1. Dio reĝas: tremas la popoloj; Li sidas sur
keruboj, ŝanceliĝas la tero.
2. Dio estas granda en Ciono, kaj Li estas alte super
ĉiuj popoloj.
3. Oni gloru Vian grandan kaj timindan nomon: Li estas
sankta.
4. Kaj la forton de la reĝo, kiu amas justecon, Vi
fortikigis en praveco; juĝon kaj justecon en Jakobo
Vi aranŝis.
5. Altigu la Eternulon, nian Dion, kaj kliniĝu
antaŭ la benketo de Liaj piedoj; Li estas sankta.
6. Moseo kaj Aarono estas inter Liaj pastroj, kaj Samuelo
estas inter tiuj, kiuj vokas Lian nomon; ili vokis al Dio,
kaj Li ilin aŭskultis.
7. El nuba kolono Li parolis al ili; ili observis Liajn
regulojn kaj la leĝon, kiun Li donis al ili.
8. Eternulo, nia Dio, Vi ilin aŭskultis; Vi estis por
ili Dio pardonanta kaj venĝanto por iliaj faroj.
9. Altigu la Eternulon, nian Dion, kaj kliniĝu
antaŭ Lia sankta monto; ĉar sankta estas la
Eternulo, nia Dio.