La okazo cxe la fenestro

Okazis unu dimancxon, kiam S-ro Utterson promenadis

kiel kutime kun S-ro Enfield, ke ilia vojo kondukis denove

tra la flankstrato; kaj ke ambaux, veninte gxis la

pordo, haltis por gxin rigardi.

--Nu, diris Enfield, almenaux tiu afero estas

finita. Ni neniam vidos plu S-ron Hyde.

--Mi esperas ke ne, diris Utterson, cxu mi iam diris

al vi, ke mi foje vidis lin kaj partoprenis vian senton de

antipatio?

--Estis neeble fari unu, ne farante la alian, respondis

Enfield, kaj, rilate al tio, kia malsagxulo vi sendube

jugxis min, cxar mi ne sciis, ke tiu cxi estis

posta enirejo al la domo de D-ro Jekyll! Vi estis parte

kulpa, ke mi eltrovis tion ecx tiam, kiam mi ja gxin

faris.

--Vi do eltrovis, cxu? diris Utterson, sed se tiel

estas, ni povas eniri en la korton kaj rigardi la

fenestrojn. Verdire, mi estas maltrankvila pri la kompatinda

Jekyll; kaj mi sentas, kvazaux la cxeesto de amiko,

ecx ekstere, povus fari al li bonon.

La korto estis tre malvarmeta kaj iomete malseka, kaj

plena de antauxtempa krepusko, kvankam la cxielo

mem, alta supre, estis ankoraux hela de la sunsubira

lumo. La meza fenestro el la tri estis duone malfermita;

kaj, sidantan tute proksime de gxi, gxuantan la

aeron kun senlima malgajeco de mieno, kvazaux iu

senkonsola malliberulo, Utterson vidis D-ron Jekyll.

--Kio! Jekyll! li ekkriis, mi esperas, ke vi pli bone

fartas.

--Mi estas en tre malbona stato, Utterson, respondis la

doktoro senespere; tre malbona. Tio ne dauxros longe,

dankon al Dio.

--Vi restas tro multe en la domo, diris la legxisto.

Vi devus esti ekstere, vipante la sangiradon, kiel S-ro

Enfield kaj mi. CXi tiu estas mia kuzo--S-ro Enfield--D-ro

Jekyll. Venu do; prenu vian cxapelon kaj faru kun ni

viglan promenadon.

--Vi estas tre bona, ekgxemis la alia, mi tre

sxatus tion; sed ne, ne, ne, estas tute neeble; mi ne

kuragxas. Sed vere, Utterson, mi tre gxojas vin

vidi; estas ja granda plezuro. Mi volus peti, ke vi kaj S-ro

Enfield suprenvenu, sed la loko ja ne estas en deca stato.

--Nu, do, diris la legxisto bonkore, ni ne povos pli

bone fari, ol resti tie cxi kaj paroli kun vi de kie ni

estas.

--Tiun proponon mi jxus estis riskonta, respondis la

doktoro kun rideto. Sed apenaux la parolo eliris el lia

busxo, la rideto estis forfrapita el lia vizagxo kaj

sekvita de esprimo tiel profundege terura kaj malespera, ke

gxi glaciigis la sangon mem al la du sinjoroj

malsupre. Ili gxin vidis nur dum momento, cxar la

fenestro estis rapidege malsuprentirita; sed la ekvido

suficxis, kaj ili sin turnis kaj forlasis la korton sen

vorto. Silente, ankaux, ili trairis la flankstraton, kaj

nur veninte en apudan straton, turnis S-ro Utterson por

rigardi sian kunulon. Ili estis ambaux palaj, kaj estis

respondo de terurego en iliaj okuloj.

--Dio nin pardonu! Dio nin pardonu! diris S-ro Utterson.

Sed S-ro Enfield nur seriozege skuis la kapon, kaj denove

antauxen iris silente.

Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde · 第 10 / 17 题