ĈAPITRO XII.

Kaj memoru vian Kreinton en la tagoj de via juneco, dum ne

venis ankoraŭ la tagoj de malbono kaj ne venis la

jaroj, pri kiuj vi diros: "mi ne havas plezuron de ili"; dum

ne mallumiĝis la suno, la lumo, la luno kaj la

steloj, kaj ne revenis nuboj post la pluvo. Kiam ektremos

la gardantoj de la domo kaj malfortiĝos la

militantoj, kaj ĉesos mueli la muelantoj, ĉar

estos malmulte da ili, kaj senvidiĝos la rigardantoj

tra la fenestroj; kaj fermitaj estos la pordoj al la strato,

kiam eksilentos la sonado de la muelŝtono; kaj homo

leviĝados laŭ la krio de birdo, kaj

mallaŭtiĝos la sonoj de kantoj: kaj

altaĵojn ili ektimos, kaj sur la vojo aperos teruroj,

kaj ekfloros la migdalarbo kaj peziĝos la grilo, kaj

malaperos deziro: tiam homo foriros en sian eternan domon,

kaj sur la strato marŝos plorantoj; ĝis

disŝiriĝos la arĝenta ĉeneto,

rompiĝos la ora lampeto, rompiĝos la

kruĉo ĉe la fonto kaj falos la rado en la

puton. Kaj la polvo refariĝos tero, kiel ĝi

estis, kaj la spirito reiros al Dio, kiu ĝin

donis. Vanto de vantaĵoĵ diris la Predikanto,

ĉio estas vantaĵo. Krom tio, ke la Predikanto

estis saĝulo, li ankoraŭ instruis scion al la

popolo; li ĉion pesis, esploris kaj verkis multe da

sentencoj. Penis la Predikanto trovi agrablajn parolojn,

kaj li skribis. ĝuste vortojn de vero. La paroloj de

saĝuloj estas kiel akraj pintoj, kaj kiel enbatitaj

najloj estas la vortoj de publikaj parolistoj; ili estas

donitaj de unu paŝtisto. Kaj krom tio, mia filo,

akceptu mian instruon, ke se oni volus verki multajn

librojn, ne estus fino, kaj multe legi lacigas la korpon. Ni

aŭskultu la finon de ĉio: timu Dion kaj

plenumu Liajn ordonojn, ĉar tio ĉi estas

ĉio por la homo. Ĉar ĉiun faron Dio

venigos al juĝo, eĉ ĉion

kaŝitan, ĉu ĝi estas bona aŭ

malbona.

El la Biblio Elektitaj ĉapitroj de la Psalmaro, Sentencoj de Salomono kaj Predikanto · 第 67 / 67 题