Preskaux unu jaron poste, en la monato oktobro 18**,
Londono estis ektimigita de krimo de stranga kruelegeco,
kiun igis pli rimarkinda la alta rango de la viktimo. La
detaloj estis malmultaj kaj timigaj. Servistino,
logxanta sola en domo ne malproksima de la rivero, estis
suprenirinta por kusxigxi cxirkaux la
dekunua. Kvankam nebulo ruligxadis super la urbo dum la
fruaj horoj, la unua parto de la nokto estis sennuba, kaj la
strateto, sur kiun rigardis la fenestro de la servistino,
estis brile lumigata de la plena luno. SXajnas, ke
sxi estis romantikema, cxar sxi sidigxis sur
sian keston, kiu staris gxuste sub la fenestro, kaj
enprofundigxis en revadon. Neniam,--sxi kutimis
diri kun fluantaj larmoj, kiam sxi rakontis la
okazintajxon,--neniam sxi estis sentinta sin pli en
paco kun cxiuj homoj, aux pensinta pli bonvole pri
la mondo. Kaj dum sxi tiel sidadis, sxi ekvidis
maljunan, belan sinjoron kun blankaj haroj,
alproksimigxantan sur la strateto; kaj
antauxenirantan renkonte al li, alian tre malgrandan
sinjoron, kiun komence sxi malpli atentis. Kiam ili
alvenis gxis reciproka auxdebleco--kio estis
gxuste sub la okuloj de la servistino--la pli agxa
viro klinsalutis kaj alparolis al la alia per tre bela
maniero de gxentileco. Ne sxajnis, ke la temo de lia
parolado estas grava; efektive, de lia montrado sxajnis,
ke li nur demandas pri la vojo; sed la luno brilis sur lian
vizagxon dum li parolis, kaj placxis al la knabino
gxin observi, tiel senkulpan kaj malnovmodan bonkorecon
de maniero gxi sxajnis elspiri, tamen estis
ankaux cxe gxi io alta, kvazaux de ia
bonfondita memkontento. Baldaux sxia rigardo vagis
al la alia, kaj sxi estis surprizita rekoni en li unu
S-ron Hyde, kiu foje vizitis sxian mastron, kaj al kiu
sxi eksentis antipation. Li portis en la mano pezan
bastoneton, kiun li sencele manumis; sed li respondis nenian
vorton, kaj sxajnis auxskulti kun malfacile retenata
malpacienco. Kaj tiam subite li eksplodis en grandan
flamigxon de kolero, frapante per la piedo, svingegante
sian bastonon, kaj kondutante,--kiel diris la servistino,--kvazaux
frenezulo. La maljunulo retirigxis unu pasxon, kun
mieno de homo treege surprizita kaj iome cxagrenita; kaj
cxe tio, S-ro Hyde diskrevigis cxiujn limojn kaj
bastonegis lin teren. Kaj jen tuj poste kun simia furiozo li
premegadis subpiede sian viktimon, kaj hajligis sur lin tian
ventegon da batoj, ke la ostoj auxdeble frakasigxis
kaj la korpo saltadis sur la vojo. Pro la teruro de tiu
vidajxo kaj tiuj sonoj, la servistino svenis.
Estis la dua horo, kiam sxi rekonsciigxis kaj
venigis la policon. La mortiginto jam antaux longe
foriris; sed tie kusxis lia mortigito meze de la
strateto, nekredeble senformigita. La bastono per kiu la ago
estis farita, kvankam el iu malofta tre fortika kaj peza
ligno, rompigxis cxe la mezo per la egeco de tiu
sensenta krueleco, kaj unu splitigita duono estis
ruligxinta en la defluilon, la alian sendube forportis
la mortiginto. Monujo kaj ora posxhorlogxo estis
trovitaj sur la mortigito, sed nenia karto aux papero,
krom sigelita kaj afrankita koverto, kiun li kredeble portis
al la posxto, kaj kiu surhavis la nomon kaj adreson de
S-ro Utterson. Tiun cxi oni alportis la sekvintan
matenon al la legxisto antaux ol li levigxis;
kaj gxin vidinte kaj sciigxinte pri la
cirkonstancoj, li tuj elpusxis solenan lipon.
--Mi diros nenion, gxis mi vidos la kadavron, li
diris, cxi tio povas esti tre grava. Bonvolu atendi dum
mi vestigxos.
Kaj kun la sama serioza vizagxo li rapide
matenmangxis kaj veturadis al la policejo, kien oni
estis alportinta la kadavron. Tuj kiam li eniris en la
cxambron, li faris jesan kapsignon.
--Jes, li diris, mi rekonas lin. Mi bedauxras diri,
ke tiu cxi estas Sir Danvers Carew.
--Mia Dio! sinjoro, ekkriis la policisto, cxu estas
eble? Kaj tuj poste lia okulo ekbrilis pro profesia ambicio.
Tio cxi faros grandan bruon, li diris, kaj eble vi povos
helpi nin kapti la krimulon. Kaj mallonge li rakontis tion,
kion la servistino estis vidinta, kaj almontris la rompitan
bastonon.
S-ro Utterson jam tremis cxe la nomo Hyde; sed kiam
oni metis antaux lin la bastonon, li ne povis dubi plu;
rompita kaj elbatita kvankam gxi estis, li rekonis
gxin kiel unu, kiun li mem donacis antaux multaj
jaroj al Harry Jekyll.
--CXu tiu cxi S-ro Hyde estas persono de malalta
kresko? li demandis.
--Speciale malgranda kaj speciale fi-aspekta, tiel la
servistino lin nomas, diris la oficisto.
S-ro Utterson pripensadis; poste, levante la kapon:
--Se vi venos kun mi en mia veturilo, li diris, mi
kredas, ke mi povos konduki vin al lia domo.
Estis jam preskaux la nauxa de la mateno, kaj
okazis la unua nebulo de la sezono. Granda
cxokoladkolora vaporo mallevigxis de la cxielo
kvazaux cxerkokovrilo, sed la vento sencxese
atakegis kaj forpelis tiujn remparigitajn vaporojn; tiel, ke
dum la malrapida rampado de la fiakro el unu strato sur la
alian, S-ro Utterson povis vidi mirindan nombron da gradoj
kaj nuancoj de krepuska lumo; cxar jen malhelis
kvazaux en la profundo de vespera cxielo; jen la
ardado de ricxa flamstriita bruno, kiel la brilo de ia
stranga brulado, kaj jen, momente, la nebulo tute
distrigxis, kaj palega radio da taglumo traglitis inter
la turnigxantaj volvajxoj de l' vaporo. La
funebreca kvartalo Soho, vidata sub cxi tiuj
sxangxigxantaj ekrigardoj kun siaj kotaj vojoj
kaj malelegantaj preterirantoj, kaj siaj lanternoj, kiuj
estis aux ankoraux ne estingitaj aux
rebruligitaj por kontrauxbatali tiun cxi
malgxojan reinvadon de la mallumo, sxajnis, al la
okuloj de la legxisto, simili kvartalon de urbo en ia
kosxmaro. Liaj pensoj, plie, estis tinkturitaj de la
plej malgajaj koloroj; kaj kiam li ekrigardis sian
veturkunulon, li sentis ian tusxon de tiu teruro al la
legxo kaj gxiaj oficistoj, kiu foje povas ataki
ecx la plej honestan. Kiam la veturilo haltis cxe la
montrita adreso, la nebulo iome levigxis, kaj li ekvidis
malhelan straton, gxindrinkejon, francan
mangxejacxon, multajn cxifone vestitajn
infanojn, kunpremitajn en la domaj enirejoj, kaj multajn
virinojn, el diversaj nacioj, elirantajn kun sxlosilo en
la mano por trinki matenan glason; kaj, la sekvintan
momenton, la nebulo, bruna kiel la umbro-tero,
remalsuprenvenis sur tiun lokon kaj fortrancxis lin de
la friponejo lin cxirkauxanta. CXi tie estis la
hejmo de la favorato de Henry Jekyll; de homo heredonta
kvaronon da miliono sterlinga.
Argxenthara maljunulino, kun vizagxo kvazaux
el eburo, malfermis la pordon. SXi havis malbonan
vizagxon, glatigitan per la hipokriteco; sed sxia
maniero estis bonega.
--Jes, sxi diris, ja logas S-ro Hyde tie cxi,
sed ne estas hejme, li estis en la domo lastan nokton tre
malfrue, sed reeliris post malpli ol unu horo; tio tute ne
estas stranga; liaj kutimoj estas tre neregulaj, kaj li ofte
forestas; ekzemple, gxis hieraux sxi ne vidis
lin jam de preskaux du monatoj.
--Bone, ni do deziras vidi liajn cxambrojn, diris la
legxisto; kaj, kiam la virino komencis deklari, ke tio
estas neebla: Mi devas sciigi al vi, kiu estas cxi tiu
kun mi, li aldonis: Tiu cxi estas Inspektoro Newcomen,
el Scotland Yard[18].
Ekbrilacxo de malama gxojo aperis sur la
vizagxo de la virino.
--Ha! sxi diris, li estas sercxata! Kion li
faris?
S-ro Utterson kaj la inspektoro rigardis sin reciproke.
--Li ne sxajnas esti tre populara persono, diris
cxi tiu.
--Kaj nun, mia bonulino, permesu, ke mi kaj tiu cxi
sinjoro iome cxirkauxrigardu.
El la tuta domo, kiu krom pro la maljunulino restis
senhoma, S-ro Hyde estis okupinta nur du cxambrojn; sed
tiuj estis meblitaj lukse kaj bonguste. SXranko estis
plenigita de bona vino; la teleraro estis el argxento,
la tukaro eleganta; bona pentrajxo pendis sur la muro,
donaco (Utterson supozis) de Henry Jekyll, kiu estis granda
virtuozo; kaj la tapisxoj estis dikegaj kaj el agrablaj
koloroj. En tiu cxi momento, tamen, la cxambroj
portis cxian signon de antauxnelonga kaj rapida
trasercxado; dise sur la planko kusxis
vestajxoj, kun la posxoj turnitaj eksteren;
sxloseblaj tirkestoj staris malfermitaj, kaj sur la
fajrejo kusxis amaso da griza cindro, kvazaux multe
da paperoj estis bruligitaj. El cxi tiu cindramaso la
inspektoro eltiris la dikan ekstremajxon de verda
cxeklibro, kontrauxstarintan la efikon de la fajro;
la alia duono de la bastono estis trovita post la pordo;
kaj, cxar tio cxi certigis liajn suspektojn, la
policano deklaris sin ravita. Vizito al la banko, kie oni
sciigis lin, ke kelkmilo da funtoj sterlingaj kusxas tie
je la kredito de la mortiginto, kompletigis lian
kontentecon.
--Vi povas havi fidon, sinjoro, diris li al Sinjoro
Utterson, ke mi nun havas lin bone en la mano. Li sendube
perdis la kapon, alie li neniam lasus la bastonon, kaj,
antaux cxio, neniam bruligus la cxekaron. Nur
per mono li povas ja vivi. Ni havas nenion por fari, krom
atendi lin cxe la banko kaj eldoni la afisxetojn.
Tiu cxi lasta afero, tamen, ne estis tiel facila;
cxar S-ro Hyde havis malmulte da konatoj, ecx la
mastro de la servistino lin vidis nur dufoje, lian
parencaron oni povis eltrovi nenie, li estis neniam
fotografita, kaj la nemultaj, kiuj povis lin priskribi, tute
malkonsentis inter si, laux la kutimo de ordinaraj
observantoj. Pri nur unu sola punkto ili konsentis; kaj tiu
estis la obsedanta sento de neesprimita kripleco, per kiu la
fugxinto impresis tiujn, kiuj lin vidis.