oni diras, ke en la domo de Periklo oni scias pri la aferoj apud

Tanagro.

PROTAGORO

Du Spartanoj veturas sur ĉiu Atenano kaj baldaŭ tiu ĉi tuta

kavalerio venos al ni.

MALJUNULO (_al la knabo_)

Forkonduku min, la vortoj ĉi tie spiras malbonodore. Dankon al vi,

dio, ke vi min blindigis, ĉar mi ne vidas la blasfemulon.

PROTAGORO

Kaj tamen, se mi dirus al li, ke Atenanoj rajdas sur Spartanoj,

sendube li ekĝojus. Ĉiam estas tiel: kiam vulpo sufokas kokinon, la

vulpo estas malnobla, sed kiam homo ĝin formanĝas -- li estas nur

malsata.

SOFOKLO

Kiaj do monstroj kreskos de la filoj de Periklo sub influo de tia

instruisto, kiel vi.

PROTAGORO

Kontraŭe, ili estos bravuloj kaj ne permesos al si la nazon viŝi

per broso. Domaĝe, ke ili ne estas ĉi tie, alie mi montrus al vi,

kiel ili bone argumentas, ke se unu fermas la okulojn, la alia

ĉesos ekzisti, ke talpo neniam atingos limakon, ke ĉiu virino

arendas de viro sian propran korpon, k. t. p. Sed fine, estus bone

ekpremi ion el la milita konsilantaro de Periklo por kvietigi

blindajn kaj lamajn regnanojn, kiuj kunrampas ĉi tien flarante

novaĵojn.

SCENO TRIA

LA SAMAJ, ANAKSAGORO, FIDIO, SKLAVO.

FIDIO (_plaŭdante per la manoj al la sklavo_)

Ĉu ci estas sana?

SKLAVO

Tute sana.

FIDIO

Flugu sage kaj donu tiun ĉi skribaĵon al Periklo kaj, se Spartanoj

cin kaptos, englutu ĝin.

SKLAVO

Mi estas preta al servoj. (_Eliras._)

ANAKSAGORO

Mi vin salutas, Sofoklo.

SOFOKLO

Malgajan sciigon mi legas sur via vizaĝo.

ANAKSAGORO

La Tesalanoj perfidis kaj transiris al la Spartanoj.

SOFOKLO

Ha, rampaĵoj!

ANAKSAGORO

Nia nobla Efialto pereis.

SOFOKLO

Tiun ĉi sagon nenio eltiros el mia koro!

FIDIO

Kaj kio estas pli malgaja, li falis ne sur la kampo de batalo, sed

sub mortiga mano de iu nekonata krimulo. Oni lin trovis matene en

la tendo kun trahakita vizaĝo; en nia tendaro estas tro multe da

aristokratoj por trovi tiun, kiu plenumis tiel malnoblan venĝon.

SOFOKLO

Ke li en la tuta naturo, en sonĝo kaj maldorme vidu nenion alian

krom la sangigita ombro de Efialto kaj nenion aŭdu krom lia lasta

ekspiro.

ANAKSAGORO

En la fronto de la demokrataro Atena restis nur sola Periklo.

SOFOKLO

Se li ankaŭ ne pereis.

FIDIO

La batalo ne estas ankoraŭ finita -- nun oni faris interrompon.

ANAKSAGORO

Antaŭvenante tamen malbonan okazon de reatako, Periklo konsilas en

la aparta letero al la arĥontoj fortikigi la urbon kaj armigi ĉiujn

militkapablajn.

SOFOKLO

Ni estos devigitaj rebati eksteran atakon kaj interne sufoki la

perfidon, ĉar niaj aristokratoj kvazaŭ ratoj rampas el la urbo al

la Spartanoj kaj reveninte, akrigas kontraŭ ni la dentojn.

PROTAGORO

Alie dirante, tiu ĉi tuta aventuro estis superflua.

FIDIO

Kia?

PROTAGORO

Tiu -- apud Tanagro.

FIDIO

Precipe por vi, ĉar, oni diras, ke la Spartanoj al tro ruzaj kaj

babilemaj advokatoj ŝtopas en la buŝon rapon.

PROTAGORO

Via devo estas -- bele skulpti per ĉizilo, sed ne per lango prudente

paroli, kaj tial mi pardonas al vi tiun ĉi malsaĝaĵon.

FIDIO

Vi povas ne pardoni kondiĉe nur, ke vi silentu, ĉar mi ĵuras je

ĉio, kio min nun dolorigas, ke mi plu ne toleros tiun ĉi ofendan

babiladon.

ANAKSAGORO

Fidio, ne atentu...

FIDIO

Ke tiu ĉi arogantulo levu fiere sian kapon, ĉar alie li ne

ekrigardus en niajn okulojn, sed li ne pensu, ke ĉi tie iu rampas

sub lian nazon. Vere indigna estas la baraktado en Atena marĉo de

tiuj sofistaj gobioj, kiuj nur scias glitiĝadi el la manoj. Fi!

Restu ĉi tie Anaksagoro, ĉar povas alkuri nova alsendito. Mi iros

kun Sofoklo averti la regnanojn pri la danĝero kaj prepari rebaton,

se la Spartanoj intencos rampi sur niajn murojn kaj per la falantaj

kranioj mezuri ilian altecon. (_Eliras kun Sofoklo._)

SCENO KVARA

ANAKSAGORO kaj PROTAGORO.

PROTAGORO

Kiel li ekŝprucis! Tamen anstataŭ iri kampon al Tanagro, li

preferas interne de la muroj falĉi Spartanajn kapojn.

ANAKSAGORO

Ne ofendu lin, Periklo klare postulis, ke ni restu kaj, se ĝi estos

necesa, neniigu la konspiron de aristokratoj.

PROTAGORO

Mirinda afero! Oni povas verki bonegajn tragediojn, skulpti mirindajn

statuojn; oni povas esti tiel valora kaj samtempe tiel malsaĝa kiel

-- perlo. Disputo kun tiaj homoj -- egalas malpacon kun vento bruanta

en kameno.

ANAKSAGORO

Senbezone vi ilin incitas....

PROTAGORO

Kompreneble -- teren antaŭ ĉiu, kiu surrampis patriotajn irilojn!

ANAKSAGORO

Nun ne estas tempo por tiuspecaj malpacoj, kiam la malamiko

proksimiĝas.

PROTAGORO

Nature -- kiu mem iras batali aŭ elsendas aliajn, tiu ne havas

rajton rimarki, ke unu lia orelo estas pli ruĝa ol la alia; sed li

povas senpune eĉ al saĝulo forrazi por sia plezuro duonon de la

barbo. Sofoklo, Fidio -- estas potenculoj, al kiuj Protagoro mizera

sofisto devas kiel hundo servi kaj svingi la voston. Ĉu ĝi estas

ebla, majstro, ke vi ankaŭ pensas tiel same?

ANAKSAGORO

Dum milito senaktiviĝas ĉiuj leĝoj eĉ la logikaj kaj plej altan

forton ricevas nur la instinkto memgarda.

PROTAGORO

Kaj kion vi interkonsiliĝis fari por plenumi ordonojn de tiu ĉi

plej alta potenco?

ANAKSAGORO

Tio ĉi ne estas mia afero, sed afero de la arĥontoj kaj homoj

konantaj la defendan taktikon. Mi volus esti utila al la patrujo,

helpi al Periklo kaj feliĉe direkti la aferojn, sed ŝajnas, ke mi

restos nur malaktiva atestanto.

PROTAGORO

Do fine, dirante senkaŝe, la Spartanoj disbatis nin. Efektive,

Periklo trafis kvazaŭ neĝo en Afrikon kaj kun la armeo li sendube

degelas.

ANAKSAGORO

El la letero oni vidas, ke li estas en granda embaraso.

PROTAGORO

Kaj tute prave, ĉar la Spartanoj, ekposedinte Atenojn, povas

redoni al li la malbelan edzinon kaj forpreni la ĉarman amatinon.

ANAKSAGORO

Tre facile vi pesas lin, kaj tamen vi devas lin estimi.

PROTAGORO

Sed mi ja estimas, precipe kiam li eksedziĝis kun la ŝafino, kies

ŝafidojn mi havis feliĉon eduki.

ANAKSAGORO

Vi scias pri la eksedziĝo?

PROTAGORO

Plej precize, kvankam oreloj miaj ne estis indaj, por ke li enmetu en

ilin tiun ĉi sekreton.

ANAKSAGORO

Kaŝu ĝin tamen ĝis ia tempo.

PROTAGORO

Sed mi ne haltigos ĉiujn babilulajn muelilojn, kiuj ĝin nun muelas.

Antaŭ la forveturo Periklo finis kun mi la kalkulojn kaj avertis,

ke la edzinon kun la filoj li elsendas dum sia forestado al la

parenculoj en Kefision. Dume ŝi alvokis min en sian nunan loĝejon

kaj ploregante kvazaŭ iu tondus ŝin per malakraj tondiloj, anoncis,

ke Periklo eksedziĝis kun ŝi. Lavinte la vizaĝon en larmtorento,

ŝi komencis ĝemi al mi tiel senteme, ke, se mi volus kvietigi

ŝian doloron, mi havus jam hodiaŭ grasan edzinon, kiu scias bonege

ŝpini, kuiri, divenprovi pri estonteco kaj certe kuŝi sur malmola

lito. Mi konsoladis ŝin, ke ŝi vidviniĝas jam la duan fojon kaj

tial kun tiu stato ŝi paciĝos facile, sed ŝi senĉese elĵetadis

el la brusto: Aspazio, Aspazio! Pro ŝia peto mi venis ja ĉi tien

ekscii, kiam revenos Periklo.

ANAKSAGORO

Ĉu vi konas tiun Aspazion?

PROTAGORO

Iomete. Periklo enŝlosis ŝin en la ekstremaĵo de la urbo kun

surdmuta sklavino, sed mi aŭdis, ke ŝi estas belega, ke ŝi

vendadis sin en Mileto, ke ŝin Fidio alveturigis Atenojn, rekreis

ŝin en kelkaj statuoj kaj dum ia festeno grandanime oferis al sia

amiko.

ANAKSAGORO

Mensogo!

PROTAGORO

Ho, mi vidas, ke la estimata majstro, kiu ŝajnigis sin nenion

sciante, povas doni al mi precizajn klarigojn.

ANAKSAGORO

Vi eraras, mi donos neniajn, mi ĝustigas nur, ke Aspazio ne vendis

sin en Mileto, ke ŝi alvenis ĉi tien ne kun Fidio, kiu ŝin neniam

vidis, sed kun sia maljuna patrino, komercistino de kombiloj kun kiu

ŝi ĝis nun loĝas. Sed kiu do dissemas tiujn abomenajn ĉikanojn

tiel dense, ke vi kolektis da ili tian amason?

PROTAGORO

La plej forta blovilo de ĉikanoj, la fratino de Cimono -- Elpiniko,

kiu estas furioza kontraŭ Periklo pro tio, ke li kaŭzis la ekzilon

de ŝia frato kaj kiel certigas aliaj, ke li nenion volis akcepti

de ŝi, kvankam ŝi oferis al li ĉion -- eĉ sen la mano. Estas

sen dubo tio, ke ŝi edziniĝis je maljuna Kalio por kontraŭbatali

Periklon per la riĉaĵoj de sia edzo, kiu ilin ie elfosis post la

foriro de Persoj. Ŝi estas hodiaŭ estrino de la aristokrata partio,

ĉar Tucidido nur nun etendas la manon al la direktilo. Ĉu Aspazio

estas vere belega?

ANAKSAGORO

Mi vidis ŝin -- verŝajne ankaŭ vi ŝin baldaŭ ekvidos, dume

pardonu, mia buŝo ne povas esti la fendo, tra kiu vi povus ekrigardi

la sekreton de mia kora amiko. Ia tumulto antaŭ la domo....

PROTAGORO

Estas ja milito -- sekve la popolo drinkas kaj krias. Ordinare ĝi

plenigas sin je kuraĝo en drinkejoj.

ANAKSAGORO

Jam krepuskiĝas kaj Fidio ne revenas.... Mi devas ion fari....

Periklo petis min paroli antaŭ la popolo.... Kion mi diros? Tian

taskon mi ne plenumos.... La tumulto plilaŭtiĝas.... Ah, mi

preferus direkti la tutmondon ol tiun ĉi aregon da homoj, kiun oni

devas gvidi.... (_Alkuras Fidio._) Fine... vi estas do....

SCENO KVINA

LA SAMAJ, FIDIO.

FIDIO (_enfalante_)

Ha, mortintaĵo! Al hienoj mi preparus el ili festenon! Fiere

ili brilas per siaj kupraj fruntoj, kvazaŭ ilin nutris ne tiu

sama tero! Rigardu la feston de nia aristokrataro! Unu senhontulo

kuraĝis demandi min, ĉu ni preparis jam por la Spartanoj saŭcon.

Mi ŝprucigis el lia nazo iom da nigraĵo por la spicado! Post unu

momento Atenoj elsvarmos sur la fortifikaĵojn. Protagoro, vi estas

ankaŭ alvokita plenumi devon regnanan.

PROTAGORO

La devo estas estro de ni ĉiuj, mi obeas ĝin, ne vin.

FIDIO

Vian langon kaŝu en la glavingon -- la glavon eltiru.

PROTAGORO

Sub kies komando mi devas esti?

FIDIO

Sub mia.

PROTAGORO

Ho, ho, antaŭ la merito mi havas jam honoron, kiun mi povas cedi al

ĉiu por putrinta rabataĵo.

FIDIO (_severe_)

Plu disputi ni ambaŭ ne havas tempon. Ni iru! (_Enŝoviĝas vualita

virino._)

SCENO SESA

TIUJ SAMAJ kaj la VIRINO.

PROTAGORO (_haltante_)

Ho, ia bonfara sinjorino. Lerta nimfo, se hodiaŭ estas via nokta

deĵoro, vi povas foriri, ĉar Periklo ankoraŭ ne revenis de la

milito.

FIDIO (_forpuŝante Protagoron_)

Kion vi deziras, regnanino?

VIRINO (_ekscitita_)

Ĉu estas vere, ke la Atena armeo estas disbatita kaj Periklo

militkaptita?

FIDIO

Ni nenion scias pri ĉi tio.

PROTAGORO

Jes, li estas kaptita de iu sorĉistino, de kiu vi lin ne rebatos.

VIRINO

Se Periklo estas ankoraŭ ne venkita, de kie havas tiu ĉi junulo

kuraĝon ofendi lin en tiu ĉi domo?

PROTAGORO

Konsolo de voluptoj....

FIDIO

Protagoro!

PROTAGORO

Tia estas mia efektiva nomo, sed minaca Fidio, -- tio ni estas

ankoraŭ la defendo de Atenoj por ke vi havu la rajton ordoni al mi;

ne kriu do kaj ne elŝeligu al vi vane per kolero la okulojn el la

palpebroj.

ANAKSAGORO (_al Protagoro_)

Silentu, ĉar vi eraras.

VIRINO (_al la embarasita Anaksagoro_)

Sed li vivas? Ne kaŝu la plej teruran veron.

PROTAGORO

La majstro timas nokti ĉi tie sola.

ANAKSAGORO (_mallaŭte_)

Kvietiĝu... li vivas... antaŭ unu horo li sendis al mi leteron.

VIRINO

Nur al vi...

ANAKSAGORO

Kaj al la arĥontoj.

VIRINO

Nur...

ANAKSAGORO

Ne elmetu vin al danĝero... revenu hejmen... li sendube alveturos

hodiaŭ.

VIRINO

Hodiaŭ?! Mi ne ekmoviĝos de ĉi tie... Sekve li ne estas kaptita --

li vivas? Ah! Kio okazis? Ekkrioj -- eble li! (_Enpuŝiĝas aro da

viroj kaj virinoj, en ĝia fronto Elpiniko; la virino kaŝas sin post

la kolonon._)

SCENO SEPA

LA SAMAJ, ELPINIKO kaj ŝia sekvantaro.

VOĈOJ

Li kaŝis sin, sed ni lin trovos kaj elfumos la melon.

ELPINIKO

Kuraĝe!

UNU EL LA ARO

Detruu la domon de la mortiganto de Atenoj!

ELPINIKO

En tiu ĉi loko mi faros monteton por la mortintoj, kiujn li

elkondukis por buĉado!

DUA EL LA ARO

He, amikoj de granda militestro, kie estas via sinjoro!

ELPINIKO

Li forkuris, kiam falis ĉiuj, kiuj havis malpli longajn piedojn ol

li.

VOĈOJ

Tanagro!

TRIA EL LA ARO

Forkuru ĉiu, kiu ne estas salamandro, ĉar mi eligos fajron!

FIDIO

Ĉu banditoj vi estas aŭ regnanoj! Vi deziras fari ĉi tie drinkulan

juĝadon de la heroo, kiu repuŝis la malamikon kaj al kiu vi ŝuldas

la sendanĝeran pasigon de hieraŭa nokto en viaj kuŝejoj!

VOĈOJ

Kion li diras?

ELPINIKO

Ha, ha, ha -- li repuŝis la malamikon! Granda heroo! Kiam li eliras

kampon, forkuras leporoj kaj ranoj saltas en akvon. Antaŭ Spartanoj

li forkuris pro abomeno, ne pro timo. Ha, ha, ha!

FIDIO

Kiu?!

ELPINIKO

La granda viro, kiu venkas belegajn virinojn en Atenoj kaj glorajn

regnanojn forpelas.

FIDIO

Kiu do?

ELPINIKO

Du egalaj ne ekzistas -- nur unu Periklo!

FIDIO

Ili freneziĝis.

ANAKSAGORO

Sed furioza sinjorino kaj vi ĉiuj estas sendube senkonsciaj, aŭ

ebriigitaj.

ELPINIKO

Jes, ebriigitaj de via amiko, kiu apenaŭ havas forton porti la

propran kapon kaj volis ankaŭ porti sur ĝi Atenojn. Kiam nian

armeon hetmanis Cimono, antaŭ ĝi kuris la timo kaj post ĝi la

gloro. Sed la plej granda armeestro de Atenoj estas forpelita kiel

malutilulo por ke li ne dispremu la vermon, kiu volviĝis ĉirkaŭ

liaj piedoj kaj eĉ ne permesu batali timante kvazaŭ perfidon. Frato

mia... Cimono... la plej brava filo de Hellado -- estas perfidulo!

Dioj punis tiun ĉi mutan blasfemaĵon -- super la korpoj de Atenaj

militistoj apud Tanagro turniĝas aroj da korvoj, kiuj kriegas la

gloron de Periklo nun eble kaŝita en la kelo de tiu ĉi domo.

VOĈOJ

Forbruligu tiun ĉi truon, detruu ĝin.

UNU EL LA ARO

Ni alportos Cimonon sur la brakoj, li forviŝos de ni tiun ĉi

hontegon!

FIDIO (_al Elpiniko_)

De kie vi scias pri la malvenko apud Tanagro?

ELPINIKO

Eliru sur la straton, kaj la forkurintoj de la batalkampo ĝin

rakontas kaj al vi. Atenoj estas kovritaj per funebro kaj malhonoro.

(_Bruo sur la strato._)

PERIKLO (_post la scenejo_)

Ĉirkaŭtrumpetu, ke mi estas en Atenoj kaj ke tuj mi prezentos la

raporton al la popolo.

ĈIUJ

Periklo! (_eniras._)

SCENO OKA

LA SAMAJ kaj PERIKLO.

PERIKLO

Kia kunkuro? Viroj kun bastonoj -- virinoj -- Elpiniko?

ELPINIKO (_ironie_)

Ni venis gratuli pri la venko.

ANAKSAGORO

Nia armeo estas disbatita -- la Spartanoj iras Atenojn -- kaj vi

forkuras de ili -- ĉu tio estas vera?

PERIKLO

Kiu mensogis?

FIDIO

Tiu ĉi furiulino kaj ŝia kanajlaro, kiu volis detrui kaj forbruligi

vian domon.

PERIKLO

Gardistoj! (_Eniras du soldatoj._) Konduku tiun ĉi virinon en la

loĝejon de Cimono kaj diru, ke mi alsendas al li la fratinon, por

ke ŝi al sia lacigita frato purigu la piedojn de polvo, alportu

akvon por la lavado kaj preparu vespermanĝon.

ELPINIKO

Dank' al vi mia frato estas en ekzilejo.

PERIKLO

Dank' al mi li estas en Atenoj. (_Elpiniko eliras kun la soldatoj_)

Kaj vi, kiuj deziras bruligi, ekbruligu la torĉojn antaŭ la

parolejo sur la popola placo. Mi tuj alvenos tien.

ARO

Vivu Periklo! (_Eliras._)

SCENO NAŬA

PERIKLO, ANAKSAGORO, FIDIO, PROTAGORO kaj SOFOKLO.

PERIKLO

Kiel vi fartas, amikoj? Kaj Protagoro kun vi? (_Eniras Sofoklo._)

Bonan vesperon, kara Sofoklo.

SOFOKLO

En la urbo oni diras, ke Elpiniko aranĝis ĉi tie ian atakon, ke ŝi

alkondukis ebrian popolamason kun ponardoj...

PERIKLO

Malgranda skandalo! Sed mi vidas, ke mi faris bone, restiginte

vin en Atenoj. Mi atendis la ribelon, ĉar mi kaptis la perfidajn

leterojn de du potenculoj Atenaj al la Spartana militestro, al

kiu ili promesis en la okazo de nia malvenko sian helpon. Post la

unua ekŝanceliĝo de niaj vicoj komencis malaperadi filetoj de l'

aristokrataro kaj alportis sendube al siaj patroj la ĝojigan sciigon

pri la venko de la Spartanoj.

ANAKSAGORO

Doloriga estis por ni la necerteco....

SOFOKLO

La urbon plenigis la siblado de serpentoj.

FIDIO

Sed kiel finiĝis la batalo?

PERIKLO

Ni renkontis la Spartanojn en la nombro dufoje pli granda ol la

nia. Rimarkinte sian superecon, ili tuj ekatakis nin kaj rompis en

kelkaj lokoj niajn kolonojn. Estis unu momento de senordo, en kiu

ni perdis la tutan esperon, precipe kiam la Tesalanoj forŝiriĝis

de ni kaj transiris al la malamiko. Tamen mi feliĉe rekunligis la

distranĉitajn rotojn kaj rebatis la atakon. La Spartanoj ankoraŭ

pli furioze reatakis, sed ni forĵetis ilin ĝis la fortifikaĵoj.

Ses fojojn ili penadis disbati la muron de nia armeo kaj ĉiufoje

estis deciditaj reiri. Fine, vidante la vanecon de sia fortstreĉado

kaj timante, ke ni ne alkonduku novan helpon, ili proponis interrompi

la batalon, deviginte sin forlasi Attikon kun la kondiĉo, ke ni

malfermos al ili liberan reiron. Mi konsentis kaj alvenis ĉi

tien por ekaŭdi la volon de l' popolo. Mi subtenos la traktaton,

ĉar unue mi deziras liberiĝon de la tre danĝera malamiko kaj

poste... mi komencos kapti kaj neniigi tiujn amikiĝintajn kun ili

krokodilojn, kiuj englutas la popolon kaj hipokrite ploras pri

ĝia malfeliĉo. Mi instruos tiun ĉi popolon serĉi siajn rajtojn

kaj metos sur la tombon de Efialto oferon de venĝo. Verŝajne la

morto antaŭsciigis lin pri sia alveno, ĉar forirante por eterna

ripozo, li diris al mi: se mi pereos, defendu malprave suferantajn

sen mi, kiel vi defendis ilin kun mi. Bedaŭrinde lian mortiginton

mi ne trovis. La tero ne tremas, kiam tiu ĉi krimulo paŝas sur

ĝi. Mi devus antaŭe doni la raporton pri la batalo kaj prezenti

la traktaton al la arĥontoj kaj al la areopago, sed ĉar mi scias,

kiom da memamaj kaj venditaj al la Spartanoj animoj kaŝas sin en

tiuj noblaj korpoj, mi preterpaŝos ilin kaj turnos min senpere al la

popolo kaj tiamaniere mi ekcelos novan ekbaton en tiun ĉi putrintan

konstruaĵon de l' areopago, kiun Efialto komencis detrui.

SOFOKLO

Kie estas lia korpo?

PERIKLO

Soldatoj ĝin kondukas post mi kaj mi starigos ĝin al la vido

publika kaj montros okulvideble al la popolo, kiel pereas ĝiaj

defendantoj. Ni iru... Ankoraŭ hodiaŭan nokton mi devas reveni al

la tendaro.

VIRINO (_elŝoviĝante el post la kolono_)

Periklo...

ANAKSAGORO (_haltigante ŝin_)

Ne senmaskiĝu...

PERIKLO (_rimarkinte ŝin_)

Kiu estas ĉi tio?

ASPAZIO (_forĵetante la vizaĝkovrilon_)

Mi.

PERIKLO

Aspazio!

PROTAGORO, FIDIO, SOFOKLO

Aspazio!

PERIKLO

Kion vi faras ĉi tie?

ASPAZIO

Vi min demandas kvazaŭ en Atenoj estus alia koro batanta per egala

malkvieto pro vi. Mi alkuris ĉi tien por kontroli la terurajn

sciigojn kaj restis, esperante, ke eble kiel Elpiniko al sia frato,

mi purigos al vi la piedojn de polvo, alportos akvon kaj...

PERIKLO (_kaptante ŝiajn manojn_)

Ah! ne ŝercu, mia kara!... Anaksagoro konas ŝin -- Fidio, Sofoklo,

Protagoro -- jen mia plej kora... amikino, kun kiu bonvolu lasi min

por momento kaj sciigi, kiam la popolo amasiĝos.

PROTAGORO (_forirante, al Anaksagoro_)

Mi farus tion saman, se min vizitus tiel ĉarma amikino.

SCENO DEKA

PERIKLO kaj ASPAZIO, poste CIMONO.

PERIKLO

Kiel bone estas, ke vi alvenis ĉi tien. Vi ne timis fremdajn virojn?

ASPAZIO

Mi pensis pri nenio krom pri tio, kio okazis kun vi. Cetere estis

ĉi tie Anaksagoro, kiu rekonis min laŭ la voĉo kaj kune kun Fidio

riproĉis Protagoron pro lia malafabla mokado.

PERIKLO

Protagoro ofendis vin?

ASPAZIO

Li pensis, ke mi estas unu el tiuj, kiuj venas vin... dormigi.

PERIKLO

Mi ĵuras, ke krom mia edzino vi estas la unua...

ASPAZIO

Mi supozis, ke, kiel la doma instruisto, li konas viajn interrilatojn

kaj kutimojn.

PERIKLO

Li estas homo ribelema kaj sarkasma, sed kvankam li ne unu fojon

pruvis sian bondeziron por mi kaj sendube nur pro eraro kaj petolo

ofendis vin, la lastan fojon li hodiaŭ ektuŝis mian manon.

ASPAZIO

Vi diras, ke li estas por vi bondezira kaj eble li estus por vi

bezona?

PERIKLO

Jes, sed tio ĉi ne estas grava afero.

ASPAZIO

Kontraŭe. Mi ne dezirus forigi de vi iun ajn, kiu estas kapabla

helpi viajn intencojn. Permesu, ke mi mem punu Protagoron. Vi okupu

vin pri la malamikoj, kiujn vi havas en granda, tre granda nombro.

Kiam mi trapasis la urbon, ĝi bruegis kiel maro kaj en ĝi kvazaŭ

arego da minace knarantaj mevoj turniĝis la bando da sinjoraj

servuloj kun Elpiniko en la fronto. Mi deziregis tiam, ke vi ekstaru

en tiu ĉi maro forta kiel ŝtonego kaj ke tiuj furiozaj ondoj

disbatiĝu senforte de via brusto. Ah, kiom da fojoj dum tiuj ĉi

kelkaj tagoj mi mortis de timo kaj malespero. Kaj tamen mi neniam

estis timema, tia faris min nur la amo.

PERIKLO

Stelo mia, ŝajnas al mi, ke dum nia disiĝo mi estis en mallumo kaj

nur nun mi ree ekvidis helecon. Antaŭ mia penso konstante pendis

via ĉarma bildo, kiu estis por mi ebriiga. Sur la lipoj mi sentis

freŝan dolĉecon de viaj lipoj, en la okuloj penetrantan varmegon

de viaj rigardoj, sur la vizaĝo molan ektuŝeton de viaj haroj. Kaj

jen ree mi estas apud vi, Aspazio, vi ĉarma rideto de l' naturo!

La patrino gravediĝis per vi sendube en sonĝo, en kiu revigis

ŝin ĉiuj belecoj de l' tero. Se Dio vin rimarkus, li forlasus la

ĉielon. La rigardo glitante sur via figuro elvokas en miaj nervoj

plezuregajn ektremojn kaj varmigas en la vejnoj la sangon ĝis

bolado. Mi malsobriĝas de vi.

ASPAZIO

Kaj tamen vi devas esti sobra... tie amasiĝas la popolo.

PERIKLO

Mi baldaŭ revenos kaj forveturos matene -- vi restos ĉe mi -- ĉu

vere?

ASPAZIO

Kiel -- la edzino.

PERIKLO

Edzino?

ASPAZIO

Vi ja eksedziĝis...

PERIKLO

Sed, hodiaŭ...

ASPAZIO (_gaje_)

Por kelkaj oraj moneroj pastro ne sole el la lito sed ankaŭ el

la tombo leviĝos kaj je nia nomo buĉos por la diofero kelkajn

grasajn bovidojn, kiujn li poste je dia nomo formanĝos. Mia patrino

atendas min antaŭ la domo kaj benos nian edziĝon, viaj amikoj

kantos la edziĝan kanton.

PERIKLO

Mi ne estas preparita por ĉi tio... Oni devus antaŭe forigi la

malhelpaĵojn... Vi neniam postulis ĉi tion...

ASPAZIO

Ĉar vi ankaŭ ne postulis de mi pruvon de l' amo, kiun sen perdo

de l' honoro mi ne povus al vi doni. Sed ne pensu, ke oferdonaco,

banado en la akvo el la fonto destinita por gefianĉoj, formanĝado

de kukaĵoj kaj elaŭskultado de edziĝfestaj kantoj, -- ke ĉiuj

tiuj ceremonioj edziĝaj faras laŭ mia opinio sankta kaj leĝa

la ligon de sin reciproke amantaj koroj. Tute ne, se la mondo ne

estus senpensema, se ĝi ne malrespektus homojn liberigitajn de

ĝiaj antaŭjuĝoj, se tiuj lastaj ne estus enradikiĝintaj en plej

bonajn animojn -- mi restus ĉi tie por ĉiam kaj mi eĉ ne dirus

al la sklavoj, ke mi estas via edzino. Sed tiu ĉi nia mondo, kiu

kreis al si malĉastajn diojn por ilin senpune imiti, dispremus min

per malrespekto kaj stampus sur mia frunto la nomon de hetero. Kaj

ankaŭ vi Periklo konsentus kun ĝi, ĉar kiam mi ekparolis al vi pri

edziĝo, vi forpuŝiĝis mirigita. Viro por konvinki sian amatinon

pri la amo havas milojn da rimedoj, sed pri sia estimo nur unu --

edziĝon. Por mi via estimo valoras tiom, kiom via amo. Mi povas

resti kaj plue tiu Aspazio, antaŭ kiu genuas la plej potenca homo en

Atenoj, sed reĝino en lia dormejo kaj malhonorita servulino en lia

tuta vivo kaj patrino de liaj forpelitaj el la societo infanoj -- mi

ne estos! Por tio ĉi mi posedas tro malmulte da bruta voluptemo kaj

tro multe da homa fiero!

PERIKLO (_konfuzita_)

Vi forgesas mia kara, ke vi ne estas regnanino Atena, ke oni ne

rekonus en vi mian edzinon, niajn infanojn oni ne enskribus en la

leĝan genealogion...

ASPAZIO

Sekve, estas pli bone sen ia kontraŭstaro kondamni ilin al

disŝiro de ĉiuj malbonaj sortoj kaj ĵeti en la faŭkon de tiu

ĉi raba monstro, kiu sin nomas leĝo regnana! Mi tiun ĉi krimon

ne plenumos! Por vi viroj estas gloro batali pro la regado de

aristokrataro aŭ demokrataro, pro respubliko aŭ monarĥio, pro

privilegioj de areopagoj kaj kunvenoj popolaj, sed levi batalan

flagon de maljustaĵoj kontraŭ homo ne posedanta nobeligitajn

antaŭulojn -- tio estas celo, kiu ne indas vian grandecon. Mi ne

estas regnanino, miaj infanoj ne estus enskribitaj en la genealogiaj

libroj, sed vi estas ja potenculo! Se vi dezirus, mi ne starus

kun miaj infanoj tiel malalte, kiam vi staros alte. Sed vi timas

batalon... vi min ne amas kaj eble eĉ ne deziregas!

PERIKLO

Aspazio!... Ĉesu!...

ASPAZIO

Ha, ha, ha, ĉu nervoj viaj ankoraŭ tremas plezure kaj la sango

bolas?... Ĝis revido, ĉagrenita amato. (_Laŭta parolado post la

scenejo._)

PERIKLO

Aŭskultu min... (_Al la eniranta sklavo_) Kio okazis tie?

SKLAVO

Kelkaj regnanoj alkondukis Cimonon, kiu deziras interparoli kun mia

sinjoro.

PERIKLO

Cimono? Petu lin eniri. (_Al Aspazio_) Mi petegas vin -- atendu --

eniru en tiun ĉi ĉambron. (_Aspazio foriras._)

SCENO DEKUNUA

CIMONO kaj PERIKLO.

CIMONO

Vi certigis min apud Tanagro, ke mi povas sendanĝere reveni Atenojn

kaj ke vi elpetos por mi la revokon el la eksilejo. Ĝis nun mi ne

scias, ĝis kia grado mi povas konfidi al viaj vortoj. Apenaŭ mi

aperis sur la strato, oni ekkaptis min kiel forkurinton kaj, kiam

mi defendis min per via nomo, oni min alkondukis ĉi tien. Se mi

eĉ estus meritinta punon, tamen mi ne meritis mokturmentadon de tiu

ĝi kanajlaro. Bonvolu ja publikigi al tiuj nudpiedaj regnanoj, kiuj

atendas tie, al kiu mi apartenas nun.

PERIKLO (_alproksimiĝinte al la enirejo_)

Cimono estas mia gasto kaj baldaŭ estos la via.

CIMONO

Mi ilia gasto? Fulmotondro! ne insultu min! Mi malestimis nigran

popolamason, kiam mi ordonis al ĝi, kaj mi malestimas ĝin ankoraŭ

pli, kiam ĝi ordonas al mi.

PERIKLO

Kaj kun tiu ĉi sento vi volis partopreni en la batalo apud Tanagro,

kiam ia bandito el via partio, kaŝita en niaj vicoj, perfide

mortigis la dormintan Efialton?

CIMONO

Mi estis nur estro de la soldatoj, sed ne de la banditoj: la

raporton pri tiu ĉi krimo sekve mi ne intencas doni al vi, kiel

mi ne postulas ĝin de vi pri la morto de miaj cent amikoj, kiuj

partoprenis en la batalo kaj ĉiuj mortfalis por vin konvinki, ke ni

ne scias perfidi.

PERIKLO

Mi ne dubis pri vi.

CIMONO

Sekve kiu?

PERIKLO

La armeo ekscitita per la mortigo de Efialto postulis, ke oni vin

retenu.

CIMONO

La armeo Atena, kun kiu mi atingis tiom da venkoj, min kulpigis je

krimo... je perfido. Grekujo -- mi, kiu estis via fiero, ĉu en la

fino de l' vivo mi devas esti via honto? Dioj justaj, ĉu tio estas

vero? Ne, Periklo, tian malhonoron ne postulis por mi la armeo, sed

drinkuloj, diboĉuloj, ĉifonuloj, la tuta tiu ĉi via Atena popolo,

kiun vi kunpelis al Tanagro, esperante, ke vi infektos per ĝi la

aeron, kaj la Spartanoj, ŝtopinte la nazojn forkuros.

PERIKLO

Se tiu ĉi popolo estas tia, kulpa estas via nesatigebla avideco,

via premado, via arbitreco, via fiereco, viaj perfortoj, ĉiuj

deflankiĝoj de via egoismo. Vi forŝtelis de ĝi ĝiajn rajtojn kaj

rekompensis ĝin per malrespekto. Vi faris ĝin malklera, malriĉa

kaj koruptita kaj nun vi volas forigi de vi ĝian bildon. Sed ĝi

forskuos de si la piedojn, kiuj ĝin batas, leviĝos el la humileco

kaj moralfalo, reatingos siajn rajtojn. Ĝi forpelas jam Cimonojn kaj

baldaŭ komencos detrui iliajn rifuĝejojn. Mi helpos ĝin en ĉi

tio!

CIMONO

Vi revas... vi revas! Vi deziras suprenruli sur monton senaniman

korpegon, kiu eĉ sur plej alta pinto restas malviva kaj putra.

Eĉ, se vi kiel eble plej longe lavus kaj premus argilon, noblan

metalon vi ne faros el ĝi. Dio konstruis la mondon kaj al la homoj

li ordonis nur diveni liajn planojn. Al unuj li donis kapablecon

sarki legomojn al aliaj regi; li firmigas en posteuloj la talentojn

de antaŭuloj. Vane vi batalus kun la volo de l' ĉielo.

PERIKLO

Pri agoj prudentaj kaj noblaj vi laŭdas vin mem, la malsaĝajn

kaj malnoblajn vi alskribas al la dioj. Bone konata taktiko! Dume

tiuj ĉi viaj kapabloj, firmigataj herede, se ili ne estas hirudoj

ruinigantaj la popolon -- ili estas en plej bona okazo -- fortoj

uzantaj liberecon. La supozata supereco do la aristokrataro estas

nur ĝia privilegio. Cervon kun ligitaj piedoj facile antaŭkuros

libera azeno. Trakribru ĉiujn aristokratojn tra mizero kaj sklaveco,

kaj iliaj filoj forgesos, ke la patroj sciis manĝi granatojn kaj

meti en elektan urnon globetojn. La popolo Atena eksilentis, sed

ĝia dormetanta genio vekiĝas. Tio ne estas jam Atenoj, kiujn vi

forlasis, Cimono; tio ne estas jam oportuna kuŝejo de l' aristokrata

pigmeo, sed lulilo de l' juna grandegulo. Mi ĝin edukos, amasigos

ĉirkaŭ ĝi kaj kunigos ĉiujn regnojn de Grekujo, mi turnos ĝin

kune kun ili kontraŭ la kaverno de barbareco kaj perforto --

kontraŭ Sparto.

CIMONO

Per kio mi povas esti al vi utila en la edukado de tiu ĉi

grandegulo?

PERIKLO

Por ni estus sufiĉe da loko en Atenoj, por niaj partioj tro

malmulte. Kiel la plej granda militestro en Atenoj -- servu vian

patrujon, sed kiel gvidanto de l' aristokrata partio vi devas cedi.

Ĉu vi volas veturi Egiptujon kaj forigi de tie la Persojn?

CIMONO

Kaj poste?

PERIKLO

Ĉu ni jam estos en sendanĝero? Por la tuta vivo sufiĉos al vi da

milito.

CIMONO

Sekve, mi jam neniam revenos ĉi tien?

PERIKLO

Neniam!

CIMONO

Terura verdikto! Esti eterna vagulo... ne ekvidi eĉ antaŭ la morto

la patrujon, kiun mi tiel adoris -- senkompata destino!

PERIKLO

Ĝi devas esti plenumita.

CIMONO

Mi veturos!

FIDIO (_eniras_)

La popolo kolektiĝis kaj atendas.

PERIKLO (_al Cimono_)

Ni rapidu.

ASPAZIO (_alkurante el la ĉambro_)

Mi estas ĉi tie.

PERIKLO (_al Cimono_)

Cimono jen mia... edzino.

CIMONO

La dua. Ĉu mi povas scii, kies filino?

PERIKLO

De Arioĥo el Mileto.

CIMONO

Ne regnanino atena? (_Ili eliras._)

SCENO DEKDUA

ASPAZIO, poste ŝia PATRINO.

ASPAZIO (_al si mem_)

Ne regnanino... (_Dum unu momento ŝi staras sufokante la koleron,

fine ŝi gajiĝas iom post iom._)

PATRINO (_enŝoviĝante mallaŭte_)

Periklo ordonis al mi eniri...

ASPAZIO (_entuziasmigita_)

Alportu al mi, patrino, florojn sur la kapon kaj lumigu la torĉon de

Himeno, ĉar hodiaŭ edziĝas je mi Periklo!

(_La kurteno falas._)

AKTO DUA

(En la domo de Periklo)

SCENO UNUA

PERIKLO, ASPAZIO.

PERIKLO

Jes, laŭ mia opinio tio estas penso nepraktika, sed vi povas

amuziĝi per ĉi tio.

ASPAZIO

Amuziĝi? Ĉu tiom da jaroj de la kunvivo kaj de l' sperto konvinkis

vin, ke mi amuziĝas kun vivo... Malĝoje...

PERIKLO

Ĉu mi diris ĉi tion? Ĉu mi vin ankoraŭ ne sufiĉe respektas? Ĉu

mi ne ŝatas vian prudenton?

ASPAZIO

Kaj tamen iafoje vi parolas kun mi kvazaŭ kun infano, kies pepado

estas agrabla sed naiva. Fine mi ĉesu esti por vi favorata papago,

kiun vi ne karesas kontraŭ la plumoj kaj al kiu vi permesas petoli.

Mi estas homo vere pli bona ol multaj lipharaj sinjoroj...

PERIKLO

Sed mi ne neas tion, tian ja Aspazion mi amas. Kaj se eĉ la tuta

gento virina konsistus nur el vi sola, el mia buŝo eliradus nur

senĉesa por ĝi adorado.

ASPAZIO

Ordinara bonodorfumaĵo de l' edzo por lia edzino, en kiu li vidas

bukedon de ĉiuspecaj perfektecoj kaj en aliaj virinoj vidas apenaŭ

apartajn floretojn.

PERIKLO

Ah, ne blasfemu vin mem! Tiel sola vi estas en Grekujo, kiel sola

estas en ĝi mia amo. Vian nomon eble la estonteco enskribos en la

historion kaj la nomojn de aliaj grekaj virinoj ĝi apenaŭ enskribas

en la urbajn registrolibrojn.

ASPAZIO (_fermante al li la buŝon per la mano_)

Flatulo. Iru jam al la kunveno popola kaj ne malhelpu nin en la

interkonsiliĝo.

PERIKLO

Dume vi aliformigu la mondon ĝis kiam mi revenos.

ASPAZIO

Ne ŝercu, ĉu vi mem ĝin ne ŝanĝos hodiaŭ?

PERIKLO

Jes, hodiaŭ mi bezonas novan bonan stelon. Mi esperas, ke ĝi

ankoraŭ lumas super mi. Mi malfortigis Sparton, forprenis de ĝi

ĝiajn kunliganojn, plinombrigis la niajn, firmigis por kelkaj jaroj

la pacon -- ĉu Atenoj por ĉi tio deturnos sin de mi, kiam mi

postulos monon por la konstruado de l' granda nacia sanktejo, en kiu

enkorpiĝos ilia gloro kaj en kiu loĝos iliaj dioj?

ASPAZIO

Vi klopodas pri dioj?

PERIKLO

Mi respektas nur la bele skulptitajn kaj nur tiajn mi enkondukos en

Partenonon. Mi konstruos ĝin, eĉ se en la vojo al ĝi oni fosus

abismojn kaj ŝutus montojn. Hodiaŭ mi ludos la grandan loton de mia

vivo!

ASPAZIO

Se vi eĉ malgajnus, mi tamen ne vidus ankoraŭ en tiu ĉi malvenko

-- malfeliĉon.

PERIKLO

Kara aŭgurino, profetu, ke mi venkos. Mi ne etendas la manon al

pendigita alte bagatelaĵo. Ĉu vi supozas, ke mi batalas por tio, ke

la urbo havu ornamitan konstruaĵon kaj ĝiaj dioj luksan loĝejon?

Tute ne. Mi volas per la artista genio de Atenoj potencigi ilian

forton politikan, starigi belegan monumenton de l' arto, kiu ne sole

koncentrigus en si la tutan vivon de l' popolo, sed ankaŭ allogus

kaj ravus ĝiajn amikojn kaj humiligus la malamikojn. Partenono estos

plej kara juvelo sur la tero, objekto de admiro en la tuta Hellado,

celo de ĝiaj pilgrimadoj -- tiun ĉi esperon garantias al mi la

genio de Fidio. Cetere...

ASPAZIO

Finu.

PERIKLO

Cetere... mi devas nutri tiujn ĉi malsatajn kaj senpaciencajn

amasojn, por kiuj mi akiras la rajtojn kaj al kiuj mi ne donas

panon. Oni devas ilin okupigi, liveri al ili laboron, malfermi

noblan elfluon al iliaj pasioj, oni devas satigi iliajn stomakojn

kaj ravi okulojn. La popolo jam estas sata de honoroj kaj postulas

laborenspezojn kaj, se mi nenion donos al ĝi por manĝi, ĝi

formanĝos min.

ASPAZIO

Per Partenono vi ĝin vivigos dum kelkaj jaroj -- kaj poste?

PERIKLO

Mi pripensos.

ASPAZIO

Vi donos al ĝi novajn rajtojn kaj honorojn? Eble mi eraras, sed

ŝajnas al mi, ke vi, kiel ankaŭ ĉiuj aliaj direktantoj de tiuj

popolamasoj, feliĉigas ilin per iluzioj. La aristokrataro elŝiris

al la popolo dentojn, vi restarigas ilin al ĝi, sed nur por tio, ke

ĝi libere povu grinci kun ili. Kaj kion gajnas mizerulo, ricevinte

la rajton firmigi leĝojn kaj okupi plej altajn oficojn, se por ĉiuj

ĉi senpagaj honoroj li forlasos nek la kampon nek sian laborejon,

nek iun ajn okupon, kiu lin nutras. Sur la kontraŭa bordo de l'

rapida kaj larĝa rivero vi dismetis diversajn bonfaraĵojn, al kiuj

li devas naĝi sur mallarĝa breteto kaj la aliaj sur vastaj ŝipoj.

PERIKLO (_enpensiĝinta_)

Doloriga ĝi estas nepreco, sed tamen nepreco.

ASPAZIO (_nekuraĝe_)

Se vi enkondukus kaj rajtigus la projekton pri la pensioj aŭ la

mona rekompenco por la plenumado de oficoj kaj regnanaj devoj...

Tiamaniere vi ebligus al la elementoj demokrataj okupadon de ĉiuj

postenoj. Malriĉuloj ne estras... nur laboras aŭ almozpetas.

PERIKLO (_kiel supre_)

Jes, malriĉuloj ne estras... (_Li leviĝas subite_) La lota enmeto

pligrandiĝis. (_Kisante Aspazion_) Mi dankas vin, vi mia...

Konscienco. (_Li eliras._)

SCENO DUA

ASPAZIO, TEORO, LEJO, FILEZIO, poste DIOTIMO kaj ERO.

FILEZIO (_enirinte kun Lejo kaj Teoro al la enpensiĝinta Aspazio_)

Ne pri ni...

ASPAZIO

Ah, vi estas. Pri Periklo mi pensis, kiu antaŭ momento foriris.

TEORO

Ja grava kunveno, ĉar eĉ maljunuloj rapidas al ĝi.

LEJO

Kaj Elpiniko elrulis sian dikegulon, kiu, ŝajnas, malofte ŝvitas

por la patrujo.

ASPAZIO

La hodiaŭa tago tiel grandiĝos en nia vivo, ke la aliaj estos

kompare kun ĝi nur momentoj. Hodiaŭ Periklo revenos hejmen aŭ la

unua inter la Atenanaj aŭ la lasta.

LEJO

Mi ne timas pri li; kiu regas en Atenoj kiel li?...

ASPAZIO

Li regas per la spirito, elokventeco, sed ne per la estrado. Se li

nur unu fojon en grava afero ne konvinkos la popolon, plej mizera

senfeligisto de brutoj volos lin piedbati senpune. Eh, oni devas

rektiĝi, kvankam la sorto klinas nin... Eksidu. Mi invitis ankaŭ

mian konatulinon el Mileto, Diotimon, kiu antaŭ nelonge venis el

Atenoj.

TEORO

Kaj jam sukcesis ilin ekmuĝigi?

FILEZIO

Kiel oni diras, ŝi estas tre riĉa kaj stranga.

LEJO

Patrinoj murmuretas al la filinoj, ke ŝi estas nemorala, ke ŝi

embuskas la junularon Atenan, ke ŝi inokulas malĉaston.

ASPAZIO

Pri kiu el ni oni ĉi tion ne murmuretis aŭ ne parolis laŭte! Tio

estas ordinara ĉikana ŝpinaĵo, el kiu tiuj noblaj matroninoj

ŝpinas kalumnion kontraŭ ĉiu memstara virino. Laŭ ili fraŭlinoj

devas nur scii forte bati sklavinojn, varmege preĝi al dioj kaj

lerte froti siajn korpojn per bonodoraj oleoj por la estontaj edzoj.

Kaj, se jam fali morale -- tiam sen ia brueto. Diotimo estas vere

riĉa, aroganta, fantaziema sed la purecon de ŝiaj sentoj nenia

malpurigos blasfemo.

DIOTIMO (_enfalas_)

Mi freneziĝos de rido!... Bedaŭru Aspazio... Pardonu -- vi min ne

konas ankoraŭ...

ASPAZIO

Restis al ili nur vin ekvidi -- Teoro, Lejo kaj Filezio.

DIOTIMO

Bedaŭru do vi ĉiuj, ke vi ne vidis la iradon de miaj adorantoj.

Hieraŭ en la teatro eksieĝis min kvaro: unu certigis, ke mi

ekbruligis lian koron en Teboj, kie mi neniam estis, la dua, ke mi

adorigos por mi tutajn Atenojn, la tria, ke mi jam adorigis ilin kaj

la kvara, la plej maljuna, anoncis, ke li jam de longe ĵuris edziĝi

nur je virino el Mileto. Mi permesis al ili viziti min la sekvantan

tagon kaj al la servantino mi ordonis ĉiun enkonduki en alian

ĉambron. La maljuna alvenis plej frue. Ĉu vi permesas peti vin

pri malgranda servo? -- mi demandis, Ordonu -- li respondis flame. Mi

havis klarvidadon, diras mi, kiu min ofte avertas, ke hodiaŭ en la

kunveno de l' popolo Kalio, la edzo de Elpiniko kun la helpo de siaj

multenombraj adeptoj penos sin proklamigi reĝo de Atenoj. Mi petas

do vin, kaŝu en la brustan poŝon tiun ĉi katon, kies la patrino

en mia naska urbo estis oferdonita al Zeŭso kaj kiu forpelas ĉiun

malbonon. Ĵetu ĝin sur la parolejon, kiam tien supreniros Kalio

kaj poste rekaptu ĝin kaj alportu al mi. La maljuna mia adoranto

larĝigis la okulojn, ekbalancis la kapon, sed prenis la katon kaj

iris. Tion ĉi saman mi efikis ĉe la tri aliaj. Ah! kian ili havis

mienon alpremante sub la vestoj la katojn, kiuj miaŭis malespere!

Ne, mi mortos de rido... Kalio volas hodiaŭ ribeligi la popolon

kontraŭ Periklo. Prezentu al vi sur la parolejo tiun ĉi barelon da

fandiĝanta sebo ĉirkaŭita de katoj, kiujn la senfrukta Elpiniko

edukas por li.

ASPAZIO

Vi elmetas vin al danĝero.

DIOTIMO

Kontraŭ kiu?

TEORO

La adorantoj tamen postulos rekompencon.

DIOTIMO

Aspazio: Tragedio en Kvin Aktoj · 第 1 / 8 段