1. De Davido. Ne incitiĝu pro la malvirtuloj, ne
enviu tiujn, kiuj agas maljuste.
2. Ĉar simile al herbo ili rapide dehakiĝas,
kaj kiel verda vegetaĵo ili forvelkas.
3. Fidu Dion kaj faru bonon; loĝu sur la tero kaj
konservu honestecon.
4. Serĉu plezuron ĉe Dio, kaj Li plenumos la
dezirojn de via koro.