2. Kantu al Dio, gloru Lian nomon, proklamu de tago al tago
Lian savon.
3. Rakontu inter la popoloj Lian gloron inter ĉiuj
gentoj Liajn miraklojn.
4. Ĉar Dio estas granda kaj tre glorinda, Li estas
terura por ĉiuj dioj.
5. Ĉar ĉiuj dioj de la popoloj estas idoloj,
sed Dio kreis la ĉielon.
6. Gloro kaj majesto estas antaŭ Li, forto kaj beleco
estas en Lia sanktejo.
7. Tributu al Dio, familioj de la popoloj; tributu al Dio
gloron kaj potencon.
8. Tributu al Dio honoron de Lia nomo, alportu donacon kaj
venu en Liajn kortojn.
9. Kliniĝu al Dio en sankta respekto; tremu
antaŭ Li la tuta tero.
10. Diru inter la popoloi: Dio reĝas, kaj Li
fortikigis la mondon, ke ĝi ne
ŝanceliĝu; Li juĝas la popolojn en
justeco.
11. Ĝoju la ĉielo kaj estu gaja la tero, bruu
la maro kaj ĉio, kio ĝin plenigas.
12. Ĝoju la kampo ka] ĉio, kio estas sur
ĝi; tiam kantu ĉiuj arboj de la arbaro.
13. antaŭ Dio, ĉar Li venas, ĉar Li
venas, por juĝi la teron; Li juĝos la mondon
kun justeco kaj la popolojn kun Sia fideleco.