La okazo pri la letero

Estis malfrue en la posttagmezo, kiam S-ro Utterson

alvenis al la pordo de D-ro Jekyll, kie li estis tuj

enlasita de Poole kaj kondukita malsupren preter la kuirejo

kaj trans korton, kiu iam estis gxardeno, gxis la

konstruajxo, kiun oni nomis indiferente, la laboratorio

aux dissekca cxambro. La doktoro acxetis la

domon de la heredintoj de fama hxirurgiisto; kaj

cxar liaj propraj gustoj estis pli hxemiaj ol

anatomiaj, li sxangxis la destinon de la

konstruajxo en la posta parto de la gxardeno. Estis

la unua fojo, kiam la legxisto estis akceptita en tiu

parto de la logxejo de sia amiko; kaj li observis la

malluman senfenestran konstruajxon kun scivolo, kaj

cxirkauxen rigardis kun malagrabla sento de

strangeco, dum li transiris la operacian teatron, iam amase

plenigitan de fervoraj studentoj, nun malplenan kaj

silentan, kun la tabloj sxargxitaj de hxemiaj

aparatoj, la planko kovrita de kestoj kaj pakpajlo, kaj la

lumo malklare falanta tra la nebula kupolo. CXe la

transa flanko, sxtuparo suprenkondukis al pordo kovrita

de rugxa bajeto[19],

kaj tra tiu S-ro Utterson estis fine akceptita en la

kabineton de la doktoro. Estis granda cxambro,

cxirkaugarnita je vitraj sxrankoj, meblita interalie

per spegulego kaj skribtablo, kaj elrigardis sur la korton

per tri polvokovritaj fenestroj kun feraj baroj. Fajro

brulis sur la kameno, lampo ekbruligita staris sur la

kamenbreto, cxar ecx en la domoj la nebulo komencis

kusxi dense, kaj tie, proksimege de la varmo, sidis

Doktoro Jekyll, sxajne morte malsana. Li ne

starigxis por akcepti sian vizitanton, sed etendis

nekore la manon kaj bonvenigis lin per sxangxita

vocxo.

--Kaj nun, diris S-ro Utterson, tuj post la eliro de

Poole, vi auxdis la novajxon, cxu ne?

La doktoro tremetis.

--Oni kriis gxin sur la placo, li diris. Mi

auxdis tion de mia mangxocxambro.

--Unu vorton, diris la legxisto. Carew estis mia

kliento, sed tio vi ankaux estas; kaj mi volas scii,

kion mi devas fari. Vi ja ne estis suficxe freneza,

kasxi ie tiun cxi kanajlon?

--Utterson, mi jxuras antaux Dio, ekkriis la

doktoro, mi jxuras antaux Dio, ke mi neniam revidos

lin plu. Mi ligas min al vi per mia honoro, ke mi de nun

cxesigos cxian rilaton kun li en tiu cxi mondo.

CXio finigxis. Kaj, efektive, li ne bezonas ian

helpon; vi ne konas lin kiel mi; li estas for el

dangxero, tute for el dangxero. Atentu miajn

vortojn, oni pri li ne auxdos plu.

La legxisto auxskultis malgaje. Ne placxis al

li la febra maniero de lia amiko.

--Vi sxajnas tre certa pri li, li diris, kaj por vi

mem mi esperas, ke vi estos prava. Se okazus proceso, via

nomo eble aperus.

--Mi estas tute certa pri li, respondis Jekyll, por tio

mi havas sciobazon, kiun mi povas konfidi al neniu. Sed

estas unu afero, pri kiu vi povas min konsili. Mi ricevis--mi

ricevis leteron, kaj min embarasas decidi, cxu mi devus

montri gxin al la polico. Mi volus lasi la aferon en

viaj manoj, Utterson; vi jugxus sagxe, mi estas

certa, tiel grandan konfidon mi havas al vi.

--Vi timas, mi supozas, ke gxi povus konduki al lia

trovigxo, cxu ne? demandis la legxisto.

--Ne, diris la alia. Mi ne povas diri, ke min

tusxas, kio farigxos Hyde, kun li mi ne rilatos plu.

Mi pensis pri mia propra reputacio, kiun cxi tiu

malaminda afero iom kompromitis.

Utterson pripensadis iom. Lin mirigis la egoismo de lia

amiko kaj, tamen, trankviligis lin.

--Nu, li diris fine, permesu, ke mi vidu la leteron.

La letero estis skribita laux stranga vertikala

maniero, kaj subskribita <<Edward Hyde>>; kaj gxi

sciigis, suficxe mallonge, ke la bonfarinto de la

skribinto, D-ro Jekyll, al kiu li estis de longe tiel

malinde repaginta milon da favoroj, ne bezonas timi pri lia

sendangxereco, cxar li havas rimedojn por forkuri,

al kiuj li havas absolutan fidon. Suficxe placxis al

la legxisto cxi tiu letero; gxi donis pli bonan

aspekton al la intimeco, ol li jam atendis, kaj li kulpigis

sin pro kelkaj siaj antauxaj suspektoj.

--CXu vi havas la koverton? li demandis.

--Mi bruligis gxin, respondis Jekyll, antaux ol

konscii kion mi faris; sed gxi portis nenian stampon de

l' posxto. Oni alportis gxin private.

--CXu mi konservu cxi tion kaj dormu sur

gxi?[20] demandis

Utterson.

--Mi deziras, ke vi decidu por mi tute, estis la

respondo. Mi perdis cxian fidon al mi mem.

--Nu, mi pripensos, diris la legxisto. Kaj nun unu

vorton plu. Estis Hyde, cxu ne, kiu diktis la

kondicxojn en via testamento pri tiu malapero?

La doktoron sxajne kaptis eksveno. Li kunpremis la

lipojn kaj jesis per kapsigno.

--Tion mi divenis, diris Utterson. Li intencis pereigi

vin. Nur iom plu, kaj vin jam estus trafinta la morto.

--Min trafis io multe pli efika, respondis solene la

doktoro. Min trafis averto--ho Dio! Utterson, kia averto!

Kaj li momente kovris la vizagxon per la manoj.

Elirante, la legxisto haltis kaj iom kunparoladis kun

Poole.

--Oni hodiaux alportis leteron, li diris. Kian

aspekton havis la portinto?

Sed Poole estis certega, ke nenio venis krom posxte,

kaj ecx tiel nur cirkuleroj. CXi tiu novajxo

forsendis la vizitinton kun renovigitaj timoj. Evidente la

letero alvenis per la laboratoria pordo. Eble ja gxi

estis skribita en la kabineto, kaj se tiel estas, gxi

devas esti jugxata alie kaj traktata kun tiom pli da

singardemo. La jxurnalvendistoj, dum li iris,

sinrauxkige kriegis lauxlonge la trotuaroj:

--Speciala eldono! Terura mortigo de Parlamentano!

Tio estis la funebra parolado jam de unu amiko kaj

kliento. Kaj li ne povis ne timi, ke la bonfamo de

ankoraux alia amiko estos tirata malsupren en la

turnigxado de l' skandalo. La decido, kiun li devos

fari estis almenaux iom delikata; kaj memfida kvankam li

estis laux kutimo, li komencis dorloti deziron, havi ies

konsilon.

Baldaux poste, li sidis cxe unu flanko de sia

propra kameno, kun S-ro Guest[21],

sia cxefkomizo, cxe la alia, kaj meze inter ili, je

delikate kalkulita distanco de la fajro, staris botelo da ia

speciala malnova vino, kiu de longe kusxadis nesunumata

en la fundamentoj de lia domo. La nebulo ankoraux dormis

pendfluge super la droninta urbo, kie la lampoj lumetis kiel

karbunkoloj, kaj tra la obtuziganta kasxanta amaso de

tiuj falintaj nuboj la procesio de la vivo de l' urbo

ankoraux enruligxadis tra la grandaj arterioj kun

sonego kvazaux de potenca vento. Sed la cxambro

estis gaja en la lumo de l' fajro. En la botelo la acidoj

estis jam de longe solvigxintaj; kun la dauxrado de

l' tempo la imperia tinkturo dolcxigxis tiel same,

kiel la koloro en koloritaj fenestroj alprenas nuancojn pli

ricxajn; kaj la ardeco de varmegaj auxtunaj

posttagmezoj sur montetflankaj vinberejoj estis preta

liberigxi kaj distri la nebulojn de Londono. Nesenteble

la legxisto fandigxis. Al neniu li kasxis malpli

da sekretoj, ol al S-ro Guest. Li ja ne estis cxiam

certa, ke li kasxis tiom, kiom li intencis. Guest ofte

iris al la doktora domo pri aferoj. Li konis Poole, li povis

apenaux ne rimarki la intimecon de S-ro Hyde en tiu

domo; li povus fari konkludojn. CXu do ne estus

konsilinde, ke li vidu leteron, kiu tiun misteron klarigas?

Kaj antaux cxio, cxar Guest, estante fervora

studanto kaj kritikanto de skribmanieroj, konsiderus la

konfidon natura kaj kompleza? Guest plie estis konsilemulo;

li apenaux legus tian strangan dokumenton, ne eldirante

rimarkon, kaj laux tiu rimarko S-ro Utterson povos

direkti sian estontan agadon.

--Estas malgxoja afero pri Sir Danvers, li diris.

--Ja efektive gxi estas, sinjoro. GXi elvokis

grandan publikan senton, respondis Guest.--Kompreneble la

krimulo estis freneza.

--Mi multe dezirus auxdi vian opinion pri tio,

respondis Utterson. Mi havas cxi tie dokumenton de li

skribitan; estas tute inter ni, cxar mi apenaux

scias, kion fari pri gxi: ecx plej bonaspekte la

afero estas malbela. Sed jen, tute laux via speciala

intereso: auxtografo de mortiginto.

La okuloj de Guest plibrilis, kaj li tuj komencis esplori

gxin pasie.

--Ne, sinjoro, li diris, ne freneza; sed estas stranga

skribmaniero.

--Kaj laux cxiuj diroj ankaux tre stranga

skribinto, aldonis la legxisto.

GXuste en tiu momento la servisto eniris kun

letereto.

--CXu tiu estas de D-ro Jekyll, sinjoro? demandis la

komizo. Mi pensis, ke mi rekonas la skribon. CXu estas

io privata, S-ro Utterson?

--Nur invito al vespermangxo. Kial? CXu vi

deziras gxin rigardi?

--Momenton. Mi dankas vin, sinjoro, kaj la komizo metis

la du foliojn flankon cxe flanko kaj zorge komparis

ilian enhavon.

--Dankon, sinjoro, li fine diris, redonante ambaux,

estas tre interesa auxtografo.

Okazis longa pauxzo, dum kiu S-ro Utterson batalis

kontraux si mem.

--Kial vi komparis ilin, Guest? li subite demandis.

--Nu, sinjoro, respondis la komizo, estas iom rimarkinda

simileco; la du skribmanieroj estas laux multaj punktoj

identaj, nur malsimile klinitaj.

--Iom strange, diris Utterson.

--Ja estas, kiel vi diras, iom strange, respondis Guest.

--Bone estus, ne paroli pri tiu cxi letero, vi

komprenas, diris la mastro.

--Jes, sinjoro, diris la komizo, mi komprenas.

Sed S-ro Utterson, tuj kiam li estis sola tiun nokton,

ensxlosis la leteron en sia forta kofro, kaj tie gxi

ripozadis de tiam antauxen.

--Kio! li pensis, Harry Jekyll falsi por mortiginto!

Kaj lia sango malvarmigxis en liaj vejnoj.

Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde · 第 8 / 17 题