PSALMO CIII.

1. De Davido. Benu, mia animo, Dion kaj mia tuta

internaĵo Lian sanktan nomon.

2. Benu, mia animo, Dion kaj ne forgesu ĉiujn Liajn

bonfarojn.

3. Li pardonas ĉiujn viajn pekojn,--Li sanigas

ĉiujn viajn malsanojn;

4. Li savas de la tombo vian vivon, Li kronas vin per boneco

kaj favorkoreco;

5. Li satigas per bonaĵoj la tempon de via vivo, ke

via juneco renoviĝas kiel ĉe aglo.

6. Dio faras justecon kaj juĝon al ĉiuj

prematoj.

7. Li sciigis Siajn vojojn al Moseo, Siajn farojn al la

Izraelidoj.

8. Favorkofa kaj kompatema estas Dio, longetolerema kaj tre

bona.

El la Biblio Elektitaj ĉapitroj de la Psalmaro, Sentencoj de Salomono kaj Predikanto · 第 34 / 67 题