La rimarkinda okazo pri Doktoro Lanyon

La tempo pasadis; miloj da funtoj sterlingaj estis

proponitaj kiel rekompenco, cxar la morto de Sir Danvers

ofendis kiel publika malfelicxo, sed S-ro Hyde estis

malaperinta el la sciado de la polico kvazaux li neniam

ekzistis. Oni ja elfosis multon pri lia estinta vivado, kaj

cxio estis malbonfama; rakontoj elsaltis pri lia

krueleco tiom senkompatema kiom perforta; pri lia malnobla

vivado, pri liaj strangaj kunuloj, pri la malamo, kiu

sxajnis cxirkauxi lian karieron; sed pri lia

nuntempa kasxejo, ne ecx murmureto. De l' tempo,

kiam li forlasis la domon en Soho, la matenon de la mortigo,

li simple malaperis; kaj iom post iom, kun la pasado de la

tempo, S-ro Utterson komencis perdi la unuan varmegecon de

sia timo kaj pli kvietigxi en si mem. La morto de Sir

Danvers estis liaopinie pli ol kompensita per la malapero de

S-ro Hyde. Jam kiam tiu malbona influo estis forigita, nova

vivo komencigxis por Doktoro Jekyll. Li elvenis el sia

soleco, renovigis rilatojn kun siaj amikoj, farigxis

denove ilia familiara gasto kaj regalanto; kaj, kvankam li

estis cxiam konita kiel bonfaranto, li nun estis ne

malpli fama pro sia pieco. Li estis tre okupata, li estis

multe en la libera aero, li faris la bonon; lia vizagxo

sxajnis malfermigxi kaj pliheligxi, kvazaux

pro interna konscio de servofarado; kaj dum pli ol du

monatoj la doktoro vivis en paco.

La 8-an de januaro, Utterson estis mangxinta cxe

la doktoro kun malgranda invititaro; Lanyon cxeestis;

kaj la vizagxo de la mastro rigardis de unu al la alia

kiel en la pasintaj tagoj, kiam la trio estis nedisigeblaj

amikoj.

La 12-an, kaj ree la 14-an, la pordo restis fermita

kontraux la legxisto.

--La doktoro ne povas forlasi la domon, Poole diris, kaj

li akceptas neniun.

La 15-an, li ree provis kaj ree estis rifuzita; kaj,

kutiminte dum la lastaj du monatoj vidi sian amikon jam

preskaux cxiutage, li trovis cxi tiun revenon al

la soleco iom peza sur sia animo. La kvinan nokton, li

invitis Guest vespermangxi kun li, kaj, la sesan, li

iris al D-ro Lanyon.

Tie almenaux oni ne rifuzis enlasi lin; sed enirante,

li estis terurita pro la sxangxo okazinta en la

mieno de la doktoro. Mortordono estis legeble skribita sur

lia vizagxo. La iama rozkolora vizagxo estis

paligxinta; la karno konsumigxis; li estis videble

pli senhara kaj pli maljuna; kaj, tamen, ne estis tiom tiuj

signoj de rapidega fizika disfalo, kiuj altiris la

observadon de la legxisto, kiom rigardo el la okulo kaj

eco de maniero, kiuj sxajnis atesti pri ia profunde

kusxanta teruro de la mento. Ne versxajne estis, ke

la doktoro timas la morton; kaj tion tamen Utterson estis

tentata suspekti.

--Jes, li pensis, li estas kuracisto, li sendube konas

sian propran staton, kaj scias, ke liaj tagoj estas

kalkulitaj; kaj la scio estas pli, ol li povas toleri.

Kaj tamen, kiam Utterson parolis pri lia malsana aspekto,

estis kun sxajno de granda firmeco, ke Lanyon deklaris

sin kondamnita al la morto.

--Min trafis granda sxoko, li diris, kaj mi neniam

resanigxos. Estas afero nur de semajnoj. Nu, la vivado

estis agrabla; mi sxatis gxin, jes, sinjoro, mi

kutimis gxin sxati. Mi foje pensas, ke se ni scius

cxion, ni pli gxojus foriri.

--Jekyll estas ankaux malsana, diris Utterson,

cxu vi vidis lin?

Sed la vizagxo de Lanyon sxangxigxis, kaj

li levis tremantan manon.

--Mi volas nek vidi nek auxdi plu pri D-ro Jekyll,

li diris per lauxta sxancelata vocxo. Kun tiu

persono mi ne rilatos plu, kaj mi petas, ke vi evitu

cxian aludon al iu, kiun mi konsideras mortinta.

--Tut, tut! diris S-ro Utterson. Kaj tiam, post longa

pauxzo:

--CXu mi ne povas fari ion? li demandis, ni estas

tri tre malnovaj amikoj, Lanyon; ni ne vivados suficxe

longe, por fari aliajn.

--Nenio estas farebla, respondis Lanyon, demandu al li

mem.

--Li ne volas akcepti min, diris la legxisto.

--Tio min ne surprizas, estis la respondo. Iam,

Utterson, kiam mi estos mortinta, vi eble sciigxos pri

la praveco kaj malpraveco de cxi tiu afero. Mi ne povas

diri. Kaj dume, se vi povas sidadi kun mi kaj paroladi pri

aliaj aferoj, pro Dio restu kaj tiel faru; sed, se vi ne

povas eviti tiun malbenitan temon, je la nomo de Dio foriru,

cxar tion mi ne povas elporti.

Alveninte hejmen, Utterson tuj sidigxis kaj skribis

al Jekyll, plendante pri sia eksigo de lia domo, kaj

demandante la kauxzon de cxi tiu malfelicxa

disigxo rilate Lanyon; kaj la morgauxa tago alportis

al li longan respondon, jen tre kortusxante verkitan,

jen kun senco mallume mistera. La malpaco kun Lanyon estis

nekuracebla.

--Mi ne kulpigas mian malnovan amikon, Jekyll skribis,

sed mi partoprenas lian opinion, ke ni devas neniam revidi

unu la alian. Mi intencas de nun vivadi en ekstrema soleco;

vi devos ne esti surprizata, nek dubi pri mia amikeco, se

mia pordo estos ofte fermata ecx kontraux vin. Vi

devos toleri, ke mi iradu laux mia propra malluma vojo.

Mi faligis sur min punon kaj dangxeron, kiujn mi ne

povas nomi. Se mi estas la cxefa el pekintoj, mi estas

ankaux la cxefa el suferantoj. Mi ne povis pensi, ke

tiu cxi tero havas lokon por suferoj kaj teruroj tiel

animsxancelantaj; kaj por malpezigi tiun cxi

fatalon, vi povas fari nur cxi tion: respekti mian

silentadon.

Utterson miregis; la malbona influo de Hyde estis

fortirita, la doktoro jam revenis al siaj kutimaj taskoj kaj

amikoj; antaux unu semajno, la estonteco estis ridetanta

kun cxia promeso pri gaja kaj estimata maljuneco; kaj,

jen, subite, amikeco kaj paco de animo, kaj la tuta vojiro

de lia vivo ruinigxis. Tiel granda kaj

neantauxpensita sxangxo montris al frenezeco;

sed laux la tenigxo kaj paroloj de Lanyon, devas

ekzisti por gxi kauxzo pli profunda.

Semajnon post tio D-ro Lanyon enlitigxis, kaj

antaux ol pasis dekkvar tagoj li mortis. La nokton post

la enterigo, cxe kiu li estis dolore kortusxita,

Utterson sxlosis la pordon de sia privata oficejo, kaj

sidante tie en la lumo de malgaja kandelo li eltiris kaj

metis antaux sin koverton adresitan per la mano kaj

sigelitan per la sigelilo de sia mortinta amiko. <<PRIVATA:

por la manoj de J. G. Utterson SOLA, kaj en la okazo de lia

antauxmorto, detruota nelegite>>, tiel gxi

estis emfaze surskribita; kaj la legxisto timegis

rigardi la enhavon.

--Mi hodiaux enterigis jam unu amikon, li pensis,

kion fari, se cxi tio kostos al mi alian?

Kaj poste li kondamnis la timon kiel nelojalecon, kaj

rompis la sigelon. Interne trovigxis alia enmetajxo,

ankaux sigelita, kaj signita sur la koverto jene:

<<Malfermota nur post la morto aux malapero de Doktoro

Henry Jekyll.>> Utterson ne povis fidi siajn okulojn. Jes,

la vorto estis ja malapero; kaj tie cxi denove,

kiel en la freneza testamento, kiun li antaux longe

redonis al gxia auxtoro, jen denove estis kunligitaj

la ideo de malapero kaj la nomo de Harry Jekyll. Sed en la

testamento, tiu ideo naskigxis el la fisugestio de la

viro Hyde; gxi estis metita tien laux celo nur tro

evidenta kaj terura. Sed skribita de la mano de Lanyon, kion

gxi povas signifi? Kreskis en la administranto granda

scivolo, malatenti la malpermeson kaj tuj esplori gxis

la fundo tiujn misterojn; sed la profesia honoro kaj

fideleco al lia mortinta amiko estis severaj devoj; kaj la

pako kusxis en la plej interna angulo de lia privata

forta kofro.

Tamen, forsxovi la scivolecon ne estas gxin

venki, kaj oni povas dubi, cxu de tiu tago antauxen

Utterson deziris la kunestadon de sia amiko kun tiom da

fervoro. Li pensis pri li bonkore, sed liaj pensoj estis

maltrankvilaj kaj plenaj de timo. Li ja iris viziti lian

domon; sed eble estis por li malembaraso, ke oni malpermesis

al li la eniron; eble, en sia koro, li preferis paroli kun

Poole sur la sojlo, cxirkauxate de la aero kaj la

sonoj de l' malfermita urbo, ol esti tralasita en tiun

domon de propravola sklaveco por sidadi kaj paroli kun

gxia nepenetrebla enfermita ermito. Poole ja havis

neniun agrablan novajxon por komuniki. La doktoro,

sxajnis, nun pli ol iam enfermis sin en la kabineto

super la laboratorio, kie li ecx kelkafoje dormis; li

estis malgaja, farigxis tre silenta; li ne legis;

sxajnis, kvazaux io absorbas lian menton. Utterson

tiel kutimigxis la cxiaman samecon de tiuj raportoj,

ke li iom post iom maloftigis siajn vizitojn.

Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde · 第 9 / 17 题