PSALMO XXIV.

1. Psalmo de Davido. Al Dio apartenas la tero kaj

ĉio, kio ĝin plenigas, la mondo kaj

ĉiuj ĝiaj loĝantoj.

2. Ĉar Li apud la maroj ĝin fondis kaj apud la

riveroj ĝin fortikigis.

3. Kiu leviĝos sur la monton de Dio, kaj kiu staros

sur Lia sankta loko?

4. Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, kiu ne

fordonis sian animon al malvero kaj ne ĵuras trompe.

5. Li ricevos benon de Dio kaj bonfarojn de la Plejalta, lia

savanto.

6. Tio estas la gento de Liaj adorantoj, de la

serĉantoj de Via vizaĝo, Dio de Jakobo.--Sela.

7. Levu, pordegoj*, viajn kapojn, kaj leviĝu, pordoj

de la mondo, por ke eniru la reĝo de gloro.

8. Kiu estas tiu reĝo de gloro? Dio la forta kaj

potenca, Dio la potenculo de milito.

9. Levu, pordegoj viajn kapojn, kaj leviĝu, pordoj de

la mondo, por ke eniru la reĝo de gloro.

10. Kiu estas tiu reĝo de gloro? Dio Cebaot, Li estas

la reĝo de gloro.--Sela.

El la Biblio Elektitaj ĉapitroj de la Psalmaro, Sentencoj de Salomono kaj Predikanto · 第 10 / 67 题