1. Instruo de Davido. Feliĉa estas tiu, kies krimo
estas pardonita, kies peko estas kovrita.
2. Feliĉa estas la homo, al kiu Dio ne kalkulas lian
kulpon kaj en kies spirito estas nenia malvero.
3. Kiam mi silentis, senfortiĝis miaj ostoj de mia
ĉiutaga ploregado.
4. Ĉar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano; la
freŝecon de miaj sukoj anstataŭis sekeco de
somero.--Sela.
5. Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne
kaŝis; mi diris: mi konfesos miajn krimojn al Dio;
kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko.--Sela.
6. Pro tio preĝu antaŭ Vi ĉiu piulo en
la ĝusta tempo, por ke ĉe la
disverŝiĝo de grandaj akvoj ili lin ne atingu.
7. Vi estas mia ŝirmo; kontraŭ sufero Vi min
gardos, per ĝojoj de savo Vi min
ĉirkaŭos.--Sela.
8. Mi prudentigos vin kaj montros al vi la vojon, kiun vi
devas iri; kun konsiloj mi direktos sur vin mian okulon.
9. Ne estu kiel ĉevalo, kiel senprudenta mulo, al
kiuj oni devas kateni la bufon per brido kaj buŝpeco,
kiam ili ne iras al vi.
10. Multajn frapojn havas la malpiulo, sed kiu
fidas Dion, tiun ĉirkaŭas favoro.
11. Ĝoju pro Dio, kaj gaju, justuloj, kaj triumfu
ĉiuj, kiuj havas pian koron!