La sercxado por Sinjoro Hyde

Tiun saman vesperon S-ro Utterson revenis hejmen al sia

frauxla domo en malgaja humoro kaj sidigxis

vespermangxi sen apetito. Estis dimancxe lia kutimo,

post la finigxo de tiu mangxo sidadi apud la fajro,

kun volumo de ia neinteresa religiajxo sur sia pupitro,

gxis la horlogxo de la apuda pregxejo sonorigis

la dekduan horon, kiam li sobre kaj dankeme iris

kusxigxi. Tiun nokton, tamen, tuj kiam oni forportis

la tablotukon, li prenis kandelon kaj eniris en sian

afercxambron. Tie li malfermis sian fortan kofron,

elprenis el gxia plej privata parto dokumenton

surskribitan <<Testamento de Doktoro Jekyll>>[8],

kaj sidigxis kun nuba frunto por esplori gxian

enhavon. La testamento estis holografa; cxar S-ro

Utterson, kvankam li gardis gxin nun kiam gxi estas

farita, antauxe rifuzis doni ecx la plej malgrandan

helpon pri gxia farado; gxi kondicxis ne nur ke,

en okazo de la morto de Henry Jekyll M.D., D.C.L., LL.D.,

F.R.S., k.t.p. lia tuta havo transpasu en la manojn de lia

<<amiko kaj bonfarinto, Edward Hyde>>; sed ke, en okazo de

la <<malapero aux neklarigita forestado de Doktoro

Jekyll dum kiu ajn periodo pli ol tri monatoj>>, la dirita

Edward Hyde anstatauxu la diritan Doktoron Jekyll sen

plua prokrasto kaj estu libera je cxia sxargxo

aux devo, krom la alpago de kelkaj malgrandaj sumoj al

la anoj de la doktora domo. De longe cxi tiu dokumento

estis la cxefa abomenajxo de la legxisto.

GXi lin ofendis, ne nur kiel legxiston, por kiu la

fantazieco estis nemodesta, sed ankaux kiel amanton de

la prudentaj kaj ordinaraj flankoj de la vivo. Kaj gxis

tiam, estis lia nescio pri S-ro Hyde, kio sxveligis lian

indignon; nun, per subita okazintajxo, estis lia scio.

Suficxe malbone jam, ke la nomo estis nur nomo, pri kiu

li ne povas ion pluan sciigxi. Estis ankoraux pli

malbone, kiam gxi ekvestigxis de abomenindaj ecoj;

kaj el la sxangxigxemaj sensubstancaj nebuloj,

kiuj tiel trompadis lian okulon, eksaltis la subita,

difinita bildigxo de demono.

--Mi pensis gxin frenezo, li diris, remetante en la

kofron la ofendantan paperon, kaj jam mi komencas timi, ke

gxi estas malhonoro.

CXe tio li estingis la kandelon, surmetis palton, kaj

ekiris sur la vojo al Cavendish Square[9],

tiu citadelo de la medicino, kie lia amiko, la fama Doktoro

Lanyon[10], havis

sian domon kaj akceptis sian amase venantan klientaron.

--Se iu scias, tiu estas Lanyon, li pensis.

La seriozmiena cxefservisto konis kaj bonvenigis lin;

li ne estis devigita prokrasti sian eniron, sed kondukita

tuj de la pordo al la mangxocxambro, kie sidis D-ro

Lanyon sola kun sia vino. Tiu estis bonkora, sana, eleganta,

rugxvizagxa sinjoro, kun amaso da haroj

antauxtempe blankaj, kaj perforta decida maniero.

Vidante S-ron Utterson, li eksaltis de sia segxo, kaj

bonvenigis lin per ambaux manoj. La bonvoleco, laux

lia speciala maniero, estis iome teatra; sed gxi estis

bazita sur reala sento. CXar tiuj du estis malnovaj

kunuloj en la lernejo kaj la universitato, ambaux

plenege respektis sin mem kaj la alian, kaj, kio ne

cxiam sekvas, ili estis homoj, kiuj plenege gxuis

reciproke sian kunestadon. Post iom da vagada interparolado,

la legxisto alproksimigxis al la temo, kiu tiel

malagrable priokupadis liajn pensojn.

--Mi supozas, Lanyon, li diris, ke vi kaj mi estas la du

plej malnovaj amikoj, kiujn havas Harry[11]

Jekyll?

--Mi dezirus, ke la amikoj estu pli junule fresxaj,

diris ride D-ro Lanyon. Nu, mi supozas, ke ni ja estas. Kaj

kio el tio? Mi lin vidas nun malofte.

--Vere! diris Utterson. Mi kredis, ke vin ligas ia

komuna intereso.

--GXi ligis, estis la respondo, sed pasis jam

pli ol dek jaroj, de kiam Harry Jekyll farigxis tro

fantaziema por mi. Li komencis deflankigxi,

deflankigxi de la vojo de l' prudento; kaj kvankam,

kompreneble, mi ankoraux interesigxas pri li pro la

malnovaj tagoj, mi lin vidis, kaj vidas, tre malofte

... Tia nescienca sensencajxo, aldonis la doktoro,

subite purpurigxante, disigus ja Damon kaj Pitias.

Tiu cxi malgranda elmontro de kolero iom trankviligis

S-ron Utterson.

--Ili nur malpacis pro iu punkto scienca, li pensis,

kaj, estante homo tute sen sciencaj pasioj, li ecx

aldonis:

--Estas pro nenio pli malbona ol tio!

Li lasis al sia amiko kelkajn momentojn por

reserenigxi, kaj poste alproksimigxis al la demando,

kiu estis la motivo de lia vizito.

--CXu vi iam renkontis protektaton lian nomitan

Hyde? li demandis.

--Hyde? ripetis Lanyon. Ne! Neniam auxdis pri li.

Post mia tempo.

Jen la sumo de la sciigxoj, kiun la legxisto

reportis kun si al ia granda malluma lito, sur kiu li en

malkvieta movigxado kusxis tra la fruaj horoj

gxis la alveno de l' mateno. Estis nokto malmulte

ripoziga por lia penanta mento, penanta en la mallumo kaj

siegxata de demandoj.

--Sonis la sesa per la sonoriloj de la pregxejo, kiu

staris tiel oportune apud la domo de S-ro Utterson, kaj

ankoraux li luktis kun la problemo. GXis nun tiu

problemo estis tusxinta lin nur sur lia flanko

intelekta, sed nun ankaux lia imago estis okupata

aux, por diri pligxuste, sklavigita; kaj, dum li tie

kusxadis kaj jxetigxadis en la mallumegeco de la

nokto kaj de sia kurtendrapirita cxambro, la rakonto de

S-ro Enfield preterpasis antaux lia mento kvazaux

sur rulajxo de lumigitaj bildoj. Jen li vidas la longajn

vicojn de lanternoj de nokta urbo; poste, figuron de homo

rapide marsxanta; jen infaninon kurantan de la kuracista

domo, jen tiuj du kunfrapigxas kaj tiu homa Juggernaut

piede subpremas la infaninon kaj antauxenpasxas,

neniel atentante pri sxiaj krioj. Aux jen li vidas

cxambron en ricxa domo, kie kusxas lia amiko

dormanta, songxante, kaj ridetante pro siaj songxoj;

kaj jen la pordo malfermigxas, la kurtenoj apartigas, la

dormanto revekigxas, kaj jen! staras apud li figuro, al

kiu estas donita potenco, kaj ecx je tiu senviva horo,

li devas levigxi kaj fari laux gxia ordono ...

La figuro en tiuj du fazoj obsedis la legxiston dum

la tuta nokto; kaj se, je iu momento, li ekdormis, estis nur

por vidi gxin gliti pli kasxe tra dormantaj domoj

aux sxovigxi pli rapide, ecx gxis

kapturnigxo, tra pli largxaj labirintoj de lanterne

lumata urbo, kaj, cxe cxiu angulo, surmarsxi sur

infaninon kaj sxin lasi kriegantan. Kaj tamen la figuro

ne havis ian vizagxon, per kiu li povus gxin rekoni;

ecx dum liaj songxoj, gxi havis aux nenian

vizagxon, aux unu, kiu trompis lin kaj

dissolvigxis antaux liaj okuloj; kaj tiel

naskigxis en la spirito de la legxisto kaj

pligrandigxis strange forta, preskaux supermezura

scivolo rigardi la trajtojn de la vera S-ro Hyde. Se li

povus nur unufoje rigardi lin, li opiniis, la mistero

klarigus kaj eble forruligxus, kiel estas la kutimo

cxe misterajxoj, kiam oni elesploras ilin. Li eble

povus ekvidi kauxzon por la stranga prefero aux

sklaveco (nomu gxin, kiel al vi placxas) de sia

amiko, kaj ecx por la frapante strangaj kondicxoj de

la testamento. Kaj almenaux gxi estus vizagxo

vidinda; la vizagxo de homo tute senkompata;

vizagxo, kiu devis nur sin ekmontri por naski, en la

mento de la neimpresigxema Enfield, senton de

dauxronta malamego.

De tiu tempo S-ro Utterson komencis konstante vizitadi la

pordon en la flankstrato de l' butikoj. Matene, antaux

la horo de la oficeja laboro, tagmeze, kiam la negocoj estis

multaj kaj la tempo malmulta, nokte, sub la vizagxo de

la nebula luno--ja en cxiu horo la legxisto estis

trovebla cxe sia elektita posteno.

--Se li estas sinjoro Hyde, li pensis, mi

estos sinjoro Seek[12].

Kaj fine lia pacienco estis rekompencita. Estis bela,

seka nokto; frosto en la aero; la stratoj tiel puraj, kiel

la planko de balcxambro; la lanternoj, skuataj de neniu

vento, desegnis regulajn formojn el lumo kaj ombro. Je la

deka, kiam la butikoj fermigxis, la flankstrato estis

jam tre senhoma, kaj malgraux la mallauxta

mugxado de Londono cxie cxirkauxe, tre

silenta. Sinjoro Utterson jam staris dum kelkaj minutoj

cxe sia posteno, kiam li eksciigxis pri stranga

malpeza piedpasxo alproksimigxanta. En la dauxro

de siaj cxiunoktaj patroloj, li jam de longe

kutimigxis al la kurioza efekto, kun kiu la piedsonado

de sola persono, dum tiu estas ankoraux malproksimega,

subite elsaltegas klare distingebla el la vasta zumado kaj

bruado de la urbo. Tamen lia atento estis neniam antauxe

tiel subite kaj decidige aldevigita; kaj estis kun forta

supersticxa antauxsento de sukceso, ke li retiris

sin en la enirejon de la korto. La pasxoj rapide

alproksimigxis, kaj subite plilauxtigxis kiam

ili cxirkauxpasis la angulon de la strato. La

legxisto, rigardante el la enirejo, povis baldaux

vidi, kun kia homo li devas trakti. Tiu cxi estis

malgranda kaj tre simple vestita; kaj lia mieno, ecx je

tiu malproksimeco, iel naskis en la observanto fortan

antipation. Sed li iris rekte al la pordo, transpasante

oblikve la straton por ne perdi tempon, kaj, dum li venis,

li eltiris sxlosilon el la posxo, kvazaux iu,

kiu alproksimigxas al la hejmo.

S-ro Utterson elpasxis kaj tusxis lin je la

sxultro dum li preterpasis.

--S-ro Hyde, mi kredas.

S-ro Hyde kuntirigxis malantauxen kun sibla

enspiro. Sed lia timo estis nur momenta; kaj, kvankam li ne

rigardis la legxiston rekte en la vizagxon, li

respondis suficxe trankvile:

--Tiu estas mia nomo. Kion vi deziras?

--Mi vidas, ke vi estas enironta, diris la legxisto.

Mi estas malnova amiko de Doktoro Jekyll--Sinjoro Utterson

de Gaunt Strato--vi sendube auxdis mian nomon; kaj

renkontante vin tiel oportune, mi kredis, ke vi povos enlasi

min.

--Vi ne trovos Doktoron Jekyll; li estas for, respondis

S-ro Hyde, enblovante en la truon de la sxlosilo. Kaj

tiam subite, sed ne levante la rigardon:

--Kiel vi konis min? li demandis.

--Viaflanke, diris S-ro Utterson, cxu vi faros al mi

komplezon?

--Kun plezuro, respondis la alia, kio gxi estu?

--CXu vi permesos, ke mi vidu vian vizagxon?

demandis la legxisto.

S-ro Hyde sxajnis heziti; fine kvazaux post ia

subita pripenso, frontis al li kun mieno de defio, kaj la

paro suficxe fikse rigardadis sin reciproke dum kelkaj

momentoj.

--Nun mi povos rekoni vin, diris S-ro Utterson. Eble

estos utile.

--Jes, respondis S-ro Hyde, estas ja bone ke ni

renkontigxis; kaj konvenas, ke vi havu mian adreson. Kaj

li donis numeron en strato de Soho[13].

--Bona Dio! pensis S-ro Utterson, cxu li ankaux

pensis pri la testamento?

Sed li retenadis siajn sentojn kaj nur gruntis dankon pro

la dono de l' adreso.

--Kaj nun, diris la alia, kiel vi rekonis min?

--Laux priparolo, estis la respondo.

--Kies priparolo?

--Ni havas komunajn amikojn, diris S-ro Utterson.

--Komunajn amikojn! ehxis S-ro Hyde iom rauxke.

Kiuj ili estas?

--Jekyll ekzemple, diris la legxisto.

--Li neniam diris al vi, kriis S-ro Hyde, kun

ekrugxigxo de kolero. Mi ne kredis, ke vi mensogos.

--Nu, diris S-ro Utterson, tia parolo ne estas deca.

La alia rikanis lauxte en sovagxan ridon; kaj jen

la sekvintan momenton, kun eksterordinara rapideco, li

malsxlosis la pordon kaj malaperis en la domon. La

legxisto staris dum kelka tempo post kiam S-ro Hyde

forlasis lin, la bildo de l' maltrankvileco. Tiam li

malrapide supreniris la straton, haltetante post cxiuj

du-tri pasxoj, kaj metante la manon al la frunto, kiel

homo en ia menta perpleksiteco[14].

La problemo, kiun li promenante tiele pripensis, estis el

speco, kiu malofte solvigxas. S-ro Hyde estis pala, kaj

havis pigmean eksterajxon; li donis la impreson de

malbelformiteco sen ia nomebla malbeleco de formo, li havis

mallogan rideton, kaj li estis kondutinta kontraux la

legxisto kun ia mortigula miksajxo de timemeco kaj

trokuragxo, kaj li parolis per rauxketa

mallauxtacxa kaj iom rompita vocxo--cxiuj

cxi punktoj estis kontraux li; sed cxio cxi

tio kune ne suficxis por klarigi la gxis tiam

nekonitan nauxzon, abomenon kaj timon, kun kiu S-ro

Utterson rigardis lin:

--Devas esti io plu, diris en si la perpleksita[15]

sinjoro. Estas ja io plu, se mi povus por gxi

eltrovi nomon. Dio min benu! la viro sxajnas apenaux

homa. Io troglodita, ni diru? aux cxu estas tie nur

la radiado de malpurega animo, kiu tiel traspiras kaj

transfiguras sian argilan logxejon? La lasta, mi pensas;

cxar, ho mia malfelicxa maljuna Harry Jekyll! se mi

iam legis sur vizagxo la subskribon de Satano, estas sur

tiu de via nova amiko.

CXirkaux la angulo de la flankstrato estis placo

kun antikvaj, belaspektaj domoj, jam plejparte

kadukigxintaj el ilia antauxa gloro, kaj luigitaj po

etagxoj kaj cxambraroj al homoj el cxiuj specoj

kaj cirkonstancoj: mapgravuristoj, arhxitektoj,

fi-reputaciaj legxistoj, kaj la agentoj de kasxataj

entreprenoj. Unu konstruajxo, tamen, la dua for de la

angulo, estis ankoraux tute okupata; kaj, antaux

gxia pordo, kiu portis grandan sxajnon de

ricxeco kaj komforto, kvankam gxi estis nun

envolvita en mallumo, krom cxe la fenestreto super

gxi, S-ro Utterson haltis kaj frapis. Bone vestita,

maljuneta servisto malfermis la pordon.

--CXu D-ro Jekyll estas hejme, Poole?[16]

demandis la legxisto.

--Mi certigos, S-ro Utterson, diris Poole, dume

enlasante la vizitanton en grandan komfortan vestiblon kun

malalta plafono, pavimitan per kahelegoj, hejtatan (laux

la maniero de kampara domego) per hela malfermita fajro kaj

meblitan per multekostaj mebloj el kverko.

--CXu vi volas atendi tie cxi apud la fajro,

sinjoro? aux cxu mi eklumigu por vi en la

mangxocxambro?

--CXi tie, mi dankas, diris la legxisto; kaj li

alproksimigxis kaj apogis sin sur la alta fajrgardilo.

Tiu cxi vestiblo, en kiu li nun restis sola, estis

favorita fantazio de lia amiko la doktoro; kaj Utterson mem

kutimis paroli pri gxi kiel la plej agrabla cxambro

en Londono. Sed hodiaux nokte estis tremacxo en lia

sango; la vizagxo de Hyde kusxis peze sur lia

memoro; li sentis--kio cxe li estis malofta--nauxzon

kaj malsxaton pri la vivo; kaj en la malgajeco de sia

humoro, li kvazaux legis minacon en la flagrado de la

fajrlumo sur la poluritaj mebloj kaj en la maltrankvila

eksaltado de la ombrajxo sur la plafono. Li hontis pro

la trankviligxo, kiun li sentis, kiam Poole baldaux

revenis por anonci, ke D-ro Jekyll estis elirinta.

--Mi vidis S-ron Hyde eniri per la pordo de la iama

dissekcia cxambro, Poole, li diris, cxu tio estas

tute bona, kiam D-ro Jekyll estas for de l' hejmo?

--Tute bona, S-ro Utterson, respondis la servisto, S-ro

Hyde havas sxlosilon.

--Via mastro sxajnas multe konfidi al tiu junulo,

Poole, dauxrigis la legxisto reve.

--Jes, sinjoro, tion li ja faras, diris Poole, ni

cxiuj ricevis ordonojn, lin obei.

--Mi ne pensas, ke mi iam renkontis lin cxi tie,

diris Utterson.

--Ho, ne, efektive, sinjoro. Li neniam estas tablogasto

tie cxi. Mi ja vidas lin tre malofte cxi-tiuflanke

de la domo; li plej ofte venas kaj iras per la laboratorio.

--Nu, bonan nokton, Poole.

--Bonan nokton, S-ro Utterson.

Kaj la legxisto ekiris al sia hejmo kun tre malgaja

koro.

--Malfelicxa Harry Jekyll, li pensis, miaj pensoj

min trompas se li ne perdigxas en profundajn akvojn! Li

estis tre malbonkonduta, kiam li estis juna, antaux tre

longe, ja vere, sed en la legxaro de Dio statuto de

limigo ne ekzistas. Ha! devas esti tio; la fantomo de iu

malnova peko; la kancero de iu kasxita malhonoro; la

puno venanta, pede claudo, jarojn post kiam la memoro

forgesis kaj la memamo pardonis la kulpon.

Kaj la legxisto, timigita de la penso, zorgmeditis

dum iom da tempo pri sia propra estinta vivo, sercxante

en cxiuj anguloj de sia memoro, timante ke, hazarde, ia

malnova pekajxo el tie eksaltu al la lumo. Lia estinta

vivo estis suficxe senkulpa; malmultaj homoj povus legi

la arhxivojn de sia vivo kun malpli da antauxtimo.

Li, tamen, estis humiligita gxis la polvo pro la multaj

malbonajxoj, kiujn li iam faris, kaj relevita en sobran

kaj timoplenan dankemecon pro tiuj multaj, kiujn li estis

tiel preskauxe farinta sed tamen evitinta. Kaj poste,

revenante al sia antauxa temo, li eklumigis radion de

espero.

--Tiu cxi S-ro Hyde, se oni lin esploradus, li

pensis, devas ja havi siajn proprajn sekretojn; nigrajn

sekretojn, laux sia mieno; sekretojn kompare al kiuj la

plej malbonaj de malfelicxa Jekyll estus kvazaux

sunlumo. La afero ne povas dauxri tia, kia gxi

estas. Mi malvarmigxas, kiam mi pensas pri tiu cxi

estajxo rampanta kiel sxtelisto al la lito de Harry!

Malfelicxa Harry, kia vekigxo! Kaj la dangxero!

CXar se tiu cxi Hyde suspektas la ekziston de la

testamento, li povos malpaciencigxi pro deziro heredi.

Ha, mi devos meti la sxultron al la tasko,--se nur

Jekyll tion al mi permesos, li aldonis. CXar denove li

vidis antaux la okulo interna, klarajn kiel

diafanajxo, la strangajn kondicxojn de la

testamento.

Doktoro Jekyll estis tute

sengxena

Post du semajnoj, laux bonega bonsxanco, la

doktoro invitis al unu el siaj agrablaj vespermangxoj

kvin aux ses malnovajn intimulojn, cxiuj

inteligentaj estimindaj homoj, kaj cxiuj kompetentuloj

pri la bona vino; kaj S-ro Utterson tiel manovris, ke li

restis post la foriro de la aliaj. Tio ne estis nova

arangxo, sed jam okazis dekojn da fojoj. Kie Utterson

estis iel sxatata, tie li estis tre multe sxatata.

Dommastroj amis reteni la sekan legxiston, kiam la

gajeguloj kaj la babilemuloj havis jam la piedon sur la

sojlo por foriri; ili amis sidi dum iom da tempo kun lia

netrudema kunesto, sin ekzercante por la soluleco,

sobrigante siajn mentojn en lia ricxa silento, post la

elspezado kaj strecxigado de l' festeco. Al tiu

cxi regulo, D-ro Jekyll ne estis escepto; kaj dum li nun

sidis cxe la kontrauxa flanko de la fajro,--granda,

belforma, glatvizagxa, kvindekjara viro, kun

eksterajxo eble iom ruzeta, sed kun cxia signo de

kapableco kaj bonkoreco,--oni povis ekvidi per liaj

rigardoj, ke li havas al S-ro Utterson sinceran kaj varman

korinklinon.

--Mi deziris paroli kun vi, Jekyll, komencis tiu

cxi. Vi konas tiun vian testamenton ...

Atenta observanto povus konstati, ke la temo estas

malagrabla; sed la doktoro elportis gxin gaje.

--Mia malfelicxa Utterson, li diris, vi estas

kompatinda pro tia kliento. Mi neniam vidis homon tiel

afliktita, kiel vi estis pro mia testamento; escepte se

estus tiu cxirkauxligita pedanto Lanyon, pri tio,

kion li nomas miaj sciencaj herezoj. Ho, mi scias, ke li

estas bonegulo,--vi ne bezonas fari nuban vizagxon,--efektiva

bonegulo, mi cxiam intencas vidi lin pli ofte; sed li

tamen, malgraux cxio, cxirkauxligita pedanto

ja estas; ignoranta, aroganta pedanto. Mi neniam pri iu

estis pli dolore trompita, ol pri Lanyon.

--Vi scias, ke mi neniam aprobis gxin, dauxrigis

Utterson, senkompate malatentante la novan temon.

--Mian testamenton? Jes, certe, mi scias tion, diris la

doktoro iomete akre, tion vi jam diris al mi.

--Nu, mi diras tion al vi denove, dauxrigis la

legxisto; mi lastatempe eksciis ion rilate al la juna

Hyde.

La granda bela vizagxo de D-ro Jekyll paligxis

gxis la lipoj mem, kaj nigreco aperis cxirkaux

liaj okuloj.

--Mi ne volas auxdi plu, li diris. Tiun temon, mi

pensis, ni konsentis ne plu aludi.

--Tio, kion mi auxdis, estis abomena, diris

Utterson.

--Tio ne povas sxangxi la aferon. Vi ne

komprenas mian pozicion, respondis la doktoro, kun ia

nekonsekvenceco de maniero. Mi trovigxas en doloriga

situacio, Utterson. Mia pozicio estas tre stranga, ja tre

stranga. Estas unu el tiuj aferoj, kiujn la diskutado ne

povas ripari.

--Jekyll, diris Utterson, vi min intime konas; mi estas

homo konfidinda. Faru pri cxi tio plenan malkasxan

konfeson, kaj mi neniel dubas, ke mi povos eltiri vin el via

embaraso.

--Mia bona Utterson, diris la doktoro, estas treege bona

viaparte, kaj mi ne trovas vortojn, per kiuj vin danki. Mi

plene kredas vin; mi konfidus al vi plivole ol al cxiu

alia vivanta, ja, plivole ol al mi mem, se mi povus fari la

elekton; sed vere ne estas tio, kion vi supozas, ne estas

tiel malbone; kaj gxuste por trankviligi vian bonan

koron, mi diros al vi cxi tion: Tuj kiam mi volos, mi

povos min liberigi de S-ro Hyde. Pri tio mi donas al vi mian

manon, kaj mi dankas vin ree kaj ree. Kaj mi aldonos nur unu

malgrandan vorton, Utterson, kiun,--mi estas certa pri tio,--vi

akceptos sen ofendigxo: ke cxi tio estas privata

afero, kaj mi vin petas, lasu gxin dormadi.

Utterson pripensadis dum kelkaj momentoj, rigardante en

la fajron.

--Mi havas nenian dubon, ke vi estas tute prava, li

diris fine, starigxante.

--Nu, bone, sed cxar ni tusxis tiun cxi

aferon, kaj por la lasta fojo, kiel mi esperas,

dauxrigis la doktoro, estas unu punkto, kiun mi dezirus

al vi komprenigi. Mi havas vere grandan intereson al la

malfelicxa Hyde. Mi scias, ke vi vidis lin; li tion

diris al mi; kaj mi timas, ke li kondutis malgxentile.

Sed mi ja sincere havas grandan, grandegan intereson al tiu

junulo; kaj se mi estus forprenita, Utterson, mi deziras, ke

vi promesu al mi, toleri lin kaj havigi al li liajn rajtojn.

Vi tion farus, mi pensas, se vi scius cxion; kaj estus

sxargxo forigita de mia animo, se vi promesus.

--Mi ne povas sxajnigi, ke mi iam amos lin, diris la

legxisto.

--Tion mi ne postulas, petegis Jekyll, metante sian

manon sur la brakon de la alia, mi postulas nur la justecon;

mi petas nur, ke vi helpu lin pro amo al mi, kiam mi cxi

tie ne estos plu.

Utterson ekgxemis malgrauxvole.

--Nu, li diris, mi promesas.

Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde · 第 6 / 17 题