22. ili estos vivo por via animo kaj ornamo por via kolo.

23. Tiam vi iros sendanĝere vian vojon kaj via piedo

ne puŝiĝos.

24. Kiam vi kuŝiĝos dormi, vi ne timos, kaj

kiam vi kuŝos, via dormo estos agrabla.

25. Vi ne timos subitan teruron, nek pereigon, kiu povus

veni de malbonuloj.

26. Ĉar Dio estos via helpo kaj gardos vian piedon

kontraŭ reto.

27. Ne rifuzu bonon al la bezonantoj, se via mano havas la

forton por fari.

28. Ne diru al via proksimulo: "iru kaj revenu, kaj

morgaŭ mi donos", se vi havas ĉe vi.

29. Ne pripensu malbonon kontraŭ via proksimulo, kiam

li kun konfido loĝas ĉe vi.

30. Ne malpacu kun iu senkaŭze, se li ne faris al vi

malbonon.

El la Biblio Elektitaj ĉapitroj de la Psalmaro, Sentencoj de Salomono kaj Predikanto · 第 58 / 67 题