ĈAPITRO V.

Ne rapidu kun via buŝorkaj via koro ne rapidu

elparoli vorton antaŭ Dlo, ĉar Dio estas en la

ĉielo, kaj vi estas sur la tero; tial malmultaj estu

viaj vortoj. Ĉar la sonĝo prezentiĝas

per multe da agado, kaj parolo de malsaĝulo konsistas

el multe da vortoj. Kiam vi faros promeson al Dio, ne

prokrastu ĝin plenumi, ĉar malagrablaj estas

malsatuloj; kion vi promesis, tion plenumu. Pli bone estas,

ke vl ne faru promeson, ol fari promeson kaj ne plenumi. Ne

permesu al via buŝo pekigi vian korpon, kaj ne diru

al la sendito de Dio, ke ĝi estas eraro; kial fari,

ke Dio kolerŭ pro via parolo, kaj ke Li detruu la

faron de viaj manoj? Ĉe multo da sonĝoj kaj

vantaĵoj estas ankaŭ multe da vortoj; sed vi

timu Dion. Se premadon de malriĉulo kaj rompadon de

justeco kaj honesteco vi vidas en lando, ne miru, ĉar

pli alta kontrolas pli altan kaj plej altai ilin

kontrolas. Kaj superecon en ĉio havas tiu lando, en

kiu la reĝo servas al la tero. Kiu amas

arĝenton, tiu ne satiĝos per arĝento,

kaj kiu amas riĉecon, al tiu ĝi ne donos

utilon; ankaŭ tio ĉi estas vantaĵo. Ju

pli estas da havo, des pli multaj estas ĝiaj

konsumantoj; kaj kian profiton havas ĝia mastro krom

vidi ĝin per siaj okuloj? Dolĉa estas la dormo

de laboranto, ĉu li manĝas malmulte aŭ

multe; sed trosateco ne lasas la riĉulon

dormi. Turmentan malbonon mi vidis sub la suno:

riĉecon konservatan por la malutilo de ĝia

propra mastro. Kaj pereas tiu ĉi riĉeco en

malfavoraj cirkonstancoj; naskiĝas filo, kaj li

nenion havas en la mano. Kiel li eliris el la ventro de sia

patrino, tiel nuda li foriras, kiel li venis, kaj nenion li

elportas el sia laboro, kion li povus porti en la mano. Kaj

tio ĉi estas turmenta doloro, ke kiel li venis, tiel

li foriras; kian do profiton li havas de tio, ke li laboras

por la vento? Kaj ĉiujn siajn tagojn li konsumis en

mallumo, en multe da ekscitiĝo, en malsano kaj

malagrablaĵoj! Jen, kion mi vidis bonan, ke estas

bele manĝi kaj trinki kaj ĝui plezurojn de

Ĉiuj siaj laboroj, kiujn homo laboras sub la suno en

la malmultaj tagoj de sia vivo, kiujn donis al li Dio;

ĉar tio estas lia apartenaĵo. Kaj se al iu

homo Dio donis riĉecon kaj havon kaj donis al li la

povon konsumi ilin kaj preni sian parton kaj ĝui

plezuron de siaj laboroj,--tio ĉi estas

dono de Dio. Ĉar ne longe li memoros la tagojn de sia

vivo, Dio donas al li ĝojon de lia koro.

El la Biblio Elektitaj ĉapitroj de la Psalmaro, Sentencoj de Salomono kaj Predikanto · 第 66 / 67 题