La rakonto pri la pordo

Sinjoro Utterson, la legxisto, estis homo kun

malglata vizagxo neniam lumigata de rideto; malvarma,

mankhava, kaj embarasata en sia parolado; malrapida en la

sentesprimo; malgrasa, longa, polva, enuiga, kaj tamen iel

aminda. CXe amikaj kunvenoj, kaj kiam la vino estis

laux lia gusto, io eminente homa brilegis en liaj

okuloj; io, ja, kio neniam penetris en lian interparoladon,

sed kio parolis ne nur per tiuj silentaj simboloj de la

postmangxa vizagxo, sed pli ofte, kaj lauxte,

per la agoj de lia vivo. Al si li estis severega; trinkis

gxinon kiam li estis sola por mortigi inklinon al la

grandaj vinoj; kaj, kvankam li gxuis la teatron, li ne

estis transpasinta la sojlon de teatro kiu ajn dum dudek

jaroj. Sed por aliaj, li havis elprovitan toleremon,

kelkfoje mirante preskaux kun envio, la altpremecon de

vervo kaj energio evidentigatan de iliaj malbonaj agoj; kaj

en ia ekstrema okazo, li estis pli inklina helpi ol

riprocxi.

--Mi inklinas al la herezo de Kain, li kutimis kurioze

diri, mi lasas mian fraton iri al la diablo laux sia

propra maniero.--En tiu cxi rolo, la sorto ofte faris,

ke li estu la lasta bonreputacia konato kaj la lasta bona

influo en la vivo de subirantaj homoj. Kaj al tiaj, dum ili

dauxrigis viziti lian cxambraron, li neniam

elmontris ecx nuancon de sxangxo en sia mieno.

Por Sinjoro Utterson sendube tio estis facila faro,

cxar ecx en sia plej bona humoro li estis

sindetenema, kaj ecx liaj amikigxoj sxajnis esti

fonditaj sur simila universaleco de bonkoreco.

Jen la signo de modesta homo: akcepti sian amikan rondon

pretfaritan el la manoj de la okazo; kaj tio estis la

maniero de tiu legxisto. Liaj amikoj estis el liaj

propraj samsanganoj, aux tiuj kiujn li konis dum plej

longa tempo; liaj preferoj, same kiel la hedero, kreskis kun

la tempo; ili necesigis nenian specialan tauxgecon

cxe sia objekto. De tio sendube naskigxis la ligo,

kiu kunligis lin kun S-ro Richard Enfield[1],

lia malproksima parenco, la konata urba elegantulo. Kion

tiuj du povis vidi unu en la alia, aux kiun temon

komunan al ambaux ili povis trovi, tio estis por multaj

personoj <<nukso por fendi>>. Tiuj, kiuj renkontis ilin dum

iliaj cxiudimancxaj promenadoj, raportis, ke ili

kutime diras nenion, sxajnas strange malgajaj, kaj

akceptadas kun videbla sengxenigxo la alvenon de

amiko. Malgraux tio, la du viroj plej alte sxatis

tiujn ekskursojn, taksis ilin la cxefa juvelo de

cxiu semajno, kaj ne nur flankenmetis okazojn de

plezuro, sed ecx malcedis al la alvokoj de profesiaj

aferoj, por ke ili povu gxui ilin neinterrompate.

Okazis dum unu el tiuj vagpromenoj, ke ilia vojo kondukis

ilin tra flanka strato en vivoplena kvartalo de Londono. La

strato estis malgranda, kaj tia, kian oni nomas trankvila,

sed gxi faris prosperan komercon en la laboraj tagoj de

l' semajno[2].

SXajne la logxantoj cxiuj bone prosperadis, kaj

cxiuj vetesperis sukcesi ankoraux pli bone, kaj la

superfluon de siaj gajnoj elspezis je koketajxoj;

tiamaniere, ke la frontoj de la butikoj sur tiu vojo staris

kun invita mieno, kiel vicoj da ridetantaj vendistinoj.

Ecx dimancxe, kiam gxi vualis siajn pli

brilacxajn cxarmojn kaj estis kompare ne trairata,

la strato ellumis, kontraste al sia malgaja

cxirkauxajxo, kiel fajro en arbarego; kaj per

siaj fresxe kolorigitaj fenestraj kovriloj, siaj bone

poluritaj latunajxoj, sia gxenerala pureco kaj

gajeco de tono, tuj ekkaptis kaj placxis la okulon de la

preteriranto.

Du pordojn for de unu angulo, maldekstraflanke en orienta

direkto, la frontlinio estis rompita de korta enirejo, kaj

gxuste cxe tiu punkto ia malbonauxspica masivo

de konstruajxoj eltrudis sian gablon[3]

super la straton. GXi estis duetagxa, montris nenian

fenestron, nenion krom pordo cxe la malsupra etagxo

kaj blinda kvazauxfrunto de makulita muro cxe la

supra; kaj portis en cxiu trajto la signojn de

dauxra kaj avaracxa malzorgo. La pordo, kiu posedis

nek sonorilon nek frapilon, estis vezikita kaj makulita.

Vagistoj sin trenadis en la pordalkovon kaj ekbruligis

alumetojn sur la paneloj; infanoj butikludis sur la

sxtupoj; la lerneja knabo provadis sian

posxtrancxilon sur la muldajxoj, kaj en la

dauxro de preskaux tuta generacio, aperis neniu por

forpeli tiujn okazajn vizitantojn aux por ripari iliajn

ruinigajxojn.

S-ro Enfield kaj la legxisto iris sur la alia flanko

de la strato; sed kiam ili alvenis gxuste kontraux

la enirejo, la unua levis montre sian bastonon.

--CXu vi iam rimarkis tiun pordon? li demandis; kaj

kiam lia kunulo respondis jese, --gxi estas kunigita en

mia memoro, li aldonis, kun tre stranga historio.

--CXu efektive? diris S-ro Utterson kun malgranda

sxangxo de vocxo. Kaj kio estis tio?

--Nu, estis tiele, respondis S-ro Enfield. --Mi estis

revenanta hejmen de iu mondfina loko cxirkaux la

tria horo de nigra vintra mateno, kaj mia vojo kondukis min

tra parto de la urbo, kie oni povis vidi absolute nenion

krom stratlanternoj. Estis strato post strato, kaj cxiuj

logxantoj estis dormantaj--strato post strato,

cxiuj iluminitaj kvazaux por procesio, kaj cxiuj

tiel malplenaj kiel pregxejo--gxis fine mi

enigxis en tiun staton de mento, en kiu oni

auxskultas kaj auxskultadas kaj komencas arde

deziri, ke sin montru policano. Subite, mi vidis du

figurojn: unu estis malgranda viro, kiu iris orienten

laux bona marsxpasxado, kaj la alia, knabino

eble ok aux dekjara, kuranta tiel rapide, kiel sxi

povis sur transa strato. Nu, sinjoro, ili ambaux, ja

suficxe kompreneble, kunfrapigxis unu kontraux

la alian cxe la angulo, kaj tiam okazis la terurega

parto de la afero; cxar la viro trankvile premegis

subpiede la korpon de l' infanino kaj lasis sxin

kriegantan sur la tero. Tio, auxdata, estas nenio, sed

vidata, gxi estis infera. Ne estis kiel homo; estis

kvazaux iu malbenita Juggernaut. <<He! haltu!>> mi

kriegis, kaj lin kuratinginte, ekkaptis mian sinjoron je l'

nuko kaj rekondukis lin tien, kie staris jam tuta grupo

cxirkaux la krieganta infanino. Li estis tute

trankvila kaj faris nenian kontrauxstaron, sed li

jxetis sur min unu rigardon, tiel malbelan, ke gxi

sxvitigis min kiel kurado. La personoj alvenintaj estis

la propra familio de la knabino; kaj baldaux aperis la

kuracisto, por kiu oni estis sxin sendinta. Nu, la

infanino ne estis multe vundita, sed pli gxuste

timigita, laux la diro de lia ostosegista mosxto;

kaj jen, vi povus supozi, estus la fino de la afero. Sed

estis unu stranga cirkonstanco. Jam cxe la unua vido, la

viracxo inspiris en mi nauxzon. Ankaux la

familio de la knabino sxajnis senti same, kio estis ja

nur nature. Sed kio frapis min, estis la kazo de la

kuracisto. Li estis laux la ordinara tipo de apotekisto,

de neniu speciala agxo aux koloro, kun forta

Edinburga parolmaniero, kaj ne pli emociema, ol sakfajfilo.

Nu, sinjoro, al li estis, kiel al ni cxiuj: cxiufoje

kiam li rigardis mian kaptiton, mi vidis, ke tiu ostosegisto

nauxzigxas kaj blankigxas pro deziro lin

mortigi. Mi sciis, kio estas en lia mento same kiel li sciis

kio estas en la mia, kaj, cxar mortigo estis neebla, ni

faris tion, kion ni jugxis krom tio plej bona. Ni diris

al la viro, ke ni povas fari, kaj ja faros, tian skandalon

el la okazintajxo, ke lia nomo malbonodoros de unu fino

de Londono gxis la alia. Ke, se li havas amikojn aux

kian ajn reputacion, ni bone zorgos, ke li ilin perdu. Kaj

la tutan tempon, dum ni lin tiele regalis per niaj brulaj

vortoj, ni fortenadis de li la virinojn kiel eble plej bone,

cxar ili estis sovagxaj kiel harpioj. Neniam mi

vidis rondon da tiel malamegaj vizagxoj; kaj jen la viro

en la mezo, kun ia nigra ridacxa trankvileco--timigita

tamen ankaux, mi povis rimarki--sed elportanta la

aferon, sinjoro, efektive kiel Satano.

--Se vi elektas fari profiton el tiu cxi

okazintajxo, li diris, mi kompreneble ne povas malhelpi.

CXiu sinjoro deziras eviti skandalon, li diris. Nomu

vian sumon. --

Nu, ni suprentordis lin gxis 100 funtoj por la

familio de la knabino; li videble volis kontrauxstari;

sed cxe ni cxiuj estis io, kio minacis al li nenion

bonan, kaj fine li kapitulacis. Restis ricevi la monon; kaj

kien, vi pensas, li kondukis nin, se ne al tiu loko kun la

pordo? Li eltiris sxlosilon el la posxo, eniris kaj

tuj revenis kun dek funtoj en oro kaj cxeko je Coutts[4]

por la cetero, pagota al la portanto, kaj subskribita per

nomo, kiun mi ne povas citi, kvankam cxi tio estas unu

el la punktoj de mia rakonto, sed gxi estis nomo

almenaux tre bone konata kaj ofte presita. La sumo estis

granda; sed la subskribo estis bona por pli ol tiom, se nur

gxi ne estis falsajxo. Mi permesis al mi la

liberecon, rimarkigi al mia sinjoro, ke la tuta afero

sxajnas apokrifa; kaj ke en la reala vivo oni ne eniras

tra pordo de kelo je la kvara matene por eliri kun la

cxeko de alia homo por preskaux cent funtoj. Sed li

estis tute trankvila kaj mokrida.

--Trankviligu vin, li diris, mi restos kun vi gxis

la bankoj malfermigxos, kaj tiam mi mem monerigos la

cxekon.

Tial ni cxiuj ekiris, la kuracisto, la patro de la

infanino, nia amiko, kaj mi mem, kaj ni pasigis la

restajxon de la nokto en mia cxambraro; kaj, la

sekvintan matenon, post kiam ni mangxis, ni iris kune al

la banko. Mi mem prezentis la cxekon kaj diris, ke mi

havas cxiun kauxzon por kredi, ke gxi estas

falsajxo. Sed tute ne. La cxeko estis vera.

--Tut-tut![5] diris

S-ro Utterson.

--Mi vidas, ke vi sentas kiel mi, diris S-ro Enfield.

Jes, estas malbona afero. CXar mia homo estis tia, kun

kia neniu povus havi rilaton, homo vere malbeninda; kaj la

persono, kiu skribis la cxekon, estas la vera esenco de

la konveneco, fama ankaux, kaj (kio pli malbonigas la

aferon) el tiuj, kiuj faras kion oni nomas <<la bono>>.

Silentigmono, mi supozas; honestulo paganta karege iajn

malsagxajxojn de sia juneco. La Domo de la

Silentigmono, tiel mi nomas, sekve, tiun konstruajxon

kun la pordo. Kvankam ecx tio ja ne suficxas por

klarigi cxion--li aldonis; kaj cxe tiuj vortoj, li

enrevigxis.

El tio li estis revokita de iom subita demando de S-ro

Utterson:

--Kaj vi ne scias, cxu la tratinto de la cxeko

logxas tie?

--Versxajna loko, cxu ne? respondis S-ro

Enfield. Sed okazas, ke mi rimarkis lian adreson; li

logxas cxe iu placo.

--Kaj vi neniam demandis pri ... la loko kun la pordo?

diris S-ro Utterson.

--Ne, sinjoro, mi estas diskretema, estis la respondo.

Mi havas tre decidan opinion pri la farado de demandoj;

gxi tro inklinas al la stilo de la Lasta Jugxo. Vi

ekirigas demandon, kaj tio estas kvazaux ekirigi

sxtonon. Vi sidadas kviete sur la supro de monteto; kaj

malsupreniras la sxtono, ekirigante aliajn sxtonojn,

kaj baldaux iu afabla maljunulo (la lasta pri kiu vi

povus pensi en tiu rilato) estas frapita je la kapo en sia

propra posta gxardeno, kaj la familio devas

sxangxi sian nomon. Ne, sinjoro, mi faris al mi

regulon, ke, ju pli afero sxajnas stranga, des malpli mi

demandojn faras.

--Kaj, vere, tre bona regulo gxi estas, diris la

legxisto.

--Sed mi esploris la lokon mi mem, dauxrigis S-ro

Enfield. GXi apenaux sxajnas domo. Ne

trovigxas alia pordo, kaj neniu en- aux eliras per

tiu, krom, unufoje dum longa tempo, la sinjoro de mia

aventuro. Estas, en la supra etagxo, tri fenestroj, kiuj

rigardas sur la korton; neniu malsupre; la fenestroj estas

cxiam fermitaj, sed puraj. Kaj, plie, estas kamentubo,

kiu gxenerale eljxetas fumon; tial iu sendube

logxas tie. Kaj tamen tio ne estas certa; cxar la

konstruajxoj tiel sin interpremas cxirkaux la

korto, ke malfacile estas diri, kie unu finigxas kaj

alia komencigxas.

La paro denove antauxenmarsxis silente dum iom da

tempo, kaj poste:

--Enfield! diris Utterson, estas bona, via regulo.

--Jes, tiel mi kredas, respondis Enfield.

--Sed malgraux cxio, dauxrigis la

legxisto, estas unu punkto pri kiu mi deziras demandi;

mi deziras peti la nomon de tiu homo, kiu piedpremis la

infaninon.

--Nu, diris S-ro Enfield, mi ne povas vidi, ke tio iel

malutilus. Estis homo nomita Hyde[6].

--Hm, diris S-ro Utterson, kia homo, kiel li aspektas?

--Ne estas facile lin priskribi. Estas io malagrabla

cxe lia aspekto; io malplacxa, io absolute

abomeninda. Mi neniam vidis homon, kiu tiom al mi

malplacxis, kaj tamen mi apenaux scias kial. Li ja

nepre estas iel kriplita; li forte sentigas ian kriplecon,

kvankam mi ne povus precizigi gxian lokon. Lia aspekto

estas iel eksterordinara kaj mi tamen cxe li ne povas

citi nome ion kontrauxnorman. Ne, sinjoro, ne al mi

prosperas, mi ne povas lin priskribi. Kaj tio ne estas pro

manko de memoro; cxar mi certigas, ke mi lin povas

revidi en cxi tiu momento.

S-ro Utterson denove iom marsxadis silente, kaj

evidente sub la pezo de ia pripensado.

--Vi estas certa, ke li uzis sxlosilon? li demandis

fine.

--Mia kara sinjoro ... , komencis Enfield, surprizita el

si.

--Jes, mi scias, diris Utterson, mi scias, ke cxi

tio devas sxajni stranga. La fakto estas, ke se mi ne

petas al vi la nomon de la alia persono, tio estas cxar

mi jam gxin konas. Vi vidas, Richard, ke via rakonto

trafis. Se gxi estis malgxusta pri iu punkto, pli

bone estus, ke vi gxin korektu.

--SXajnas al mi, ke via devo estis min averti,

respondis la alia, iom morose[7].

Sed mi estis pedante <<gxusta>>, kiel vi gxin nomas.

La kanajlo havis ja sxlosilon, kaj, plie, li

ankoraux gxin havas. Mi lin vidis uzi gxin

antaux malpli ol unu semajno.

S-ro Utterson ekgxemis profunde, sed ne diris vorton;

kaj la junulo parolis denove:

--Jen alia leciono, kiu admonas diri nenion. Mi hontas

pri mia longa lango. Ni interkonsentu, neniam ree aludi

cxi tiun aferon.

--Tutkore, diris la legxisto. Mi donas pri tio la

manon, Richard.

Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde · 第 5 / 17 题