1. Psalmo de Davido. Dio estas mia paŝtisto, mi
mankon ne havos.
2. Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, apud trankvilaj
akvoj Li kondukas min.
3. Li kvietigas mian animon, Li kondukas min laŭ vojo
de la vero, pro Sia nomo.
4. Eĉ kiam mi iros tra valo de mallumo, mi ne timos
malbonon, ĉar Vi estas kun mi; Via bastono kaj
apogiĝilo trankviligos min.
5. Vi kovras por mi tablon antaŭ miaj malamikoj; Vi
grasigis per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita.
6. Nur bono kaj favoro sekvos min en la daŭro de mia
tŭta vivo, kaj mi restos en la domo de Dio multajn
jarojn.