10. Ne laŭ niaj pekoj Li agis kun ni, kaj ne
laŭ niaj krimoi Li redonis al ni.
11. Ĉar kiel alte estas la ĉielo super la
tero, tiel granda estas Lia boneco por tiuj, kiuj Lin timas.
12. Kiel malproksime estas la oriento de la okcidento, tiel
Li malproksimigis de ni niajn pekojn.
13. Kiel patro korfavoras filojn, tiel Dio korfavoris tiujn,
kiuj Lin timas.
14. Ĉar Li scias nian esencon, Li memoras, ke ni
estas polvo.
15. La tagoj de homo estas kiel herbo; kiel floro de kampo,
tiel li floras.
16. Pasos super ĝi vento, kaj ĝi jam ne
ekzistas, kaj ĝia loko ĝin jam ne rekonas.
17. Sed la boneco de Dio daŭras eterne al tiuj, kiuj
Lin timas, kaj Lia bonfaremeco iras ĝis la pranepoj,
18. kiuj observas Lian interligon kaj memoras Liajn ordonojn
por ilin plenumi.
19. Dio en la ĉielo starigis Sian tronon, kaj Lia
reĝeco regas ĉion.
20. Benu Dion Liaj anĝeloj, potencaj per sia forto,
kiuj plenumas Lian vorton, por ke oni obeu la voĉon
de Lia vorto.
21. Benu Dion ĉiuj Liaj ĉirkaŭantoj,
Liaj servantoj, kiuj plenumas Lian volon.
22. Benu Dion ĉiuj Liaj kreitaĵoj en
ĉiuj lokoj de Lia regado. Benu, mia animo, Dion.