ĈAPITRO II

1. Mia filo! se vi akceptos miajn parolojn kaj konservos

ĉe vi miajn ordonojn,

2. ke via orelo atente aŭskultos saĝon kaj

vian koron vi inklinigos al komprenado;

3. se vi vokos la prudenton kaj direktos vian voĉon

al la saĝo.

4. se vi serĉos ĝin kiel arĝenton,

serĉegos kiel trezoron:

5. tiam vi komprenos la timon antaŭ Dio kaj vi akiros

konadon de Dio.

6. Ĉar Dio donas ŝagon; el Lia buŝo

venas scio kaj kompreno.

7. Li havas helpon por la vefemuloj, Li estas ŝildo

por tiuj, kiuj vivas pie.

8. Li gardas la iradon de la juŝto kaj zorgas pri la

vojo de Siaj piuloj.

9. Tiam vi komprenos veremon kaj juston kaj pion kaj

ĉiun bonan vojon.

10. Ĉar saĝo venos en vian koron kaj scio

estos agrabla por via animo.

El la Biblio Elektitaj ĉapitroj de la Psalmaro, Sentencoj de Salomono kaj Predikanto · 第 54 / 67 题