1. De Davido. Dio estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas
timi? Dio estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri?
2. Kiam alproksimiĝos al mi malbonfarantoj, por
manĝi mian karnon, miaj kontraŭuloj kaj
malamikoj,--ili surpuŝiĝos kaj falos.
3. Se elpaŝos kontraŭ min armeo, mia koro ne
ektimos; se leviĝos kontraŭ min milito,
ankaŭ tiam mi havos fidon.
4. Nur unu aferon mi petas de Dio, nur tion mi deziras, ke
mi restu en la domo de Dio en la daŭro de mia tuta
vivo, por rigardi la ĉarmon de Dio, admiri Lian
templon.
5. Ĉar Li kovros min en Sia kabano en la tago de
malbono, Li kaŝos min en kaŝita loko de Sia
tendo, sur rokon Li levos min.
6. Kaj nun leviĝos mia kapo super miajn malamikojn,
kiuj min ĉirkaŭas, kaj mi oferfaros en Lia
tendo oferojn de danko, mi kantos kaj gloros Dion.
7. Aŭskultu, ho Dio, mian voĉon, kiam mi
vokas, korfavoru min kaj respondu al mi.
8. De Vi diras al mi mia koro: serĉu mian
vizaĝon; Vian vizaĝon, ho Dio, mi
serĉas.
9. Ne kaŝu Vian vizaĝon antaŭ mi, ne
forpuŝu en kolero Vian sklavon; Vi estis mia helpo,
ne forpuŝu kaj ne forlasu min, Dio, mia savo.
10. Ĉar mia patro kaj mia patrino min forlasis, sed
Dio min akceptis.
11. Instruu al mi, Dio, Vian vojon kaj konduku min sur
ĝusta irejo, spite miajn malamikojn.
12. Ne fordonu min al la volo de miaj premantoj, ĉar
stariĝis kontraŭ mi falsaj atestantoj, plenaj
de rabemeco,
13. ke mi ne esperu vidi la bonecon de Dio en la lando de
vivantoj.
14. Esperu al Dio, tenu vin forte, forta estu via koro, kaj
esperu al Dio.