ĈAPITRO I

Vortoj de la Predikanto, filo de Davido, reĝo en

Jeruzalemo. Vantaĵo de vantaĵoj, diris, la

Predikanto, vantaĵo de vantaĵoj, ĉio

estas vantaĵo. Kian profiton havas la homo de

ĉiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno?

Generacio foriras kaj generacio venas, kaj la tero restas

eterne. Leviĝas la suno kaj subiras la suno, kaj al

sia loko ĝi rapidas, kaj tie ĝi

leviĝas. Iras al sudo kaj reiras al nordo,

turniĝas, turniĝas en sia irado la vento, kaj

al siaj rondoj revenas la vento. Ĉiuj riveroj iras al

la maro, sed la maro ne pleniĝas; al la loko, al kiu

la riveroj alfluas, ili alfluas ĉiam denove.

Ĉiuj vortoj estas malfortaj, ne povas homo

ĉion eldiri; ne satiĝas la okulo de vidado kaj

ne pleniĝas la orelo de aŭdado. Kio estis, tio

estos, kaj kio estis farata, tio estos farata, kaj ekzistas

nenio nova sub la suno. Ekzistas io, pri kio oni diras:

"Vidu, tio ĉi estas nova"; sed ĝi estis jam en

la eterna tempo, kiu estis antaŭ ni. Ne restis memoro

pri la antaŭuloj; kaj ankaŭ pri la posteuloj,

kiuj estos, ne restos memoro ĉe tiuj, kiuj estos

poste. Mi, Predlkanto, estis reĝo super Izraelo en

Jeruzalemo. Kaj mi decidis en mia koro esplori kaj ekzameni

per la saĝo ĉion, kio fariĝas sub la

ĉielo: tiun ĉi malfacilan okupon Dio donis al

la homidoj, por ke ili sin turmentu per ĝi. Mi vidis

ĉiujn aferojn, kiuj fariĝas sub la suno, kaj

jen, ĉio estas vantaĵo kaj aranĝoj

ventaj. Kurbigitan oni ne povas rerektigi, kaj mankantan oni

ne povas kalkuli. Mi parolis kun mia koro tiele: jen mi

kreskigis kaj multigis en mi sciencon pli ol ĉiuj,

kiuj estis antaŭ mi en Jeruzalemo, kaj mia koro

penetris multon da saĝo kaj scio. Sed kiam mi

dediĉis mian koron, por ekkoni la saĝecon kaj

ekkoni la malsaĝecon kaj sensencecon, mi eksciis, ke

ankaŭ tio ĉi estas entrepreno

venta. Ĉar ĉe multe da saĝeco estas

multe da koleremeco, kaj, kiu plimultigas siajn sciojn,

plimultigas siajn dolorojn.

El la Biblio Elektitaj ĉapitroj de la Psalmaro, Sentencoj de Salomono kaj Predikanto · 第 64 / 67 题