11. Bona konscio vin gvidos, prudento vin gardos,

12. por savi vin de la vojo de malbono, de homo, parolanta

kontraŭveraĵon,

13. de tiuj, kiuj forlasas la ĝustan vojon, por iri

la vojojn de mallumo,

14. kiuj ĝojas, kiam ili faras malbonon, trovas

plezuron en la malordo de la malboneco,

15. kies vojoj estas malrektaj kaj la irado

deflankiĝis;

16. por savi vin de fremda edzino,--de edzino ne via, kies

paroloj estas glataj,

17. kiu forlasas la amikon de sia juneco kaj forlasas la

ligon de sia Dio;

18. ĉar ŝia domo kondukas al morto kaj

ŝiaj paŝoj al la inferuloj;

19. ĉiuj kiuj eniras al ŝi, ne revenas, kaj ne

reatingas plu la vojon de la vivo.

20. Ke vi iru la vojon de bonuloj kaj sekvu la

paŝosignojn de piuloj;

21. ĉar la piuloj loĝoŝ sur la tero kaj

la senpekuloj restos sur ĝi;

22. sed la malpiuloj estos ekstermitaj de sur la tero kaj la

maliculoj estos malaperigitaj de tie.

El la Biblio Elektitaj ĉapitroj de la Psalmaro, Sentencoj de Salomono kaj Predikanto · 第 55 / 67 题