1. Mia filo! ne forgesu mian instruon, kaj via koro konservu
miajn ordonojn.
2. Ĉar ili akirigos al vi longan vivon, jarojn de
vivo kaj paco.
3. Favoro kaj vero vin ne forlasos; alligu ilin al via kolo,
skribu ilin sur la tabuletoj de via koro.
4. Kaj vi trovos favoron kaj bonan opinion ĉe Dio kaj
homoj.