La lasta nokto

S-ro Utterson sidis apud la fajro unu vesperon post la

vespermangxo, kiam li estis mirigita ricevi viziton de

Poole.

--Dio min benu, Poole, kio kondukas vin cxi tien? li

ekkriis, kaj poste, rigardinte lin duan fojon, kio estas? li

aldonis, cxu la doktoro estas malsana?

--S-ro Utterson, diris la viro, io malbona okazas.

--Sidigxu, kaj jen glaso da vino por vi, diris la

legxisto. Nun, ne rapidu, kaj diru al mi klare tion,

kion vi deziras.

--Vi konas la kutimojn de la doktoro, sinjoro, respondis

Poole, kaj vi scias, kiel li sin enfermadas. Nu, li estas

ree enfermita en sia kabineto; kaj la afero al mi ne

placxas, sinjoro,--mi mortu, se gxi al mi

placxas! Sinjoro Utterson, mi ion timas!

--Nu, mia brava, diris la legxisto, klarigu plene.

Kion ja vi timas?

--De preskaux unu semajno mi ion timas, respondis

Poole, obstine malatentante la demandon, kaj mi ne povas

elporti tion plu.

Lia mieno plene konfirmis liajn parolojn; lia maniero

estis sxangxita; kaj krom en la momento kiam li

anoncis sian teruron, li ne ecx unufoje rigardis la

legxiston rekte en la vizagxon. Ecx nun li

ankoraux sidis kun la glaso da vino negustumita sur sia

genuo, la okuloj direktitaj al angulo de la planko.

--Mi ne povas elporti tion plu, li rediris.

--Nu, diris la legxisto, mi vidas, ke vi ja havas

iun bonan motivon, Poole; mi komprenas, ke okazas io grave

maltrankviliga. Penu diri al mi, kio estas.

--Mi pensas, ke efektivigxis ia krimajxo, diris

Poole rauxke.

--Krimajxo! ekkriis la legxisto, multe timigita

kaj sekve iom kolerema. Kia krimo? Kion li ja volas diri?

--Mi ne kuragxas diri, sinjoro, estis la respondo;

sed, cxu vi venos kun mi, vidi por vi mem?

La sola respondo de S-ro Utterson estis levigxi kaj

preni sian cxapelon kaj superveston; sed li rimarkis kun

miro la altan gradon de la kontentigo, kiu esprimigxis

sur la vizagxo de la servisto, kaj konstatis eble kun ne

malpli da miro, ke la vino estas ankoraux ne gustumita,

kiam tiu gxin remetas sur la tablon por sekvi lin.

La placo, kiam ili tien alvenis, estis plena de vento kaj

polvo. Poole, kiu la tutan vojon estis marsxinta unu

aux du pasxojn antauxe, nun haltis meze de la

trotuaro, kaj, malgraux la malvarmega vetero, deprenis

sian cxapelon kaj sekigis la frunton per rugxa

naztuko. Sed malgraux la rapideco de lia veno, tiu ne

estis la roso de la ekzercado, kiun li forvisxis, sed la

malseketajxo de ia sufokanta angoro; cxar lia

vocxo, kiam li parolis, estis maldolcxa kaj rompita,

kaj pala lia vizagxo.

--Nu, sinjoro, li diris, jen ni alvenis, kaj Dio

permesu, ke nenio malbona okazis.

--Amen, Poole, diris la legxisto.

CXe tio la servisto frapis laux tre diskreta

maniero; la pordo estis malfermita sed ankoraux detenata

per la cxeno, kaj vocxo de interne demandis:

--CXu estas vi, Poole?

--CXio en ordo, diris Poole, tralasu nin.

La vestiblo, kiam ili envenis, estis hele lumigita; la

fajro estis alte amasigita, kaj cxirkaux la fajrejo

la tuta servistaro, viroj kaj virinoj, staris kunpremite

kiel sxafaro. Vidinte S-ron Utterson, la

cxambristino histerie ekploretis, kaj la kuiristino,

ekkriante: Dank' al Dio! estas S-ro Utterson!

antauxenkuris kvazaux sxi dezirus lin enbrakigi.

--Kio! Kio! CXu vi cxiuj estas cxi tie?

diris la legxisto malkontente. Tre neregule, tre

maldece, via mastro estus tre malkontenta.

--Ili cxiuj timas, diris Poole.

Absoluta silento sekvis; neniu protestis; nur la

cxambristino altigis la vocxon kaj nun lauxte

ploris.

--Fermu la busxon! Poole diris al sxi, kun

sovagxeco de maniero, kiu atestis pri liaj propraj

malagorditaj nervoj, kaj, efektive, kiam la knabino tiel

subite altigis la noton de sia lamentado, ili cxiuj

eksaltis kaj turnis sin al la interna pordo kun vizagxoj

de teruroplena atendo.

--Kaj nun, diris la cxefservisto, turnante sin al la

trancxilpurigisto, donu al mi kandelon, kaj ni tuj

plenumos la aferon.

Kaj tiam, li petis al S-ro Utterson lin sekvi, kaj

elkondukis lin al la posta gxardeno.

--Nun, sinjoro, li diris, vi venu kiel eble plej

senbrue. Mi deziras, ke vi auxdu, sed ke vi ne

auxdigxu. Kaj vidu, sinjoro, se okaze li petus al vi

eniri, ne faru.

La nervoj de S-ro Utterson, cxe tiu neatendita

finigxo, faris eksalton, kiu preskaux renversis lin,

sed li reprenis sian kuragxon kaj sekvis la serviston en

la laboratoriejon kaj tra la hxirurgian teatron, kun

gxia malordajxo de ujoj kaj boteloj, gxis la

malsupro de la sxtuparo. CXi tie Poole signalis al

li, ke li staru flanke kaj auxskultu, dum li mem,

demetante la kandelon kaj farante grandan kaj evidentan

alvokon al sia decidemo, supreniris la sxtuparon kaj

frapis per iome sxancela mano sur la rugxan bajeton

de la kabineta pordo.

--Jen S-ro Utterson, sinjoro, kiu deziras vin vidi, li

kriis, kaj, ecx dum li ankoraux faris tion, li

denove agitate signalis al la legxisto, ke li

auxskultu.

Vocxo el interne respondis:

--Diru al li, ke mi ne povas akcepti kiun ajn, gxi

diris plende.

--Dankon, Sinjoro, diris Poole, kun noto kvazaux

triumfa en sia vocxo, kaj, relevante la kandelon, li

kondukis S-ron Utterson malantauxen trans la korton kaj

en la grandan kuirejon, en kiu la fajro estis

estingigxinta kaj la blatoj saltadis sur la planko.

--Sinjoro, li diris, rigardante en la okulojn de S-ro

Utterson, cxu tiu estis la vocxo de mia mastro?

--GXi sxajnis multe sxangxita, respondis

la legxisto tre pala, sed redonante rigardon

kontraux rigardon.

--SXangxita! Nu, mi pensus ke jes! diris la

servisto. CXu mi estas dudek jarojn en la domo de tiu

cxi homo, nur por trompigxi pri lia vocxo? Ne,

sinjoro, la mastron oni ien forigis; li estis forigita

antaux ok tagoj, tiam, kiam ni auxdis lin alvokantan

al la nomo de Dio, kaj kio estas tie interne anstataux

li, kaj kial gxi restas tie, estas io, kio vokas al la

cxielo, S-ro Utterson!

--Tiu cxi estas tre stranga rakonto, Poole; tiu

cxi estas iome fantazia rakonto, mia bonulo, diris S-ro

Utterson, mordante sian fingron. Supozite ke cxio estas

kiel vi opinias, supozite ke Doktoro Jekyll estis... nu,

mortigita, kio povus decidigi la mortiginton restadi cxi

tie? Sensence estas. Tio ne rekomendas sin al la prudento.

--Nu, S-ro Utterson, vi estas viro tre malfacile

konvinkebla, sed mi ja vin fine kredigos, diris Poole. Dum

tiu cxi lasta semajno, li, aux gxi, aux tio,

kio ajn logxas en tiu kabineto, postuladis nokte kaj

tage iuspecan medikamenton, kaj ne povas ricevi gxin

laux sia deziro. Estis iufoje lia kutimo (tio estas, la

kutimo de la mastro), skribi siajn ordonojn sur paperfolion

kaj jxeti gxin sur la sxtuparon. Ni havis nenion

alian dum tiu cxi semajno, nenion krom paperoj kaj

fermita pordo, kaj la mangxajxoj mem devis esti

lasitaj tie por esti kontrabande enkaptataj kiam neniu

rigardis. Nu, sinjoro, cxiutage, ja du-trifoje en la

sama tago, estis ordonoj kaj plendoj, kaj mi estis sendita

diskuri al cxiuj pograndaj apotekistoj en la urbo.

CXiufoje kiam mi reportis la substancon, estis alia

papero dirante al mi, ke mi redonu gxin, cxar

gxi ne estas pura, kaj poste venis alia mendo al alia

firmo. Tiu cxi drogo estas treege bezonata--kiu ajn

estas la motivo.

--CXu vi havas iun el tiuj paperoj? demandis S-ro

Utterson.

Poole sercxis en sia posxo, kaj eltiris

cxifitan letereton, kiun la legxisto, sin klinante

pliproksimen al la kandelo, zorge esploris. GXia enhavo

estis jena: <<Doktoro Jekyll prezentas siajn komplimentojn

al Sinjoroj Maw. Li certigas al ili, ke ilia lasta specimeno

estas nepura kaj tute neutila por lia nuna celo. En la jaro

18**a, D-ro J. acxetis de S-roj Maw iome grandan

kvanton. Li nun petegas, ke ili sercxu kun la plej

fervora zorgo kaj ke, se iom da sama kvalito restas, ili

ekspedu gxin tuj al li. La kosto ne estas konsiderinda.

La graveco de cxi tio al D-ro J. povas apenaux esti

trograndigata.>>

GXis tiu punkto la letero estis skribita suficxe

trankvile; sed, poste, kun subita plumknaro, la emocio de la

skribinto estis eksplodinta. <<Pro Dio>>, li estis

aldoninta, <<trovu por mi iom de la antauxa.>>

--Tiu cxi estas stranga letereto, diris S-ro

Utterson, kaj tiam, rapidavocxe.--Kiamaniere okazas, ke

gxi estas malfermita?

--La viro cxe Maw estis tre kolera, sinjoro, kaj

rejxetis gxin al mi kvazaux gxi estus tiom

da malpurajxo, respondis Poole.

--CXi tiu estas sendube la skribstilo de la doktoro,

vi scias? dauxrigis la legxisto.

--Mi pensis, ke gxi similas, diris la servisto iom

malkontente; kaj, poste, per alia vocxo: Sed kion gravas

la stilo de l' skribo? li diris; mi vidis lin.

--Vidis lin! rediris Utterson. Nu?

--Jen la nekompreneblajxo! diris Poole. Mi eniris

subite en la teatron el la gxardeno. SXajnis, ke li

elglitis por sercxi tiun drogon aux kion ajn gxi

estas; cxar la kabineta pordo estis nefermita, kaj jen

li estis cxe la malproksima flanko de la cxambro,

sercxante inter la ujoj. Li suprenrigardis kiam mi

envenis, eligis ian krion kaj suprenkuregis per la

sxtuparo en la kabineton. Nur dum momento mi lin vidis,

sed la haroj starigxis sur mia kapo kiel la pikiloj de

histriko. Sinjoro, se tiu estis mia mastro, kial li havis

maskon sur la vizagxo? Se tiu estis mia mastro, kial li

ekkriis kiel rato kaj kuris for de mi? Mi servadis lin

suficxe longatempe. Kaj ja ...

La viro haltis, kaj pasigis la manon sur la vizagxo.

--CXio cxi tio estas strangaj cirkonstancoj,

diris S-ro Utterson, sed mi kredas, ke mi ekvidas lumon. Via

mastro, Poole, estas evidente atakita de unu el tiuj

malsanoj, kiuj samtempe turmentegas kaj deformas la

suferanton. Tial, tiom kiom mi scias, la

sxangxigxo de lia vocxo, tial la masko kaj

la evitado de siaj amikoj, tial la avideco trovi tiun

cxi drogon, per kiu la malfelicxulo konservas iom da

espero pri fina resanigxo,--Dio permesu, ke li ne

trompigxu! Jen mia klarigo; gxi estas suficxe

malgaja, Poole, ja terurega por konsideri, sed gxi estas

simpla kaj natura, konsekvencas bone kune kaj liberigas nin

de cxiaj supermezuraj timoj.

--Sinjoro, diris la servisto, makule paligxante, tiu

ajxo ne estas mia mastro, kaj jen la vero. Mia mastro--li

cxirkauxrigardis kaj komencis subparoli--estas

altkreska, belforma homo, kaj la alia estis pligxuste

malgrandegulo.

Utterson provis nenian proteston.

--Ho, sinjoro, ekkriis Poole, cxu vi pensas, ke mi

ne konas mian mastron post dudekjara servado? CXu vi

pensas, ke mi ne scias gxis kioma alto lia kapo atingas

cxe la pordo de la kabineto, kie mi lin vidadis

cxiumatene? Ne, sinjoro, tiu maskitajxo neniam estis

D-ro Jekyll--Dio scias, kio gxi estas, sed neniam

gxi estis D-ro Jekyll, kaj estas la kredo de mia koro,

ke okazis mortigo.

--Poole, respondis la legxisto, se vi tion diras,

farigxos mia devo certigxi pri tio. Kvankam mi multe

deziras respekti la sentojn de via mastro, kvankam mi estas

multe embarasita pri tiu cxi letereto, kiu sxajnas

pruvi, ke li ankoraux vivas, mi konsideros, ke estas mia

devo, trabati tiun pordon.

--Ha, S-ro Utterson, jen vi parolas! ekkriis la

servisto.

--Kaj nun venas la dua demando, dauxrigis la

legxisto, kiu tion faros?

--Nu, vi kaj mi, sinjoro, estis la sentima respondo.

--Tio estas bone dirita, respondis la legxisto, kaj

kio ajn rezultos, mi zorgos pri tio, ke vi ne estos

perdanto.

--Estas hakilo en la teatro, dauxrigis Poole, kaj vi

povas ekpreni la kuirejan fajrincitilon por vi mem.

La legxisto ekprenis en la manon tiun malelegantan

sed pezan ilon, kaj balancis gxin.

--CXu vi scias, Poole, li diris, suprenrigardante,

ke vi kaj mi estas metontaj nin en situacion iome

dangxeran?

--Vi povas ja prave diri tion, respondis la servisto.

--Estos do bone, ke ni estu sinceraj, diris la alia. Ni

ambaux pensas pli ol ni diris; ni malkasxu nun

cxion. Tiun maskitan figuron, kiun vi vidis, cxu vi

gxin rekonis?

--Nu, sinjoro, gxi iris tiel rapide kaj tiel

kunpremite, ke mi apenaux povas jxuri pri tio, estis

la respondo. Sed se vi volas demandi, cxu gxi estis

S-ro Hyde?--Nu, mi pensas, ke jes! GXi ja estis simile

granda; kaj gxi havis la saman rapidan malpezecon de

movado; kaj plie, kiu alia povus eniri per la pordo de l'

laboratorio? Vi ne forgesis, sinjoro, ke, kiam okazis la

mortigo, li ankoraux havis sur li la sxlosilon. Sed

tio ne estas cxio. Mi ne scias, S-ro Utterson, cxu

vi iam renkontis S-ron Hyde?

--Jes, diris la legxisto, mi unufoje parolis kun li.

--Sekve vi devas scii, same kiel ni ceteraj, ke estis

cxe tiu sinjoro io stranga--io, kio timigis homon--io,

kion oni sentis en sia spina cerbo.

--Mi konfesas, ke mi sentis iom da tio, diris S-ro

Utterson.

--Precize, sinjoro, respondis Poole, nu, kiam tiu

maskitajxo eksaltis kvazaux simio el inter la

hxemiajxoj kaj kuregis en la kabineton, tio

malsupreniris mian spinon kiel glacio. Ho! mi scias, ke tio

ja ne estas pruvo, S-ro Utterson, sed homo havas siajn

sentojn, kaj mi donas al vi mian bibliojxuron, ke estis

S-ro Hyde.

--Jes, jes, diris la legxisto, miaj timoj inklinas

al la sama konkludo. Malbono, mi timas, malbono devis nepre

naskigxi el tiu kunligo. Jes, vere, mi vin kredas, mi

kredas, ke malfelicxa Harry estas mortigita, kaj mi

kredas, ke lia mortiginto (pro kia celo, Dio sole povas

diri) ankoraux sin kasxas en la cxambro de sia

viktimo! Nu, estu nia nomo la Vengxo! Alvoku Bradshaw![22]

La lakeo alvenis, tre nervema kaj pala.

--Regu vin, Bradshaw, diris la legxisto. Tiu cxi

necerteco malbone efikas, mi scias, sur vin cxiujn, sed

mi nun intencas meti al gxi finon. Poole kaj mi perforte

trabatos al ni vojon en la kabineton. Se cxio estas

bona, miaj sxultroj estas suficxe largxaj por

porti la kulpon. Dume, por la okazo se io estas vere

malbona, aux se iu malbonfarinto penos forkuri per la

posta elirejo, vi kaj la knabo devas cxirkauxiri la

angulon kun paro de tauxgaj bastonoj, kaj ekokupi

postenon cxe la pordo de la laboratorio. Ni donas al vi

dek minutojn por atingi vian lokon.

CXe la foriro de Bradshaw la legxisto rigardis

sian posxhorlogxon.

--Kaj nun, Poole, ni iru al la nia, li diris; kaj,

prenante la fajrincitilon sub la brako, li antauxeniris

en la korton. Estis jam tute mallume. La vento jxetis la

lumon de la kandelo, jen tien jen reen, cxirkaux

iliaj pasxoj, gxis ili atingis la sxirmon de la

teatro, kie ili silente sidigxis por atendi. Londono

solene zumadis cxirkauxe, sed pli apude, la

senbrueco estis rompata nur de la sono de piedo, kiu

movigxadis antauxen-malantauxen sur la kabineta

planko.

--Tiamaniere gxi marsxadas la tutan tagon,

sinjoro, murmuris Poole, jes, kaj pli grandan parton de la

nokto. Nur kiam nova specimeno venas de la apotekisto okazas

mallonga halteto. Ha! estas malbona konscienco, kiu estas

tiel malamika kontraux la ripozo. Ha, sinjoro! cxiu

pasxo parolas pri sango kruele disversxita. Sed

auxskultu denove, iome pliapude, enmetu vian koron en

viajn orelojn, S-ro Utterson, kaj diru al mi, cxu tio

estas la piedo de l' doktoro?

La pasxoj faladis malpeze kaj strange, kun difinita

svingado, kvankam ili iris tiel malrapide; tio efektive

estis tute malsama de la peza, grinca pasxado de Harry

Jekyll. Utterson ekgxemis.

--CXu neniam okazis io alia? li demandis.

Poole kapjesis.

--Foje, li diris, foje mi auxdis gxin plorantan.

--Plorantan! Kiel tio? diris la legxisto, kun subita

frostotremo de teruro.

--Plorantan kiel virino aux animo damnita,[23]

diris la servisto. Mi foriris kun tia sento en la koro, ke

mi mem povus ankaux plori.

Sed nun la dek minutoj ekfinigxis. Poole eltiris la

hakilon de sub amaso da pakpajlo; la kandelo estis starigita

sur la plej apuda tablo, por lumigi al ili dum la atako, kaj

ili alproksimigxis kun haltigata spirado al tie, kie tiu

senlaca piedo ankoraux antauxen-malantauxeniris

en la senbrueco de la nokto.

--Jekyll, kriis Utterson, per lauxta vocxo, mi

postulas vidi vin.

Li pauxzis momenton, sed alvenis neniu respondo.

--Mi sciigas al vi per justa averto, ke niaj suspektoj

estas vekitaj, ke mi devas kaj volas vin vidi, li

dauxrigis; se ne kun via propra kunsento, tiam per bruta

forto!

--Utterson, diris la vocxo, pro Dio, kompatu!

--Ha! tiu ne estas la vocxo de Jekyll--gxi

estas tiu de Hyde! ekkriis Utterson. Trahaku la pordon,

Poole.

Poole svingis la hakilon super sian sxultron; la bato

skuis la konstruajxon, kaj la rugxtegita pordo

saltis kontraux la seruron kaj cxarnirojn. Lugubra[24]

kriego, kvazaux de nur besta teruro, sonis el la

kabineto. Supren denove la hakilo, kaj denove la paneloj

fendigxis kaj saltis la kadro; kvarfoje falis la bato,

sed la ligno estis kuntenema kaj la metalajxoj estis de

bonega fariteco; kaj nur post la kvina bato disrompigxis

la seruro, kaj la ruinoj de la pordo trafalis internen sur

la tapisxon.

La siegxantoj, timigite de sia propra tumulto kaj de

la silento kiu sekvis, destaris iome malantauxen kaj

enrigardis. Tie antaux iliaj okuloj estis la kabineto en

la trankvila lumo de la lampo, bona fajro ardis kaj

kraketadis en la fajrujo, la kaldroneto kantis sian

kanteton, du-tri tirkestoj estis malfermitaj; paperoj nete

ordigitaj kusxis sur la tablo, kaj pli proksime de la

fajro la mangxilaro estis metita por la temangxo. La

plej trankvila cxambro, oni dirus, kaj, se forestus la

vitraj sxrankoj plenaj de hxemiajxoj, la plej

ordinara en Londono tiun nokton. GXuste en la mezo

kusxis treege tordita korpo de homo, ankoraux

ekskuata. Ili alproksimigxis piedfingre, turnis gxin

sur gxian dorson, kaj vidis la vizagxon de Edward

Hyde. Li estis vestita per vestoj multe tro grandaj por li,

vestoj laux la staturo de la doktoro, la tendenoj de l'

vizagxo ankoraux movigxis vivsimile, sed la vivo

estis efektive tute forigxinta, kaj per la dispremita fiolo[25]

en lia mano, kaj la forta odoro de migdalkernoj, kiu restis

en la aero, Utterson sciis, ke li rigardas la kadavron de

memdetruinto.

--Ni venas tro malfrue, li diris severe, aux por

savi, aux por puni. Hyde estas irinta al sia jugxo,

kaj al ni restas nur trovi la korpon de via mastro.

La plej granda parto de la konstruajxo estis okupata

de la teatro, kiu plenigis preskaux la tutan

teretagxon, kaj de la kabineto, kiu formis plisupran

etagxon cxe unu ekstremajxo kaj rigardis sur la

korton. Koridoro kunigis la teatron kun la pordo en la

flankstrato. Estis ankaux kelkaj mallumaj kameroj kaj

vasta kelo. CXiujn ili nun traesploris. En cxiun

kameron ili bezonis nur ekrigardi, cxar cxiuj estis

malplenaj. La kelo, ja, estis plenigita je cxiuspeca

forjxetajxo, sed jam dum ili malfermis la pordon,

ili estis avertitaj pri la neutileco de plua sercxado

per la falo de tuta mato da araneajxo, kiu dum jaroj

sigelis la enirejon. Nenie trovigxis postsigno de Harry

Jekyll, senviva aux viva.

Poole piedfrapis sur la kahelojn de la koridoro.

--Li kredeble estas enterigita cxi tie, li diris,

auxskultante la sonon. Aux eble li forkuris, diris

Utterson, kaj turnis por ekzameni la pordon al la

flankstrato. GXi estis sxlosita, kaj kusxantan

apude sur la kaheloj, ili trovis la sxlosilon, jam

makulitan per rusto.

--CXi tio ne montras uzadon, rimarkis la

legxisto.

--Uzadon! ehxis Poole. CXu vi ne vidas, sinjoro,

ke gxi estas rompita? kvazaux iu estus gxin

piedfrapadinta.

--Ha! dauxrigis Utterson, kaj la disrompoj

ankaux estas rustigxintaj.

La du viroj rigardis sin reciproke kun teruro.

--Tio cxi preteriras mian komprenon, Poole, diris la

legxisto, ni revenu en la kabineton.

Ili silente supreniris la sxtuparon, kaj, de tempo al

tempo turnante timoplenan ekrigardon al la kadavro,

esploradis pli zorge la enhavon de la kabineto. Sur unu

tablo estis postsignoj de hxemia laborado, diversaj

mezuritaj amasetoj de ia blanka salo kusxis sur vitraj

pelvetoj, kvazaux por ia eksperimento, cxe kiu la

malfelicxulo estis malhelpita.

--Tiu estas la sama drogo, kiun mi cxiam alportadis

al li, diris Poole.

Post tio, en la dauxrigo de sia esplorado de la

cxambro, la sercxantoj alvenis gxis la

spegulego, en kies profundon ili rigardis kun senvola

teruro.

--Tiu cxi spegulo vidis kelkajn strangajxojn,

sinjoro, murmuris Poole.

--Kaj certe neniun pli strangan, ol si mem, ehxis la

legxisto per la sama tono. CXar por kio Jekyll povus

gxin bezoni? li diris.

--Tion vi ja povas demandi, sinjoro, diris Poole.

Poste, ili sin turnis al la tablo. Sur la pupitro, inter

la orda aro da paperoj, plej supra kusxis granda

koverto, kaj gxi portis, skribitan per la mano de la

doktoro, la nomon de S-ro Utterson. La legxisto rompis

la sigelon, kaj diversaj enfermitajxoj falis planken. La

unua estis testamento verkita laux la samaj

eksterordinaraj kondicxoj, kiel tiu, kiun li redonis

antaux ses monatoj por servi kiel testamento en okazo de

morto, kaj kiel donacakto en okazo de malapero; sed

anstataux la nomo de Edward Hyde, la legxisto kun

nepriskribebla mirego legis la nomon de Gabriel John

Utterson. Li rigardis Poole, kaj poste denove la paperojn,

kaj fine la malbonfarinton, sternitan sur la tapisxo.

--Turnigxas al mi la kapo, li diris. Li jam

cxiujn cxi tagojn restadis cxi tie kiel

posedanto; li ne havis kauxzon por ami min; li devis

furiozi, vidante sin elpusxita, kaj tiun cxi

dokumenton li tamen ne detruis.

Li levis la plej proksiman paperon; gxi estis

mallonga letereto skribita de la doktoro, kun dato cxe

la supro.

--Ho, Poole! la legxisto kriis, li estis viva,

cxi tie, hodiaux. Lin forigi dum tiel mallonga

intertempo, oni ne povus; li devas ankoraux vivi, li

certe ien forkuris!

Sed kial do forkuris? Kaj kiel? Kaj cxi tion en tiu

okazo ni kuragxu nomi memmortigo? Ho, ni devos esti

singardemaj. Mi antauxvidas, ke ni ankoraux povas

impliki vian mastron en ian teruran katastrofon.

--Kial vi ne legas gxin, sinjoro? demandis Poole.

--CXar mi timas, respondis la legxisto solene.

Al Dio placxu, ke mi por tio ne havu kauxzon!

Kaj cxe tio li proksimigis la paperon al sia okulo

kaj legis la jenan:

<<Mia kara Utterson!--Kiam tio cxi venos en viajn

manojn, mi estos malaperinta, en cirkonstancoj, kiujn mi ne

havas la kapablon antauxvidi; sed miaj instinktoj kaj

cxiuj cirkonstancoj de mia sennoma situacio al mi diras,

ke la fino estas certa kaj devas baldaux veni. Iru, do,

kaj unue legu la rakonton, kiun Lanyon, laux sia averto,

estis metonta en viajn manojn: kaj se vi deziros scii ion

pli, turnu vin al la konfeso de

Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde · 第 11 / 17 题