6. Kaj Li aperigos vian pravec*on kiel lumon kaj vian
justecon kiel tagmezon.
7. Silentu antaŭ Dio kaj esperu al Li; ne
incitiĝu, kiam sukcesas homo, kiu plenumas malbonajn
intencojn.
8. Detenu vin de kolero kaj forlasu furiozon, ne
incitiĝu, ke vi ne faru malbonon.
9. Ĉar malbonfarantoj ekstermiĝos, kaj la
esperantaj al Dio heredos la teron.
10. Ankoraŭ malmulte da tempo pasos, kaj la malpiulo
plu ne ekzistos,--vi rigardos lian lokon, kaj li
ne estos.
11. Kaj la humiluloj heredos la teron kaj ĝuos
grandan pacon.
12. Malvirtulo malbonintencas kontraŭ virtulo kaj
frapas kontraŭ li per siaj dentoj.
13. Sed Dio ridas pri li, ĉar Li vidas, ke venas lia
tago.
14. Glavon nudigas la malvirtuloj kaj streĉas sian
pafarkon, por faligi mizerulon kaj malriĉulon, kaj
buĉi virtulon.
15. Ilia glavo trafos en ilian koron, kaj iliaj pafarkoj
rompiĝos.
16. Pli bona estas la malmulto, kiun havas virtulo, ol la
granda havo de multaj malpiuloj.
17. Ĉar la brakoj de malpiuloj rompiĝas, sed
la virtulojn Dio subtenas.
18. Dio scias la tagojn de la virtuloj, kaj ilia havo restos
eterne.
19. Ili ne estos hontigitaj en tempo malbona, kaj en tagoj
de malsato ili estos sataj.
20. Sed la malvirtuloj pereos, kaj la malamikoj de Dio
malaperos kiel roso de la herbejoj, malaperos kiel fumo.
21. Malpiulo prunteprenas kaj ne pagas, sed piulo korfavoras
kaj donas.
22. Ĉar Liaj benitoj heredos la teron, kaj Liaj
malbenitoj ekstermiĝos.
23. De Dio fortikiĝas la paŝoj de virta homo,
kaj lia vojo plaĉas al Li.
24. Falante, li ne estos forĵetita, ĉar Dio
subtenos lian manon.
25. Mi estis juna, kaj mi maljuniĝis, kaj mi ne vidis
virtulon forlasita kaj liajn infanojn petantaj panon.
26. Ĉiutage li korfavoras kaj pruntedonas, kaj liaj
infanoj estos benitaj.
27. Forturniĝu de malbono kaj faru bonon, kaj vi
vivos eterne.
28. Ĉar Dio amas justecon kaj ne forlasas Siajn
fidelulojn; ĉiam ili estos gardataj; sed la semo de
la malpiuloj estos ekstermita.
29. La virtuloj heredos la teron kaj loĝos sur
ĝi eterne.
30. La buŝo de virtulo parolas saĝon, kaj lia
lango diras justecon.
31. La ordonoj de lia Dio estas en lia koro, liaj
paŝoj ne ŝanceliĝas.