4. Gloru Dion kun mi, kaj ni altigu kune Lian nomon.

5. Mi serĉis Dion, kaj Li respondis al mi, kaj de

ĉiuj miaj danĝeroj Li savis min.

6. Kiuj rigardas al Li ricevas lumon, kaj ilia vizaĝo

ne kovriĝos per honto.

7. Jen tiu ĉi mizerulo vokis, kaj Dio aŭdis,

kaj de ĉiuj liaj mizeroj Li savis lin.

8. Anĝelo de Dio postenas ĉirkaŭ tiuj,

kiuj Lin timas, kaj li ilin savas.

9. Provu kaj vidu, kiel bona estas Dio; feliĉa estas

la homo, kiu Lin fidas.

10. Timu Dion, Liaj sanktuloj, ĉar nenio mankas al

tiuj, kiuj Lin timas.

11. Leonoj estas senhavaj kaj malsataj, sed kiuj

serĉas Dion, havas mankon en nenia bono.

12. Venu, infanoj, aŭskultu min, pri timo

antaŭ Dio mi vin instruos.

13. Kiu ajn vi estas, homo, kiu deziras vivon kaj amas

multajn kaj bonajn tagojn,

14. gardu vian langon kontraŭ malbono kaj vian

buŝon kontraŭ mensoga parolo;

15. dekliniĝu de malbono kaj faru bonon, serĉu

pacon kaj ĉasu ĝin.

16. La okuloj de Dio estas turnitaj al la piuloj, kaj Liaj

oreloj al iliaj krioj.

17. La vizaĝo de Dio estas kontraŭ tiuj, kiuj

faras malbonon, por ekstermi de la tero la memoron pri ili.

18. Tiuj krias, kaj Dio aŭdas kaj de ĉiuj

iliaj mizeroj Li ilin savas.

19. Proksima estas Dio al tiuj, kies koro estas rompita, kaj

la spirite suferantajn Li helpas.

20. Multaj estas la suferoj de piulo, sed de ĉiuj Dio

lin savas.

21. Li gardas ĉiujn liajn ostojn, eĉ unu el

ili ne rompiĝos.

22. La malbonulon mortigos la malbono, kaj la malamantoj de

piulo pereos.

23. Dio liberigas la animon de Siaj sklavoj, kaj ne pereos

ĉiuj, kiuj Lin fidas.

El la Biblio Elektitaj ĉapitroj de la Psalmaro, Sentencoj de Salomono kaj Predikanto · 第 14 / 67 题