33. Sed Dio ne lasos lin en liaj manoj kaj ne kondamnos lin,
kiam li estos juĝata.
34. Esperu al Dio kaj tenu vin je Lia vojo, kaj Li altigos
vin, ke vi heredu la teron; vi vidos la ekstermon de la
malvirtuloj.
35. Mi vidis malpiulon, kiu estis spitema kaj tenis sin
larĝe, kiel sukplena multebranĉa arbo;
36. sed apenaŭ oni pasis, li jam ne ekzistis; kaj mi
serĉis lin, kaj li jam ne estis trovebla.
37. Konservu senkulpecon kaj celu veron, ĉar
estontecon havas homo pacema;
38. sed la krimuloj ĉiuj estos ekstermitaj, la
estonteco de la malpiuloj pereos.
39. La virtuloj havas helpon de Dio; Li estas ilia forto en
tempo de mizero.
40. Kaj Li ilin helpos kaj savos, Li savos ilin de
malbonuloj kaj helpos ilin, ĉar ili fidas Lin.