1. Al la ĥorestro. Psalmo de Davido.

2. La ĉieloj rakontas la gloron de Dio, kaj la farojn

de Liaj manoj raportas la ĉiela firmaĵo.

3. Tago al tago transdonas diron, kaj nokto al nokto faras

sciigon.

4. Sen parolo kaj sen vortoj; oni ne aŭdas ilian

voĉon.

5. Tra la tuta mondo iras ilia ordono, kaj ĝis la

fino de la universo iras iliaj vortoj; por la suno Li

aranĝis tendon inter ili.

6. Kaj ĝi eliras kiel fianĉo el sia baldakeno,

ĝojas kiel heroo, trakuranta sian vojon.

7. Sur unu rando de la ĉielo estas ĝia

leviĝo, kaj ĝia rondiro estas ĝis aliaj

randoj, kaj nenio kaŝiĝas antaŭ

ĝia varmego.

8. La instruo de Dio estas perfekta, ĝojigas la

animon; la atesto de Dio estas certa, ĝi

saĝigas sensaĝulon.

9. La ordonoj de Dio estas justaj, ĝojigas la koron;

la ordondiro de Dio estas klara, faras lumon antaŭ la

okuloj.

10. La instruo de Dio estas pura, restas eterne; la

juĝoj de Dio estas veraj, kaj ĉiuj estas

justaj.

11. Ili estas pli dezirindaj, ol oro kaj ol multe da plej

pura oro; ili estas pli dolĉaj, ol mielo kaj

ĉelaraj mielgutoj.

12. Ankaŭ Via sklavo instruiĝis per ili; kiu

ilin observas, havas grandan rekompencon.

13. Kiu scias siajn erarojn? Purigi min de eraroj

kaŝitaj.

14. Ankaŭ de intencaj eraroj detenu Vian sklavon, ke

ili ne regu super mi. Tiam mi estos perfekta kaj pura de

granda peko.

15. Akceptu favore la vortojn el mia buŝo kaj la

parolon de mia koro antaŭ Vi, ho Dio, mia protektanto

kaj mia savanto.

El la Biblio Elektitaj ĉapitroj de la Psalmaro, Sentencoj de Salomono kaj Predikanto · 第 8 / 67 题