Kaj mi returniĝis kaj mi vidis ĉiujn premojn,
kiuj estas farataj sub la suno: kaj jen estas larmoj de
prematoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto; kaj perforteco
de la mano de iliaj premantoj, kaj ne ekzistas por li
konsolanto. Kaj mi trovis, ke la mortintoj, kiuj jam
antaŭ longe mortis, estas pli feliĉaj ol la
vivantoj, kiuj vivas ĝis nun. Kaj pli feliĉa
ol ili ambaŭ estas tiu, kiu ĝis nun ne
ekzistis, kiu ne vidis la malbonajn farojn, kiuj estas
farataj sub la suno. Mi vidis ankaŭ, ke ĉiu
laboro kaj ĉiu akurateco en la faroj estas nur
konkurado de unu kontraŭ alia, kaj ankaŭ tio
ĉi estas vantaĵo kaj
ventaĵo. Malsaĝulo kunmetas siajn manojn kaj
formanĝas sian korpon. Pli bone estas plenmano da
trankvilanimeco, ol ambaŭmano da penado kaj
ventaĵo. Kaj denove mi vidis vantaĵon sub la
suno: jen estas solulo kaj neniun alian li havas, nek filon
nek fraton li havas; kaj tamen ne havas finon lia laborado,
kaj lia okulo ne povas satiĝi de riĉeco; por
kiu do mi laboras kaj senigas mian animon de ĝuado?
Tio ĉi ankaŭ estas vantaĵo kaj malbona
afero. Pli bone estas al du ol al unu, ĉar ili havas
bonan rekompencon por sia laborado. Ĉar se ili
falos, unu levos la alian; sed ve al unu, se li falos, kaj
se ne estas alia, kiu lin levus. Ankaŭ se du
kuŝiĝas, estas al ili varme, sed unu kiel li
varmiĝos? Kaj se iu montros sin pli forta
kontraŭ unu, tiam ambaŭ staros kontraŭ
li; eĉ fadeno triopigita ne baldaŭ
disŝiriĝos. Pli bona estas knabo
malriĉa sed saĝa, ol reĝo maljuna sed
malsaĝa, kiu jam ne povas akiri scion. Iu el
malliberejo eliris kaj fariĝis reĝo, alia por
reĝeco naskiĝis kajtamen estas
malriĉa. Mi vidis, ke ĉiu vivanto iras sub la
suno kun infano: ĝi estas la alia, kiu okupos lian
lokon. Senfina estas la popolo, kiu estis antaŭ ili,
kaj ankaŭ la posteuloj ne ĝojos pri li;
ankaŭ tio ĉi estas vantaĵo kaj
ventaĵo. Gardu vian piedon, kiam vi iros en domon de
Dio, kaj estu preta pli por aŭskultado, ol por
oferdonado de malsaĝuloj; ĉar ili ne scias, ke
ili agas malbone.