6. Konsciu Lin en ĉiuj viaj vojoj, kaj Li
ĝustigos vian iradon.
7. Ne opiniu vin saĝa, timu Dion kaj deturnu vin de
malbono.
8. Tio ĉi estos saniga por via korpo kaj bona nutro
por viaj ostoj.
9. Faru honoron al Dio el via havo kaj el la
unuavenaĵo de ĉiuj viaj rikoltoj:
10. tiam viaj grenejoj tute pleniĝos kaĵ viaj
vinpremejoj superbordigos junan vinon.
11. La instruon de Dio, ho mia filo, ne malŝatu, kaj
ne deturnu vin, kiam Li faras al vi punon;
12. ĉar kiun Dio amas, tiun Li punas, kaj Li favoras
lin, kiel patro filon.
13. Feliĉa estas la homo, kiu trovis saĝon,
kaj la homo, kiu akiris prudenton;
14. ĉar estas pli bone ĝin aĉeti, ol
aĉeti arĝenton, kaj ĝia
rikoltaĵo estas pli bona, ol pura oro.
15. Ĝi estas pli kara, ol juveloj, kaj nenio, kion vi
povus deziri, povas esti komparata kun ĝi.
16. Longa vivo estas en tia dekstra mano, riĉo kaj
gloro estas en ĝia maldekstra mano.
17. Ĝiaj vojoj estas vojoj agrablaj, kaj ĉiuj
ĝiaj vojetoj estas paco.
18. Ĝi estas arbo de vivo por tiuj, kiuj ĝin
ekkaptis, kaj feliĉaj estas tiuj, kiuj ĝin
posedas.
19. Dio per saĝo fondis la teron, per prudento Li
aranĝis la ĉielon.
20. Per Lia ĉionsciado disiĝis abismoj kaj la
nuboj elverŝas roson.
21. Mia filo! ili ne foriru de viaj okuloj, konservu
klarecon de la kapo kaj prudenton: